![]() |
Elektita artikolo el ER en Marto
La Monto de Olivoj
![]() |
Jeremi Gishron
Eksterlanda Raportisto de NV:Israelo
Israelo estas unu el la malgrandaj landoj de la mondo. Mi ne parolas pri la s^tato Israelo sed pri la geografia regiono c^e la orienta flanko de la Mezmaro kiu dum la tempo de la Otomanoj (tio estis la 400-jara turka regado) estis nomata suda Sirio. Tiu nomo Sirio, paranteze, estas nomo kiu trovig^as jam en la Biblio estante kromnomo por la montego H^ermon kiu nun konsistigas la limon inter nuntempa Israelo kaj hodiawua Sirio.
Sed malgrawu la kompakta geografia teritorio nia regioneto ampleksas multajn diversajn klimatajn kaj ekologiajn sistemojn, de la pluva nordo g^is la dezerto en la sudo, de la marborda ebeno en la okcidento g^is la jordanvala profundo c^e la orienta limo. Nur en Israelo eblas, kiam neg^as awu pluvas en Jerusalemo, preni awutobuson g^is ia submara ternivelo kaj post duona horo sin bani en la Morta Maro kie la suno iomete brilas kaj estas agrable varme. Sed ne c^iam tio eblas. Kelkfoje oni devas veturi duontagon (kvin horoj) g^is Eilat por retrovi la sunon kaj la someron.
Resume, Jerusalemo trovig^as sufic^e alte en la juda montaro kaj pro tio kelkfoje neg^as c^i tie dum la vintro. La samo validas ankawu por H^evron sude de Jerusalemo kaj por Sefat (ni diras Cfat) en la nordo, en la Supra Galileo. Eble en Japanio la montoj estas pli altstaturaj, sed tamen, Jerusalemo trovig^as sufic^e alte inter 700 g^is 800 metroj super la marnivelo. Nur la plej subaj partoj en kelkaj c^irkawuaj valoj atingas 600 metrojn sed tio estas la escepto kaj la tuta urbocentro estas altaj^o iom super la 800 metra nivelo.
Iom oriente de la Malnova Urbo (la antikva Jerusalemo) trovig^as la plej alta parto de nia urbo. Tio estas la Monto de Olivoj (awu eble diru "Olivarbara Monto" kiu pli bone klarigas KIAL g^i ricevis tiun nomon), monto kiu iom aparte tronas de la urbo, kvazawu apude, c^ar inter g^i kaj la antikvaj muregoj trovig^as unu el la plej profundaj valoj de Jerusalemo, la Valo de Kidron (Obskuro) kiu de nur 700 metra alteco c^e la piedo de la Monto de Olivoj rapide malsupreniras plian 100 metrojn atingante la akvoputon Ein Rogel je la 600 metra nivelo, nuran duonkilometron pli suden.
Tiu Monto de Olivoj havas longan tradicion kaj judan kaj kristanan kaj iomete islaman (sed ne pri tio mi volas nun paroli). Por ni esperantoj (kial uzi la -IST sufikson?) oni eble tamen menciu ke tie trovig^as la Sanktejo de la Patro Nia Preg^o. Tiu estas la c^efa preg^o de la kristanoj kiu tie trovig^as skribita sur kahelaj tabuloj en multaj plej diversaj lingvoj de la mondo. Kaj rimarkende, la sendube plej elstaran lokon okupas NIA esperanta versio de tiu preg^o inter c^iuj aliaj lingvoj en tiu vere bunta abundo. Cetere, por tiu kiu ne scias, oni rajtas mencii ke tiu preg^o estas sufic^e judstila. Se oni ne scius la originon oni certe pensus ke estas normala juda preg^eto. Ankawu ni judoj ofte preg^as al "Nia Patro" kiu ja log^as ie en "la C^ielo" kvankam ni havas multajn pliajn variantojn de tiu preg^otemo.
Kaj tie apude, proksime al tiu Sanktejo, eklog^is en la Hotelo Interkontinentala mia Japana konatulo KIDO Fusacugu foje vizitante Jerusalemon dum lia mondc^irkawuanta krozado kune kun kelkcento da aliaj japanoj. Ekde tiam li c^iujare sendas al mi Novjarajn bondezirojn kaj tio certe c^iam g^ojigas min. Ni diskutis dum agrabla postagmezo kie ia centro povus trovig^i sur entute ronda globo. Fine li emigis ke almenawu hodiawue oni kalkulas la tempon ekde iu nula meridiano en la atlantiko (pri kio mi tamen nun jam havas iomete alian opinion).
Du kilometrojn norde de tiuj Sanktejo kaj Hotelo sur la Monto de Olivoj oni trovas aregon de modernaj domegoj. Jen la monto estas kovrita per la Nova Hebrea Universitato. Tie oni trovas g^ian plej altan pinton 826 metroj super la marnivelo kiu estas la rekordo en Jerusalemo. Hodiawu oni nomas tiun urboparton "La Monto de Spektado" (Har ha-Cofim) kio tamen estas erara nomo. Eraro nesciata de multaj, ec^ de la plimulto, c^ar g^i devenas de lerta brita fus^igo dum ilia "mandata" periodo. La VERA "Monto de Spektado", ja fakte historie sufic^e konata loko, estas tria pinto iom pli norde ol tiuj du unuaj. Sed tiun monteton la britoj renomigis "French Hill", kio ne signifas la "franca monteto" sed pli precize la Monteto de la brita Generalo John Denton Pinkstone French, la soldatc^efo kiu komencis la britan konkeradon sur niaj latitudoj dum la Unua Mondmilito. Kaj pro tio ili devis pus^i la awutentikan "Monto de Spektado" iom pli suden tiel ke g^i nun okupus duonon de la Monto de Olivoj. Nu - tio estas nur plia varianto de tia konata brita fus^ado de niaj geografiaj nomoj, kion ili tiom ade faris dum ilia mondvasta koloniala regado super preskawu la tuta "siatempe primitva" partego de la mondo. Alia ekzemplo: C^omalungmo. Kiu scias ke tiel nomig^as la plej alta monto en la mondo? Eble nur tiuj kiuj posedas la Germanan-Esperantan vortaron? (Grosses Wo¨rterbuch Esperanto-Deutsch) - c^ar de g^i devenas tiu korekto, enkondukita far Bertil Wennegren en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, la plej kompleta esperanta gramatiko kiu nuntempe ekzistas sur la interreto (pli ol 1000 pag^oj de FACILA teksto). Nur en tiu gramatiko mi retrovis la awutentikan nomon, tiom fus^ita de la "anglosaksoj" kaj poste TRUMPETITA per c^iuj usonaj komunikadsputnikoj kiuj c^irkawus^vebadas nian planedon dum c^iu sekudo de la tagnokto.
Mi preferas nomi la historiajn lokojn per iliaj awutentikaj nomoj. Tio ankawu faciligas la komprenon de la Biblio c^ar tie estas parolata pri la du pintoj de la Olivarbara Monto kaj pri la "Granda Valo" kiu foje ekestos inter la du - interliganta la orienton kun la okcidento (Zah^ajra 14:4). Kaj tie, c^e la c^efa enirejo de la Universitato, iel kas^ite inter la densaj olivarboj, kus^as malnova tombejo. Tiu estas la tombejo de la Sved-Amerikana Kolonio en Jerusalemo, kaj tie ripozas la ostoj de tiu "Svafordo" kiu ankawu estas menciita en la Reikai-monogataro de Deguc^i Onisaburo. Kial mi skribas "Sved-amerikana" kaj ne "amerikana" kiel kelkfoje estas simpligita? C^ar fakte preskawu c^iuj amerikanoj tie estis "svedamerikanoj", svedoj kiuj elmigris al Usono kaj poste translokig^is al Jerusalemo. Ili konsistigis tamen nur duonon de la grupo. La alia duono estis simplaj svedoj kiuj rekte venis de la vilag^o Na°s en Dalarna, unu el la plej konataj regionoj de Svedujo. Kaj trie, la gvidantino de la kolonio, Annie Spafford, devenis de Stavanger en Norvegujo, kaj dum tiu tempo Norvegujo estis parto de Svedujo, awu almenawu Komuna Reg^umo ekzistis. Sekve ankawu la gvidantino naskig^is kiel sveda civitano kaj elkreskis en Skandinavio. Nur s^ia estonta edzo estis amerikano.
Kvare, sed ne malpli grave, mi mem devenas de Svedujo kaj bone konas la aferojn, kaj ankawu sentas ian bezonon "korekti" kie eblas korektadi la diversajn anglosaksajn fus^aj^ojn de miloj da faktoj ("the facts" - g^ou naeu?). La vero estas tiel grava ke oni devas g^in c^irkawuigi per dika gardistaro de mensogoj, diris Winston Churchill. Do ni provos iom sens^eligi tiun valoraj^on.
Nu - tio estis iom pri geografio kaj iom pri historio. Kion do pri la nuntempo kaj pri la interreto? Menciinda estas nova pacgrupo kiu malfermis kafejon sur tiu monto "La C^iunacia Kafejo". Ne, tiun esperantan terminon ili ne uzas, ne iluziig^u, sed nur la anglasonan "All Nations Cafe". Cetere ili ege aktivas arang^ante multajn bonajn aferojn. Vizitu ilian retejon kaj skribu kelkajn salutajn vortojn al ili web@allnationscafe.org sed en esperanto kaj ne en la angla (kaj nepre klarigu ke vi skribas el Japanujo). Tio certe ankawu multe kurag^igos ilin, ne nur pro tiu "fact" (=fakto) ke neniu el ili ja estas "angloparolanto" sed c^iu unuopulo nur awutentika "fus^parolanto" s^ajneangleca. Foje mi renkontis kun la grupo - hazarde dum la tago de la entombig^o de La Rais (la C^efkapo) Jasser Arafat - kaj mi komprenis ke ili havas ian g^eneralan religian intereson kiu espereble iom kongruas kun la pensmaniero de Oomotanoj. Jen ilia c^efa retejo: http://www.allnationscafe.org/ En la nedigitala mondo ili havas du ejojn sur la Monto de Olivoj. Unu estas c^e la piedo de tiu monto (apud la Preg^ejo de C^iuj Nacioj kiu pruntedonis sian nomon al la Kafejo) kie la turistoj kutime amasig^as, kaj la alia estas sur la pinto de la monto. Tiu lasta ejo estas pli granda kaj s^ajne iom pli ofte malfermata, sed tie ne tiom abundas la turistoj.
Elkore Via
Jeremi Gishron
plato skribita en Esperanto |
auxtoro kun s-ro Kido |
cxe la tombejo |
![]() |
![]() |
tutnacia kafejo (all nations cafe) |
<<Felietone, feritone>>
![]() |
Tacuo HUGXIMOTO
"50 jaroj de mambreco"
En la jaro 1954 mi aligxis al Japana Esperanto-Instituto kiel gxia membro. Mi ne memoras alian membrokategorion, sed laux mia memoro estis almenaux du, el kiuj unu estis regula membreco kaj la dua estis por malsanulo aux nesanigxanto kaj studento. La unua kostis 600 enojn kaj la dua 400 enojn.
Mi ne scias jam , cxu mi petis apartan permeson aux ne, tamen mi estis membro de la dua kategorio, kvankam mi ne estis studento nek resanigxanto. Kelke da jaroj tiel dauxris, sed venis malfelicxa momento por mi: pro malricxo mankis al mi rimedoj por sendi jarkotizon. Vole-nevole, mi devis prokrasti la pagon. Kaj tio dauxris finfine dum 6 jaroj! Dume, JEI, sen plendo, ekspedadis al mi la organon: La Revuo Orienta. Nur tiam mi povis elsxuldigxi, cxar iel prosperis al mi kotizi unufoje por 6 jaroj kaj mi igxis kvita kaj trankvila.
Io tia ne povus okazi nuntempe, kaj mi dubas, cxu ankaux aliaj gxuis similan trakton. Mi kredas, ke tiu favora toleremo ßuldas plejparte al s-ro Mijake-SXihej, kiu estis tiama respondeculo de la sekretariato. Baldaux mi igxis regula membro de JEI kaj ne plu ßuldis jarkotizojn.
Tiel, en la jaro 2004 beninde pasis gxuste 50 jaroj de mia membreco, kiu ne estis interrompita felicxe kaj danke al s-ro Mijake. Dume, mi de tempo al tempo kontribuis manuskriptojn laux mia placxo, aux petite, al “La Revuo Orienta”.
Okaze de la Japana Esperanto-Kongreso, kiu havis la lokon en Inujama, JEI havis en sia gxenerala kunsido honordonan parton al kelkaj, inkluzive de mi. Mi permesas al mi parte citi el la “honorigo”:...via longdauxra subteno de strebado al la celo... Tio estis en la 24a de oktobro 2004.
Krome, mi estas ankaux membro de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj tra Kioto-Esperanto-Societo depost la somero de 1954. KLEG tamen ne havas tian honorigan sistemon, do mi restas simpla membro sen honoro! Auxtomate, mi ja estas longdauxra membro de Kioto-Esperanto-societo.
Mi ne memoras jam, en kiu jaro mi aligxis al SAT; al UEA verßajne en 1965, kiam mi ekapartenis al la Internacia Fako de Oomoto.
Egale de kiom da jaroj, por esperantistoj, almenaux nun, gravas membreco cxe iu societo aux asocio. Kotizoj estas kvazaux impostoj. Estas mirinde, ke ankoraux aux ecx nun JEI havas cxirkaux 1,300 membrojn. Malfacile nun oni membrigxas je iu societo. Estus ideale, se ankaux Esperantujo povus vivi sen membroj. Ekz-e, se oni disvendus gazeton cxe librovendejoj tra la lando, por ke la asocio per tio gajnu suficxon por vivteni sin. Tio tamen estas praktike ne ebla; do mi devas resti ankoraux pli da jaroj kiel membro de JEI post 50 jaroj da membreco. Mi rekomendus ankaux al aliaj imiti min kotizante al gxi cxiujare.
Cxu cxi tio estas Novjorko?
Micutaka INUI
ER en Novjorko
Saluton al vi karaj! En novjaraj tagoj Japanoj gxuas la atmosferon. Ekzemple ili vizitis Sanktejon. Ludis novjaran ludon, kaj tiel plu. Kiel unu el la gxojoj, ili partoprenis novjaran te-ceremonion. Cxi-monate, mi volas prezenti al vi la novjorkan novjaran te-ceremonion. Novjorko-Urasenke-te-lernejo, tio cxi estas unu el la plej grandaj te-lernejoj en eksterlando. Ili havas novjaran te-ceremonion cxiujare. Same kiel kun centro de te-oficejo de Urasenke-o, ili havis te-ceremonion en la 7a de januaro. Unu el la direktoroj, Dekano Morton, li kunsidis tie cxiujare. Gastiganto, Urasenke-o, ili regalis gastojn per bongustaj mangxajxoj, speciala supo kaj Sakeo. Estas bele kaj bonguste. Gastoj gxojis tion. Kiel vi jam scias ke en eksterlando, ili kuiras mangxajxon same kiel en Japanio. Sed estas malfacile, car ili ne povas acxeti tiujn. Tial ili kuiris mem. Kiam gastoj finis mangxi, la gastiganto regalis gastojn per dolcxajxo. Dolcxajxo estas nomata Hanabira-mocxio. Tio estas celebra dol cxajx o. Sekvis la anonco de pauxzo. Tiam gastoj salutis kune same kiel cxe novjara saluto. 20 gastoj cxeestis tie. Ili preskaux cxiuj estis ne japanoj. Sed ili konis te-manieron. Finfine, farigxis sekvanta ceremonio, kio signifas regali per densa kaj maldensa teoj. Ne japana instruisto, li faris te-ceremonion. Tio estis tre bela. Kaj te-bovlo estis bela. Kompreneble, teo estis bongusta. La ceramikan te-bovlon faris la japana eks-cxefministro, s-ro Morihiro Hosokauxa. Cxirkaux 3 horojn, ne-japanaj gastoj sidis en stilo de falditaj kruroj. Tamen ili gxuis la atmosferon. Unu el la gastigantoj estis ne-japano, kaj li diris ke antaux 40 jaroj te-cxambron li kunportis el Japanio per sxipo. 5 cxarpentistoj konstruis tion en la cxambro, tio signifas ke te-cxambron ili konstruis sub la alia tegmento. Ekzemple, sxtonojn por gxardeno ili kunportis el Conneticut-sxtato. Mi tre surprizigxis ke por tio Uraseke-o klopodis tute. Tio estas neforgesebla kortusxo.
KONTRASTOJ DE MONAHXEJOJ: DE LIGNA FORNO GXIS BASENO
Aida ČIŽIKAITĖ
ER en Litovio
Reveninte el vojagxoj tra Euxropo oni ofte montras fotojn kaj rakontas impresojn el tranoktoj en monahxejoj en Auxstrio, Francio, Italio, Pollando, Bavario. Por litovoj tio ankoraux sxajnas ekzotika. Tamen, mendi hotelan cxambron a ux bankedan salonon en monahxejo oni jam povas ankaux en nia lando. Tamen, tio estas vera kontrasto kun kutime tre mizere vivtenantajn sin aliaj monahxejoj.
En Pa zx aislis (Pajxaislis) situantan kongregacion de fratinoj de st. Kazimiro konas tuta Litovio. Monahxinejo de Pajxaislis havas grandajn spacojn, belegan arkitekturon, unu el la plej belaj pregxejoj en Litovio kaj kelojn, en kiuj ripozas cxi tien retombigitaj fondintoj — familio de nobelulo Pacas.
Al ensemblo de monahxinejo apartenas ecx domo de gastoj. Tamen gxia pordo estas malfermita eble nur por infanaj someraj tendaroj, kiuj por fratinoj kazimiraninoj alportas pli da kapdoloro ol enspezo.
?Ni diskutis, cxu ni ne komencu vendi biletojn por ekskursoj en la monahxinejo, − ne kasxas veron gvidantino fratino Remigija. − Sed ni decidis, ke por ni tio estas tro komplika. Tiam, do, ni bezonos kasiston kaj librotenadon. Por tio ni ne havas homojn.“
?Ni opinias, ke pro pago kontraux biletoj, tre malgrandigxus kvanto de ekskursoj, − diras fratino Remigija. − Al Pa zx aislis venas ne nur eksterlandanoj — plej ofte nin vizitas grupoj de lernejanoj. Lernejoj en Litovio estas ege malricxaj, nian monahxinejon ne povus ekvidi gxiaj infanoj, kiuj ne havas monon.“
?Ni travivas el oferoj kaj niaj pensioj, − klarigas la gvidantino. − Nun ni estas 18 fratinoj, plejmulto — pensiulinoj. Du fratinoj laboras en monahxinejo, du niaj iamaj absolvantinoj okupigxas kun infanoj de asociaj familioj laux programo Rafaelo , kiu aplikas artan terapion.“
La kongregacio de fratinoj de st. Kazimiro ankaux el programo Rafaelo ne havas iun materialan profiton. La monahxinejon trafas nur mono de centra oficejo de Rafaelo fondita en municipoj de Kaunas kaj cxefurbo (Vilnius), dedicxita por nutrado de infanoj. ?Tiu mono ne cxiam suficxas. Por mangxigi infanojn foje ni devas aldoni ankaux nian monon“, − diras fratino Remigija.
Sxajnas, ununura ?komerca plano“ de la monahinejo estas muzika festivalo de Pa zx aislis. Pro tio, ke fratinoj permesas eniri al sia fermita spaco por muzikistoj kaj abunda publiko, organizantoj de la festivalo pagas al ili konkretan sumon, kiu dependas de la kvanto de koncertoj. Pasintjare tiu sumo estis 1500 lidoj (cxirkau¨ 435 euxroj), cxi-jare pro tri koncertoj la monahxinejo ricevis ankoraux malpli.
Kiam turistoj demandas, kiom da ili sxuldas pro la ekskurso en la arkitektura ensemblo kaj pregxejo de Pa zx aislis, kiu estas unu el la plej majestaj kulturaj monumentoj, fratinoj kazimiraninoj respondas: ?Kiom Vi ne bedauxrus“ (doninte). Foje skatoleto de oferoj plenigxas per iom pli granda, foje per vere simbola sumo.
?Por ni suficxas, − diras fratino Remigija. − Cxion, kio estas necesa, ni havas. Modestajn meblojn, kiujn ni alportis el niaj privataj logxejoj, iom da vestajxoj kaj mangxajxon. Ni ne malsatas. Ni fidas je Dio — kiom da ni bezonas, li donos al ni.“
Fratino Remigija montras du grizajn sxtonajn platojn, sur kiuj estas cxizitaj nomoj de subtenantoj de la monahxinejo. Ili estas cxirkau¨ duono de cento kaj preskaux cxiuj ili logxas en Litovio.
?Ingxeniero Algis Liepinaitis el Cxikago vere malsanigxis per nia monahxinejo, − rakontas gvidantino de la monahxinejo. − Li pasigis en monahxinejo de Pa zx aislis nur 20 minutojn, tamen ecx tio suficxis, ke tiu cxi homo komencu vivi per niaj zorgoj. Li komencis kolekti oferojn kaj kontraux 26 mil lidojn ( cxirkaux 7536 euxroj) kreis pri ni formon, dank' al li ni havis faldfoliojn pri nia monahxinejo.“
Tamen, en la filmo kaj en faldfolioj oni ecx ne mencias, ke transmaraj litovoj aux aliaj turistoj, venintaj el diversaj landoj al Pa zx aislis, povos tranokti almenaux en monahxineja domo de gastoj. ?Ni ne volas fremdajn homojn, − klarigas fratino Remigija. − Ankaux fortoj niaj estas ne suficxaj, ke ni povu zorgi pri hotelo.“
Nuntempe en teritorio de la monahxinejo oni vidas grandan stokon de ligno. Tiamaniere fratinoj kazimiraninoj pretigxas por vintro. ?Kiam estas malvarme, ni hejtas fornon, − klarigas fratino Remigija. − Sed nur en tiu parto de la monahxinejo, en kiu ni mem logxas.“
Domo de gastoj vintre ne estas hejtata. Gxin monahxinoj ne uzas, ne atendas ili ankaux gastojn. Ununura zorgo de kazimiraninoj — ke eblus almenaux fojfoje ensxalti hejtadon en pregxejo. Tamen per elektro hejtata planko de la pregxejo estas multekosta plezuro. Por tio ili bezonas subvenciantojn.
Subvencioj estas bezonataj ankaux por dauxre restauxrata pregxejo. Monon, ricevitan el organizantoj de muzika festivalo de Pa zx aislis kaj pli solidaj oferdonantoj, la fratinoj investas en renovigon de marmoraj kolonoj.
Demandita, cxu laboroj de restauxrado ne antauxenirus, se ili luigus ejojn, fratino Remigija respondas: ?Ni ne volas luigi ejojn. Iun ajn akcepti en la monahxinejo ni ne povas. Pri restau¨rado de la pregxejo zorgas sxtato, ankaux ni kontribuas lauxeble, tamen cxefa nia celo estas apostoli, sed ne krei bonhavon por si mem.“
Tamen monahxejo en Li sx kiava, apartenanta al episkopejo de Vilkavi sx kis atendas ne nur turistojn kaj honorajn delegaciojn el nia kaj aliaj landoj, sed ecx festantojn de datrevenoj aux edzigxfestoj.
En tiu cxi de fratoj domininkanoj fondita monahxejo monahxoj ne plu logxas. Anstataux asketikaj cxeloj cxi tie estas 13 bone ekipitaj cambroj kun necesejo, dusxejo, satelita televido. Sub baroka firmamento situas du modernaj konferencsalonoj. Por gastoj oni proponas ne nur nutradon — ankau¨ sauxnon, vaporbanejon, basenon. La monahxejo de Li sx kiava, invitanta okazigi ne nur registarajn renkontigxojn, seminariojn, sed ankaux personajn festojn, ne plu nomigxas monahxejo. Nun gxi estas publika entrepreno Kulturcentro de Lisxkiava .
?Cio estas lau¨ interkonsento kun episkopejo − asertas paro?estro de pre©ejo de Li sx kiava kaj direktoro de kulturcentro de Lisxkiava pastro V. Zubavi cx ius.
?Mi multe vojagxis tra Euxropo kaj vidis, kiamaniere monahxejoj povas esti adaptitaj por sociaj bezonoj, − rakontas pri ideo fondi publikan entreprenon la pastro. − Parohxejo de Li sx kiava estas malgranda, al gxi apartenas nur 36 homoj. Mi komprenis, ke per propraj fortoj ni ne sukcesos gardi monumentan monahxejon. Mi sendis raportojn al Registaro kun proponoj, kiamaniere savi tiun cxi bonhavon. Oni decidis permesi fondi kulturcentron de Li sx kiava . Gxiaj fondintoj estas admininstracio de estraro de Alytus distrikto kaj episkopejo de Vilkavi sx kis.“
Monahxeja ensemblo de Li sx kiava estas riparita per mono de sxtato (por tio estis dedicxita 2,3 mln da lidoj — cxirkaux 666126 euxroj).
?Ni fondis apartan objekton — kulturcentron, kiu funkcias en monahxejo en kiu jam pli ol 200 jarojn ne plu logxas monahxoj. Cxio estas konfirmita en protokolo, kiun subskribis instancoj, kiuj fondis la kulturcentron.“
Oficialaj estas ankaux prezoj por ekskursoj. Se arkitekturan monumenton volas viziti grupo da turistoj, por plenkreskulo bileto kostas 3 lidojn (cxirkaux 0,86 euxro), por infano — 1 lido (cxirkaux 0,29 euxro). Por unuopaj vizitantoj — pli koste: 5 kaj 2 lidoj (cxirkaux 1,45 kaj 0,58 euxro). Se Vi deziras cxicxeronon, tio kostas 15 lidojn (cxirkaux 4,35 euxro).
Kompare kun fratinoj kazimiraninoj logxantaj en monahxinejo de Pa zx aislis, monahxejo de Li sx kiava sen monahxoj sin vivtenas sxike. Dum unu jaro ili ricevas pli ol 100 mil lidojn kaj cxio apartenas al la kulturcentro.
Ambaux arkitekturaj monumentoj estas riparitaj per sxtata mono. Plej versxajne, kiel en la cxielo, same estas ankaux surtere (katolika parolturno) — persona iniciato, rilatoj, kaj bona mangxado kaj mastrumado alportas abundan rikolton de sukoplenaj fruktoj.
La saman kontraston oni povas vidi ankaux en alia sakrala spaco — kortoj de pregxejoj.
Monahxinejo de Pa zx aislis estas unu el plej vizitindaj lokoj, se Vi elektos ekskurson al Kaunas dum UK.
Monahxejon de Li sx kiava indas viziti, se Vi deziras ripozi en agrabla medio.