reen

kovrilo: <Iama tiam >  Micugi DEGUCXI

 


Elektita artikolo el ER en Majo

 

LA TAGO, KIUN LA POPOLO ATENDIS SEP JARDEKOJN


La duan tagon de Kristnasko en Kaunas estis konsekrita sanktejo de la Resurekto

 

Aida CIZIKAITE

Eksterlanda Raportisto de NV: Litovio



La Pregxejo de la Resurekto, kiu dekomence estis konstruita ne nur por religiaj bezonoj, sed ankaux kiel simbolo de dankesprimo pro rericevita sendependeco de Litovio finfine malfermis siajn pordojn. La duan tagon de Kristnasko en gxi kolektigxis ne nur miloj da kredantoj, sed ankaux cxiuj episkopoj de Litovio, arkiepiskopo de Kaunas-episkopejo Sigitas Tamkevi(c)ius, venis kardinalo Audrys Juozas Ba(c)kis. La feston de konsekrado rekte montris televidprogramoj. Tiamaniere finigxis la unua etapo de konstruado de la sanktejo, kiu dauxris dum sep jardekoj.

La 26an de decembro 2004 okazis festo de konsekrado de Monumenta sanktejo de la Resurekto, kies angula sxtono estis metita en la jaro 1934. La pregxejo jam laux la unua plano devis farigxi ne nur domo de pregxoj por parohxanoj de la Resurekto de Kristo, sed ankaux simbolo de renaskigxo de la popoplo. La historio de la konstruado, naciigado, redono kaj rekonstruado de la pregxejo igxis atestanto de spirita plialtigxo de la popolo, gxia malestimo kaj revivigxo. Simbole estas, ke elspezojn por la rekonstruo de la pregxejo per pli-malpli egalaj partoj dividis la sxtato, la municipo de Kaunas kaj la civitanoj, kiuj oferis monon tiucele.

Eksterordinara evento

La feston de la konsekrado de la sanktejo gvidis la metropolito de la Kaunas-arkiepsikopejo Sigitas Tamkevi(c)ius; partoprenis la sxtatprezidento Valdas Adamkus, prezidanto de la konferenco de episkopoj de Litovio Kardinalo Audrys Juozas Ba(c)kis, episkopoj de Litovio, aliaj honoraj gastoj. Tiuj cxi ritoj dauxris unu horon kaj duonon: Per oleoj oni sxmiris la altaron, krucojn kaj nur poste en la pregxejo oni sxaltis lumon. Delegitoj de diversaj parohxoj de Kaunas alportis donacojn al la nova sanktejo: krucojn, kandelingojn, diversajn ajxojn bezonatajn por celebri santkan meson, kaj nur tiam komencigxis la unua sankta meso en pregxejo de Resurekto.
Dimancxe kredantoj cxe la Monumenta pregxejo de la Resurekto kolektigxis ekde la 10a horo matene. Duonhoron antaux la komenco de la festeno de konsekrado la pregxejo estis ene plenplena. Tra du flankaj pordoj ankoraux enirantaj homoj, levigxinte per sxtuparo kaj ekvidinte sur muro pentritan krucon, turnigxis kaj reeniris.
La homamaso apud la pregxejo dauxre kreskis. Al la festeno venintaj episkopoj de Litovio apogigxis en dometoj por konstruistoj, sur kiu pendis afigxo "Sakristio por episkopoj". La cxefa pordo de la pregxejo estis fermita, tra gxi oni ne permesis eniri ecx al personoj kun invitilojn, lokoj por kiuj estis rezervitaj ene.

Oni pregxis ankaux ekstere

Je la dekdua horo tra la cxefa pordo en la pregxejon eniris impona procesio de blanke vestitaj pastroj, kiujn sekvis episkopoj. Inter ili estis ankaux Kardinalo Audrys Juozas Ba(c)kis. La cxe la pregxejo kolektigxintaj kredantoj ondumis postkure, tamen estis haltigitaj kaj la pordo denove estis fermita. Oni malfermis gxin nur poste, pli-malpli post duono de la festeno.
"Ecx dum la soveta tempo polico ne auxdacus pordon de pregxejo jxetfermi antaux kredantoj!" komentis grizhara viro.
"Cxie ene ege mankas spaco", klarigis virinoj, kiuj jam sukcesis reveni al la korto tra flanka pordo.
絅o ne gravas kie pregxi; Dio ekzistas cxie", provis trankviligi eleganta sinjorino.
Unue parolis parohxestro de la pregxejo Vytautas Grigaravi(c)ius, rememorigante la longan vojon de rekonstruo de la pregxejo. "Hodiaux ni festas venkon de lumo kontraux mallumo", diris la spirita gvidanto, dum la lastaj du jaroj kaj duono estinta ne nur pasxtisto de animoj, sed ankaux prizorganto de la konstruado kaj sencxese sercxinta monrimedojn.
Arkiepiskopo Sigitas Tamkevi(c)ius komencis la riton per sanktigado de akvo, dedicxita al aspergado de la pregxejo kaj kredantoj. Vortojn sxangxis glorkantoj, lauxte pregxis la kolektigxintoj kaj ene, kaj ekstere.
Jam post la unua duonhoro necesis inviti medicinistojn: sur la sxtuparo kolapsis virino de honora agxo, post kelkaj minutoj homoj helpis foriri al ankoraux kelkaj blankigxintaj pregxantoj. Hejmen, al rekte montrantaj la festenon televidiloj, rapidis homoj kun malgrandaj infanoj surmane, kelkaj invititaj personoj, kiuj ne sukcesis atingi la por ili rezervitajn lokojn.

La vojo de suferoj

"La realigantoj de la unua projekto de la pregxejo ne sciis, ke necesos iri laux vojo de suferoj. En la profanita pregxejo zumis stablo, kaj de sur turo forsxirinte krucon, oni pendigis devizon; samtempe al Siberio ruligxis vagonoj kun ekzilitoj kaj sxajnis, ke tiel estos por cxiam. Tamen, venkinte pekon kaj morton, Kristo revenis al sia hejmo por cxiuj tempoj", admonis arkiepiskopo homojn de honora agxo, kiuj en la pregxejo kaj gxia korto abundis.
Arkiepiskopo Tamkevi(c)ius rememorigis, ke la pregxejo de la Resurekto estas sanktejo ne nur de Kaunas, sed de tuta Litovio, simbolo de la popolo, kiu spertis du okupaciojn, konstruita ne sur iluzioj, sed sur fundamento de kredo kaj pregxo. "Tamen plej gravas, kion gxi signifos por cxiu el ni persone: cxu gxi frapos al koroj kaj cerboj, cxu gxi instigos ne plu tiri sakon de almozpetulo, plenigita per cxagreno, cxu gxi alvokos nin levigxi, ecx se centfoje ni falos lacaj", diris la arkiepiskopo.
Laux lia aserto, por vera resurekto estas bezonata pentofaro, tamen gxi ne estos farita gxis lafino, gxis kiam forprenita palaco estos redonita al ateitininkai ('Estontuloj' - katolika junulara movado en Litovio) kaj finkonstruita tiu cxi sanktejo de la Resurekto. Gxi ankoraux ne estas finita, same kiel la vojo de la popolo al libereco.

Oni ankoraux bezonos milionojn

La Prezidento en sia parolo substrekis, ke tiu cxi sanktejo estas fierindajxo de Litovio, simbolo de nemortantaj ecoj de la popolo. "Mi kredas, ke tiu cxi sanktejo cxiam rememorigos al ni sian signifon, arigos la popolon dum gxiaj plej gajaj kaj gxiaj plej malfacilaj horoj", al la partoprenantoj de la ceremonio de konsekrado diris la gvidanto de Litovio.
Al jxurnalistoj s-ro Adamkus rakontis, ke li memoras, kiam oni fosis kuvojn por la fundamento de la pregxejo. Tiutempe li estis 8 jaragxa kaj lernis en apude situanta tiutempa elementa lernejo de Jonas Jablonskis (unu el la plej famaj kulturaj agantoj en Litovio).
"Mi povas konfesi, ke mi estis unu el tiuj, kiuj servis por sankta meso de tiu parohxestro, laux klopodoj de kiu naskigxis tiu cxi pregxejo", gxojis la gvidanto de la sxtato.
Demandita, cxu la sxtato de Litovio estas kapabla dedicxi la mankantajn 5 milionojn da lidoj (cx. 1.45 mln. EUR) por entute fini la laborojn en la pregxejo de la Resurekto, la Prezidento respondis, ke la sxtato kapablas dedicxi monon kaj por la pregxejo, kaj por edukado, kaj por homoj, kaj dedicxas gxin.
Entute por la rekonstruado de la pregxejo post la rericevo de sendependeco oni ricevis preskaux 14,8 milionojn da lidoj (cx. 4.29 mln. EUR): pli ol 5 milionojn el la bugxeto de la sxtato, preskaux saman sumon kolektitan el oferoj de homoj, kaj la Municipo de Kaunas kontribuis 4,6 milionojn da lidoj (cx. 1.33 mln. EUR).
Nuntempe estas finita la unua etapo de rekonstruado de la pregxejo. Por la restintaj laboroj de la fasado, ordigado de la cxirkauxajxo, ekipigo de administrejo kaj finpretigo de la kelo kaj por aliaj laboroj oni bezonas ankoraux cxirkaux 5 milionojn da lidoj.

Okazos ne nur pregxoj

Oni dauxre kolektas monon por la restintaj laboroj de la konstruajxo de la pregxejo. Estonte oni planas apud la pregxejo fari surteran kaj subteran parkejojn por auxtoj, konstrui parohxestrejon. En la kelo oni planas fari kolumbarion, en kiu oni enterigos mertiplenajn por Litovio homojn.
En la sanktejo okazos ne nur pregxoj. Cxi tie oni planas okazigi diversajn sakralajn koncertojn kaj ekspoziciojn. Dum la unua semajno lauxvice oni celebris sanktan meson omagxe al subtenantoj kaj konstruantoj de la pregxejo, mortintaj oferdonantoj, logxantoj de Kaunas kaj la tuta lando, dankante pro la pasinta jaro. Gxis Novjaro dum vesperoj en la sanktejo okazis koncertoj, en kiuj kantis korusoj de sakrala muziklernejo de Kaunas 'Pastoral(e)' ('Pastoralo') kaj 'Giesme*' ('pregxkanto, glorkanto'), sxtata koruso de Kaunas, ludis cxambra orkestro de Kaunas, kaj kvaropo de kordaj instrumentoj 'Collegium'.
Ekde la komenco de tiu cxi jaro en la pregxejo de la Resurekto sanktan meson oni celebras po unu fojon cxiutage kaj po kvar fojojn dimancxe. Do, cxiuj dezirantoj viziti gxin havos suficxe da eblecoj.

Laciga atendado

La parohxestro de la monumenta pregxejo de la Resurekto de Kristo Vytautas Grigaravic*ius diris, ke estonte atendas multaj laboroj. "Homoj lacigxis atendante rezulton. Sxajnis, ke la konstruado de la sanktejo ankoraux longe ne estos finita. Estis senchave ne plu prokrasti la malfermon. Kvankam Pasko estus tre tauxga okazo, tamen gxis gxi restis ankoraux kelkaj gravaj por la popolo festoj: la 16a de Februaro (kiam Litovio sendependigxis en 1918), la 11-a de Marto (kiam Litovio rericevis sian sendependecon post la soveta okupacio en 1991). La pregxejo de la Resurekto, en kiu povas kolektigxi kvin mil homoj, estas tre tauxga loko por festi ilin", listigas s-ro Grigaravi(c)ius.
Parohxestro de du pregxejoj de la Resurekto (la malnova eta sur strato Auk(s)tai(c)i(u) kaj la dauxre konstruata monumenta) s-ro Grigaravi(c)ius igxis antau¨ du jaroj kaj duono. Li konfesas, ke tiam estis la unua momento, kiam li vere timis.
"Estis amaso de nefinitaj laboroj, sxuldo de 300 mil lidoj (cx. 87 mil EUR) kaj absoluta nescio, kiamaniere eblos ricevi la mankantajn milionojn. Tiam mi pregxis kaj petis al Dio por helpi al mi, se tiu cxi sanktejo estas en liaj planoj", ekgxemas kaj poste ekridetas s-ro Grigaravi(c)ius. Li estas la kvina parohxestro de tiu cxi, ankoraux ne finita, pregxejo.

Miloj da oferdonantoj

La pregxejo dekomence estis konstruata per oferdonita mono. Gxis 1940 por la konstruado oni elspezis cxirkaux 1 milionon da lidoj (cx. 300 mil EUR nuntempe) kaj la registaro donis 145 mil lidojn (cx. 42 mil EUR nuntempe). Printempe en1940 jam estis finitaj la cxefaj laboroj de konstruado, enmetitaj fenestroj el kverka ligno, preparita ligno por fari pordojn.
Kaj poste necesis atendi gxis kiam libereco estos denove rericevita. Ekde 1989 gxis 2002 por la rekonstruado de la pregxejo de la Resurekto oni elspezis 7.7 milionojn da lidojn (cx. 2.2 mln EUR). Raporto pri la rekonstruado de la monumenta pregxejo de la Resurekto konfirmas, ke gxis tiu tempo la monsumo dedicxita el la sxtata bugxeto kaj tiu de personaj oferdonoj estas preskaux egalaj; ankoraux iom da mono oni ricevis el akcioj de Telekomas, kelkaj firmaoj de Litovio kaj eksterlande, kaj de vendado de posxtmarkoj. Rekordan sumon homoj oferdonis en 2001: pli ol duonmilionon da lidoj.
"Multaj ne konscias kian mirindan signon de la resurekto de la popolo ni havas en Kaunas, al Kaunas oni rigardas iel strabe, samkiel al provinco", en gazetara konferenco asertis arkiepiskopo Tamkevi(c)ius. La arkiepiskopo gxojis, ke almenaux la nuntempaj gvidantoj de Kaunas "kuntirigxis". En 2005 la urba municipo intencas dedicxi 300 mil lidojn el la urba bugxeto.

Decidema pasxo

L kontribuoj de la sxtato kaj la municipo de Kaunas estis ne cxiam egala, ekzemple en 1996 kaj 2002 financadon oni ne ricevis. Tamen festo en la dua tago de Kristnasko certe ne okazus, se la registaro de Kaunas ne farus decideman pasxon. Nur ricevinte longdauxran prunton de 4 milionoj da lidoj (cx. 1.15 mln EUR) la laboroj de rekonstruado de la sanktejo antauxenpasxis tre rapide.
En somero de la pasinta jaro jam okazis la unua novlogxiga festo: estis sanktigita kapelo. En gxi jam geedzigxis 40 paroj. Inter Kristnasko kaj Novjaro en la pregxejo geedzigxis 4 paroj kaj baptigxis 3 infanoj.
La plej meritajn personojn por la rekonstruado de tiu cxi sanktejo en Kaunas, du tagojn antaux Kristnasko arkiepiskopo Tamkevi(c)ius omagxis per la plej honora signo de la Kaunas-arkiepiskopejo, medalo de Dipatrino de (S)iluva (la loko de la unua apero de la Sankta Virgulino en Euxopo, situanta pli-malpli meze de Litovio). Ankoraux 13 homoj ricevis honorfoliojn.

La pregxejo de la Resurekto, kiun dekomence oni konstruis ne nur por religiaj bezonoj, sed ankaux kiel simbolon de dankesprimo pro la rericevita sendependeco de Litovio, finfine malfermis sian pordon. Tiamaniere finigxis la unua etapo de konstruado de la pregxejo, kiu dauxris dum sepdek jaroj.


La pregxejo de la Resurekto de Kristo estas unu el plej vizitindaj lokoj en la urbo, kiujn oni povos vidi dum ekskursa programo de UK. De la tegmento kaj turo de la pregxejo oni povas gxui panoramon de tuta urbo. Situanta sur unu el la montetoj en Kaunas, (Z)aliakalnis (Verda monto), la blanka turo de la pregxejo estas videbla kaj salutas alvenantojn al la urbo de cxiuj flankoj. Tre bele gxi aspektas nokte, kiam oni sxaltas lumojn, en kiuj gxi vere brilas.


La Domo de la "Domari"

 

Jeremi Gishron



Kiu ne jam awudis pri la ciganoj, awu pri la ghipsioj kiel ili nomighas en kelkaj lingvoj? Nu - eble nur okcidente de Bharato (Hindujo) ili trovighas, tiu diaspora popolo, kaj do malmulte konata en Japanujo, mi ne scias.

La 22-an de Marto oni inawuguris novan Centron por la Cigana Komunumo en Jerusalemo. Centro unuavice por grupo de 70 familioj kiuj ankorawu loghas en la kvartalo "Turo de la Ciganoj" en la nordorienta angulo de la malnova urbo proksime al la mezepoka murego, sed ankawu por la ceteraj ciganoj en Israelo/Palestino. Eble du miloj pli de chi "popolo" trovighas en nia lando. Chiuj kune ili nun sukcesis establi novan centron dank' al la sindonema laboro de S-ino Amoun Sleem. La retejo por tiu loka grupo estas <www.domari.com>.

Tio estis novajho por multaj el ni Jerusalemanoj awudi ke ekzistas ciganoj ankawu en chi tiu parto de la mondo. Sed vere, en la mezoriento vivas signifa parto de la monda ciganaro. Oni nomigas sin DOM tiuj mezorientaj ciganoj, vorto kiu signifas HOMo en ilia propra lingvo nomata domari. Tiu estas la origina nomo, sed en Ewuropo ghi transformighis en ROM kiuj parolas romani, kaj kelkloke oni uzas la vorton LOM. Nia vorto cigano ne estas uzata de ili mem sed nur de eksteruloj. Antawu ok jaroj oni fondis novan esplorcentron en Cipro por esplori pri tiu parto de la cigana popolo kaj oni sukcesis jam identigi multajn diversajn grupojn en nia regiono (<www.domresearchcenter.com/index.html>).

Por iom mediti pri la eblaj etimologiaj signifoj de tiu vorto DOM. Oni vidas tuj ke ekzistas ia simileco inter tiuj vortoj DOM, ROM, LOM kaj nia esperanta HOM'. Sed la fakto ke DOM signifas "homo" en ilia lingvo estas ech pli interesa ghuste por ni hebrelingvanoj char en la Biblio oni povas legi kiel Dio kreis la "aDaMo" de la "aDaMa" (la Homo el la polvo de la Tero). Proksimaj vortoj estas krome aDOM kiu signifas rugha kaj DaM kiu signifas sango (kaj en pluralo ankawu ricevis la signifon "mono").

Chu do povas esti ia rilato inter la hebrea vorto aDaM kaj la cigana DoM kiuj ambawu ja signifas HoM? Eble jes! Multaj hebreaj filologoj esploris tiun rilaton inter ADAM kaj ADAMA kiu trovighas en la Biblio. Chu do vere la vorto de homo devenas de la vorto de tero? Sed oni ja havas alian vorton por TERO nome AREC kiu estas multe pli kutima! Kaj kiu ankawu reaperas en la aramea ARA'EA kaj la araba AR'D (C, 'E kaj 'D estante proksimaj konsonantoj). Ekzemple nia planedo "La Tero" estas nomita "Kadur (pilko) Ha-Arec" kaj ne "Kadur Ha-Adama" awu io simila. De kie venas do la vorto ADAMA (tero) kaj kiu estas gˆia preciza signifo rilate al la alia vorto AREC (tero)?

Multaj opinias ke la rilato fakte estas la inversa en la rakonto pri la kreado, unue venis la vorto ADAM (homo) kaj kiam tiu plugis la teron awu plantis grenon, kreskajhojn awu arbojn sur ghi, nur tiam tiu AREC transformighis en ADAMA (homa tero). Ech nur malmulte profundighinte en la Biblia teksto oni jam povas konstati tion. La ghusta sekvo dum la kreado de la homo estis ke UNUE ekzistis "ia" problemo char "Ne ekzistis iu homo ADAM kiu povis plugi la teron ADAMA". Kaj estis chefe por solvi tiun problemon ke la homo estis kreita "el polvo (AFAR) de la tero (ADAMA)".

Same Noa, la NOVA prapatro por la tuta homaro (post la malapero de "la mita" ADAMO kaj chiuj liaj posteuloj - krom Noa mem komprenble) estas nomita "ISH ADAMA" - viro de tero kiu signifas terkulturiston. Tiu vorto kun sia difina artikolo "Ha-ADAMA" estas ankawu uzita por la Dia beno de unue Abraham kaj poste Jaakov, ke "chiuj familioj sur La Tero estos benitaj" per tiuj du homoj.

Sed se la vorto ADAM estas origina kaj ne devenas de "adama" sed inverse, kiu estas do ghia alternativa etimologio? Oni konstatas ke ADON signifas "sinjoro" en la hebrea. Komparu eble ankawu kun la Don de la hispanoj: "Don Kehxote" kaj "Don Jhuan". Kaj komparu ankawu kun la nomo de la proponita ununura SUNDIO en Egiptujo dum la fora antikveco ATON (T ja ofte shanghas en D). En la aramea oni trovas ech pli proksima varianto ADOM. Ho - tio estas jam vere simila por fari inteligentajn devenojn kiel tia vorto povus evolui en ambawu vortojn "ADAM" de la hebreoj kaj "DOM" de la ciganoj. Ambawu popoloj ja vivis kaj loghis dum longa tempo en la regiono kie aramea estis la chefa "internacia" lingvo.

De kie devenas do tiu popolo nomita Dom awu Ciganoj? Nur antawu chirkawu 300-jaroj oni fine eltrovis ke ilia origino estis en Bharato. Multe estas necerta pri la sekva elmigro sed eble temas pri posteuloj de tiuj dekmiloj da muzikistoj kaj dancistinoj de la ne-arja Luri tribo kiun la Persa Shao (Caro) invitis al sia regha kortego. Alia ebla klarigo revenas al la 11-a jarcento. Tiam Bharato estis atakita de islamo far de turk-persaj imperioj kaj kontrawu iliaj armeoj oni sendis soldatojn chefe el malaltaj klasoj kaj ne-arjoj. Tiuj soldatoj penetris en Persujon kaj poste ili shajne preferis dawurigi okcidenten ol reveni al sia malalta stato en Bharato. De Persujo la ciganoj atingis tra Turkujo Greklandon kaj trans la Kawukazo Armenion kaj poste ili dawurigis pluen en la Balkanan duoninsulon kaj la tutan Ewuropon.

La israelaj "domaroj" opinias ke ili alvenis kune kun Salah-al-Din, la kurda Hˆalifo (Kalifo) kiu fine venkis la krucmilitantojn kaj ilian kristanan reghumon en la Sankta Lando en jaro 1187. Tio do estis precize 700 jaroj antawu la apero de Esperanto kaj 800 jaroj antawu la komenco de la intifada.

Aliaj domaroj opinias ke oni jam trovighis en Sirio ech antawu la ekesto de la Islamo. Sed nur de la 17-a kaj 18-a jarcentoj oni havas (t.e. ni okcidentemaj esploristoj) certajn pruvojn pri la ekzisto de ciganoj en la Mezoriento per multaj raportoj faritaj de turistoj travojaghantaj tiujn regionojn.

Antawue ekzistis multe pli granda grupo en Jerusalemo, eble 200 familioj, sed du trionoj fughis dum la sestaga milito al Sirio, Jordanio kaj Egiptio. Tiu establo de la Domari Societo kiel senprofita organizo, antawu kelkaj jaroj, estis nova ero en la popola mozaiko de Israelo. Fresha nova pasho de ofte forgesita popolgrupo. Unue ili okupis nur chambron en la apartamento de la frato de Amoun Sleem kiel provizora oficejo, sed nun oni fine havas tawugan prestighan ejon, kun oficejo, kun kelkaj pliaj chambroj por kunvenoj, kun kuirejo kaj kun apuda korto. Entute tawuga loko miaopinie. Ghis nun ilia chefa laboro estis zorgi pri la infanoj, aranghante infanvartejon kaj pli bonan edukadon por la kreskanta generacio. Sed oni esperas ke la gamo de programoj nun plu kreskos kaj aldonighos pli da kulturaj eventoj ankawu por plenkreskuloj.

La diversaj ciganaj grupoj kiuj ekzistas diversloke en la tuta mezoriento havas multajn diversajn nomojn, kiel ili estas nomitaj de la indighenoj (la chirkawuaj popoloj) kaj kiel ili nomigas sin mem. Malmulte oni antawue sciis ech pri la "etimologio" de la vorto CIGANO mem. Miaj plej bonaj vortaroj en kelkaj lingvoj ne povis helpi min kiam mi ekserchis. Sed la nova esplorcentro en Cipro, estrita de D-ro Allen Williams, eltrovis shajnan klarigon. La vorto "cigano" estas greka kaj estis ilia oficiala termino uzata en multaj diversaj dokumentoj. Oni nomas ilin awu CIGNOS awu CINGANOS. Tiun lastan vorton oni certe scias ke ghi devenas de pli antikva vorto ADSINCAN. Sed ekde tiu konstato oni devas iom deveni. Ne "certe" sed tamen vershajne, tiu malnova vorto estas koruptigho de "A-THINGOS" - idoladorantoj. La fonema evoluo do estas klara: La TH farighis DS kaj poste TS. Kaj la "a" - la "anti" sufikso en la greka forfalis, eble en la sama maniero kiel la aramea "a" en "A-DOM" - sinjoro, farighis "DOM" - homo.

La alia termino "ghipsi" uzata en kelkaj ewuropaj lingvoj estas pli facile analizi. Oni simple kredis ke la ciganoj devenis de Egiptio. La "e" forfalis kaj la T transformighis en S, anstatawu "e-giptoj" oni ricevis "ghipsioj". Kaj Allen Williams rakontis al mi ke vere ekzistas tre multe da ciganoj en Egiptujo, eble miliono da homoj se oni kalkulas chiujn diversajn grupojn.

Fine en esperanto DOM signifas hejmo, vorto prenita de la rusa lingvo. AR estas sufikso kiu signifas multajn kune en iu grupo. Aldoni al tio la "i" de nia infinitivo kaj oni ricevas la "iomete esperantan" vorton DOMARI - loghigi la homaron!
Jeremi Gishron



Tsignos
Also Tsinganos. The official term used in Greek documents and written material. It comes from the term "Cingani" which in turn comes from the archaic word "Adsincan." The most plausible etymology is a-thingos (heathen). The term is used throughout Europe to refer to the Gypsies. In Cypriot Turkish "Cingane" has no pejorative meaning.

Dom
A general term meaning "man." More specifically, a Gypsy man. Their language is Domari.

Kaloro
Derived from "kalo" (black) with diminutive ending. The name given to them by groups living in Marash, Aintab (=Ainzarba ?) and on the banks of the Euphrates. Their language is mutually comprehensible with Domari, but there are significant differences in grammar.