novaĵo of New Site 2

Starta Paĝo > novaĵo

novaĵo.jpg

Raporto: Mia restado en Oomoto

S-rino Nguyen Thi Phuong el Vjetnamio

ベトナム.jpg Mi estas Flama, mi ĵus pasigis 2 semajnojn en Japanio kun esperantistoj.

Kvankam mi revenis Vjetnamion, sed ĉiuj memoroj ankoraŭ klare estas en mia koro.

Frumatene sabate la 11an de junio, mi atingis Flughavenon Narita. Post restado en la urboj Tokio, Kioto kaj aliaj, matene la 22an de junio S-ino Aikawa akompanis min al Oomoto, tie atendis min Okuwaki, kiun mi kontaktis interrete jam de longe.

Mia itinero en Japanio estis aranĝita de esperantistoj.

Antaŭ mia alveno mi vere ne sciis kie estas Oomoto, urboj Kameoka aŭ Ajabe, kio estas EPA. Tio estas, kial mi rakontas al vi pri mia grandega surprizo. 

Ĝi estas en Kameoka, granda loko, oficejo estas bela kaj moderna kun preskaŭ 100 oficistoj.

Ĝi ankaŭ havas muzeon, lernejon, grandan ĝardenon, sanktejon ktp..

Kiam mi renkontis iun kaj mi salutis ilin esperante, ĉiuj ankaŭ salutis min esperante.

Mi ne povis kredi ke ĉiuj oficistoj tie ĉi estas esperantistoj. Kiel povas ??? Ne ĉiuj tre bone parolas esperante sed almenaŭ malmulte ankaŭ estas salutesperantistoj.

Vi povus renkontiĝi kun kelkaj esperantistoj en Hanojo, en Tokio, aŭ en aliaj urboj de la tuta mondo.

Sed estas tre diference se vi vizitos Oomoton, vi povos imagi, ke vi eniras al vera mondo de Esperanto.

Tie mi vidis nur 2 lingvojn, la japanan kaj Esperanton, uzataj ĉie, en laborĉambroj, en kalendaroj, en manĝejo k.a..

Mi havis tempon spekti 3 filmetojn pri historio, kulturo kaj Esperanto-Movado de Oomoto.

Post spektado finfine mi povis kompreni kial Esperanto estas tiel multe uzata tie ĉi.

Ĉar la fondinto de Oomoto estis esperantisto, trapasis pli ol 100 jaroj ekde la fondiĝo de Oomoto, kaj la gegvidantoj de Oomoto subtenas Esperanto-Movadon.

En sama tago mi vizitis lernejon malfermita por ĉiu Oomotano, kie oni instruas Oomotoismon. Gestudentoj lernas dum 2 jaroj pri multe da aferoj, ceremonioj, kaj aliaj de Oomoto, ankaŭ Esperanton.

Mi havis mallongan viziton al lernejo kaj partoprenis en unu klaso.

Mi parolis kun ili per Esperanto, kaj iomete prezentis pri Vjetnamio kaj pri la vjetnama lingvo. Kaj mi tre ĝojis ke la estro de la lernejo prezentis No (Japana tradicia dramo) por mi.

Verdire mi tre ege ŝatis Noon, kaj mi tre feliĉiĝis pro tio.

Kaj Okuwaki ankaŭ indikis al mi pri ĉambro trinki teon kaj kiamaniere gustumi kukon kaj trinki teon.

Mi lernis ke trinki teon ne estas simple.

Estas speciala arto, kiel vi havu unu tason de teo, kaj ankaŭ kiel vi trinku teon.

De la 19a vespere, oni organizis bonvenigan renkontiĝon por mi.

Venis al la renkontiĝo pli ol 30 oficistoj de Oomoto-centro.

Tie ĉi la ĉefulo diris saluton kaj bonvenigis min al Oomoto, ankaŭ mi ricevis donacon de EPA. Kaj speciale S-ro Okabe, la prezidanto de Japana Esperanto-Junularo, ankaŭ venis al la renkontiĝo.

Li loĝas malproksime de Oomoto sed li venis do mi tre ĝojis.

Dum la renkontiĝo, ĉiuj tostis, manĝis kukojn, kaj mi ankaŭ prezentis Vjetnamion kaj la UK-n en Hanojo de la venonta jaro.

Mi ankoraǔ memoras unu malgrandan situacion amuze, kiam Okabe kaj mi ankoraŭ estis en oficejo de Oomoto-centro.

Ĉar ankaŭ estis por Okabe la unua vizito al Oomoto-centro do ĉiuj ne konis lin antaŭe.

Do unu esperantistino demandis, ke : ĉu li (Okabe) ankaŭ estas el Vjetnamio?

Fakte Okabe tute ne aspektis kiel japano sed pli proksime al filipino, mi respondis ke : Jes, li estas vjetnamo li iris kun mi, li ankaŭ parolas esperanton kaj ankaŭ la japanan lingvon.

Bonvole paroli kun li en la japana lingvo.

Poste ŝi tre suprizite diris : ĉu ? Kaj ŝi parolis japane al Okabe. Mi ridetis, ridis kaj ridegis. Ŝi pli supriziĝis, ke Okabe parolas tre bone la japanan.

La sekvan tagon mi vizitis Ajabe, la alian centron de Oomoto. Akompanis min Okuwaki kun aliaj esperantistoj junaj.

Ni per aŭto veturis dum 1 horo al Ajabe. 

Kiel mi povas rakonti pri tre belegaj grandaj sanktejoj?

Ajabe estas plej bela sanktejo, kiun mi jam vizitis en Japanio.

Dum promenado, mi povis scii pli pri kulturo kaj historio de Oomoto.

Ĉio estis tre interesa.
Kaj en vespero oni organizis alian bonvenigan renkontiĝon por mi en restoracio.

En la renkontiĝo oni donacis al mi unu bananon kun skribita vorto : Bonvenon. Mi kunportis tiun bananon al Vjetnamio.

Mi foriris de Oomoto en la 23a.

Eble estis tre mallonga tempo mi restis en Oomoto sed vere por mi tiu tempo estas neforgeseble.

Dankon multe pri varma akcepto.

Mi esperas ke mi povus reviziti Oomoton.