Japana kulturo en Prago
Petro Chrdle
eksterlanda raportisto: CXehxio
Kiel membro de CXehxa-Japana Asocio mi relative ofte partoprenadas la programojn, en kiuj prezentigxas japana kulturo. Nun mi volas priskribi tri miajn cxi-jarajn impresojn. Apenaux mi povas vicigi ilin laux la persona prefero, cxar cxiu el ili alispecis, sed cxiuj senescepte estis tre impresaj. Sed al la afero!
La unua okazis en la plej fama cxehxa koncertejo, nome en la salono de Dvora´k de la praga palaco Rudolfinum. Temis pri pli ol centpersona ensemblo de japanaj amatoraj kantistoj kaj preskaux samnombra ensemblo kunmetita el diversaj cxehxaj kantensembloj. Ili kantis alterne cxehxajn kaj japanajn kantojn. La plej impresa estis la fina parto, kiam ili komune kantis la Odon por felicxo de Ludoviko van Beethoven, mirige en la germana originalo!
Sciante anticipe pri la fervoro de japanoj rilate al La Nauxa Simfonio de Beethoven de la "Raportoj el Japanio" far Hori Yasuo, ne mirigis min, ke gxi estis prezentata. Sed neniukaze mi atendis, ke gxi farigxos tiel forte impresa travivajxo por mi − auxdante gxin kanti de preskaux ducentpersona miksita japana-cxehxa ensemblo en la medio de fama historia koncertejo sub la gvido de japana dirigento.
La dua okazajxo estis koncerto de japana ensemblo de klasikaj gitaroj kun kantistoj, kiu estis gvidata de handikapita dirigento. Li post paralizo de sia brako, kio malebligis al li mem ludi, kunmetis ensemblon de gitarludantoj kaj dedicxis sin al ilia arta gvidado. Ili prezentis al la cxehxa publiko ne nur internacie mondfamajn ariojn kaj japanajn tradiciajn kantojn, sed en la lasta parto ecx cxehxajn popolkantojn, kiuj nesilentigeble aplauxdigis la publikon.
Mi aldonu, ke la cxeforganizanto de ambaux eventoj estis japano dauxre vivanta kaj multflanke aganta en Prago Tomio Okamura, kiu uzis ilin por tre noblaj celoj: La gajno de la unua estis direktita kiel kontribuo al la fonduso por riparo de Karola ponto en Prago. Kaj la dua estis dedicxita al handikapitaj infanoj, do duonon de la publiko kreis junaj handikapitoj el diversaj cxehxaj institutoj, kiuj venis senpage gxui la koncerton.
La tria evento estis sporta, nome turniro en sumoo, kiun partoprenis du sumoo-luktantoj el Japanio kaj 6 el CXehxio. I`i estis sub auxspicioj de la japana ambasadoro kaj oni antaux la propra luktado klarigis al la cxehxa publiko regulojn, iom da historio kaj ankaux prezentis ambaux japanajn luktistojn atentigante, ke temas pri amatoroj. Ni profitis tiukaze de la strebo de japanoj helpi al popularigo de sumoo en Euxropo cele ke gxi estu akceptita ekde la jaro 2016 kiel olimpika disciplino.
Antaux la luktado ni povis vidi la gimnastikan preparon de la luktantoj, kiu treege surprizis min. Kvankam iliaj korpoj estis dikaj (japanoj 120 kaj 135kg), ili estis nekredeble elastaj kaj flekseblaj. La plej granda surprizo min atendis dum la propra lukto. Kiel mallonga gxi estas! Maksimume unu aux du minutojn, sed plejofte nur kelkajn sekundojn! Multe pli longe dauxras la ceremonio kaj la koncentrigxo antaux la lukto, kiun sekvas post la signo de la arbitranto unu fulmosimila atako − kaj fino!
Ne estas surprizo, ke gajnis japano: Takamori Oyamu (22 jaroj, 171 cm, 135 kg). Pli granda surprizo estis, ke la dua japano malvenkis dum la duonfinalo kaj do farigxis nur la tria kaj la duan pozicion gajnis la plej bona cxehxa luktanto.
Parenteze: Ni ankaux eksciis dum la turniro, ke kvankam en CXehxio sumoo ne havas tradicion, jam unu cxehxa sumoo-luktanto agas kiel profesiulo en Japanio. Tamen ne sub sia nomo Pavel Bojar, sed sub la nomo Takanoyama. Laux la trejnistoj li estas tre talentita, sed li havas grandan malavantagxon: kvankam li strebas mangxegi, lia pezo haltis cxe 95 kg! Bonsxancon al li dum la luktado kun multe pli pezaj japanaj luktistoj!
Sed revene al la praga sumoo-arangxo. Mi jam menciis la rezulton kaj la gajninton. Sed miaopinie tio ne estis la plej grava afero dum tiu posttagmezo. Ja temis pli pri la sumoo-festo ol nura turniro, kion deklaras ankaux la sekva parto, nome alvoko al la publiko, cxu iu volas provi sian forton kaj rapidmoveblon kun la japanaj majstroj. Ne estas mirige, ke la intereso estis plejparte inter infanoj. Kun ili "luktis" la majstroj unue po unu, sed cxar la intereso estis pli kaj pli granda, sekvis ecx luktoj de tri infanoj kontraux unu japana luktanto, kiu kelkfoje mem helpis, ke la infanoj sukcesu eligi lin de la luktejo − kio cxiam kauxzis grandan aplauxdon de la publiko.
Resume mi povas konfesi, ke mi vere gxuis cxiujn tri priskribitajn eventojn, kvankam cxiu el ili estis alispeca. Sed ili komune iom kompletigis per amuza maniero miajn konojn de la japanaj realajxoj.
---por ricxigi esprimomanieron---
Hosoki Kazuo
Antauxe de la 9a gxis la 11a de septembro, mi partoprenis la sciencan kunsidon arangxitan de Japana Religiologia Instituto. Mi mencios iom pri tio. La enhavo de scienca kunsido estis malfacila, por diri fakte, sed tre interesa. En launua tago sub la temo “studo pri religio en Koreio” publika simpozio okazis.
En Koreio la budhismodevena religio Uxonbulismo trovigxas. CXu cxiuj scias ? Se vi partoprenis la transjaran kurskunvenon en Kameoka, vi eble scias. Kelkaj Uxonbulanoj partoprenis gxin gxis nun.
Uxonbulismo estis fondita en Koreio en 1916. Tio estas relative nova religio budhismodevena. Mi ne scias la korektan daton. Eble antaux cxirkaux 20 jaroj Uxonbulismo adoptis la Esperantan movadon al Uxonbulismo kaj unuafoje cxijare fakkunsido de Uxonbulismo okazis en Universala Kongreso okazinta en Vilnus, cxefurbo de Litovio. Mi auxdis tion de kelkaj personoj: fakkunsido estis tre fresxa kaj agrabla.
Kompreneble Oomoto cxiujare okazigas fakkunsidon okaze de UK. Kiam Oomoto komencis okazigi tion ? Kredeble antaux la 2a mondmilito? Mi ne scias. En Azio religia grupo, kiu akceptas Esperantan movadon kiel religia organizo, estis preskaux nur Oomoto. Sed en najbara nacio, Koreio, religia organizo, kiu adoptis Esperantan movadon same kiel Oomoto, aperis. Lastatempe ofte “la epoko de Azio” estas menciata. En tiu situacio Oomoto kaj Uxonbulismo havas grandan rolon por paco en Azio, t.e. paco en mondo. Mi pensas tiel arbitre.
Iuj vizitis cxefsidejon de Uxonbulismo kun letero de Spirita Gvidantino de Oomoto. De nun ebleco, ke interfluo profundigxos, ekzistas.
Mi revenigas mian parolon originen. Tiel mi sciis la ekziston de
Uxonbulismo. Mi atendas la aperon de menciado pri Uxonbulismo en tiu tago.
Sed bedauxrinde en la simpozio de launua tago la menciado pri Uxonbulismo ne aperis. Pri gxenerala religia situacio en Koreio estis la centra temo de la simpozio.
Mi unuafoje partoprenis la sciencan kunsidon de Japana Religiologia Instituto. La trian tagon hazarde mi renkontigxis kun virino de Uxonbulismo, kiu lernas en kurso por diplomitoj en universitato Tokio. SXi ne estis Esperantisto bedauxrinde. SXi estis tre gaja kaj amuza.
Ne necesas diri tion, ke sxi parolas japanan libere. SXi lernas en kurso por diplomitoj en japanauniversitato kompreneble per japana lingvo. Mi auxskultis, ke sxi lernas de prof. SXimazono Susumu, prezidanto de Japana Religiologia Instituto (Nun jam li ne havas tiun postenon. Okaze de cxi tiu scienca kunsido prezidanto sxangxigxis de prof. SXimazono al alia). CXijare somere li estis invitita al la Zuisej granda festo de Oomoto kaj salutis. Li ankaux skribis la rekomendajn vortojn por la libro “La Mondo de Miroku”, kiu estis publikigita en la 7a de auxgusto. Tiu estis gxuste la tago de Zuisej granda festo. En Zuisej granda festo ni Oomotanoj celebras la naskigxon de Kunfondinto de Oomoto, Degucxi Onisaburo.
SXi sciis Oomoton. Mi ricevis kelkajn demandojn de sxi. SXi diris, ke prof. SXimazono Susumu montris la similecon inter Oomoto kaj Uxonbulismo.Ni parolis, ke Oomoto kaj Uxonbulismo, kiuj reprezentas respektive Japanion kaj Koreion, farigxu io kune estontece por paco.
SXajne sxi revenos Koreion post tri jaroj. SXi sxercis tiel: Se mi revenos Koreion, mi iniciatos la komunan movadon kun Oomoto. Do atendu mian revenon ! Estis tre impresa.
CXiuokaze atendu la progreson de interfluo de ambaux religiaj organizoj en Azio !
![]() |
“ Kongresurbe ”
En Vilno oni veturas buse, trolebuse, minibuse, taksie kaj eble per io alia. La 22an de julio unu tuta tago estis je nia dispono. CXu tiam aux en la 23a, kun gvidlibro ni vizitis malnovan urboparton. Unue ni veturis buse, poste piediris kaj atingis la lokon.
El la buso oni povas trovi multe da verdajxo aux arboj en multaj skvaroj. Ankaux de nia hotelo matene ni promenis tra la skvaro al la kongresejo.
En la malnova urboparto ni almenaux vidis cxe butikoj la famajn sukcenojn. Laux la gvidlibro ni trovis litovan restoracion “Chili-KAIMAS” kaj gustumis litovan pladon, i.a. supon kaj haringpecojn. Ni estis cxi tie trifoje, kaj unu fojon en ties brancxo, tuj proksime de la hotelo.
Pro la taga lacigxo la edzino jam fruvespere ekdormis, do mi sola eliris por vidi la interkonan vesperon. Tuj proksime de la “Reval Hotel”, kiu estas cxefkongresejo, trovigxas cxina restoracio. Tie mi trovis grupon da konataj vizagxoj. Oni invitis ankaux min aligxi. Por diri la veron, versxajne la 22an, mi jam estis cxi tie kun la edzino kaj, pro nia mismendo, ricevis ne tiel bonan mangxon. Mi silentis pri tio. Aliaj mendis diversajn kaj rezulte ili gustis bone.
Certe, cxe cxina restoracio oni devas mangxi multope!
CXe Interkona Vespero en spaco antaux la hotelo “Reval” oni muzikis, dancis kaj kantis. En la amaso mi de tempo al tempo trovis konatojn kaj amikojn kaj iom interparolis. Mi konatigxis kun neniu nekonato. Cetere, mi ne intencas krei novajn konatojn en mia agxo. Ecx kun la jamaj konatoj-amikoj mi ne suficxe interrilatas. Vidante amikojn, mi nur trankviligxis tiuvespere.
Pro cirkonstancoj la salono “Zamenhof” estis ekster la cxefa kongresejo, en t.n.”areno” kredeble por sportaj eventoj. Sekve, gxi estis tro granda por UK-Inauxguro (kaj fermo, nacia vespero, internacia arta vespero) kaj necesis cxiufoje al kaj reporti la kongresanojn auxtobuse.
Kongreson decidas kongresejo. Ankaux programo, kompreneble. Tamen, gxi estas ofte simila unu al alia. Por mi, kiu kongresas depost 2000 (TelAvivo), io nova estis “kleriga lundo”. Iam kredeble en junio aux majo s-ino Michela Lipari telefonis al mi kaj praktike ordonis, ke mi parolu pri ludovikito en la kadro de “kleriga lundo” pri la temo:”esplorejoj kaj esploriloj”. Unue mi parolu 20 minutojn, sxi diris.
Baldaux mi komencis pretigi manuskripton, kio estis unua sperto antaux parolo por publiko. Lunde, la 25an de julio, de 12:30 mi parolis kiel unu el la tri klerigantoj antaux publiko proksimume 25 persona. Tio estis unu el la du plenumoj de mi okaze de UK.
el impresskribo: sendito de la intersxangxprogramo inter Koreio kaj Japanio (SEK, EPA)
Kimio MACUMOTO (kursgvidanto de EPA)
Mi, la duafoja vizitanto al Koreio, ankaux cxifoje tre gxuis restadon en la najbara lando de Japanio . Tamen tiam, kiam unua foje mi vizitis tiun cxi landon en la jaro de UK en Seulo, 1994, mi estis komencanto de Esperanto. Kaj bedauxrinde mi ne povis komuniki bone kun samideanoj. Post la partopreno en UK mi komencis lerni Esperanton kaj dauxrigis gxin pli kaj pli. Nun, sxajnas ke mia Esperanto funkcias pli bone ol antauxe. Mi povis gxui paroli kaj auxskulti Esperanton dum la restado. Mi auxskultis kelkajn prelegojn en la Korea kongreso. Iliaj paroloj kaptis mian intereson pri Esperanta agado en Koreio tra la moderna historio kaj mi acxetis kelkajn librojn pri tio.
Fine, cxifoja vizito al Koreio denove konvinkis min en la mirinda utileco kaj estonteco de Esperanto en la pacagado en la mondo. Mi finis mian etan skribajxon prezentante al karaj legantoj la diron de prof. LEE Jung-Kee, Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro, kiun li donis al ni cxe la adiauxa festo en Seulo; ”Kiam ni parolas Esperante, ni estas nek koreo, nek japano, kaj nek cxino, sed estas sama homaro!” .