reen

 

Tago de Vino

Olga Gribovan
(nova) eksterlanda raportisto: Mordavio

 

CXu vi konas Moldavion? Se vi rigardos al la mapo de orienta Euxropo, inter Ukrainio kaj Rumanio vi trovos malgrandan peceton de lando en la formo de vinbera trauxbo. Tio estas suna lando Moldavio − paradizo por vinsxatantoj. La klimato permesas la sukplenajn, aromajn vinberojn maturigxi gxisdolcxe kaj poste gxuigi majstrojn kaj gastojn per diversgustaj vinoj. Moldava popolo estas ege gastema kaj la unua frazo kiu renkontas vin en la domo de iu moldavo estas: “CXu vi sxatus glason da vino?” Ili ne proponas teon −   ni ne estas ja en Japanio, ni estas en Moldavio, ni trinku vinon kiu estas en cxiu familio. Maljunaj homoj konas sekretojn de bona vinproduktado kaj transdonas ilin al siaj gefiloj por dauxrigi la tradicion. Vere, la plej bonan vinon vi povas gustumi ne en vendejo, sed en la domo de simpla moldavo. Vilagxanoj trinkas vinon dum gajaj geedzigxfestoj, kiuj povas dauxri dum tri tagoj, aux dum sxvitiga laboro en kampo − kaj vino donas al ili forton kaj sensoifigas ilin. Aux ili trinkas glaseton da vino antaux la tagmangxo − “por apetito”.

Tute nesurprize la Tago de Vino fari?is nacia festo en Moldavio.

Oni festas gxin komence de oktobro, cxi-jare gxi okazis en la 8-9 de oktobro. Gastoj venis el tuta mondo, cxar Moldavio eksportas vinproduktojn al 38 landoj de la mondo. La lando estas en la unua deko de vinproduktantaj landoj kaj la sepa laux la volumeno de eksportita vino.

La kulmina parto de la festo estis parado de vinfarantoj. CXiu urbo kaj cxiu vinfabriko vicigxis en la granda diverskolora serpento. Laux la vojo, cxiu partoprenanto haltis cxe la cxefa scenejo por sinprezenti en iu danco aux teatrajxo. Naciaj trajtoj dominis kaj aldonis specialan etoson de vera popola festo al la parado. Sonis ankaux kantoj lauxdantaj profesion de vinaj majstroj kaj ilian infanon − sxauxman vinon.

La profesia degustacia konkurso allogis 46 fabrikojn, kiuj prezentis 87 vinojn al jxurio. La oran medalon por la plej altkvalita rugxa vino ricevis kompanio “Dionysos-Mereni” kun gxia vino “Caberne-Savinjon”-2000. La plej bona kolekta vino oni agnoskis “Codru” 1987a jaro. Unu el la plej konataj vinfabrikoj en Moldavio − konzerno Krikova ricevis la duan premion.

Okazis ankaux konkurso de hejmaj vinoj. Entute partoprenis 576 ekzemploj de vino. Unu el gajnintoj de la cxefa premio, agronomo el Orhea distrikto de Moldavio, rakontis ke li kaj lia familio cxiujare produktas 1-1,5 tunon da vino. Vinberojn li acxetas en diversaj regionoj de Moldavio. La plej populara kaj bongusta estas mikso de diversaj specoj de vinbero.

La vetero favoris la feston kaj cxiuj partoprenantoj kaj gastoj malferme ridetis kaj libere gustumis vinojn por poste acxeti kaj pasigi gajan vesperon en la rondo de amikoj aux gefamilianoj. Oni ankaux povis gxui nacian kuirarton, la konkurso pri kiu ankaux okazis dum la festo. Unu el la plej popularaj moldavaj pladoj estas “placindi' − simpla pasto kun terpomoj, brasiko aux fromagxo ene kaj fritita en oleo. Neniu povis preterpasi la standon kun tiu bongustajxo. GXi speciale bongustas en la fresxa aero kaj post la glaso da bona rugxa vino.

La estraro de Moldavio restis tute kontenta pri la festo, cxar dum Sovetuniaj tempoj kaj post la disfalo de unio, la agrara sektoro de la respubliko suferis malbonajn tempojn kaj tio certe influis ekonomion. Dume Moldavio estas unu el la plej malricxaj landoj de la iama Soveta Unio. Laux prognozoj, revigligo de la vina produktado povus grave kontribui al restarigo de la landa ekonomio. Tradicioj cxiam kunigas la generaciojn kaj asekuras la konservadon de la miljaraj kutimoj de prauloj. Tio vere gravas por la bonfarto de la nacio. Nun multaj moldavoj devas iri alilanden por labori tie cxar hejme ili ne povas akiri suficxe da mono por vivteni sin kaj familiojn. Similaj festoj alvokas ilin reveni hejmen por almenaux viziti parencojn kaj familianojn. Moldavaj migrantoj en aliaj landoj cxiam sopiras pri la moldava vino kaj se estas ebleco, acxetas nur konatajn markojn. Miaj parencoj en Moskvo cxiam petas min sendi aux alporti kun mi vinojn kaj konjakojn de la fabriko KVINT − la plej populara en nia suda regiono de Moldavio.

En tiu momento kiam la guto de diafana, aromplena rugxa vino eniras vian gorgxon, vi komprenas ke via amata patrujo sendas varman saluton al siaj gefiloj kaj vokas: “Venu hejmen − mi donos cxion al vi, vi nur prenu kaj laboru”.

 

Olga Gribovan


Firma Kompreno de Ordinara Civitano al UFO

Wu Guojiang  

eksterlanda raportisto: Cxinio

 

UFO (Nedistingebla Fluga Objekto) estas mallongigo de la angla versio “Unidentified Flying Object”. Plej ofte gxia formo aspektas kiel telero. Estas multaj notoj pri UFO en la nuntempo kaj en la antikveco. Oni povas sondi pliforan kosmospacon kaj pli kaj pli scias la kosmon pro la disvolvigxo de aviado. En la kelkdek jaroj varma tajdo pri UFO furoras en la mondo, sekve de tio fondigxis nemalmultaj priaj organizaΔoj kiel instituto, asocio, klubo ktp. Serio da esploraj raportoj estis publikigitaj, amaso da libroj eldonigxis. Tamen lastatempe vekas mian atenton kaj grande interesas min kelkaj raportoj pri s-ro Guo Yingsen, 50-jara civitano en mia hejmurbo, aperintaj en lokaj Δurnaloj.

S-ro Guo laboras en la urba gaskompanio kaj akceptis nur edukon de malsupra mezlernejo. Antaux 20 jaroj li ekinteresigxis pri UFO. Li ekhavis manion super UFO kaj memlernis fizikon post kiam li finfine unuafoje vidis UFO en iu vespero, somere 1994. Li absorbigxis en studo pri UFO 7 jarojn kaj finis sian rilatan teorion. Tio pruvis, ke UFO estas kosmosxipo (flugsxipo) el eksteraj steloj. Li opiniis, ke oni povas prognozi fabrikadon kaj flug-principon de UFO pere de bazaj teorioj de fiziko. Surbaze de la teorio de la brita sciencisto Dirac pri la anti-objekto kaj la gxenerale rekonita teorio “la renkontigxo de la pozitiva kaj opozicia objekto kauxzis ekstermigxon (eksplodo)” li prognozis, ke ankaux en la mondo ekzistas “neuxtreca objekto”. Helpe de fortika movforto de la neuxtreca objekto inter la pozitiva kaj opozicia objektoj la sxipo flugas al terglobo. Por plie pruvi tiun vidpunkton li prenis metalostatan anti-objekton kiel veturigilon por memfabriki modelon de flugilo.

Li multfoje skribis al la koncernaj esploraj institutoj kaj altlernejoj por demonstri sian vidpunkton, kaj esperas, ke ili prenu la vidpunkton kiel esploran temon. Tamen rezulte li nur ricevis la respondojn nur kun “dankon”. Nelonge li alportis du reklamo-tabulojn kun sia vidpunkto pri UFO kaj ekspoziciis ilin antaux la pordego de iu altlernejo en Pekino. La tabuloj allogis multajn studentojn kaj pasantojn, sed bedauxrinde neniu instruisto venis al li kaj diskutis pri la vidpunkto kun li. Poste el kelkaj raportoj oni informigxis, ke kelkaj instruistoj el iu Fizika Instituto diris, ke la teorio de s-ro Guo sur la UFO-tabulo ne indis bezoni nin komentarii kaj respondi al gxi, kaj gxi ne estas utila nur helpe de teorio, cxar fiziko bezonis eksperimentojn. Ankaux iuj specialistoj diris, ke tia teorio nur estis prenata kiel popola aktiveco sed ne kiel esplora temo de scienco.

En Pekino li speciale vizitis kelkajn altlernejojn kaj esplorajn institutojn por studi sian vidpunkton. Tia agado vekis grandan atenton de multaj komunikadoj, ekzemple, la CXina Centra Televido intervjuis lin. Sed gxis nun gxi ne ricevis pozitivan respondon de la termologia rondo.

  “ Mi tiel faras nur por pruvi mian gxustan vidpunkton, sed ne por famigi min” tiel diris s-ro Guo. Kun granda embaraso li ankoraux ne komprenas, kial lia teorio ne ricevas ajnan respondon el specialistoj aux instruistoj. Tamen li firme esprimas, ke li dauxrigos sian studon pri UFO por pruvi sian pravan rezulton. Al tio li estas plena de kuragxo kaj fido. CXu s-ro Guo sukcesos? Ni atendas malpacience. ________ raportis eksterlanda raportisto de NV en CXinio.

 

Wu Guojiang