elektita por oktobro
Rearbarigo por la vivo
![]() |
Maritza Gutie`rrez Gonza`lez
eksterlanda raportisto: Kubo
Kubo estas arkipelago, kies plej granda insulo, la samnoma Kubo, posedas ricxan flauxron laux atestaj skribajxoj de Kristoforo Kolumbo en sia Taglibro pri Navigado. La tempopaso, la homo kaj la naturaj fenomenoj ne cxiam kontribuis al konservado de tia flauxro. Nuntempe oni multe sxangxis la situacion, sed multo farendas tiurilate.
En Kubo ekzistas porarbara programo kiu havas grandan taskon antaux si, tio estas kreskigi la arbarajn regionojn cxefe en teritorioj damagxitaj de sekeco kaj salinizado, sed rekuperi hidrografiajn fluejojn estas la unua prioritato de tiu plano.
Temas pri rearbarigo kontraux dearbarigo. Fakte okazas ke areoj antauxe dedicxataj al kultivo de kansukero nun apartenas al ambicia rearbariga plano impulsata cele al kreado de verdaj pulmoj ene de evoluiga kunteksto de arbaraj farmoj.
Aliflanke, reorganizado de agrikulturaj produktajxoj en tiuj farmoj koncentrigxas al atingo de fruktoj liberaj de organika sxargxo, tio estas produktoj sen kemiaj fekundigajxoj, ekzemple en la kultivado de kafo aux kakao kiun oni povas akompani de arboj, specife en Barakoa en la orienta provinco Guanta´namo kie 37 elcentoj de la teritorio estas kovrata de naturaj arbaroj, sed en alia regiono situanta en la insula centro, en Cienfuegos, specife en regiono nomata Cumanayagua, ekzistas alia piliero kie oni produktas organikajn fruktojn.
La monto kiu cxefrolas en tiu cxi nobla celo kontribuas al dauxripova evoluo de tiuj regionoj kune kun zorgema atento al ties komunumoj per diversaj programoj kiuj estigxis kiel parto de kleriga projekto, interalie, provizado de komputiloj, televidiloj kaj videoaparatoj por cxiu lernejo akompanate de sunpaneloj en tiuj lokoj kiuj malhavas elektran energion.
La unua prioritato de la kuba sxtato estis rearbarigo de la hidrografiaj fluejoj kun la supera celo protekti ties ricxecon kaj redoni al tiuj areoj gxian tutan biodiversecon. Menciindas spertoj kiel tiuj de la Rivero Cauto, la plej longa de la lando kiu konkretigxis ricevante pozitivan taksadon de internaciaj organoj.
La rearbarigo de tiu akvofluejo 40-kilometra efektivigxis per kreado de 15 arbaraj farmoj kies ekonomia agado bazigxas sur la plantado de lignaj arboj kiel cedro kaj mahagono samkiel aliaj specoj priskribitaj en la Taglibro de la kuba apostolo Jose´ Marti´ en la 19? jarcento, kiuj nuntempe renaskigxas en tiu regiono danke al sindonema kaj konstanta laboro de multaj homoj kadre de tuta programo impulsata de la insulaj auxtoritatuloj.
![]() |
“ Grezijone ”
En la vilna UK mi havis ankaux rolon en la Belartaj konkursoj, nome mi estis unu el kelke da legantoj de poemoj. Miakaze unu poemon de Hilda Dresen kaj unu premiitan pecon mi legis. Komence kaj fine estis gitara muziko.
Tio cxi estis unu el la malmultaj programeroj, kiujn mi efektive partoprenis en la kongresa semajno. Kiam mi estas jam en la kongresejo, mi ne tiel inklinas sercxi programeron por cxeesti. Mi ofte pasigis tempon nenion farante krom skribado de bildkartoj. Unu tagon post la fermo de UK ni reflugis al Amsterdamo. Post 3taga restado cxe geamikoj en La Hago ni trajne veturis gxis Le Mans, kaj de tie per buso gxis Baugé, kie la respondeca persono de Grezijono nin auxte atendis. Ni povis trafi la vespermangxon de la 3a de auxgusto, kiu komencigxas je la 19a kaj duono. Duono de la tuta mangxejo estis fermita, do tio signifas, ke nun estas malpli da homoj, kiuj uzas Grezijonon. Krome, mi poste auxdis, ke post la interveno de la koncerna instanco oni ne rajtas uzi la kuirejon; ke, sekve, oni venigas tag-kaj vespermangxon el la urbo (mantenmangxo estas simpla, cxar temas pri pano, kafo aux lakto, do arangxebla grezijone). Ankaux ne cxiuj cxambroj estas uzeblaj, nun funkcias cx. 20 cxambroj. Ni alvenis en merkredo. Kursoj komencigxas en sabato. Estis tri gradoj. Tamen, ni ne aligxis al kursoj, cxar ni venis cxitien por gxui nun la restadon kaj vivon en Grezijono.
Unu vesperon aux jam nokton, nome post la 12a noktomeze, mi rigardis supren al la nokta cxielo kaj vidis plenan cxielon da steloj. Kvankam mi ne havas sciojn pri konstelacioj, rigardi stelojn mem placxas al mi.
Krom kursoj oni lauxbezone arangxas ankaux prelegojn aux aliajn kulturaktivecojn. Kaj tiel, mi havis okazon dufoje ripeti la parolon pri ludovikito, kiun mi prezentis en vilno cxe kleriga lundo. Dufoje, cxar sabate la 6an alvenis novaj personoj. Tiuvespere okazis ia interkona vespero, en kiu cxiu en rondo devis ripeti la nomojn de cxiuj jam prezentitaj. Oni ecx dufoje malordigis la sidvicojn konfuzante lauxvican memoron.
Fojfoje oni malfermas t.n. butikon, kie oni povas kaj trinki ion kaj babili, ankaux ekstere.
Ecx ekstere, ne regis la japaneca varmego.
Foje ni vizitis la urbon Bauge je 2 kilometroj de Grezijono. Kiam ni iris tien piede, ni estis du solaj; kiam ni veturis auxte, ni estis kelkope kaj vizitis iom ekster la urbon. Estis tie pregejxo kun tordita turo, helikece.
Tiel, post la 5taga restado la 8an frumatene ni ekveturis kaj tra Parizo al Nederlando por denove resti cxe la geamikoj en la Hago tritagojn.
Trafe mi diru! (5)
---por ricxigi esprimomanieron---
Hosoki Kazuo
Saluton, cxiuj! Somero finigxis. Auxtuno venis !
CXi-jara somero kvazaux momente preterpasis min. Dum mi ne rimarkis, auxtuno jam alvenis. Kiam mi iris al iu magazeno por acxeti someran vestajxon, jam nur auxtuna vestajxo vendigxis. Longe mi ne havis tempon por acxeti vestajxon.
Do tute bedauxrinde !
Nu, mi parolu pri tute alia afero. Pri someraj eventoj de junaj oomotanoj. De la 13a gxis la 15a de auxgusto, festivalo por geknaboj okazis en Oomoto. Organizanto estas la Junulara Fako de Oomoto. En festivalo diversaj eventoj trovigxis. CXi-foje la temo de festivalo estis “Bona amiko! Rondo de CXiuj”. La parto de temo estis skribita en Esperanto. Partoprenantoj eble povis fari multajn bonajn geamikojn, mi pensas.
Alie ne forgesebla evento estas la dedicxa laboro por konstrui novan insulon en Kinrjuu-maro en Oomoto, Ajabe, de la 27a gxis la 29a de auxgusto. Kinrjuu-maro estas fakte lageto. Sed la fondintino de Oomoto, Degucxi Nao, nomis gxin Kinrjuu-maro. En Kinrjuu-maro estas kvar insuloj . Mesxima, Osxima, Oojasxima, Kunihirojxima. Íima kaj jxima signifas insulon. CXi-foje nove Jamatojxima estas konstruota. Onidire insuloj flosantaj en la Kinrjuu-maro estas la modelo de kvin kontinentoj en la terglobo. Kvin kontinentoj estas Euxrazio, Norda Ameriko, Suda Ameriko, Afriko, kaj Auxstralio. Do, kiu insulo estas la modelo de la kontinentoj ? Parenteze nove konstruota insulo Jamatojxima estas la modelo de kontinento Auxstralio. En Tajsxoo-periodo origine kvin insuloj estis en la lageto. Sub la gvido de la kvina spirita gvidantino, Degucxi Kurenai, cxi-foje la Jamatojxima estis restituita.
Do, por kiuj kontinentoj konvenas modele insuloj Osxima, Mesxima, Oojasxima, Kunihirojxima? En Oojasxima trovigxas jasxiro (pregxejo) Oojasxima. En Oomoto-kurso dum kvin tagoj oni lernas instruojn de Oomoto kaj purigas sin mem. Fine de la kurso dum kvin tagoj, se vetero estas ne malbona, cxiuj nepre alveturas al Oojasxima per boato kaj pregxas.
En Kunihirojxima neniu jasxiro trovigxas. En Osxima kaj Mesxima malgranda jasxiro trovigxas.
Osxima estas la modelo de Norda Ameriko ? Kaj Mesxima estas la Suda Ameriko? Imagu ! Fakte Osxima kaj Mesxima estas modelo de neniu kontinento. Ho ! Strange ! Sendube tre eraras !! Estas nature, ke vi pensas tiel. Se Osxima kaj Mesxima estas la modelo de neniu kontinento, aliaj insuloj estas nur du: Oojasxima kaj Kunihirojxima. Ili tute ne estas la modelo de kvin kontinentoj ?
Nuntempe apud la lageto trovigxas jasxiro sxiogama. Tiu loko ne estas insulo. Sed estas kalkulita kiel unu el la kvin modeloj. Parenteze, jasxiro sxiogama estas sanktejo por pregxi facilan akusxon. La loko de sxiogama-sanktejo estas la modelo de Suda Ameriko. Nordan Amerikon simbolas Kunihirojxima. Kaj Oojasxima estas la modelo de Afriko.
Jen ankoraux unu demando. Kiu insulo simbolas Euxrazion ? Sur la Kinrjuu-maro tute ne trovigxas alia insulo. Por diri tion fakte, la loko cxirkaux Kinrjuu-maro estas rigardata kiel unu insulo kaj kalkulita kiel la modelo de kontinento Euxrazio. Do, tute solvita !
Kolumno (resumo)
Kio kontribuis realigon de plipopularigo de hejma telefonilo aux cxemana telefonilo en nuna Japana socio? Ne nur pro ties allogo kaj utileco sed ankaux longjara konstruado de surbazo, kiu subtenas plibonan iradon de la sistemo, nepre necesas. Se temas pri nia E-movado, estas tutsame.
( Acusxi HIRAI: Estrarano)
intervjuo
|
|
Helen BÄRLIN : Tubingen, Germanio
Vi povas paroli la japanan, cxu?
Ah, jes! Kaj mi studos Japanologion kaj politikon en universitato ekde la komenco de oktobro, tuj post kiam mi revenos en Germanion de cxifoja vojagxo.
Kial vi decidis lerni pri la japanologio?
En Germanio kaj en Euxropo multaj junuloj interesigxas pri Japanio, kaj multaj junuloj sxatas japanajn komikson kaj ”animeon”, kiujn mi ne vidas kaj ne legas. Miaj amikoj ege sxatas ilin. Kaj, unue mi komencis lerni la lingvon.
CXu vi bone sukcesis komuniki per la japana?
Jes! Dum mia restado mi havas tri gastigantojn. Unu el ili estas Esperantisto, sed aliaj ne. Do, mi devas uzi la japanan, kaj, laux mia kompreno, mi bone komunikas kun ili kaj praktike lernas la lingvon. Mi sxatas japanan dolcxajxon, kaj ceremonia teo ne estas amara por mi!
Estas la diferenco inter euxropaj lingvoj kaj la japana. CXu vi havas bonan ideon por ni japanoj lerni iujn ajn lingvojn euxropajn pli facile?
Ankaux mi volas scii! Verdire, mi iom dubis, cxu mi povas bone komuniki per Esperanto en Japanio, cxar mi bone konis la diferencojn inter la lingvoj. Same en Germanio estas kelkaj tre bonaj esperantistoj kaj kelkaj personoj, kiuj penas paroli kaj lernas la lingvon en Japanio. La plej grava afero por komunikado estas pacienco; same kiel en Germanio. Mi iom konvinkigxis pri avantagxo de Esperanto.
Kiam vi komencis lerni Esperanton?
Antaux tri jaroj. Post la fino de gimnazio mi komencis lerni la lingvon. En Germanio trovigxas tre fama kanto pri Esperanto, kaj mi sxatis la kanton. Sed mi ne sciis, fakte, kio estas esperanto! Mi interesigxis pri esperanto pere de la kanto, kaj mi trovis gxin reala kaj komencis lerni gxin.
CXu vi agadas kiel membro de TEJO?
Ankoraux ne. Mi estas ankoraux nebula en Esperantio, kaj mi malofte vizitas kaj partoprenas en gxi. Sed post mia vojagxo mi iomete aktivigxos en germana esperanta junularo kiel propagandisto, diskoniganto!
CXu vi planas veni en Japanion denove?
Fakte mi havas multe da revo, sed neniu konkreta plano estas. Dum mi estos en universitato, mi estos DEVIGE viziti Japanion dum 1 semestro (1/2 jaro) por lerni en japanio...! Do, mi certe revenos en la landon. Mi volas reviziti sanktan terenon de Oomoto.
Donu la mesagxon al legantoj, mi petas.
Mi estas tre gxoja renkonti novajn amikojn, multajn japanojn. Kaj mi gxuas la viziton en Japanio. Homoj kiuj vojagxas eksterlanden kutime logxas en la hotelo, kaj ne multe konas la landon. Dank’ al gastigantaj eventoj kaj dank’ al esperanto mi povas ekkoni japanojn, japanajn sentojn, vivon en Japanio, kaj mi multe spertis afablecon en tiu cxi lando. La restado en Japanio donis al mi multe, fruktodone, do mi certe redonos la afablecon al vizitantoj al mia lando. Do mi certe farigxos bona gastiganto por vi cxiuj!
Gxis revido en Germanio kaj en Japanio! SAJONARA!