reen

 


Januara elektita artikolo el ER

La pola "Oro"

Barbara Pietrzak

Pollando

Cx iu polino havas en sia ornamkolekto almenaux modestan argxentan fingroringon kun sukceno. Diversaj eventoj, kiel la jarfinaj festoj, jubileoj, naskigxdatrevenoj cxiam estas bona okazo por donaci aux ricevi iun belan donacon. Cxiam konvena estas pola argxentajxo kun sukceno. Tio povas esti kolcxeno, ornama cxenpendigilo por sinjorinoj aux manikfermiloj aux kravattenilo por sinjoroj, argxenta papertrancxilo ornamita per sukcenbuleto.
Sukceno akompanas homon de pli ol 40 mil jaroj, cetere en diversaj situacioj kaj en diversaj formoj.   En magio kaj en medicino, kiel ornamajxo kaj kiel skulptomaterialo por artistoj. Almenaux de la 7-a jarcento de nia erao oni eksportis sukcenon el la regiono de la Balta Maro al la suda Euxropo. Jam la antikva kronikisto Ptolomeo notis la nomon de unu el la plej   malnovaj polaj urboj Kalisz (Calisia), kiu   trovigxis gxuste cxe la sukcena trako.   Pri la skalo de la tiama komercado atestas la retrovita en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) sukcentrezoro el la 1-a jarcento antaux nia erao, kiu enhavis unu kaj duonan tunon de cxi tiu valora „oro de la Nordo”.
De jarcentoj sukceno estis kaj estas pola specialajxo. Sed iam por okupigxi pri gxi, kolekti aux alifari   oni devis disponi pri speciala regxa permeso. En la mezepoka Gdansko, kiu gxis hodiaux estas opiniata la cxefurbo de sukceno laux la monda skalo la nombro de metiejoj,   alifarantaj sukcenon estis strikte limigita. En la proksima Królewiec (la hodiauxa rusa Kaliningrado) en la 15-a jarcento kreigxis la plej granda sukcena staplejo, kiu apartenis al la   Teauxtonaj Kavaliroj, sen kies permeso oni rajtis forpreni nek malgrandan sukcenbuleton.   Pro la senpermesa kolektado de sukceno minacis severaj punoj,   de la fortrancxo de manoj gxis la pendumila morto.
Sukceno gxis hodiaux estas valora krudajxo aparte en la juvelista metio. Preskaux 80 procentoj de la kolektata kaj elfosata en Pollando sukceno servas por la produktado de ornamajxoj. Sekve tiuj produktoj 90-procente   estas eksportataj,   unuavice al la aziaj kaj usonaj klientoj.
Unu el la plej facilaj metodoj kolekti sukcenon estas pluki gxin surplagxe, aparte post la vintraj martempestoj. Mi mem bone memoras el la infanajxo la amuzon – kvankam somere - kolekti la sukcenpecetojn kaj rivali en tiu cxi aparta sporto kun la gefratoj kaj gepatroj. Sed en la periodo de martempestoj oni aplikas ankaux la retan kolektadon de sukceno rekte en la maro. Tamen   per ambaux metodoj oni ne povas akiri signifajn kvantojn de tiu cxi valora krudajxo. La plej bonajn rezultojn oni atingas elfosante gxin el sub la sablotavoloj, utiligante por tio la altpreman akvostrion.  
Laux la geologiaj esploroj la polaj sukcentavoloj enhavas kelkcent milionojn da tunoj da sukceno. La plej grandaj rekonitaj sukcenprovizoj trovigxas cxirkaux 100 metrojn sub la tero en la regiono de W l adys l awowo (la norda Pollando). Kvankam poloj ne estas potenculoj,   se temas pri la elterigado de la „Oro de la Nordo”, tamen ili   ekregis preskaux   du trionojn de la monda sukcenmerkato. Polaj juvelistoj plej volonte utiligas la polan sukcenon, kiu havas cxirkaux 400 kolornuancojn, dum specialistoj parolas nur pri 200. Post la polurado gxi akiras neripeteblan brilon, kiu estas komparebla kun la brilo de la plej valoraj gemoj.   Oni cxiam aparte alte taksas – ankaux en la ornama arto - sukcenpecojn, en kiu trovigxas la restajxoj de la iama fauxno kaj flauxro.
Cxar verdire sukceno estas sxtonigxinta rezino,   devenanta el la pingloarboj de antaux 40-50 milionoj da jaroj.   En la antikva Grekio oni bruligis gxin por akiri delikatan, bele spican aromon. Gxis hodiaux oni produktas la sukcenajn incensojn,   kiuj fajnigas la jonan strukturon de la areo, malkreskigas lacon, igas la homan organismon imuna.   Krome la etaj sukcenpecetoj aux sukcena pulvoro estas aplikataj en nekonvencia medicino,   kiel konsistero de salubraj gutoj, pomadoj. Iam oni uzis sukcenon kiel bonsxancigan amuleton, kiu protektis kontraux malfelicxoj, hodiaux oni kredas, ke   sukcencxeno portata cxe la kolo mildigas la gorgxomalsanojn, sukceno portata kiel braceleto mildigas la reuxmatismajn dolorojn kaj   malkreskigas malforton kaj lacon.
Kiel dirite sukceno servas ankaux kiel materialo por artistoj. Unu el la plej famaj kaj unikaj en la monda skalo   estis la Sukcena Cxambro, kreigxinta laux mendo de la prusa regxo Frederiko la 1-a. Projektis gxin Andrzej Schluster, elstara arkitekto el Gdansko,   kiu pli frue laboris en la kortego de la pola regxo Johano la 3-a Sobieski. Pli poste tiun cxi mircxambron ricevis donace la rusa imperiestro Petro la 1-a. La plej mistera historio de la Sukcena Cxambro komencigxis en la 1942-a jaro, kiam oni veturigis gxin el la loko Cesarkie Siolo al Królewiec, sed la konkerintaj la urbon en la 1945-a rusaj trupoj ne retrovis gxian spuron. Gxis hodiaux ekzistas pluraj hipotezoj pri tio, kie gxi estas kasxita. Eble en   la polaj Pas le k aux Bolkowo,   aux eble en la litova Neringa?
Antaux ol oni retrovos la Sukcenan Cxambron en Pollando en la 2-mila jaro kreigxis la ideo konstrui sukcenan altaron en la pregxejo de sankta Brigida en Gdansko. Por tiu cxi tasko oni bezonas 2 kaj duonan tunojn da sukceno. Oni premisis, ke altaro altos 11 metrojn kaj vastos 6 metrojn. Gxi estis planita kiel triptiko kun la bildo de Dipatrino de la Laborula Mondo en la centra parto, kiun bildon subtenas 28 laboristoj, pereintaj en decembro de la   1970.
La altaro jam parte realigxis. Nun dauxras klopodoj finefektivigi la komencitan, lauxvican sukcenan mirverkon.

     Barbara PIETRZAK


Edzigˆotago de la Sudo

Jeremi Gishron

Israelo

( Eksterlanda Raportisto -Israelo)





Nia lando estas dank' al Dio, suficˆe "juda" lando. Mi ne diras "juda" kontraste al "araba" cˆar multe mi estimas ankau˘ niajn sampatriotojn la arabojn, beduenojn, palestinojn kaj aliajn grupojn. Sed kiel vorto "kontrau˘a" al nura materialista - kontraste al nuraj senkreduloj sen iu au˘ ia ajn definita religio. Cˆiuj niaj festoj "estas" religiaj kaj havas siajn radikojn en la antikvaj tempoj kaj estas priskribitaj en la Torao au˘ en la Biblio.

Oni provis aldoni kelkajn novajn festotagojn al la kalendaro, sed ne tiom sukcese. Ekzemple la "Tago de Sendependeco" kaj la "Tago de Jerusalemo" (la geografia unuigˆo de la cˆefurbo - cˆu oni vidas tion kiel liberigo cˆu kiel konkerado cˆu kiel okupado). Sed tio ne tiom sukcesis. La rabenoj faris "sian laboron" kaj verkis aldonajn pregˆojn por tiuj tagoj - sed finfine tio ankorau˘ interesigas nur malmulton el la religiularo. Oni havas kelkajn sˆtatajn ceremoniojn dum tiuj tagoj - sed la popolo mem nur malrapide au˘ neniom reagas.

Unu nova festo tamen aldonigˆis al nia kalendaro. Gˆi ekestis suficˆe spontante kaj ne pro ia sˆtata dekreto kaj farigˆis suficˆe poulara, nacia au˘ almenau˘ loka, festotago. Temas pri la "Edzigˆotago de la Sudo" au˘ kiel oni diras en la hebrea "Hilula de Baba Salli". Hilula - cˆu la vorto ne memorigas vin pri la "hilelismo" de Zamenhof? Jes, la vortoj havas komunan originon. Hilula signifas la edzigˆotago de la ANIMOJ de la plej elstaraj rabenoj kun Dio en la cˆielo. Se iu persono nur estis tiom ege suficˆe elstara oni ne plu funebre memorigas lian mortotagon. Sed oni gˆojegas pro la edzigˆo de lia ANIMO kun Dio kaj Hilula ja signifas gˆojofesto. Treege malmultaj profetoj kaj rabenoj ricevis tian distingon. Konata estas nur la "Edzigˆotago de la Nordo" apud la plej alta monto Meiron en Galileo. Tie oni jam dum jarcentoj festas la cˆielenirado de la verkanto de la Juda Kabalo (juda mistiko) Rabeno Sˆimon Bar Johˆaj. Kaj ankau˘ la profeto Samuel Ha-Navi havas "Edzigˆotago" kiu hazarde falas gˆuste sur la Tago de Jerusalemo. Lia tombo, grandega sanktejo kiu trovigˆas (tre proksime al mia hejmo) sur la plej alta pinto en la cˆirkau˘ajˆo de Jerusalemo, estas vizitata de multaj lokaj religiuloj kaj de iom da pilgrimantoj dum la tago de la Hilula, sed krom tio oni hodiau˘ malmulte au˘das pri la festo.

Antau˘ dudek jaroj ankau˘ la sudo ricevis sian "Hilula", nome la mortotago de Rabeno Baba Salli. Unue kurta klarigo pri la nomo. Baba signifas pordego, kaj gˆi estas simila al la vorto por patro - Aba. Saman titolon au˘ nomon alprenis ankau˘ la fondinto de la Bahaismo, la profeto Bab en Persujo kies "deklaro" en 23-an de Majo 1844 komencis novan jarkalkulon por liaj disciploj kaj kredantoj. Kaj "Salli" estas komuna aramea kaj araba vorto por "pregˆi". Gˆi estis ankau˘ karesesprimo por la nomo "israelo", la privata nomo de Baba Salli, inter la judoj kiuj vivis en la okcidenta Sahara en Afriko. Kaj tiu bela impona tombejo trovigˆas en la Negev, en la suda dezerto. Fakte "negev" estas la antikva vorto por la suda direkto en la hebrea kvankam en la moderna lingvo oni preferas "darom". La araboj havas similan vorton por la sudo kvankam ili iom intersˆangˆas la ordon de la literoj kaj elparolas "gˆanub" (hebrea g estas cˆiam araba gˆ).

Tiom multe nur enkonduke. Dum la unuaj dek jaroj post la cˆielenirado de tiu elstara Rabeno Israel Abuhˆacira nomita "Sidna Baba Salli" (Majstro Pordego de la Pregˆoj) alvenis cˆiujare kvaronmilion da vizitantoj dum tiu Edzigˆotago - Hilula - el la tuta Lando Israelo. Nuntempe malpli alvenas kaj cˆefe el la regiono sude de Tel-Avivo. Eble pro tiu fakto ke gˆi okazas en la mezo de la vintro - kaj tiam ofte pluvas ecˆ en la plej suda dezerto, au˘ almenau˘ suficˆe malvarmas. La dato por tiu Hilula estas la kvaran de Sˆvat kiu cˆi-jare falas sur la 14 de Januaro. Aldonu al la faktoro de la kaprica vetero ankau˘ la fakton ke la vojagˆo estas sufcˆe longa se oni logˆas norde de Tel-Avivo kaj ne volas tranokti surloke. La plej fidelaj kredantoj kiuj ankorau˘ cˆiujare emas viziti lian tombon estas cˆefe orientaj judoj, iom malsame al la malnova kaj jam tradicia Edzigˆotago en la nordo kiu estas same populara por la orientaj kaj por la eu˘ropaj judoj, cˆefe por la kabalistoj en Cfat, en Bnej-Brak kaj en Jerusalemo.

Kies ostoj do ripozas en la tero sub tiu tombejo? Kiu estis do tiu Sidna (Majstro) Baba Salli kaj kion li faris? Temas fakte pri la cˆefo de tuta dinastio kiu atingis famon kiel "miraklojn farantoj". La prapatro de tiu dinastio estis Rabeno Samuel Elbaz kiu logˆis en Jerusalemo en la 16-a jaracento. Li ofte vojagˆis al la najbaraj landoj por kolekti monojn por la judoj de sia urbo. Foje li ne havis suficˆe da mono por pagi la vojagˆon per ia sˆipo kiu atendis en Jafo, kaj la kapitano rifuzis al li ekvojagˆi. Tiam li prenis tapisˆon farita el kanoj kaj sur tiu floso, kiel ia eta "mosˆeo en sia kanokesto" (Eliro 2:3), li ekveturis post la sˆipo gˆis oni atingis la fremdan havenon. Oni diras ke recitante la psalmojn la floso mem movigˆis, sed mi dubas cˆu ne li eble ligis gˆin al la sˆipo per ia nevidebla sˆnuro?

La maristoj tre miris kiam ili spektis tiun strangan "marocˆaron" kaj post tiu evento li ricevis la nomon Abu-Hˆacira. La Patro de la Hˆacira, kiu signifas kanotapisˆo en la araba. Post kelkaj generacioj la dinastio faris sian centron en la sudmaroka urbo Rissani en la regiono de Tafilat kiu estis parto de la Sahara Dezerto. Fine la Avo de Baba Salli provis mem reveni al Israelo sed li mortis survoje en Demanhur, en la delto de la Nilo. Tio estis en la lando "Gosˆen" kie la israelidoj en la antikveco logˆis kiel sklavoj. Ankau˘ tiu tombo de la avo, Jaakov Abuhˆacira, farigˆis konata pilgrimcelo kaj cˆiujare vizitas lian tombon miloj da vizitantoj dum lia mortotago el la tuta Nordafriko kaj el Israelo. Nur dum la lasta intifada farigˆis iom pli malfacile atingi la lokon.

La plej agˆa filo de Rabeno Jaakov Abuhˆazira estis Rabeno Masaaud Abuhˆacira kiu havis tri filojn. David, la plej agˆa, estis mortigita pro "sanktigu la Nomon de Dio" kaj anstatau˘e estis Rebeno Israel Abuhˆacira, La Baba Salli, kiu farigˆis la "cˆefo" de la dinastio. La plej juna el la fratoj Rabeno Jichˆak Abuhˆacira farigˆis la rabeno de Ramle, sed Israel mem preferis la instruadon kaj malfermis talmudejon en Netivot en la Negev, kaj tie li arangˆis sian tre konatan "kortegon" por cˆiuj bonkoraj piuloj. Menciinda en tiu dinastio estas ankau˘ la filo de Rabeno Jichˆak, la nevo de Baba Salli, kiu okupigˆis pri politiko kaj farigˆis Ministro en kelkaj Israelaj registraroj. Lia nomo estas S-ro Aaron Abuhˆacira (la rabenan titolon, mi pensas, li ne havis) kaj li ankau˘ gvidis propran partion dum kelkaj jaroj.

Nu - la famo de Sidna Baba Salli estis "miraklofaranto". Mi ne scias cˆu "ni modernaj" homoj tiom komprenas tiatipajn eventojn, rakontojn kaj legendojn hodiau˘, sed cˆiaokaze lia famo disvastigˆis cˆirkau˘en ondante el la korto kie li logˆis en la urbeto Netivot. Kaj jen la plej bonaj retadresoj kiujn mi trovis: http://www.dafina.net/riabehsera_en.htm

kaj http://www.babasali.org/



Jeremi Gishron


NIA historio

Pedro Cavalheiro
Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo

 

Jen mi antaux vi , por paroli kiel prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo kadre de tiom grava evento. Estas mia unua diplomata misio. Aux almenaux mi sentas tiel cxar paroli nome de Esperanto cxiam estas diplomata tasko.

 

Kiam mi akceptis la inviton vian por paroli, mi sentis la gravecon kaj malfacilecon de mia tasko. Imagu: mi cxiam parolas pri Esperanto al personoj kiuj ne konas gxin. Nu, kiel efikus paroli al vi pri Esperanto? Vi kiuj jam brakumis tiun ideon, vi kiuj jam komprenis la gravecon de Esperanto, vi kiuj jam apogas tiom forte la transnacian lingvon. Pli ol tio, vi kiuj jam sentas kiom rava, kiom mirinda, kiom belsona, kiom efika por alproksimigi popolojn estas Esperanto. Kion diri?

Dum tiu recerbumado, mi perceptis ke, en la vero, malgraux la graveco de tiu cxi evento, mia tasko estas paroli al gefratoj. miaj elkoraj gefratoj esperantistoj. Tiam mi trankviligxis.

 

Kaj mi estas nun tiom trankvila ke mi petas al vi permeson por rakonti historion aux pli precize, cxapitron de nia historio. Kaj ne forgesu tiun esprimon: “NIA” mi rapide kaj treege resume rakontos al vi cxapitron de NIA hirstorio.

 

 

Estis iam, en marborda urbo kie estis ( kaj ankoraux estas ) granda sxiphaveno, la alveno de transatlantika sxipo. La nomo de la havenurbo estas Santos. Estis la 18a de junio, 1908, laux la japana erao en junio de la 41a jaro de Mejjxi.

 

La scivolemaj rondaj okuloj de la brazilanoj sercxis la vizagxojn de la pasagxeroj de tiu sxipo. Estis simplaj personoj kies mienoj montris miksajxon de sufero, timo kaj espero.

Tiuj personoj havis okulojn iomete pli longajn ol de la spektantoj: kvazaux ridetantaj. Simpatiaj personoj kun ridetantaj okuloj malgraux la sufero post 52 tagoj en gxeniga vojagxo al mistera lando.

 

La nomo de la granda sxipo: Kasato Maru.

Kasato Maru alportis 781 personojn. Estis entute 151 familioj devenintaj de la urbo Kobeo en Japanio.

 

Estis treege malfacila tempo...

Tiuj jxus venintaj fratoj el la lando de levigxanta suno, iris al la bienoj por labori en kafoplantado, precipe en la sxtato San Pauxlo, sudoriente de Brazilo.

 

Por labori en tiuj bienoj, venis ankaux Italanoj, Pollandanoj kaj personoj preskaux el la tuta Euxropo. CXiuj multe suferis kaj multe laboris. En tiu tempo ili laboris kiel duonsklavoj apud la nigruloj jam alvenintaj antauxe el Afriko kaj ankaux la malricxuloj sendepende de la rasoj. En mia lando, ankaux la mizero alproksimigis la gentojn.

 

Multaj personoj ne komprenas kiel cxiuj rasoj amikigxis en Brazila tero kaj hodiaux vivas fratece. La respondo estas simpla: niaj larmoj, larmoj de cxiuj rasoj kaj popoloj, miksitaj sub la sama suno, falis de cxiaj okuloj kaj fekundigis nian grundon.

Kaj ni lernis vidi unu la alian kiel fratoj, kiel amikoj, kiel fortoj de la sama Dia gloro.

 

Mi cxiam demandas al mi cxu estas pro tio ke la mapo de Brazilo havas formon tre similan al granda koro. Ne la anatomia sed la klisxa koro. Oni diras en Brazilo ke nia lando estas la koro de la mondo.

 

CXiuj rasoj kontribuis pere de siaj kulturoj al formigxo de Brazila kulturo. Oni diras en Brazilo, ke nia kulturo estas kvazaux litkovrilo farita el tukopecoj. Tiuj tukoj el kiuj ni prenis pecojn por formi nian litkovrilon,estas la kulturoj de tiuj popoloj alvenintaj cxi tien. Pro tio nia litkovrilo, aux pli bone, nia kulturo estas bunta, diverseca. Versxajne, pro tio Brazilo estas bona grundo por Esperanto: cxar nia kulturo estas universaldevena.

 

Por la formigxo de nia kulturo, multe kontribuis la Japananoj. Jam en la jaro 1930 en Brazilo estis la plej granda japana kolonio de la mondo. Hodiaux, niaj fratoj japanaj aux japandevenaj estas 1,500,000 en Brazilo. Nur en San Pauxlo, kie mi logxas, estas 900,000 personoj el Japanio kaj iliaj posteuloj. Mia lando estas tia. Mi mem kreskis kun amikoj japandevenaj, afrikodevenaj, euxropodevenaj kaj kun personoj el cxiuj lokoj de la mondo. Mi mem estas nepo de portugalanoj, flanke de mia patrino, kaj de hispananoj flanke de mia patro. Mia praavino, flanke de mia patrino, estis el Francio. Mia edzino estas Italdevena, do, niaj gefiloj, vi kalkulu...Do, jen ni: tipaj brazilanoj kun niaj kulturprismaj animoj.

 

En la 21a de julio, 2007 Brazila Esperanto-Ligo plenumos cent jarojn kaj en la 18a de junio, 2008 okazos la centjarigxo de la unua alveno de Japananoj al Brazilo en la sxipo Kasato Maru. Niaj historioj marsxas sxultr’al sxultro en brazila vojo.

 

Kiom da laboro, kiom da kuragxo, kiom da gxojoj kaj malgxojoj, suferoj kaj venkoj sur niaj historiaj kaj paralelaj vojoj ni, esperantistoj kaj japananoj, jam spertis dum tiuj preskaux cent jaroj en Brazilo.

 

Hodiaux ni kemencas skribi novan cxapitron de nia historio kiam niaj paralelaj vojoj komencas kunfandigxi en unu sola vojo. Historio de Ni esperantistoj, Ni japananoj, Ni mondaj civitanoj, Ni prismaj animoj: denove renkontigxas la Lando de la Levigxanta Suno kun la Lando de la Granda Koro. Mi deziras profunde ke via sunlumo brilu sur nia korforma lando, ke nia animo prisma disreflektu tiun lumon kaj helu niajn plej bonajn sentojn.

 

Mi deziras ke Brazila Esperanto-Ligo kaj Oomoto farigxu bonegaj partneroj por la disvastigo profesia, forta, verevasta kaj efika de nia komuna idealo: la prisma kaj luma lingvo de tiuj kiuj laboras por pli bona mondo, Esperanto. Niaflanke, kalkulu je Brazila Esperanto-Ligo. Brazila Esperanto-movado, bonvenigas vin, karegaj fratoj Oomotanoj.

 

                  Muito obrigado.

                  Merci beaucoup.

                  Muchas gracias.

                  Danke schöen.

                  Tante grazziae.

                  Domo arigato’ gozaj mas.

Aux simple: Kore Dankon!

 

La prezidanto salutis vespere la 3an de Dec. 2004 en "Blue Tree Convention Center" de "Blue Tree Park Hotel Brasilia" kadre de la gratulkunveno por inauxguro de "Oomoto Internacia".


Pordego al mistera kaj sorcxa mondo de maro<2>
La Litovia mara muzeo 25jara!


Aida ČIŽIKAITĖ

Sekretariino de Litova Esperanto-Asocio

En tiu cxi jaro oni finis rekonstruadon de la dua etagxo. Renovigita ekspozicio de mara fauxno tentas vizitantojn per netradiciaj esprimformoj kaj klasikaj, kutimaj por muzeoj, manieroj de prezentado. Natura cxirkauxajxo kongruas kun eksponataj bestoj, viva kaj ne viva naturo kunfluas al unueca ekspozicia unuo, oni uzas nuntempan lumteknikon por krei lumigadon de subakva korala rifo — tio estas nur kelkaj novajxoj, kiujn vizitantoj ekvidos veninte al la muzeo. Grava estas ne nur prezento de la eksponajxo, sed ankaux ebleco ekkoni gxin: bildeske estas rakontata apero de vivo en maro, apartaj temoj estas prezentataj rekreinte naturan medion. CXi tie oni povas vidi kaj pitoreskajn konkojn de moluskoj, kaj verajn gxiajn mastrojn, ekscii, ke kelkaj konkoj por ni povas esti mortige dangxera

 

Pasintjare en la muzeo oni malfermis unu el la plej grandaj ekspozicioj de konkoj en Euxropo. En gxi trovigxas kaj la plej granda konko de la muzeo — 75-kilograma giganta tridakno, kaj etaj konketoj, kiujn oni nomas per litovaj nomoj: V. Adamkus, V. Landsbergis, A. Ka/dailis (Kajxdajlis) — fondinto kaj longjara direktoro de la muzeo, H. Danila — kolektanto.

 

Rabaj kaj dangxeraj

Festante 25jarigxon oni malfermis la plej novan parton de „Mara fauxno“ — ekspozicion „Tropikaj fißoj. Rabaj kaj dangxeraj bestoj: mitoj kaj realo“. ˝i allogas spektantojn pere de tre atrakciaj vidindajxoj: fama skulptisto animalisto el Belgio Dirk Klasen kreis 35 impresajn laux formoj kaj grandeco modelojn de fißoj, kiuj kreas realecan, foje ecx timigan bildon de tropikaj maroj (4 metrojn longa la blanka ßarko estas vere impona). En natura medio oni eksponas verajn remburajxojn de maraj testudoj kaj birdoj, komputila grafikajxo bildeske rakontas, kia kruela batalo okazas pro ekzistado en profundoj de oceano.

La plej bona amiko — delfeno

Delfenejo de Litovia mara muzeo — ununura loko cxe Balta maro kie oni povas vidi delfenojn. Jam dum dek jaroj cxi tie logxas delfenoj el Nigra maro (Trusiopos truncatus ponticus mi skribis latinan nomon, cxar ne trovis esperantan). Nun en la delfenejo nagxas ecx sep delfenoj: Argas, Glorija, Gabija, Premija, Nika, la malgranda Gil kaj unu ido. En tiu cxi amikaro komforte sin sentas kaj tri Kaliforniaj maraj leonoj: Henris, Lija kaj Basta.

Ecx nun oni foje erare opinias, ke delfenoj estas fißoj. Verdire delfenoj, samkiel tre proksimaj gxiaj parencoj balenoj, estas maraj mamuloj. Kutime tiuj cxi bestoj movigxas je rapideco de 8 km/h, tamen povas nagxi ecx je pli ol 30 km/h (mallonge ecx gxis 40 km/h) kaj sen grandaj klopodoj povas plongxi gxis 300m profunden.

 

Delfeninoj naskas idojn en cxiu tria jaro. La etuloj gxis duonjaro nutrigxas nur per patrina lakto, poste ili aldonas fißojn kaj aliajn marajn fruktojn. Tiuj cxi bestoj kreskas gxis pli ol 2,5 m kaj 300kg. Meza longeco de ilia vivo — 25 – 30 jaroj.

 

Delfenoj — perfektaj artistoj

CXi tie, en delfenejo, areo por movigxo de tiuj cxi bestoj estas limigita, cxar volumeno de la baseno 1800m3 kaj profundeco 5,5 m. Tamen dum prezentajxoj la delfenoj bonege malkovras siajn aktorajn kapablojn, deziron gxui pri la vivo kaj disdividi tiun gxojon kun aliaj. Kiam ni spektas prezentajxon, ßajnas, ke tiuj cxi bestoj estas kreitaj por tiuspecaj spektakloj, cxar tiam ni ne vidas kiom oni klopodas dum la trejnado.

 

Delfenoj ne nur bonegaj sportistoj, sed ankaux artistoj. Ili ne nur „kantas“, sed ankaux scipovas pentri: pli kaj pli popularaj igxas ekzemploj de delfena abstrakta arto. Kiamaniere ili desegnas, oni povas vidi dum prezentado: tenante broseton inter dentoj, delfenoj kreas cxarman bildon…

 

Homon kaj delfenon ekde pratempoj ligas tre diversaj kaj interesaj rilatoj. Ili estas ununuraj sovagxaj estuloj, kiuj tiel volonte komunikas, foje ecx senprofite helpantaj aux ecx savas vivon de homo. Delfenoj — eksterordinaraj bestoj, cxar naturo donis al ili forton helpi al malpli fortaj.

 

Ridantaj „kuracistoj“

En 2002 en Litovia mara muzeo oni komencis seancojn de delfena terapio, kiujn frekventas infanoj, havantaj psikajn kaj korpajn malsanojn. Atinginte pozitivajn rezultojn kaj ege grandan ekinteresigxon de socio, oni dauxrigis la projekton, plejparte atentante infanojn malsanajn je auxtismo — patologia fermiteco. Gepatroj de malsanaj infanoj forveturis kun espero, ke pro rideto, pro gxojo kiun donacas delfenoj, per malgrandaj paßetoj oni povas iri antauxen…

 

Ekzistas kelkaj teorioj pri delfena terapio (delfenoj per eldono de unikaj sonoj identigas malsanojn kaj poste povas helpi trankviligxi kaj kuraci ilin; delfenoj helpas fortigxi post malsanoj; komunikado kun delfenoj plifortigas imunan sistemon de homo). Pozitivan efikon de delfenoj oni konstatis al infanoj havantaj kelkajn malsanojn.

 

CXiutage en muzeo oni ricevas telefonvokojn de gepatroj, petantajn delfenan terapion por siaj infanoj. Portempe muzeo povas akcepti nur malmulte da infanoj. Tamen oni kreas ambiciajn estontajn planojn — oni esperas, ke pli aux malpli frue en Kopgalis levigxos komplekso de maraj servoj pri kuracado, distrajxoj kaj ripozado enhavanta centron de delfena terapio. Tiam realigxos revoj de cxiuj infanoj, dezirantaj komuniki kun delfenoj.

( fino)

                 


Que isto � Brasil (2)

(EPA-agado en Brazilo)


Yas Kawamura
Gx.direktoro de EPA

5/~8/Dec.

Raportado pri du eventoj, reguligado de restantaj aferoj, kaj preparo por viziti al Curumim kaj Bona Espero.

9/ Dec.

Vizitis Asocion de Spiritistoj, TANAKA gvidata de Kleto, kiu apartenas al la asocio en urbo Taguatinga. Yas redaktis la gazeton “Nova Vojo” en la hotelcxambro tutan tagon.

 

10/ Dec.

Tanaka kaj Yas akompanata de Maeda ( estro de O.I.: Oomoto Internacia) vizitis elementan lernejon, kies nomo estas “Lazaro Luiz Zamenhof”, en urbo-Brasilandia 60 km. for de Brasilia. Gxuste cxe la komenco de la regiono la lernejo surlokigxas, sed gxi estas tute kovrita de arboj (en la eta arbaro), do mi ne sentis min staranta en la urbo. La lernejo estas konata en la urbo kun la nomo “ Curumim” . Atinginte tien je la tagmezo, ni estis invititaj al la tagmangxo kun instruistoj kaj zorgantoj de lernejo. Adail ( lernejestro)   kaj cxiuj instruistoj parolas E-ton, kaj tie ili instruas E-ton al cxiuj lernantoj divers-jaragxaj. La lernejo estas privata, laux la konsilo de la urbo ili   administras gxin, kaj la lernejestro estas konata en edukad-kampo en la urbo. En la programero de la lernejo ankaux estas Esperanto, Taj-cxi-cxuan, masagxo de CXi-gong kaj meditado, do, la lernejo estas unika.

Post la tagmangxo, atendante lernantojn posttagmezajn, Yas kun instruistoj kantis Bossa Novon kaj esperantan muzikon kun la gitarludo de instruistino.

 

Lernantoj iom post iom venis al la lernejo, kaj ni finis amuzan kantadon, iris al la cxefa kunsidejo. Tuj apud la cxefa kunsidejo staras la busto de iu fame konata persono kun lipharoj: ah, D-ro Esperanto!

Salutante, sincere, al la busto ni sidigxis sur iomete etaj segxoj, kaj la kunsido komencigxis. Tiu estis la tago, lernantoj al siaj gepatroj por prezenti tion, kion ili studis: scienca prezent-tago. Unue ni estis prezentataj de Adail, ke du reprezentantoj el EPA vizitis lernantojn kun cxokoladoj, kaj lernantoj bonvenigis nin kun granda gxojo (espereble, pere de dolcxajxo...!?). Iliaj gajaj, amindaj vocxoj igis min sopiri mian hejmon... Poste la lernantoj kantis esperantan kanton gvidatan de Adail, kaj kelkaj grupoj kunigitaj laux la agxoj prezentis kanton, muzikludon kaj Taj-cxi-cxuan. Poste ni vizitis kelkajn klascxambrojn por observi iliajn studojn. Adail kaj lia edzino kun aliaj instruistoj donis al ni la vortojn, ke ili subtenos agadon de O.I. kadre de esperanto-movado. Nur 4 horaj restadoj donis al ni fruktdonan renkontigxon.

 

11/ Dec.

TANAKA kaj Yas adiauxis al la hejmo: la Blue Tree Park Hotel, je la 10a atm., kaj per auxtobuso veturis al Bona Espero, kiu lokigxas en la urbo Alto-paraiso (alta-paradizo) 250 km norde de Brasilia.

Veturinte kelkdek minutojn, mi trovis panoramon ekster la auxtobuso; nenio krom la spaco vaste granda nur kun longa rekta vojo senlima.

Je la 2a ptm. ni atingis al Bona Espero, kie Ursula, Giuseppe kaj geknaboj bonvenigis nin. Estis du volontuloj tiam; Mathias el Danlando, IIDA el Jokohamo. Kun Ursula kaj Giuseppe ni diskutis kaj fiksis la horaron dum nia restado. Fakte mi anticipe planis kelkajn arangxojn por prezenti al geknaboj japanajn kulturojn, kaj mi foje provis kontakti ilin, kiuj estis en Bona Espero, sed ,domagxe, kauxze de tondro la komunik-sistemo ( telefono, anteno ktp.) rompigxis, do mi ne povis kunordigi finan punkton de la tuta arangxo: kialon mi atinginte tien komprenis.

 

12/ Dec.

Komencigxis la kurso de teo: gvidata de Yas, kaj kurso de kaligrafio: gvidata de TANAKA. Mi dividis geknabojn en du grupojn. Pliagxaj atm. lernis kaligrafion, kaj ptm., male. TANAKA instruis japanan fonetikan skribmanieron “ A KA SA TA NA...” uzante tucxpenik-plumon laux ordo de vokaloj kun konsonantoj. Yas igis geknabojn gustumi dolcxajxojn klarigante kelkajn gravajn vortojn kaj frazojn de Teo.

Ptm. Ursula enklasigxis en la Te-kurso, kaj kune diligente lernis manieron kiel trakti ekipajxojn por regali teon. Je la komenco de la te-kurso mi regalis teon laux la maniero de la skolo “Ura-Senke” al Ursula por prezenti kion ili faros en la 15a de decembro, kiam honora prezidantino de EPA kaj eskortantaj akompanantoj vizitos cxi tien. SXi jam fojfoje gustumis maldensan verdan teon, sed ne ofte rigardis la procedojn por gxi. Supozeble la teo placxis al sxi, kaj sxi diris, ke sxi cerbumos enkonduki te-regalon por ke gastoj gxuu la guston nutran post la fino de la meditado. Ursula demandis min, kie oni povas acxeti tiun teon, kiel oni regalas gxin sencxese, do mi petis sxin, lasu min dauxre gvidi la kurson...tiom al sxi placxis!

 

Vespera servo okazis je la 6a ptm. cxe la turo de paco, kiun Ursula kaj Giuseppe konstruis. Fakte preskaux cxiuj domoj, kiuj staras tie estas konstruitaj de ili per siaj manoj. Unue Ursula pregxis la mondpacon en E-to, poste TANAKA laux la maniero de Oomoto, Mathias en la Danlanda, Itala s-ino, kiu laboris cxe oficejo de Ursula, en la Itala kaj laste Ursula kun geknaboj pregxis en la Portugala.

 

13/ Dec.

Praktikado por bonvenigi honoran prezidanton dauxras. Krom la periodoj por kulturkurso entuziasme preparas kaj praktikadas cxiujn aliajn prezentadojn la geknaboj, gvidata de Ada; instruistino, kiu iam estis lernantino de Bona Espero. De la 10a komencigxis la sesio. Plijunaj geknaboj unuafoje en siaj vivoj gustumis la maldensan verdan teon, kion ili mem kuiris, dirante “ amara!”, “ne, sed bongusta”, “ kia la gusto estas...???”. Poste mi demandis ilin, kaj kelkaj deziris alian bovlon da teo, kompreneble kun dolcxajxo.

CXi-foje ankaux ili lernis la manieron de riverenco, por eniri kaj eliri la cxambron, porti la ekipajxon kaj sidmanieron.

Klarigo mia “ Apliku la manieron en via cxiutaga vivo.” placxis al la Itala s-ino, kiu montris subtenon al mi klinante kapon kelkfoje, kvankam sxi ne bone komprenas E-ton.

En la kurso de TANAKA, kaligrafio, frauxlinoj demandis al li, “Kiamaniere oni skribas Mondan pacon en la japana?” “ kiel oni skribu AMO-n?”...ili ankaux estas entuziasme scivolemaj.

Ptm. frauxlinoj venis al mia kurso, kaj ili prezentis al mi kiel ili povas faldi la silkan tukon laux la maniero. Ili en siaj cxambroj praktikadis reciproke instruante kaj indikante erarojn. Iliaj entuziasmoj igis min antauxenpusxi la procedojn de la sesio pli precize laux la maniero. Mi pruntedonis al ili la verdajn vestajxojn “ CXousei-den Happio” ( japana laborvesto).   Morgaux mi devas fari la decidon tre malfacilan: kiu faros kion...

 

Vespere TANAKA, Yas kaj aliaj du volontuloj kun du frauxlinoj akompanis Ursula kaj Giuseppe por viziti ilian oficejon en la urbo Alto-paraiso por cxeesti la kunvenon de Rotaria klubo, kaj por konekti la mondon de reto. Gxis tiam, kiam Ursula sukcesis kontakti sian retkeston kaj resendis kelkdek mesagxojn, ni promenis al la urbo centro. Subite TANAKA trovis la drinkejon ( certe gxi estis drinkejo, laux nia kompreno...), kaj li kun mi gxuis botelon da biero dirante “ je via sano, dank’al kvaron-taga ferio!”.

Komencigxis la kunsido de Rotariaj klubanoj. TANAKA kaj Yas salutis en E-to, cxar cxeestantoj bone komprenas E-ton. Oni diras, ke lernado de E-to estas unu el cxefaj agadoj de la klubo. CXirkaux noktmezo ni revenis domen.

 

14/ Dec.

Malpliagxuloj partoprenis en la kurso de kaligrafio, la plej lasta. En la kurso de Teo cxiuj bone finis partajn praktikadojn de tuta procedo por regali teon. Ptm., mi faris la decidon, kaj dividis ilin en du grupoj: intensiva kursgrupo kaj grupo por praktiko de kunportservo. Intensivan kurson   mi gvidis, kaj alian TANAKA gvidis. Mi klarigis al 3 frauxlinoj la laborojn de gastiganto, asistanto por gastiganto kaj cxefo de preparloko. Mi deziris ilin lerni cxiujn funkciojn por ke, cxiuj povas labori en cxiuj kampoj. TANAKA gvidis 5 frauxlinojn, denove, refoje, denove igis ilin praktikadi.

En malfrua vespero, post la fino de iliaj praktikadoj kaj preparadoj, 3 frauxlinoj venis al mia loko kaj lernis la plej lastan parton de la procedo. Mi jam decidis, ke kiu faros kion, sed mi demandis iliajn volojn. Ili triope bone diskutis, kaj jam la decido estis farita. Ilia intenco kaj mia plano estas tute sama, kaj mi iom pliprecize klarigis la funkciojn de cxiuj laboroj.

 

15/ Dec.

Kontraux mia intenco, ke ili faru la kurson por provludo, ili havis apartajn laborojn por prepari cxion por bonvenigi karavanon. Nu, mi subite povis trovi la tempon, do, mi komencis kunordigi la lokon por te-regalo cxi-vespere. Ptm., ektondris kaj ekpluvis. En la pluvo Kurenai DEGUCXI, honora prezidantino de EPA, kun eskortantaj akompanantoj, atingis kun ges-roj Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, 2 horojn pli malfrue ol anticipa plano. CXe la pordo de gastdomo Ursula, Giuseppe kaj cxiuj geknaboj bonvenigis ilin, brakumis ilin kaj kisis ilin. Karavananoj estis enkondukitaj en la salonon, kaj tie ankaux atendis multaj geknaboj, kiuj kantante bonvenigis. Estis la naskigxtago de honora prezidantino, same al L.L.Zamenhof, do Ursula kaj geknaboj preparis grandan kukon. Honora prezidantino ricevis rozkoloran rozfloraron (sendita de estraranoj de Oomoto) dum kiam sxi auxskultis la kanton “gratulon je via naskigxtago” en E-to. SXi diris, ke sxi estis ege surprizita, kaj dankis al cxiuj. La naskigxfesto estis tute ne atendita evento por ni karavananoj. La honora prezidantino parolis kun Ursula demandante pri la fondigxo de Bona Espero kaj aliaj aferoj. Mi (Yas) estis interpretanto, sed ili ambaux suficxe bone parolis, do mi fojfoje pigris mian taskon kaj povis mangxi bongustajn kukojn. SXi poste diris, ke la parolo de Ursula pri pedagogio por infanoj ege admirigis sxin.

 

Vespere, de la 8a horo, komencigxis la bankedo. Karavananoj estis invititaj, kaj lokaj esperantistoj kun rotaria klubanoj ankaux estis invititaj. Komence geknaboj prezentis dancojn bone preparitajn, kaj skecxon “ virino kiu vendas songxon” ( fama franca verko). Poste honora prezidantino kun aliaj 9 personoj gxuis la etoson de te-ceremonio. Fakte ja estis kvazaux ceremonio, kiun oni povas vidi en Japanio. 2 frauxlinoj bone faris la procedojn, kaj la alia frauxlino asistis min en la preparloko. Poste, laux la maniero, 5 frauxlinoj regalis la teon kunportatan de iliaj manoj al cxiuj aliaj gastoj en la te-spaco. Post la fino de la tuta procedo, mi povis komenci spiradon tre bone. Honora prezidantino kaj Ursula , unu post alia, venis al preparloko kaj dankis kaj gratulis al cxiuj frauxlinoj, kiuj gajninte la aplauxdon ege emociigxintaj.

Sekvis la bankedo en la kurscxambro. Geknaboj metis la florojn memfaritajn el paperoj kun trancxitaj bambuoj sur la tablo; simpla sed belega arangxo. Dum la bankedo honora prezidantino al cxiuj lernantoj donacis tason kun memfarita paper-gruo po unu de mano al mano. Je la fino de la bankedo sxi dankis pri la invito, kaj aldonis aron da kolor-papero. Geknaboj venas al sxi kaj deziris lerni de sxi kiamaniere oni faras gruon el papero. Unu post alia geknaboj, farante la vicon, petis sxin gxis preskaux noktomezo...

 

16/ Dec.

Matena servo okazis farante la cirklon cxirkaux la turo laux la maniero de Oomoto kaj Spiritismo. Post la matenmangxo karavanoj observis   la konstruajxojn. Je la 10a matene kun karavano TANAKA kaj Yas gxisrevidis al Bona Espero. Frauxlinoj venis al mi, kaj ili brakumis min kaj ne lasis min for de la loko kun larmoj...

Atinginte urbon Brazilia cxe la flughaveno, TANAKA kaj Yas gxisrevidis al karavananoj, kiuj planis iri al Hakkooen de Oomoto, denove, kaj poste ni duope gxisrevidis al la urbo por reveni en Japanion. Mia unua vizito, longa, en Brazilo finigxis.

 

Dank’al cxiuj, kiuj helpis nian agadon; asisti al Oomoto Internacia, kultur-kurso en Bona Espero. Mi esperas, ke niaj interrilatoj longe dauxros, kaj, ja estas mia propra deziro, ke mi deziras revidi ilin, speciale frauxlinojn kaj geknabojn en Bona Espero, kies brilantaj okuloj plenaj de espero, kontraste de ilia deveno nefelicxa. (fino)