La 90a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Kameoka de la 11a ĝis la 13a de Oktobro 2003.

La kongreson organizis Japana Esperanto-Instituto, Konstanta Kongesa Komitato kaj Esperanto-Populariga Asocio sub la temo "Kultura vojkruciĝo el ĉiuj direktoj: oriento, okcidento, nordo kaj sudo";
protektantis Ministerio pri Eduko kaj Scienco, Japana Komitato de UNESKO, Nacia Federacio de UNESKO-Asocioj en Japanio, Japana Pen-klubo, La Japana Internacia Fonduso, Prefektujo Kioto, Eduka Komitato de Prefektujo Kioto, la urbo Kameoka, Eduka Komitato de la urbo Kameoka, la urbo Ajabe kaj Universala Homama Asocio;
aŭspicis Lufthansa, ANA-hotelo de Kioto kaj EZ-Swany;
partoprenis entute 1181 inkluzive de "moralaj partoprenantoj";
en tute internacia etoso de miniatura UK kun 22 ne-japanoj el 11 landoj;
kun kiel la ĉefa, Publika prelego de prof. Reinhard Selten ( el germanio, nobelpremiito pri ekonomiko ) en la titolo "La distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro";
kaj ankaŭ kun prelegoj de prof. Lee Chong-Yeong, la vicprezidanto de UEA, en la titolo "Esperanto kaj Internaciaj organizaĵoj", kaj de k-do Kreŝ imir Barkoviĉ la ĝenerala sekretario de SAT en la titolo "7000 tagoj en Siberio";
kaj ankaŭ kun "renkontiĝo kun redaktoroj de radiostacioj" kun s-ino Barbara Pietrzak el Pola Radio, s-ino Yu Jianchao el Ĉina Radio Internacia kaj s-ino Mritza Gutienez el Radio Habana Kubo;
kaj ankaŭ kun diversaj fakaj kunsidoj kaj aliaj programeroj.

=>> al Hejmpaĝo de JEK90