Elektita artikolo el ER en Aprilo
Popularigo pli ol duonjarcenton post kruela forpaso
![]() |
Petro Chldre
Eksterlanda Raportisto de NV: Cxehxio
Okazis dum la mondmilito: kiel multaj aliaj judaj samsortanoj, ankaux tre talenta cxehxjuda knabo kaj esperantisto Petr Ginz estis fortrancxita de normala infana vivo kaj sendita al la koncentrejo Terezin (Norda Bohemio) kaj du jarojn pli poste al sia lasta vojo tra gaskamero.
Liaj nomo kaj sorto longe estis nekonataj, same kiel tiuj de similaj viktimoj de la malhomeca kaj nekomprenebla hompereiga nazia masxino nomata holokauxsto. Ecx inter esperantistoj, malgraux tio, ke lia patro, Ota Ginz, verkisto, tradukanto kaj funkciulo en E-movado (i.a. multjara prezidanto de Praga E-klubo) apartenis al la plej elstaraj esperantistoj konataj ne nur en Cehxio, sed ankaux en la tuta Esperantujo tiutempa.
Mi nun strebu montri la vojon, kial pri tiu knabo oni nun tiom parolas kaj skribas kaj kial lia nomo furoras precipe inter esperantistoj (kion mi povas aserti post iom da krozado en Interreto).
Okazis en la jaro 2003: Israela astronauxto Ilan Ramon, kiu flugis en kosmon en la kosma raketoplano Columbia STS 107, decidigxis porti en la kosmon la desegnajxon de Petr Ginz, infana viktimo de Holokauxsto. La bildo montras surfacon de Luno en imago de Petr kun nia Terglobo en la fono.
La flugo estis tragika kaj la israela astronauxto mortis, same kiel la ceteraj kunflugantoj el kiuj konsistis la internacia skipo.
Tiuokaze oni multe parolis pri li, sed ankaux pri la portita desegnajxo kaj pri la personeco de ties auxtoro Petr Ginz.
Iu nekonata viro en Prago, kiu de la televidelsendo eksciis pri Petr kiel nun mondfama desegnisto, skribis al la muzeo pri Holokauxsto Yad Vashem en Jerusalemo, ke li posedas 4 kajerojn, kiuj enhavas taglibron, skribitan de Petr Ginz dum la milito, antaux ol li estis fortransportita en la koncentrejon, tio estas gxis lia 14-a jaro. Li trovis la kajerojn hazarde inter rubajxoj en la domo, kiun li acxetis, kaj konservis la valoran trovitajxon, pri kies ekzisto neniu alia sciis.
Li sendis rete kelkajn skanajxojn kaj la muzeo transsendis la materialon al la fratino de Petr, Aava Pressburger, nun vivanta en Israelo. Sxi tuj ekkonis la skribmanieron de sia frato kaj konfirmis la auxtentecon de la manuskripto.
Kiam la taglibro eniris la manojn de la fratino, sxi faris la plej tauxgan agon, kiun sxi povis fari: sxi kompletigis la taglibron per ilustrajxoj (familiaj fotoj, sed ankaux desegnajxoj faritaj de Petr kaj de la posxtmarko, eldonita fare de la cxehxa posxto post la tragika flugo de la raketoplano, montranta la desegnajxon kaj portreton de Petr), poemoj verkitaj de Petr, sed ankaux per siaj klarigaj vortoj, rememoroj kaj fragmentoj de sia propra dummilita taglibro.
Kaj tiamaniere kompletigita jxus aperis la verko de Aava Pressburger sub la nomo “Taglibro de mia frato” en la praga eldonejo Trigon. Mi cxeestis la enmerkatigon, pro kiu la auxtorino, nun vivanta en Israelo, alflugis Pragon kaj subskribis la libron al multaj interesatoj.
Sed ne nur tio: mi havis la bonsxancon sidi du tagojn pli poste komune kun sxi kaj kun sxia edzo en praga kafejo kaj iom pli proksime ekkoni tiun modestan, simpatian kaj afablan virinon. Kaj kio pli: mi ricevis de sxi kopirajton por la eldono de esperanta traduko en mia eldonejo KAVA-PECH, sen ajna postulo de honorario.
La verko jam estas tradukita esperanten kaj provlegantoj nun okupigxas pri gxi. Mi do povas promesi, ke relative baldaux tiu atesto de la terura, kontrauxhomeca, sed bedauxrinde reala parto de la homa historio estos legebla por esperantistoj en la tuta mondo.
Mi mem devas konfesi, ke mi nur nun estas finanta la legadon de la libro, cxar mi legas gxin kun granda entuziasmo, do malrapide, estante kaptita de frazoj de tiu cxehxjuda knabo. Oni estas vere kortusxitaj legante liajn liniojn, kiujn li skribis kongrue kun sia agxo, do iom infanece, tamen kun ofte trafa priskribo de la eventoj cxirkaux si. Bedauxrinde la masxino por neniigi cxiujn judojn progresis en tia skalo, ke gxi kruele cxesigis ankaux la vivon de Petr post du jaroj en la koncentrejo, en la agxo de 16 jaroj.
Ne, ne temas pri amuza legajxo. Sed certe pri tre interesa, kaj precipe tre bezonata. Ja gravegas, ke la viktimoj kaj la fiagoj dummilitaj ne estu forgesitaj.
Honoron al Petr, honoron al cxiuj ceteraj viktimoj, kaj koran dankon al Aava Pressburger por la valora atesto libroforma.
trafe mi diru!
Hosoki Kazuo
Jen
estas printempo ! Cxi tiu agrabla vento. Mia humoro fresxigxas. Printempo estas
bona kiel supozite. Cxeriza florado en Tenonkjo jam estas en sia kulmino. Agrablege!
Nu, cxi-foje mi rakontos pri libron eldonita lastatempe, kies titolo estas "LA
ZAMENHOF-STRATO". Cxi tiu libro estas tradukita de la esperantlingva versio
al la japana dum tre mallonga tempo fare de 67 esperantistoj, kiuj logxas dise
en la tuta Japanujo, kontaktante nur per retposxto. Gxi konsistas el intervjuo
kun L.C. Zaleski-Zamenhof, kiu estas nepo de la kreinto de nia lingvo. Sinjoro
Zaleski-Zamenhof elkuris de la varsovia getto dum la 2-a mondmilito kaj mirakle
revenis viva. Li nun estas fama arkitekto en la mondo.
Fakte li estis invitita kiel gasto al la 80-a Japana Kongreso, okazinta en Kameoka
antaux 12 jaroj. Li prelegis sub la titolo "Ponto al la 21-a jarcento".
Kia surprizo! Li kontribuis sian forton por konstruigi la grandan Seto-ponton
inter Honsxuu kaj Sxikoku. Lia specialajxo estas unika betono. La granda Seto
ponto estas konstruita kun cxi tiun specialan betonon. Antaux sia vizito al
Kameoka, gastigite al Japanio, li prelegis pri betona tekniko. Se esprimi impone,
lia avo, Zamenhof kreis Esperanton, kiu transiris la barilon de lingvo kaj farigxis
ponto inter homoj. Kaj li, Zaleski-Zamenhof kreis la grandan Seto-ponton, kiu
transiris la barilon de geografio kaj farigxis ponto inter homoj! Do cxi tiuj
du faktoj estas tre interesaj, cxu ne? Se vi, cxiuj legantoj volas scii la enhavon
de lia prelego, bonvole vidi la antauxan numeron de "Nova Vojo" aux
esperantalingvan "Oomoto". Vi povas ekscii resumon de tio per Esperanto.
Mi povas sciigi vin pri interesa rilato inter Oomoto kaj sinjoro Zaleski-Zamenhof.
Kiel oomotanoj scias, en la lasta jaro, en Brazilio, la cxefurbo en Brazilo,
Oomoto Internacia estis fondita. Unu el la kontribuintoj al la fondo de Oomoto
Internacia estas sinjorino Ursula Grattapaglia en Brazilo. Sxi organizas orfejon
"Bona Espero" en Alta Paraizo, fora cx. 250 kilometrojn de Brazilia.
"Bona Espero" estis fondita antaux cxirkaux 30 jaroj kaj estas administrata
de cxefe volontulo deveninta de Euxropo. Cxi tie cxirkaux 40 infanoj vivas sub
la principo de memprovizo kaj ankaux Esperanto estas instruata. La kvina spirita
gvidanto, Degucxi Kurenai vizitis la orfejon "Bona Espero" en la 15-a
de decembro, kiu estas sxia naskigxdato, t.e. same kiel la kreinto de Esperanto!
Okaze de tio, la infanoj bonvenigis sxin per kantoj kaj dancoj. Kiel redonaco
de tio, sxi rekte instruis al ili la manieron faldi paperon en formon de pavo.
En la libro "LA ZAMENHOF-STRATO" ,"Bona Espero" kaj sinjorino
Grattapaglia estas menciitaj! Sinjoro Zaleski-Zamenhof mem vizitis Brazilon
en 2000, invitite de Esperanto-organizo en Brazilo kaj iris al "Bona Espero".
Tial en cxi tiu libro, kiel pri tio estas skribita!? Interesega estas gxi! Aux
acxetu la libron en proksima librovendejo, aux mendu gxin en biblioteko! Gxi
estas leginda almenaux unufoje!!
Felietone feritone
Tacuo HUGXIMOTO
Por uzi la lingvon
Esperanto, necesas gxia gramatiko; por utiligi la gramatikon, necesas vortoj,
cxar cxiu gramatikero kusxas konkrete en la vortoj. Gramatiko do funkcias en
unuopaj vortoj. Por montri, kiel tio iras, jene mi prezentos al vi la suprajn
frazojn dividitaj laux gramatikeroj:
Por uz/i la lingv/o/n Esperant/o, neces/as gxi/a gramatik/o; por util/ig/i la
gramatik/o/n, neces/as vort/o/j, cxar cxiu gramatik/er/o kusx/as konkret/e en
la vort/o/j. Gramatik/o do funkci/as en unu/op/a/j vort/o/j. Por montr/i, kiel
tio ir/as, jen/e mi prezent/os al vi la supr/a/j/n fraz/o/j/n divid/it/a/j laux
gramatik/er/o/j.
Nur en tiu parto aperis: -i, -o, -n, -as, -a, -ig-, -j, -er-, -e, -op-, -os,
-it-. Se oni memoras tiujn erojn, ili estos uzeblaj ankaux aliloke, kiom ajn
ofte laux bezonoj. Ni povas same rilati al la radikoj kaj memstaraj vortoj:
por, uz, la, lingv, Esperant, neces, gxi, gramatik, util, vort, cxar, cxiu,
kusx, konkret, en, do, funkci, unu, montr, kiel, tio, ir, jen, prezent, al,
vi, supr, fraz, divid, laux.
Mi kredas, ke oni jam sciis cxiujn vortojn, sekve cxiuj povis bone kompreni
cxion.
Ekzistas tiel nomata "dek-sesregula gramatiko de Esperanto", nome
Fundamenta Gramatiko de Esperanto, kiu konsistas el cx. du pagxoj. Espereble,
multaj konatigxis kun gxi; sed sxajnas al mi, ke ne cxiuj. Mi diras tion, cxar
estas esperantistoj, kiuj probable ne ellernis la regulojn de la gramatiko,
kiom mi vidas laux tio, kiel ili skribas nialingve.
Laux la "Fundamenta krestomatio" la koncerna dokumento nomigxas: "Plena
Gramatiko de Esperanto", kie cxio komencigxis. Oni povas ja legi aliajn
gramatikojn de Esperanto, tamen cxiu devus komenci tie la unuajn pagxojn.
Esperanto estas gramatike regula lingvo, kaj tiu reguleco estas dismetita en
cxiu vorto. Sekve, gravas memori almenaux kelkcent vortojn, por ke oni povu
utiligi la gramatikajn regulojn.
Memori nur multajn vortojn sen gramatikaj scioj ne tauxgas, kvankam estas opinio,
ke kun vortoj iel eblas sin esprimi. Versxajne oni pravas. Tamen, tiel esprimita
Esperanto sonus ne tre elegante, almenaux neregule.
Fakte, gramatiko kaj vortaro estas rimedoj, kiuj devas servi por la enhavo,
kiun oni deziras esprimi per ili. Memorante vortojn, oni nature devas memori
ankaux gramatikajn regulojn, kiuj kusxas en vortoj.
Laux la vortara vidpunkto, okcidentanoj havas evidente avantagxon, cxar antaux
ol lerni Esperanton, ili jam konas vortradikojn ecx sen gramatikaj scioj.
Tial, orientanoj devus pli konscie kaj bone ellerni almenaux gramatikon de Esperanto,
tiel ke oni povu uzi Esperanton korekte, se uzataj vortoj estus evidente malmultaj
ol cxe okcidentaj samideanoj.
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki
Bovistino(9)
Aliflanke, s-ro Adacxi
de Ajabe frekventis por akcepti la Fondintinon, cxar sen sxia reveno ne okazis
Dia favoro. Kaj tamen, s-ro Aoki petegis sxin resti, cxar ankaux por li sxia
foriro estis nenio krom damagxo. Lauxire, por depreni la Fondintinon ambaux
homoj multe konkuris unu kontraux la alia.
En tia situacio, s-ro Aoki intencis fari min edzino de sia filo, dum s-ro Adacxi
intencis min fari sia edzino. Kaj kiam post longa tempo mi revenis de Kisaicxi
al Ajabe en ferio, sinjorino Fondintino diris ridante:
"Cxiu ja intencas profiti. Sed cxio ne iros tiel bone, kiel ili intencas.
Vi estas heredanto de Dio kaj, kvankam Dio nun igas vin fari sxian asketismon,
vidu la estontecon: Dio diras, ke la heredanto de Usxitora-no-kongxin estas
Osumi la lasta filino."
Cxar tiel la du personoj konkuris unu kontraux la alia por fari sxin sia proprajxo,
la Fondintino devis kaj iri al Hukucxijama kaj revenis al Ajabe. Kaj dum tio
sxi sencxese skribadis Diajn revelaciojn.
En tiu tempo, mia fratino Orjoo laboris kiel servistino en la domo de tielnomata
Masui, sojvendejo en urbeto Sxinmacxi en Hukucxijama. Tiutempe sxia jara salajro
estis cxirkaux sep enoj, do, por duonjaro tri enoj kaj kvindek sennoj aux malpli
ol kvar enoj. Sed, fratino Orjoo estis homo, tre pia kaj humila; kiam sxi ricevis
tiun malmultan salajron, sxi ne uzis ecx unu moneron por si mem, sed sxi sendis
gxin al la Fondintino kun mesagxo, "Per cxi tio bonvolu acxeti paperon
por la sankta skribo Ofudesaki". Ankaux en tiu tempo, kiam sxi servlaboris
kiel vartistino en la domo de s-ro SxIKATA Gennosuke en Ajabe, Orjoo-san vendis
bambuajn sxelojn, kiujn sxi kolektis en bambuaro, kie iam staris la templo Miroku-den,
kaj per tiu enspeza mono acxetis paperon, sur kiu la Fondintino skribu Diajn
revelaciojn. Orjoo-san estis tia homo, kiu tre fidele servis al la Fondintino.
Lastatempe, mi renkontigxis kun Orjoo-san en la spirita mondo; sxi tre aktive
agadis en la Dia regno kaj sxi diris, "Mi estas okupata, tre okupata".
De tiam, kiam sxi estis enkarna, gxis nun, kiam sxi vivas en la Dia regno, sxi
dauxre plenumas tre gravan rolon apud la Fondintino.
Sed, cxar mi, siatempe, cxiutage havis nur penigajn aferojn - irante kaj al
kampo por labori kaj al monto kun bovo por falcxi herbojn, mi tre enviis mian
fratinon Orjoo, kiu servlaboris en komerca domo de Hukucxijama. "Ha, mi
volas servlabori en komerca domo, samkiel Orjoo-san" mi tre deziris. Sed,
ecx se mi hejmeniris, ne trovigxis la Fondintino, kaj mi ne sciis, kie sxi estas;
do ne estis malofte, ke mi cerbumis, kion fari, kaj falis en tristecon.
El oficejo de EPA
La 2-a tranokta kurskunveno en Kioto
sukcese finigxis. S-ro Tanaka kaj Yas el EPA gvidis la klasojn. Yas gvidis la
klason por komencantoj, kaj s-ro Tanaka la meznivelan. Ankaux ludoj kaj kantoj
estis en la programo. 32 partoprenantoj bone gxuis la Esperantion aperintan
en Kioto (5~6/mar.).
Kazki TOBISAUXA: junulara estro de Kioto-Centro
Okazis la Printempa Kurskunveno de
EPA cxe Oomoto-Centro (la 19an ~ 21an de mar.). 60 partoprenantoj laux siaj
niveloj gxuis la klasojn de Atilio (Baza Cseh-kurso: komencantoj), H-HAZAMA
(Zagreba Metodo: post-komencantoj), Yas ( Yas-istemo: metodiko), Rikardo (Rekta
metodo: paroliga kurso) kaj Masakato (Diskuto: progresintoj).
En cxiu klaso la partoprenantoj diligente, fervore, aktive, foje sxvite lernis
la lingvon kaj gxuis la etoson de Esperantio.