![]() |
La 90a Japana Esperanto-Kongreso |
| Kameoka, 11 - 13 oktobro 2003 |
elŝuti trian informilon =>> 3ainfoeo.pdf
| KONGRESTEMO |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| KONGRESEJO | "Galleria Kameoka" 20 minutojn piede de la stacio Kameoka de JR-San'in (Sagano) -linio La urbo Kameoka troviĝas okcidente de Kioto je ĉ.17km, kaj atingeblas de Kioto en 30 minutoj per JR-San'in (Sagano) -linio. |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ORGANIZANTOJ | Japana Esperanto-Instituto (JEI), La Konstanta Kongresa Komitato de la Japana Esperanto-Kongreso (KKK) kaj Esperanto-Populariga Asocio (EPA) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ALIĜO |
Bonvolu peti de EPA la aliĝilon, al kiu bonvolu enskribi bezonatajn detalojn. |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| KONGRESKOTIZOJ |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ALIAJ KOTIZOJ |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| PROVIZORA PROGRAMO |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Publika prelegkunveno la 12an (dim.), |
Prof. Reinhard Selten vizitos Japanion! Li prelegos ĉe publika prelegkunveno. Post la inaŭguro ni aranĝos publikan prelegkunvenon memore de la kongreso. Profesoro Selten estas laŭreato de Nobelpremio por ekonomiko en la jaro 1994; li ricevis la premion pro sia “ pionira esploro de ekvilibro en la teorio de ne-kooperativaj ludoj.” Teorio de ludoj estas matematika teorio por pripensi, kio estas racia decido de volo en situacio, en kiu ĝenerale la interesoj ne ĉiam konformiĝas, aŭ kio estas racia distribumetodo kaj ĝi konatiĝis en la mondo per publikigo de “ Teorio de ludoj kaj ekonomia agado” kunaŭtorita de matematikisito J. von Neumann kaj de ekonomikisto O. Morgenstern en 1944. Pli poste, tra teoriaj disvolvoj de matematikistoj, ĝi kreskis scienca sfero, kiu reciproke donas influon al ekonomiko, administroscienco, behaviorismo, politikscienco kaj aliaj socisciencoj ĝenerale kaj lastatempe ankaŭ biologio, komputila scienco, filozofio k.s. precipe en ekonomiko oni komencis vigle apliki la teorion ĉefe en industriorganiza teorio kaj ekonomiko de informoj de 1980aj jaroj kaj ni kredas, ke restas ĉe ni freŝa memoro pri la fakto ke la nobelekonomika premio en 1994 estis donita al la tri pioniraj esplorantoj de la teorio de ludoj; J.C. Harsanyi, J.F. Nash Jr., R. Selten. Prof. Selten naskiĝis en 1930 en Germanio. Pro tio, ke lia patro estis judo, la familio estis persekutata sub la nazia reĝimo kaj oni forrabis al ili la liberecon lerni kaj trovi profesion; unuvorte ili multe suferadis. En 1959, pere de Esperanto li edziĝis kun s-ino Elisabeth. Ankaŭ okaze de la ricevo de Nobelpremio li eldiris: “Esperanto ankoraŭ nun donas gravan influon al nia homa vivo.” De la jaro 1995 li estas membro en la Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio. Lia libro en Esperanto estas: “Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj (Reinhard Selten; Jonathan Pool)”. Krome, ĉe UK li estis rektoro kaj lektoro de Kongresaj Universitatoj. Prof. Selten estas ĉiam ĉe la pinto de la mondo en la scienca kaj ekonomia rondoj. Li estas nun emerita profesoro de la universitato de Bonn. Ŝajnas, ke venas al li multaj proponoj por ĝenerala publiko, li tamen akceptas ĉefe konsili kaj prelegi cele la administrantoj de grandaj entreprenoj kiel bankoj en diversaj landoj de la mondo; li funkcias ankaŭ kiel konsilanto kaj preleganto al ekonomiaj planoj en diversaj landoj. La profesoro estas sur la monda nivelo; li estas tamen simpatia ĝentlemano, kiu parolas en tre bone komprenebla Esperanto. Cetere, ĉi-foje Japanion vizitos la gesinjoroj kune. Por nia granda honoro, ili probable bonvolos duope ĉeesti ankaŭ en la kongresa bankedo. Tiurilate li esprimis sin jene: “Ni volas ĝui la Japanan Kongreson,” ĝis la fermo en la 13a de oktobro. Ni kredas, ke ni povos atendi de li prelegon kun la temo “La distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel Ludteoria ekvilibro” , en stilo komprenebla por ĉiuj. |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| KAMEOKA en MAPO de JAPANIO |
![]() |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||