reen

2005

januaro


Januara elektita artikolo el ER

Nuksoj kaj Kristnasko (tradiciaj cx ehxaj kutimoj)

Petro Chrdle

(cxehxio)

 

Nuksojn, inter ili precipe juglandojn, oni plej ofte uzadas en decembro, por preparo de kristnaskaj kukoj. Sed nelaste ankaux dum la Kristnasko-tagoj por antauxvidi sian estontecon, kio estas tre malnova kutimo devenanta certe de pagana tempo, kiun mi nun volas iom priskribi.

 

Sed unue pri la juglandoj: temas pri la speco de nuksoj, kiuj estas tre interesaj jam per la aspekto kaj latina nomo (juglans regie). La kerno de juglando tre similas al la homa cerbo. Tio jam mem antauxdonas la kredon, ke cxi tiuj sekaj fruktoj disponigas al homa cerbo la plej valorajn vivrimedojn.   Oni ecx kredis, ke per mangxo de multaj juglandoj eblas altigi sian inteligentecon. Kaj plej interese estas, ke la moderna scienco pruvis, ke tio havas vere racian bazon: la juglando (kaj gxenerale nuksoj) estas ricxa je vitaminoj E kaj B, kies nesuficxo povas gvidi interalie al perdo de atentemo, nervaj perturboj kaj depresio.

 

Se ni rigardos la antikvan periodon, gxi estis simbolo de naskpotenco kaj erotika potenco gxenerale. Juglans regie signifas en Esperanto glano de Jupitero (= balano) regxa.   La juglando gxuis grandan estimon ankaux en aliaj landoj. Laux mia scio ekzemple en Anglio oni konsideris cindron el la bruligita ligno de juglanda arbo dum la vespero antaux la Kristnasko tre fidinda rimedo kontraux impotenteco.

 

Sed kion oni kredis en Cxehxio (kaj laux la tradicio ankoraux kelkloke praktikas, kvankam oni ne plu kredas je plenumo de la rezultoj)? Precipe temas pri antauxvido de la sorto en venonta jaro.  

 

Ni komencu cxe songxoj pri juglandoj: ekzemple la brancxeto de la juglandujo metita antaux kapkusenon certigas, ke oni en songxo povos vidi sian estontecon. Se oni songxos pri juglandoj, oni povas felicxi, cxar la tutan venontan jaron atendas onin   gxojo, amikeco kaj venko kontraux eventualaj malamikoj. Sed ho ve, se oni ekvidos en la songxo juglandan arbon! Tiukaze atendas onin kvereloj. Kaj plej terure, se oni dum la nokto antaux la tago de sankta Stefano (de la 25-a al la 26-a de decembro) songxus kiel oni faligas sanan juglandan arbon, cxar tio signifas certan morton!

 

Dum la Kristnaska festeno ankaux regis kutimo, ke dommastro provis rompi per mezfingro la sxelon de juglando: se li sukcesis, tio donis al li forton pacigi cxiujn eventualajn kverelojn en la domo.

 

Sed mi menciu ankaux la kutimojn kaj kredojn rilate al sxipetoj faritaj de nuksaj sxelduonoj, en kiujn oni kutimis meti malgrandan kandeleton brulantan, cxar al tio ligigxis plej multaj supersticxoj. Onidire tiuj kutimoj ne estas cxehxaj kaj ni transprenis ilin kaj   ili ecx estas pli malnovaj ol kristanismo kaj ili simple nur estis pli poste kunitaj kun   la tempo de Kristnasko.

 

Cetere, dum mezepoko ili estis ecx dangxeraj, cxar oni kredis, ke la plej fidindaj rezultoj atingeblas, se la kandelo ricevis flamon de kandelo benita en pregxejo. Tial oni ofte portis flamon de la pregxejaj kandeloj hejmen. Sed gxuste tio estis konsiderata de eklezio kiel herezo kaj la puno povis esti ecx brulmortigo.

Nun oni kelkloke ankoraux praktikas la kutimojn kaj metas sxipetojn kun brulantaj kandeletoj sur akvon en kuvo aux en kaserolo, ofte ne sciante la signifon, kiun ni tamen klarigu:

 

Se la sxipo restas cxe la "bordo", cxio restos sensxangxa. Se la sxipeto tuj ekdronas, cxiuj streboj pri plibonigxoj restos vanaj.   Se du sxipetoj cxiu de alia persono, (kutime amantoj) fluas unu apud la alia, tio signifas amon kaj trankvilan kaj felicxan familian kunvivon.   Tamen, se unu el ili iom antauxeniras, tio signifas, ke gxia posedanto ludos en la rilato dominan rolon.

 

Kaze de pluraj sxipetoj de unuopaj membroj de la familio: se ili fluas en rondo, atendas la familion bona familia kunvivado, reciproka estimo kaj toleremo. Ju pli grandaj estas distancoj inter ili, des pli malvarmaj estos la reciprokaj rilatoj inter la posedantoj de la sxipetoj. Se ies sxipeto de iu eniros centron de la rondo, gxia posedanto bezonos helpon. Kaj se iu eliros eksteren de la rondo, ties posedanto venontjare forlasos la familion. Se gravedulino metos en akvon krom sia sxipeto ankaux kelkajn pli malgrandajn, kaj se iu el ili kunfluos dekstraflanke de la sxipo de patrino, tio signifas naskon de knabo, maldekstraflanke naskon de knabino. Kaj se kunfluos en vico pli da sxipetoj apud la patrina, tio signifas ke sekvos pli da gefratoj. Sed ne nur tio: la graveda virino povas ekscii ecx pli: Se la granda kun la malgranda sxipeto atingos glate la duan "bordon" de la lavabo aux kaserolo, la nasko estos senproblema kaj ekestos forta sentoligo inter la patrino kaj la bebo.

 

Cxu vi konas tute aliajn similajn kredojn aux simple kutimojn? Aux male tuta aliajn? Nu, kial ne! Mi rakontas pri tiuj praktikataj en Cxehxio ne sciante, kiuj estas originaj, kiuj estas transprenitaj. tiukaze de kiuj nacioj. Sed laux mia opinio tio ne tro gravas. Gravas, ke la kono kaj eventuale ecx praktikado de malnovaj homaj kutimoj helpu alporti al ni agrablan etoson sendepende, cxu kristanoj ilin praktikas dum Kristnasko, aux alikredantoj dum aliaj festoj. Sed ne forgesu, se vi volos provi diveni vian sorton laux la priskribita maniero per juglandoj aux juglandaj sxipetoj, pri grava afero, kiun mi tial lasis al la fino: Nepre vi forbruligu cxiujn postrestajxojn de la juglandaj sxeloj uzitaj por sortodiveno dum la tago de sankta Stefano, cxar tio fortigas la pozitivajn sortojn kaj mildigas la negativajn.                                                                                                                               Petro

 


Unu ora ringo rezultigas 20 tunojn da minrubajxo

A´ron Luka´cs

(Eksterlanda Raportisto-Hungario)

 

Ekzistas unu vilagxo belega kiel en fabelo: Rosia Montana (hungare: Verespatak). Cxi tie trovigxas multcentjaraj domoj, kaj en ili homoj kiuj krocxigxas al tiu teritorio.

La cxirkau x a montaro kasxas 300 tunojn da oro!

Pro tio unu Kanada firmao, nome Rosia Montana Gold Corporation (Rosia Montana Or-Kompanio, RMGC) volas konstrui tie la plej grandan Euxropan orminejon! Mondnivela teknologio, ekstera elprenado.

La homojn oni translogxigas en forajn lokojn, kaj la cxirkauxajn montojn oni neniigos dum 15 jaroj per 20 tunoj da dinamito kaj 40 tunoj da cianido cxiutage. Necesas memorigi, ke en la jaro 2000 akcidento cxe la Rumania orminejo en Baia Mare (Nagyba´nya), kiu estas multe pli malgranda ol tiu planata en Verespatak, pereigis la tutan vivularon en la dua plej granda rivero de Hungario, ja enfluis en gxin granda kvanto da cianido.

Estos oro. Estos argxento. Estos nova Eldorado. La oferto estas alloga.

Ekestos ankaux 800-hektara cianidrezervujo kun 180 metrojn alta digo.

Nur la belega Verespatak kaj aliaj tri vilagxoj same kiel la cxirkauxaj pitoreskaj montoj forigxos de la tero.

En tiuj kvar vilagxoj 2000 homoj devos forlasi siajn domojn, terojn, pregxejojn, tombejojn kaj sian pasinton. Verespatak estas la plej malnova vilagxo de Transilvanio, gxi estas 1872-jara! Inter alie gxi posedas monumentojn kaj arhxeologiajn memorajxojn, kiuj havas gravan signifon por la monda kultura heredajxo − ankaux tiuj neniigxus.

La Transilvania Ercmonto, la fama ?ora multangulo”, okupas 2500 kvadratajn kilometrojn. Signifa ora-argxenta, kupra, plumba kaj zinka trovejo situas cxi tie.

La oro de Verespatak havas 16-17 karatojn, estas helkolora kaj famas pri sia bela kristalformo.

Jam la unua konata popolo de Transilvanio minis oron en la jaroj 550−450 antaux Kristo. Tion kontinuis la romianoj. Pri tio atestas interalie 25 vaksotabuloj, kiujn oni trovis inter 1786 kaj 1855.

En 1932 oni elminis 130 kilogramojn da oro kaj 38 kilogramojn da argxento el la minejoj de Verespatak. Je la komenco de la 20-a jarcento Verespatak estis tipa akvepelita tradicia ora-sxtonrompejo. Oni taksas, ke en la trovejo de Verespatak kusxas 10,6 milionoj da uncoj da oro, kies valoro atingas 3 miliardojn da dolaroj!

La antauxpreparo de la teritorio, la acxetado kaj la detruado de la domoj jam komencigxis, kvankam la registaro ankoraux ne donis permeson al RMGC por realigi gxiajn planojn.

Granda parto de la homoj volas resti - ili diris: ni prefere mortos ol forlasos niajn hejmojn!

Laux la planoj oni neniigos nauxcent domojn, naux pregxejojn kaj sep tombejojn. 331 domoj jam igxis la posedajxo de RMGC − tiujn signas tabuloj − kaj 644 domoj restis ankoraux cxe la vilagxanoj. 45 procentoj de la logxantoj jam forlasis siajn hejmojn.

La vilagxanoj diris:

?Estas nekredeble, ke Gold Corporation volas acxeti ecx la pregxejojn, kaj en la tombejo cxiu mortulo havas prezon!!!”

?Unu Kanadia firmao volas forigi tion, kion ecx la granda Ceausxescu ecx ne kuragxis!” (Ceausxescu estis diktatoro de Rumanio, kiun cxiuj timegis.)

La ?planata translogxiga programo” de la mineja projekto kontrauxas la Euxropan Konvencion pri Homaj Rajtoj, kiu deklaras interalie, ke cxiu homo havas la rajton, ke liaj/sxiaj privataj kaj familiaj vivo kaj hejmo estu respektataj.

La grandegan investon oni planas dauxrigi dum 15 jaroj, poste oni forlasos gxin. Ne plu restos   laborlokoj, sed ja restos neripareble kaj porcxiame la media detruo. Restos ankaux la ege dangxera cianid-lago.

Sed post dekkvin jaroj tio la firmaon Rosia Montara Gold Corporation ne plu interesos.

Pri la tuta afero antaux nelonge oni komencis prezenti tre interesan dokument-filmon en la kinejoj. Ties titolo estas ?Nova Eldorado”. Vi povas vidi bildojn el la filmo en la hejmpagxo www.ujeldorado.hu .

 

A´ron Luka´cs

(Hungario)


Iom pli rapide - ol iam iame

Jeremi Gishron

( Eksterlanda Raportisto -Israelo)




Jerusalem estas sufic^e malnova urbo. Kiam oni faris prifosaj^ojn en la antikva "urbo-David" kvartalo (estis nia reg^o David kiu iam elektis Jerusalemon kiel c^efurbo) oni trovis samkvante da malnovaj urbotavoloj sub tiu antikva urbo kiel super g^i ekde la tempo Davida g^is hodiau?. Vere Jerusalem povas konkuri kun Jerih^o pri la epiteto "la plej antikva urbo en la mondo".



Sed okazis ia urba stagnado dum la jarcentoj de la turkoj, au? oni diru eble prefere la Otomana epoko. Post la konstruado de la muregoj c^irkau? Jerusalemo far de Sultano Suliman la Grandioza, malmulte s^ang^is dum la sekvaj jarcentoj. La urbo restis tiu sama kovanta inter la muregoj kiuj g^in tiom firme difinis.



Jen la situacio - almenau? g^is la jaro de la naskig^o de nia Majstro Zamenhof. Tiujare oni finfine au?dacis konstrui la unuan "Novan Kvartalon" ekster tiuj muregoj, kaj restis ec^ sufic^e da mono por pagi kelkajn familiojn por ke ili tie log^ig^u kaj ne malkurag^ig^u. La unua semo estis j^etita kaj poste pli kaj pli da familioj forlasis la tropopolitan homkonfuzon kiu amase baraktadis por c^iu eta libera loko inter la muregoj. Kaj komencis alveni ankau?, jen ia granda novaj^o, novenmigrintoj el la tuta mondo sed c^efe el la rusa imperio.



Dum nia propra epoko Jerusalemo denove farig^is iom "tropopolita". Sed nun temas nur pri veturiloj kaj ne plu pri homoj, kaj estas la centraj partoj de la Nova Urbo kiuj estas plej plagitaj. Iom post iom la respondeculoj en la urbodomo komencis kompreni ke nova jarmilo ja alproksimig^is (kiu estas jarcentturnig^o tute samtempa) kaj ke la c^efstrato de Jerusalemo preskau? c^esis funkcii kaj ne longe plu eltenos la trafikegon. Oni faris siajn esplorojn kaj konkludis ke centoj da au?tobusoj antu?enrampis per 3 km/hora rapideco dum la longaj horoj de mateno kaj vespero. En 1994 oni fine starigis grupon por profunde esplori la tutan problemaron kaj kompari la diversajn solvojn ekzistantajn.



Oni konkludis ke Jerusalemo estis IOM TRO granda urbego por ke normala plibonigo de la infrastrukturo povu efektive forigi la problemojn, sed samtempe g^i ankorau? ne farig^is sufic^e granda metropolo por vere postuli ampleksan, kaj cetere tre multekostan, "metro"-sistemon (kio iras tra tuneloj sub la stratoreto). Ankau? unuopavojetan trajnon kiu s^vebus iom supreglitante la stratojn, oni refutis, c^ar g^i estis ankorau? ne sufic^e elprovita sistemo kaj cetere tio certe "kau?zus eternajn diskutojn" kiom oni JA RAJTAS s^ang^i la aspekton de nia jam ekzistanta, do iome historia, urbo nomita Jerusalemo.



La solvo baldau? kristalig^is, nome "proksima-al-tero-trajneto" - RAKEVET KALA kiu estas kompute interligita kun modernaj buslinioj je c^iu haltejo en la periferioj. Ankau? la au?ton oni povas (au? devas) parki tie apud la haltejoj je la pereferio de la urbo, kaj pluenveturi per la komfortaj trajnoj. Tian sistemon oni fakte jam uzas en pli ol 150 diversaj urboj en Eu?ropo kaj en la mondo. Jerusalemo tiel alig^os al jam ekzistanta "nobelularo" de modernaj urboj kun ekologia transportado de la homoj.



Estas treege multe da s^ang^oj farendaj por nia kompakta urbo. Oni do pretigas la tuton en kelkaj etapoj. Dum la tri pasintaj jaroj oni jam refaris la plimulton de la c^efaj stratoj en Jerusalemo. Dum la venonta jaro oni komencos konstrui la relojn por la trajno kaj intertempe oni enkondukos modernajn busojn kiuj iros sur "apartaj vojoj nur por la popoltransporto". La unua etapo estos 13,8 kilometerojn longa, de la nordo g^is la sudokcidento. Post ankorau? kelkaj jaroj oni aldonos al tiu komenco 3 kromajn kilometerojn en nordan direkton kaj 7 en la sudokcidentan, g^is la granda malsanulejo Hadassa.



Tiu projekto fortigos la valoron de eu?roj c^ar oni elektis francan firmaon por konstrui la trajnon. Kvin firmaoj, du francaj kaj tri israelaj kunlaboras por tiu granda konstruo kio kostos eble iom malpli ol miliardon da eu?roj (komence oni kalkulis c^irkau? 3,2 miliardoj da sikloj sed tiu kadro estas rompita).



Nia urbo tamen trovig^as en la "mezoriento" (kiel la "mezo" povas esti samtempe "orienta" estas treege mistera miaopinie - kaj el japana vidpunkto oni eble devus diri "mezokcidento"?) kaj c^io ne c^iam iras tiel glate kaj elegante kiel oni volas. Amnon Alian, la proparolanto de la projekto, konfidis al mi ke ne la mono estas ia problemo, kiel la gazetoj inklinas klac^eti, sed okazis diversaj prokrastoj en la konstruo de du grandaj pontoj, la "Ponto de la Kordoj" c^e la enirejo de Jerusalemo, imagita kaj konceptita de la mondrenoma hispana arh^itekto Santiago Calatrava. Ankorau? oni ne komencis ian konstruadon kaj tiu pontego ja trovig^as en la mezo de la tuta trajnosistemo kaj estas iom "nepra" ero en la tuto. Kaj en la nordo estas alia ponto kiu devas esti konstruota nomita "Jekutiel Adom", sed s^ajne malpli rapide progresas tion, ol kiom deziras la respondeculoj.



La plej bona afero kun la projekto estas ke oni replantas multajn arbojn survoje. Ne malpli ol 5000 novplantitaj arboj aldone elspiros oksigenon en nia urbo. Oni ENTUTE akceptis la verdan "ekologian" pensmanieron kaj intencas redoni la urbon al g^iaj log^antoj kaj krei iom pli parksimilan centron. La au?tojn oni redirektas lau? du ringovojoj, unu centra c^irkau?anta la urbomezon, kaj alia ekstera, c^irkau? la tutan urbon. Certe tia nova verda urbocentro, kiam g^ia unua etapo estos preta post minimume du au? eble iom pli da jaroj, estos multe pli agrabla ol la nuntempa troodoranta trafikoh^aoso. Tiu evoluo de diversaj etapoj de novkonstruado dau?ros longtempe. Je la fina kompletigo oni antau?vidos 8 trajnoliniojn, 75 haltejojn kaj 16 aldonajn busliniojn. Sed tiam Jerusalemo jam ekhavos preskau? milionon da log^antoj kaj mia hararo certe blankig^os. Lau? la planoj mi estos 80-jarulo por fine vidi tiun kompletigon.



C^u eble eblas iom rapidigi la evoluon se oni nur iom malfermus la pordegojn ankau? por la araboj norde kaj sude? Certe pli ol centmilo da homoj jam atendas nur la permeson por tuj eniri nian ESTONTAN urbegon. Nu - tiu lasta penso estas s^ajne iom nekutima, eble iom pli "homekologia" ol la nure-natura-kaj-pura "ekologio" de la verduloj.



La projekto havas sian propran retadreson:

www.rakevetkala-jerusalem.org.il



Jeremi Gishron


Pordego al mistera kaj sorcxa mondo de maro<1>
La Litovia mara muzeo 25jara!


Aida CIZIKAITE
Sekretariino de Litova Esperanto-Asocio

 

La Mara muzeo en Klaipeda festis 25-jaran jubileon. Ìi estas unu el la plej vizitataj muzeoj en la lando. Multaj eksterlandanoj diras, ke gxi estas treege ricxa kaj interesa. Se mi komparu gxin kun samtipa, samtema kaj samtitola muzeo en, ekz., Trieste (Italio), kiun mi vizitis en 2001 dum la 71a Itala kongreso - tuj post la 86a UK en Zagreb, survoje al la 57a IJK en Starsbourg, gxi vere estas miraklo.

 

La plej vizitata muzeo en Litovio

Tie, kie Kuriµs (la Kursxa maro - nomo de akva areo inter Kuriµs Nerija (Kursxa terlango) kaj kontinenta parto de Litovio) renkontigxas kun Baltija (Balta maro), sur sabla peceto de tero, iam nomumita Kopgalis (Fino de dunoj), antaux 25 jaroj fondigxis Litovia muzeo de maro. Nun gxi estas la plej vizitata muzeo en la lando: dum unu jaro gxin vizitas cxirkaux 300 miloj da infanoj kaj plenkreskuloj. Pri gxi interesigxas ne nur lokaj vojagxantoj. CXijare, kiam malfermigxis landlimoj de Euxropo, oni sentas interesigxon kaj de eksterlandaj turistoj. Nenio eksterordinara - tiu cxi muzeo estas unika en tuta Baltamara regiono, gxi ligas maran naturon, historion de navigado, etnografion de apudmara regiono ( Pamarys ) de Litovio. Ecx rigardante al aliaj muzeoj en la mondo, ne ofte en la sama loko oni trovas kaj delfenejon, kaj akvarion, kaj maran fauxnon, kaj informojn pri historio de navigado. Pro tiuspeca komplekseco la muzeo estas interesa al diversagxaj vizitantoj.

En fuorto de Neringa – akva regxlando

La mara muzeo, situanta en Smiltyne , de Klaipeda estas barita per Kursxa maro. Pro tio kaj vintre, kaj somere oni devas veturi per pramo aux navigi per etaj sxipetoj, kiuj dum varma jarsezono startas ekde Senosoji perkela (Malnova trapasloko). Jam sur duonvojo de sur pramo vizitantojn renkontas kaj cxirkauxajxon de la muzeo markas sxipoj – veteranoj: mezgranda fisxkaptista tralo „ Dubingiai “ (nomo de Litovia logxloko), du malpli grandaj sxipoj de fisxkaptistoj kaj kurenas (specifa Litovia fisxkaptista sxipeto). Apude okulojn allogas komplekso de etnografia fisxkaptista bieno. Kaj koro de la muzeo - la malnova fuorto de Nerija . Antaux kvarono de jarcento revivigita por nova vivo, nun gxi invitas vizitantojn al historiaj salonoj, kie estas fondita ekspozicio de navighistorio, abunda kolonio de pingvenoj, la grizaj kaj Baltmaraj fokoj, leonoj de Norda maro. Krome, ekde majo gxis oktobro cxi tie funkcianta cirka areno oni arangxas prezentajxojn de leonoj de Norda maro. Tio cxi vere estas unika spektaklo, cxar malofte oni kuragxas dresi tiujn cxi marajn rabbestojn. La muzeo sukcese bredas fokojn kaj partoprenas en internacia projekto - revivigi sudan populacion de Baltmaraj fokoj. Pri litovaj foketoj ege interesigxis japanoj - ecx kelkaj el ili el la muzeo forveturis al la lando de levigxanta suno.

 

Inter skvamaj beluloj

En la unua etagxo de reduto (rondforma fortikajxo) okulojn tentas abunda kolekto de akvariaj fisxoj. CXi tie oni povas vidi kvindek specojn de plej interesaj Litoviaj sensalakvaj kaj Baltmaraj fisxoj, multkolorajn belulinojn de tropikaj maroj, oni povas gxui pri beleco de dangxeraj molaj kaj malmolaj koraloj. Krome la japanan karpon oni povas ecx tusxi - por gxi estis speciale ekipita baseneto. (dauxrigota)

 


Que isto é Brasil (EPA-agado en Brazilo)

Yas Kawamura
Gx.direktoro de EPA


26~30/nov.

Preparo por bonvenigi karavanojn de Oomoto, kaj preparo por ordigi la instrumentojn kaj arangxojn por   gratulkunsido kaj ekumendiservo.

En la 26a ni 3 ekveturis sole kaj pare el la lando de sunlevigxo al la lando de koro: Brazilo. (imagu ties formon sur la mapo)

 

NW070 13:25 tra Detroit, Atlanta kaj San Pauxlo~Brazilia 17:19

S-ro MAEDA SXigeki: direktoro de Oomoto Internacia

 

UA873 19:10 tra CXikago kaj San Pauxlo~Brazilia17:19

S-ro TANATA Masamicxi: direktoro de esperant-fako de Universala Homama Asocio

S-ro Yas KAWAMURA: gxenerala direktoro de EPA

 

Ekde la komenco de nia vojagxo gxis la 1a de dec. estis suficxe multe da amuzaj aferoj, sed por igi vin fokusi al la gravaj eventoj en la urbo Brazilia mi malkasxas la rakontojn...iam mi rekte parolos al vi vidalvide!

La 1a/Dec.

La urbo Brazilia estis tute kovrita de grizaj nuboj dum kelkaj tagoj, cxar nun estas pluvsezono, sed cxi-tago farigxis bona vetero, la suno aperis kaj blovetas trankvila vento.

 

Matene mi diskutis pri la horaron de la malferma celebrkunsido de Oomoto Internacia, okazonta la 3an vespere, kun Ursula (subtenanto de OI: Oomoto Internacia) kaj Dorini, kiu prezidos la eventon. Tagmeze Ursula kun MAEDA kuris al flughaveno renkonte al Degucxi   Kurenai ( spirita gvidantino de Oomoto, honora prezidantino de EPA)   kun 3 eskortintaj akompanantoj.

 

Mi dauxrigis la diskuton kun respondeculinoj de evento de la hotelo. Petis sxin, denove, ke mi kontrolos la halon morgaux vespere, dum kiam ili preparos la arangxon en gxi.

 

Trupo de honora prezidanto atingis la urbon Brazilia el Saõ Paulo laux la horaro. Atinginte la hotelon, ili havis iom da ripozo, kaj vespere vizitis la domon “O.I.” por cxeesti la unuan diservon en la domo; oferis pinbrancxeton al dio (cxefcelebranto: MACUDA, celebranto: Yas).

 

Fakte okazis problemo tiam , kiam honora prezidanto atingis, ke la cxambro, kiun mi en antauxa tago negocante kaj kontrolinte kun respondeculino en la hotelo, kaj laux mia kompreno jam tute konprete fiksita, tute ne estis preparita. Mi, kiu aligxis al la hotelo anstataux ili, paligxis, kaj komencis refiksi laux la plano kion mi anticipe diskutis. CXar jam tiam, mi, restanta en la lando dum kelkaj tagoj, bone antauxvidis: se mi ne fiksos konkrete la cxambrojn, eble katastrofo estus okazonta. Estas la vorto en la lando: Isso e Brasil (cxar estas Brazilo). Nu, mi igis ilin iom longe atendi, kaj fine cxiuj povis kapti la cxambrojn: sed mi perdis la tempon por diskuti pri la ornamarangxo kun reprezentantoj de kunordig-kompanio, hotelo kaj Ursula...tiu incidento ne estas publikigita.

 

En la sama tago TANAKA kun Kleto (loka e-tisto: cxicxerono) kuris en alian urbon por acxeti kaj ricevi ekipajxojn bezonatajn por la unua diservo en la domo. Mi, post la paligxo, kuris al flughaveno renkonte al MACUDA Tacuo (Gx.sekretario de Oomoto: respondeculo por la eventoj en la urbo). Salutinte lin , mi kun li kuris al la domo de OI. atinginte ni trovis, ke neniu estas en la domo...malgraux la anticipa plano fiksita kun TANAKA.Que isto é Brasil! (cxar estas Brazilo: mi sxatas la frazon). MACUDA, kiu jxus atingis, ankaux jam spertis serioze amuzan eventon; ke la malfruigxo de la aviadilo igis lin rapide kuri en iu flughaveno kun granda pakajxo (60kg!!) por kapti konektitan flugon.

 

Verdire, cxiuj malbonsxancoj tiamaj poste bone efikis al postaj aferoj; dank’ al DIO. Ni (TANAKA, MACUDA kaj Yas) malfrue komencis la preparon por la diservo ( 1 horon). Tiu kauxzis ilin (honora...) resti iom longe en la hotelo, kaj povis kapti suficxe da tempo por vespermangxi en Japana Restoracio laux la gvido de MAEDA. Kaj ne nur al tiutaga arangxo, sed al sekvantaj tagaj eventoj tiuj malbonsxancoj bone efikis.

 

Reveninte hotelon, mi vokis la respondeculinon de la hotelo por logxado, kaj petis sxin, ke lasu min vidi la liston de la cxambroj, kiuj morgaux ne estos uzataj ( listo de forveturontoj). Mi ne certas, cxu mia peto kontrauxregxis aux ne, sed mi povis lasi la arangxon por Oomotanaj karavananoj 87 personaj el Japanio, kiuj atingos la hotelon morgaux ptm. La taskon mi finis post la sxangxo de la tago...

 

La 2a/dec.

Ekde la frua mateno ni 4 dise komencis labori por kelkaj taskoj, kiujn ni nepre devas fini gxis la atingo de la karavano. MAEDA devis iri al japana ambasadorejo por diskuti pri la vizo por resti longe en la lando. Poste li kontrolis la salutmesagxon farotan de honora prezitantino dum sxi ekzerclegas.   MACUDA kaj TANAKA iris al Oomoto Internacia por purigi kaj poste iris al Instituto Teozofika por prepari sekvontajn eventojn okazontajn en la 4a. Mi restis en la hotelo kaj nagxis....ne,ne,ne! Mi fiksis la horaron por kelkaj eventoj   rete diskutante kun Dorini. Preparis dokumentojn bezonotajn, kaj poste mi kun s-ro OKUHARA, unu el la akompanantoj de honora prezidantino, kuris al la flughaveno renkonte la karavanon.

 

Ptm. je la 3a horo, kiam la karavano atingis la hotelon, honora prezidantino bonvenigis la karavanon cxe la enirejo de la hotelo, kaj la karavananoj salutis al sxi kun granda gxojo, ne atendite, kvazaux ili tute forgesis lacecon de la longa vojagxo.

 

Do, tiam la situacio, aligxo, tute glate iris tiel, ke ni kvazaux estas en varmofonta gastejo en Japanio: nur iuj kiuj scias la situacion pri la gastejo espereble bone komprenas mian diron...

Vespere MACUDA kaj TANAKA revenis de la preparlaboro por diservo en Instituto Teozofika. Ili aspektis kvazaux ili   finkuris maratonon...sxvitis kaj iliaj pasxoj estis malrapidaj, sed sur iliaj vizagxoj mi trovis suficxe da kontentecoj.

 

Nokte mi kun respondeculinoj (aldonita la japanparolanta asistantino de sama hotelgrupo el Saõ Paulo) kune cxeestis la kontrolon de Jakumo-kotoo faritaj de ludantinoj. Ludantinoj atinginte la hotelon ptm. tuj trovis min kaj deziris min lasi ilin kontroli la halon, cxar la kordoj de la muzikilo kaj la muzukilo mem kutime ricevas ian efikon de aero kaj humideco de cirkonstanco, do ili volis tiun arangxon.

 

Aliaj karavananoj ankaux bone vespermangxis, kaj bone trinkis brazilajn bierojn, dirante “ por ke ne estu tempmiskompreno, bezonas bonajn bierojn...”

 

  Je la noktomezo mi denove iris halon kun pakajxoj por te-regalo akompanata de respondeculinoj por kontroli la lumojn, scenejon kaj arangxojn de tabloj. CXar mi nun estas en la lando de Bossa Nova: Que isto é bossa nova... Mi ne certas je kioma horo mi revenis al mia cxambro, cxar tuj post mia reveno mi sidis antaux la komputilo. Silento kovris la hotelon en profunda nokto, kaj supozeble nur mi kaj MACUDA, kiu faras rubandojn por malferma ceremonio de la domo de Oomoto Internacia, donas la vivsignojn...

Fakte, dum mia tuta restado en la hotelo, krom mia ekstercxambra laboro mi faris dokumentojn aux kontrolis retkeston por respondi al kolegoj, kiuj subtenas la agadon restante en Japanio. Mi tute alte taksas ilin, kaj speciale al s-ro SAITO Hirosxi mi volas esprimi profundan dankon por liaj sindonaj laboroj diversaj.

 

La 3a/dec

Matene de la 9a kaj poste po 15 minutoj karavananoj startis la hotelon per 3 auxtobusoj viziti la domon de Oomoto Internacia. Por ke ne timu logxantaroj pro vizitantoj preskaux 100 personaj en sama tempo, cxar la domo lokigxas sur strato de logxkvartalo. Kiam la 1a auxtobuso venis, tiam honora prezidantino kun karavananoj kune cxeestis en solena malfermo: honora prezidantino, cxefdirektoro de Oomoto kaj Ursula trancxis la celebr-bendon, kiun MACUDA bele faris tra la nokto.

 

Dum ili faras celebron, mi sola restis en la hotelo kaj kontrolis la halon. Laux mia antauxvido trovigxis kelkaj eraroj kontraux la interkonsento. Ankaux laux la prefero de respondeculo por kelkaj prezentadoj refiksis la scenejon. Baldaux arangxintoj por ornamajxo venis kaj komencis labori. Mi cxeestis por ke ni ne malsxparu la tempon. CXiuj preparoj diversaj dauxris gxis la 6a vespere...

 

De la 8a komencigxis la gratulkunveno por celebri la fondigxon de Oomoto Internacia, cxeestantoj sume 240 invititoj, esperantistoj kaj Oomotanaj karavananoj.

Antaux ol la komencigxo de la kunveno estis prezentata la DVD “ Pasxoj de Oomoto (la portugala)” kelkfoje, por ke oni atendante kolegojn komprenu kia estis kaj estas Oomoto.

De la 20:30 prezidate de Dorini, eks-vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, komencigxis la kunveno. Salutis s-ro SXIMAMOTO Kunihiko, la cxefdirektoro de Oomoto, MAEDA SXigeki, direktoro de Oomoto Internacia, DEGUCXI Kurenai, spirita gvidantino de Oomoto. SXIMAMOTO salutis en la japana, kaj aliaj salutis en esperanto. CXiuj salutantoj ricevis grandajn aplauxdojn.

 

Malheligxis la halo, sur la granda tabulo aperis la prezento de DVD “ Uta-festo: beleco de paradizo, diservo por mondpaco” .

CXiuj cxeestantoj komencis gxui la mangxajxojn arangxitajn; japanaj kaj brazilanaj gustoj.

 

Poste la prezentado komencigxis.

1: “Sugagauxa” (ludo de JAKUMO-Kotooj per 6 ludantoj)

2: “Takasago” (mallonga sceno de noa-danco: Kongo-skolo)

3: “Seioubo” (mallonga sceno de noa-danco kun muzikistoj: Kongo-skolo)

4: Te-prezentado kaj regalo ( gxis la fino de la kunveno; Ura-Senke-skolo)

5: Ôodo (unu speco de batalartoj per Ôo aux bastono)

6:Magio( ne estas bezonata la klarigo, cxu ne?)

7: “Fundamenta misikanto”, “Dia regno” (kantoj el Aizenka-kantaro: Oomotanoj)

Poste s-ro Pedro Cavalheiro, la prezidanto de BEL (Brazila Esperanto-Ligo), salutis:

“Dum kelkaj jaroj ekde la unuaj enlogxigxantoj el Japanio atingis la grandan havenon Santos por enlogxigxi (1908), ne estis facila vojo en la lando, sed treege malfacila tempo. Por labori en bienoj, kafoplantado, precipe en la sxtato San Pauxlo, venis ankaux Italoj, Poloj kaj personoj preskaux el la tuta Euxropo. CXiuj multe suferis kaj multe laboris kiel duonsklavoj apud la nigruloj jam alvenintaj antauxe el Afriko kaj ankaux la malricxuloj sendepende de la rasoj. Kiom da laboro, kiom da kuragxo, kiom da gxojoj kaj malgxojoj, suferoj kaj venkoj sur niaj historiaj kaj paralelaj vojojn ni, esperantistoj kaj japanoj, jam spertis dum tiuj preskaux cent jaroj en Brazilo. Oni diras en Brazilo ke nia kulturo estas kvazaux litkovrilo farita el tukopecoj, kiuj estas la kulturoj de tiuj popoloj alvenintaj cxi tien. Pro tio Brazilo estas bona grundo por Esperanto: cxar nia kulturo estas universaldevena.Speciale dum tiuj cxi 100 jaroj, por la formigxo de nia kulturo, multe kontribuis la Japanoj. Mi deziras ke BEL kaj Oomoto farigxu bonegaj partneroj por la disvastigo profesia, forta, verevasta kaj efika de nia komuna idealo: la prisma kaj luma lingvo de tiuj kiuj laboras por pli bona mondo, Esperanto. Ni bonvenigas vin, karegaj fratoj Oomotanaj”.

(tuta parolado aperos en venonta numero)

 

Plej laste, MAEDA SXigeki, la direktoro de Oomoto Internacia, danksalutis en la Portugala: “Kore dankas vin pro via cxeesto por la kunsido. Bonan kunlaboron, mi deziras al vi cxiuj”, mallonge sed la portugala bone funkciis al lokaj cxeestantoj, ricevante la grandajn aplauxdojn la kunsido finigxis je la 23:00.

 

En tiu tago, mi laboris kiel evento-direktanto akompanate de kelkaj laboristoj kaj direktoroj de la hotelo. Mia cxi-nokta laboro finigxis je la 3a matene, do mi ecx ne havis suficxe da forto sendi raporteton al oficejo en Japanio...

Mi multe dankas al Ursula, Kleto, Pauxlo, Dorini kaj aliaj kontribuantoj lokaj al la sukceso de la evento.

 

4/dec.

CXi-tage mi estas iom trankvila, cxar MACUDA kaj TANAKA bone anticipe preparis cxion, kaj mi kredis, ke laux iliaj gvidoj la evento certe glate iros. Je la 6a kaj duono per telefonvoko mi vekigxis; estis Kleto, ke la auxtobusoj jam estas pretaj apud la hotelo.

 

En la urbo Brazilangxa, 60km-jn for de Brazilia, okazis la ekumena diservo nome “ Ekumena diservo por mondpaco”,en la Instituto Teozofika fare de Oomoto- maniero kun diservantoj. Partoprenis karavananoj de Oomoto (78: eksklz. diservantoj, ludantoj kaj asistantoj), spiritualistoj kaj esperantistoj (48).   Estas montetoj, kvazaux ni estas en paradizo en la mondo, kaj sur meza monteto estas meditadejo, kiu facile imagigas nin pri la Partenon-sanktejo. CXifoje la spaco de la   meditadejo ne tauxgis por pli ol 150 partoprenantoj, ni uzis alian domon por ekumendiservo. Dum la diservo, spirita gvidanto de Oomoto faris kaj oferis unu tason da teo laux la speciala maniero. Poste lauxorde, spirita gvidantino, cxefcelebranto (s-ro Kyotaro DEGUCHI), kaj reprezentantoj de religio kaj la grupo ankaux oferis pinbrancxetojn laux la maniero de Oomoto kun siaj pregxvortoj: kare krishna, universitato de la paco, hinduismo, teozofio, spiritismo, evangeliismo, religia unuigxo, framasonoj kaj Oomotanaj reprezentantoj.

 

Post la fino de diservo, s-ro SXIMAMOTO, la cxefdirektoro de Oomoto, salutis. Poste, fame konata advokato d-ro Ulises Vanda Lidel, prezidanto de Instituto Teozofika kaj prezidanto de satelita televidilo UNIO PLANEDA, salutis. Oomotanoj kantis: “Fundamenta misikanto de Oomoto”.

 

Laux la kutimo de Oomoto post la fino de tuta arangxo ni kune tagmangxis en la restoracio de la instituto. Ni kune gxuis la mangxadon kaj la muzikon, kaj de 15:30 la spirita gvidantino kaj karavanoj de Oomoto ekveturis al flughaveno por viziti sekvantan celatan lokon Hak’ko-en en Jandira, San Pauxlo. Mi kun TANAKA gxisrevidis al ili (MACUDA akompanas la karavanon, MAEDA akompanis gxis la flughaveno), kaj poste purigis la lokon kaj ordigis kelkajn instrumentojn de diservado...

 

 

dauxrigota...