2004 Novembro

hejmen

Valtice kaj Esperanto
ER: Petro Chrdle

Kelkaj rakontetoj de kalendaro

ER: Atilio Orellana Rojas

<<Felietone-feritone>>

Tacuo HUGXIMOTO

  En miaj knabinaj tagoj

bovistino (6)

 
 

 

 

artikoloj de Eksterlandaj Raportistoj

 


Valtice kaj Esperanto


Petro Chrdle
eksterlanda raportisto: Cxehxio


Valtice estas malgranda sudmoravia urbeto (Moravio = orienta parto de Cxehxa respubliko) cxe la limo kun Auxstrio. La unua mencio pri gxi estas de la jaro 1192 kaj la statuton de urbo gxi ricevis en la 14-a jarcento.

Sed mi saltu de la historio al nuntempo kaj klarigu, kial gxi estas interesa hodia� al gxenerala publiko kaj kial precipe al esperantistoj.

La kastelo de Valtice, kiu staras centre de la urbo apartenas ne nur al la plej signifoplenaj nereligiaj barokstilaj konstruajxoj ne nur sur la teritorio de Moravio, sed anka� temas pri Nacia kultura rememorajxo, kiu komune kun la proksima kastelo de Lednice, kastela lago kun 15 insuloj, ampleksaj belegaj parkoj estis deklarita kiel Areo Lednice-Valtice" Protektita monda kultur-natura heredajxo".

Multaj malgrandaj konstruajxoj rememoras diversajn civilizaciojn, kiuj dumtempe vivis tie, mi nomu almenaux la ruinojn de antikva roma akvokondukilo, masxinaro de akvejo en Mauxra stilo aux grandioza minareto, kiu estas la plej granda konstruajxo de tiu tipo en neislamaj landoj. Sed mi dauxrigu la vicon de belegaj konstruajxoj almenaux per la Laga kastelo, la romantika burgo de Johano (romantika kasteleto konstruita en 1807 en la formo de burga ruino), romantika templo de Diana en la formo de roma triumfa arkajxo, Tri Graciulinoj - vico de klasikaj statuoj kaj multaj aliaj.

Tamen, la plej valora estas la protektita naturo en la tuta areo trafluata de la rivero Dyje, vico de akvokanaloj kun romantikaj vojetoj kaj multaj pontetoj, ... sed nelaste kun valoraj vegetaloj, kiuj estis alportitaj tien jam en antauxaj jarcentoj de la tuta Euxropo, Ameriko kaj Azio kaj kiuj tie enhejmigxis.

Estas do la simbiozo de naturaj kaj artefaritaj lagoj, parkoj, arbaroj kune kun brilaj monumentaj, sed ankaux cxarmaj etaj konstruajxoj, kompletigita per romantika kaj dum jarcentoj bone prizorgata naturo, kio altiras multajn turistojn kaj kio ankaux donis kialon por la registro de la areo en la liston de naturkulturaj heredajxoj de Unesko.

Kaj en tiu pitoreska regiono, tre proksime al la kastelo de Valtice, trovigxas Agrikultura muzeo. Kaj gxi estas tre proksima al esperantistoj, cxar gxia direktoro Jaroslav Pokorny estas ne nur fervora naturamanto, sed ankaux sindona esperantisto. Tiu fakto tuj videblas, se ni alproksimigxas al la muzeo. Sur la foto vi povas vidi lin cxe la tabulo enhavanta la nomon de la muzeo en pluraj lingvoj inkluzive Esperanton, kio estas laux mi ununura kazo en Cxehxio.

Kaj en tiu agrikultura muzeo li, kun helpo de esperantistoj el proksima urbo Brno, arangxis cxi-somere ekspozicion Esperanto - lingvo de amikeco kaj kunlaboro. Gxin vizitis ankaux internacia grupo de esperantistoj survoje de la SAT-kongreso, kiu okazis en Bratislava, al ties postkongreso en Prago. Sur la dua foto vi povas vidi parton de la grupo antaux la kastelo de Valtice.

La regiono kaj la muzeo estas jam konata ankaux al multaj esperantistoj el eksterlando (ankaux el Japanio), cxar J. Pokorny tranoktigas en la gastcxambroj de la muzeo esperantistojn pere de Pasporta servo.

Jen samideano Pokorny estas la persono, kiu ligas la cxarman regionon sub protekto de Unesko kun Esperanto. Gratulon kaj sukceson al li!

Petro Chrdle


Kelkaj rakontetoj pri kalendaro

Atilio Orellana Rojas

eksterlanda raportisto: Nederlando


LA KALENDARO DE LA FARAONOJ
La egiptoj estas la starigintoj, komence de la 3-a jarmilo, de kalendaro, kiu estis al ili tre utila. Jugxu mem!: ilia jaro havis 365 tagojn dividitajn en 12 monatoj kun po 30 tagoj. La monatoj estis, siaflanke, dividitaj en 3 sezonoj de po 4 monatoj: "inundoj", "vintro", "somero". La datoj estis cxi tiel indikitaj, ekzemple, "5-a Jaro, 3-a monato de Vintro, 13-a tago".
Cxi tiu kalendaro, matematike perfekta, havis tamen gravan mankon: la jaro estas proksimume kvarontagon mallonga. Ne tiom signifa periodo, komence, tamen gxi kreskas gxis 1 tago cxiun kvaran jaron kaj igxas 30 tagoj cxiujn 120 jarojn, ktp.
Rapide ne plu estis egaleco inter la datoj de la kalendaroj kaj la naturaj fenomenoj. Por revenigi la koincidon kun la reala jaro, necesis la paso de 1.460 tagoj (365 x 4 = 1.460).
La egiptoj decidis, do, ke la komenco de la riverlevigxo estis la indiko de la komenco de nova jaro. Tiam, kiam la Nilo ekkreskis, estis samtempe la levigxo de Siriuso. Cxi tiu stelo reaperadis oriente kelkajn minutojn antaux la sunlevigxo.
La religiuloj uzadis alian kalendaron pli trafan, kiu helpis al ili fiksi la daton de la festoj.

LA KALENDARO BIKRAM SAMBAT
En Nepalo la datoj de la religiaj festoj kaj de la oficiala vivo estas fiksitaj la� kalendaro konata kiel "Bikram Sambat" kaj ties origino estas hinda.

Gxia nomo devenas de ties kreinto, Bikram Sambat, hinda regxo, kiu konsideris la komencon de sia regado, la jaro 57 AK, kiel la originon de la tempo.
Por la nepalanoj, do, la jaro 2000 jam pasis de tre longa tempo! Nun (en 2004) ili vivas en la jaro 2061. Ili estas, do, pli ol duonjarcenton antaux la gregoria kalendaro.
La jaroj havas 6 sezonojn kun po 2 monatoj kaj la monatoj havas 28 a� 32 tagojn.
Cxe la tibetanoj kaj sxerpaoj la kalendaro malsimilas: gxi konsistas el cikloj de 24 jaroj kie la 12 unuaj estas sub la protekto de iu vira besto kaj la 12 ceteraj de iu ina besto. Oni aldonas 13-an monaton, "Mahamas".


--------------------

La kalendaro Bikram SambatKartik de 15/10 - 15/11
Mangsir de 15/11 - 15/12
Paush de 15/12 - 15/01
Magh de 15/01 - 15/02
Phalgun de 15/02 - 15/03
Chaitra de 15/03 - 15/04
Baisakh de 15/04 - 15/05
Jeystha de 15/05 - 15/06
Ashadh de 15/06 - 15/07
Srawan de 15/07 - 15/08
Bhadra de 15/08 - 15/09
Ashwin de 15/09 - 15/10
--------------------


LA ISLAMA JARO
La jaro de la muzulmana kalendaro havas 12 monatojn kun po 29 aux 30 tagoj depende, cxu la jaro havas 354 tagojn ("ordinara" jaro) a� 355 tagojn ("abunda" jaro).
Antaux la Islamo la araboj provis sekvi la sunan kalendaron aldonante suplementan monaton. Cxi tiun agon la profeto Mahometo nuligis kaj en la Korano oni konsideras tion "miskredo" (9,37), malgra� tio, ke cxiun jaron la hegxira kalendaro apartigxas en 10 a� 11 tagojn kompare al la gregoria. Tial, 1 jarcento de la muzulmana egalas al 103 lunaj.

Atilio Orellana Rojas


Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>

Tacuo HUGXIMOTO

 

 


( kun originala japan-lingvo sur la gazeto)
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki

Bovistino(7)

 



tiu cxi monata artikoloj de Eksterlanda Raportisto

 

KUBO

Maritza Gutierrez Gonzares

ISRAELO 

Jeremi Gunnar Gishron

VJETNAMIO

Nguyen Thanh Nga

AUXSTRALIO

Jonathan Simon MOYLAN

CXINIO

 Wu Guojiang

BRAZILO

Luko (Lucas YASSUMURA)

NIGXERIO

 Princo Henriko

Nov-Yorko(USONO)

 Micutaka INUI

HUNGARIO

 Lukacs Aron

POLLANDO

Barbara Pietrzak

CXEHXIO 

Petro Chrdle

KOREIO

LEE Jung-kee

NEDELLANDO

Atilio Orellana Rojas

   

Benata Vi estu - kreanto de la Vino

Jeremi Gishron: ISRAELO
Eksterlanda Raportisto


Jam de antikveco la homoj komencis produkti kaj trinki la vinon. En juda
religio la vino estas la plej grava trinkajho kaj ghi ricevis apartan benon
inter chiuj aliaj trinkajhoj: "Benata Vi estu Majmeo, Kreanto de la Vino".
Benante la vinon (awu pli precize - Dion kiu ghin ja kreis) oni sanktigas la
festotagojn kaj la sabatojn, edzinigas la amantojn, cirkumcidas la infanojn,
kaj ankawu ghisrevidas la sabatojn kaj festotagojn. Ech post chiu "komuna
manghado" de pli ol tri viroj awu tri virinoj oni finas la dankopreghon al
Dio por la mangho kun la trinkado de glaso da vino kun tiu chi jhus menciita
altetaksata beno, afero tamen nur rekomendita kaj ne deviga, kaj nur
kondiche ke oni havas sufiche da vino por tiu afero en la chirkawuajho.



Do - nature - oni kultivas vinberojn en Israelo kaj ankawu
produktas vinon. Tiun tradician okupon oni restarigis en la fino de la 19-a
jarcento. La Barono Edmond de Rotschild kontribuis la monon kaj la
alvenontaj judaj pioniroj la laboron. Iom post lia unua vojagho al Israelo
en 1887 (nu - ekmiru bonvole: la jaro de la Unua Libro de Esperanto) oni
konstruis la unuajn vin-kelojn en Rishon Le-Zion kaj starigis la
kooperativon Karmel Mizrahxi kiu dum longa tempo produktis chirkawu 90% de
la vino en Israelo. Sed tiuj vinoj havis nur tre "normalan" prezon kaj
kvaliton.



Jam preskawu mita shanghopunkto okazis en 1972 (pri tiu jaro
kaj aliaj ghiaj signifoj mi jam rakontis en septembra artikolo) kiam la
mondfama vinberkulturisto Profesoro Cornelius Ough alvenis de Kalifornio.
Tre perpleksita pri la tiama situacio en Israelo li eklamentis: "Vi israelan
tro hxaose laboras, chion vi plantas en loko malghusta. Ek kaj plantu la
ghustajn specojn en iliaj ghustaj lokoj". Tuj oni fondis la Golanan
Altebenajhan Vinejon kaj subite "bonegaj vinoj" ekaperis sur (en) la israela
merkato. Junaj vinfarantoj dawurigis tiun revolucion kaj oni povas mencii la
nomojn Barry Saslove, Yair Margalit kaj Eli Ben-Zaken. Nun oni ekkomencis
celi NUR KVALITON kaj ne plu industriajn kvantojn. La vinfarado
retransformighis en kulinara (=bongusto) "arto". Hodiawue la plej bonaj
vinproduktejoj estas Chillag, Amphorae, Plam kaj Seahorse, sed elstaras
ankawu Dalton, Recanati, Binyamina, Yatir, Karnei Yosef por nur mencii
kelkajn el ili. Kaj ankawu tiu unua "nova" Golana Altebenajha Vinejo kiu
estas iomete mezgranda inter tiuj etaj kaj la chefa Karmel Mizrahxi dauwre
produktas superbaj vinoj de rughaj kaj blankaj vinberoj pro la lerta laboro
de la vinisto Victor Schoenfeld. Kune chiuj tiuj novaj vinproduktejoj nun
dividas la merkaton kun Karmel Mizrahxi kaj provizas 50% de la vino por la
loka konsumado, tiel devigante ankawu la "maljunula giganto" Karmel Mizrahxi
investi por altigi sian kvaliton.



La konata (= anglalingvekonata) Angla Vino- Raporto 2004 (English
Wine Report 2004) listigas jam kvar israelajn vinojn inter la 100 plej
bonaj kaj "interesaj" vinoj en la mondo. Tiu estas raporto kompilita de Tom
Stevenson kiu kunlaboras kun vinspecialistoj chie en la mondo. Lia israela
kunlaboranto estas la konata vin-kritikisto Daniel Rogov kiu mem verkas sian
lokan kaj sufiche ampleksan gvidilon "La Gvidilo de Rogov pri Israelaj
Vinoj" (Rogov's Guide to Israeli Wine), entenanta ankawu historiajn kaj
geografiajn informojn kaj aliajn interesajn noticojn.



Parolante pri "la vino" (= la "frukto" de la vinberujo) kaj
vinoj oni povas mencii ke tiu ankawu estis "la vorto" per kiu Ludoviko
Zamenhof (Nia Majstro) konvinkis la 13-jaran knabon Josef Kohen-Cedek, poste
kunfondanto de la Israela Esperanto-Movado kaj multjara delegito en
Jerusalemo, ek-kaj finlerni esperanton. Dum sia tuta vivo Kohen-Cedek restis
"fidela" esperantisto kaj multe verkis en esperanto, artikolojn, tradukojn
kaj poemojn - interalie kompilante la Hebrean Antologion eldonitan dum la
Esperanta Centjarigho.



Jen la rakonto: Foje li renkontis Zamenhof en ties okulkliniko char lia
patro ekhavis ian okulproblemon dum komercvojagho al Varsovio kaj devis
elserchi bonan okuliston. Tio estis la "Bar-Micva" (= Unua-fojo-festo kiam
la ekadoltantaj knaboj rajtas "altenpashi" por legi la Toraon) donaco por
Josef - akompani sian patron al la granda metropolo Varsovio. Atendante la
patron kiam tiu konsultis Zamenhofon li havis eblecon trafoliumi kelkajn
esperantolibrojn kiuj kushis en la atendejo. Kaj kiam Zamenhof aperis por
voki la sekvan pacienton la knabo prenis la okazon iom interparoli kun la
Doktoro: "Chu vi kolektis vortojn el diversaj lingvoj por via lingvo
Esperanto" li ekdemandis la mildaspektan pintbarbulon, kiu en bona "juda
maniero" respondis per alia demando: "Kiel oni nomas vinon greke?" -
"Vijgnes". "Kaj latine?" - "Vinus". "Kaj hebree?" - "Jajin". "Kaj france,
germane kaj ruse?". Al chiuj demandoj la scivolema knabo sukcesis respondi.
"Kio do estas la komuna radiko"? ree demandis Zamenhof. "Vin" respondis
Kohen-Cedek. "Sammaniere mi nomis tion VINO esperante" konkludis Zamenhof.
(El intervjuo kun Josef Kohen-Cedek en marto 1980 publikigita en Lingvo kaj
Religio, 1986). Antawu ol la foriro Zamenhof postulis de la knabo ke li
lernu Esperanton kiun promeson tiu bonbone plenumis. Sed interparoli kun Nia
Majstro en la internacia, tion pruvante, Kohen-Cedek neniam sukcesis. La
venontan jaron jam forpasis la Doktoro de Nia Lingvo.



Por legi iom pli pri VINO kaj aparte pri Israelaj Vinoj (eble ne
el la plej "religia" vidpunkto) vi povas viziti la lokon
http://www.stratsplace.com/rogov/israel/

Jeremi Gishron


La stato de la medio en Hungario

Lukacs Aron: Hungario

Eksterlanda Raportisto

 

Aero

Koncerne la aeron, 13 procentoj de la teritorio estas diversgrade poluita. Tamen en tiuj teritorioj vivas preskaux duono de la tuta logxantaro. Grandskale ellasataj estas karbon-dioksido, nitrogen-oksidoj, sulfur-dioksido, karbon-monooksido kaj solidaj materieroj. Post la politikaj sxangxoj de la 1989-90 jaroj la plej poluantaj industrioj (precipe la peza industrio) grandparte bankrotigxis, kio rezultigis malpliigxon de la ellasataj aer-malpurigantoj. Dauxre grandan problemon kauxzas la energi-sektoro. Dum la lastaj jaroj rapide kreskis transporto, kiu farigxis jam unu el la cxefaj fontoj de aer-poluo. Tio havas aparte gravajn konsekvencojn en multaj urboj kaj vilagxoj. (Ekzemple, la areo de Budapesxto konsistigas duonan procenton de la tuta areo de Hungario, sed tie ellasigxas pli ol 20 procentoj de la transportaj aer-poluajxoj.) Plioftigxis kaj plilongigxis la okazoj, kiam la koncentrigxo de aerpoluajxoj superas la oficiale permesitan limon. Dum la lastaj du jardekoj abrupte saltis la nombro de homoj kun spirorgan-malsanoj (astmo, pulmokancero ktp.). Fakuloj elmontris, ke ekzistas forta rilato inter la nombro de tiaj malsanoj kaj la aerkvalito.

 

Tero

La kultivebla tero estas ege valora rezervo de Hungario. Tamen gxin forte minacas la lastatempaj homaj agadoj. Multloke gxia kvalito malplibonigxis. Krome, akceligxis la kovrado de la tero per diversaj konstruajxoj, vojoj ktp.

 

Surfacaj akvoj

El aliaj landoj alvenas 96 procentoj de la surfacaj akvoj de Hungario. Dum la lastaj jardekoj la natura akvorezervo de lagoj signife malpliigxis. Inter 1960 kaj 2000 cxe la lago Balatono tiu malkresko atingis 43 procentojn, cxe la lago Velencei 58 procentojn. Cxiaokaze, oni ankoraux povas sekure banigxi en ambaux. La akvokvalito de la riveroj iom plibonigxis lastatempe, tamen ili forlasas la landon gxenerale pli malpuraj ol ili alvenis. La plejmulto de la riveroj ne tauxgas por banado pro bakteria poluiteco.

 

Subsurfacaj akvoj

En Hungario 97 procentoj de la trinkakvo estas provizata el subsurfacaj akvoj. Pro la trouzado kaj klimataj sxangxoj la nivelo de tiuj akvoj multloke malaltigxis. En kelkaj lokoj tiu malaltigxo superas ecx 3 metrojn.

 

Biologia diverseco

La hungarlanda fauxno kaj flauxro laux sia ricxeco havas elstaran signifon en Euxropo. Tamen tiun heredajxon nun minacas aro da faktoroj. El la hungaria flauxro 695 specioj estas protektitaj, kaj el inter tiuj 63 estas speciale protektitaj. Tio estas 9 procentoj de la tuta hungaria flauxro. Bedauxrinde cxiuj protektitaj specioj (kaj ankaux aro da neprotektitaj specioj) estas minacataj aux ecx forte minacataj. Koncerne la fauxnon, el la 81 hungariaj fisxospecioj 33 estas protektitaj (kaj el inter tiuj 5 speciale protektitaj). Cxiuj 18 specioj de amfibioj kaj 15 specioj de reptilioj (rampuloj) estas protektitaj (el inter cxi-lastaj 3 estas speciale protektitaj). Cxiuj 362 hungarlandaj birdospecioj estas same protektitaj, el inter ili 81 speciale protektitaj. El la 83 mamulospecioj 53 estas protektitaj kaj 14 speciale protektitaj. El la senvertebruloj 482 specioj estas protektitaj.

Arbaroj konsistigas iom malpli ol 20 procentojn de la areo de Hungario. Per tio la lando okupas unu el la lastaj lokoj en Euxropo. (Antaux mil jaroj proksimume 90 procentojn de la teritorio kovris arbaroj.) La areo de arbaroj iom ekkreskis dum la lastaj jaroj kaj laux planoj de la registaro tiu kresko dauxros. Laux la perdo de folioj oni povas konstati, ke Hungario apartenas al la euxropaj landoj kun meze damagxitaj arbaroj. Tamen dum la lastaj jaroj dauxre malkreskis la nombro de sanaj arboj. La kresko de logxataj lokoj kaj de transporta infrastrukturo (precipe sxoseoj) multloke nereturneble damagxis la vivan naturon.

 

Logxataj lokoj

Dum la lastaj jardekoj la plej grandan ekologian problemon de urboj kaj vilagxoj kauxzas transporto kaj (parte lige kun tio) la malapero de verdaj areoj. Seriozaj mankoj karakterizas ankaux la konstruitan medion. La plejmulto de la domoj bezonas renovigon aux modernigon. Tre multaj el ili estas energie ege malefikaj. Granda parto de la historie kaj arte gravaj konstruajxoj same bezonas urgxajn riparojn. La proporcio de verdaj areoj gxenerale malsuperas tiujn de urboj en aliaj euxropaj landoj. Ekzemple en Budapesxto oni disponas pri 11 kavadrataj metroj da verda areo por unu logxanto, kvankam laux la internaciaj normoj la minimumo devas esti 21. En unu el la grandaj centraj distriktoj de Budapesxto, tiu areo ne atingas ecx unu kvadratan metron por lo gx anto. Preskaux cxiuj logxejoj havas akvokondukilon, tamen en la urboj 30 procentoj kaj en la vilagxoj 83 procentoj de la logxejoj ne estas provizitaj per poluakvo-kanalo. La grundakvo sub cxiuj urboj kaj vilagxoj estas preskaux centprocente poluita.

 

Bruo

La nombro kaj intenseco de bruo dauxre kreskis en la lastaj jaroj. Nuntempe pli ol 55 procentojn de la logxantaro ofte gxenas malagrablaj bruoj. La plej grava bruofonto estas transporto. Rapide kreskas ankaux la problemoj pro vibroj kauxzataj de pezaj kamionoj.

 

Rubajxoj

En Hungario cxiujare estigxas cxirkaux 75 milionoj da tunoj da rubajxoj. El tio proksimume 80 procentoj originas el industrio, agrikulturo kaj servoj. La kvanto de la komunumaj solidaj rubajxoj atingas 4,5 milionojn da tunoj, kies duono estas organika, biologie malkomponigebla. La volumeno de la komunumaj solidaj rubajxoj kreskas de jaro al jaro, dum ties maso praktike ne sxangxigxas. Tio atribueblas al la pliigxo de la proporcio de malpezaj, sed relative grandvolumenaj rubajxoj, kiel ekzemple la plastaj boteloj. En la jaro 2000 proksimume 90 procentojn de la komunumaj solidaj rubajxoj oni kolektis organizite. Oni deponas ties 85 procentojn, kaj reutiligas nur 3 procentojn. Nur 15 procentoj el la oficiale registritaj 665 nune funkciantaj deponejoj konformas al la normoj de la Euxropa Unio. Krome, pliaj 600 deponejoj estas uzataj nelegxe.

El la tuta maso da rubajxoj 4−5 procentojn konsistigas la dangxeraj rubajxoj. Tri kvaronojn de tiuj oni deponas, kaj nur 20 procentojn utiligas. (Cxirkaux 20 procentoj de tiuj rubajxoj rezultas el alumin-produktado.)

 

Homa sano kaj medio

La sanstato de la logxantaro en Hungario estas multe malpli bona ol en aliaj euxropaj landoj. La logxantaro dauxre malmultigxas ekde 1981, kio rezultigis malkreskon per 700 mil logxantoj en la lastaj du jardekoj. (Nun la logxantaro de Hungario nombras cxirkauxe 10 milionojn.) La proporcio de maljunularo dauxre kreskas, dum altas la nombro de mortoj de homoj en siaj plej aktivaj vivo- kaj laborjaroj. Cxi-lastan kauxzas cxefe la vivmaniero kaj mangxkutimoj, sed tre gravas ankaux aliaj mediaj efikoj, kiuj respondecas pri pli ol 15 procentoj de la mortoj. La malbonigxo de la medio, la malapero de verdaj areoj kaj aliaj lokoj tauxgaj por sporto kaj ecx por agrabla piedirado, kun la samtempa kresko de auxtomobila trafiko rezultigis tion, ke la homoj (inkluzive la junularon) cxiam malpli faras fizikajn ekzercojn, ecx simplan promenadon. Tio jam farigxis unu el la cxefaj kialoj de la malbona sanstato de la hungara logxantaro. Grava faktoro estas ankaux la fumado.

Lukacs Aron


55000 homoj mortis en Platu Sxtato Norda Nigxerio

Princo Henriko: Nigxerio

Eksterlanda Raportisto

En la lastaj tri jaroj ekde 2001, pli ol 55 000 homoj estis mortigitaj en
Norda Nigxeria sxtato de Plateau(platu }en la mezo de la lando. Tion
konfirmis la Administranto de la Sxtato Gxeneralo Kris Ali al jxurnalistoj.
Dum la lastaj jaroj, la plej fresxa estis ke en Februaro, 2004 ekestis milito
inter kristanoj kaj islamanoj en kiuj senkulpaj homoj mortis. Pregxejoj,
Moskeoj, publikaj merkatoj kaj aliaj posedajxoj de individuoj kaj
registaroj inkluzive auxtojn, domojn, kaj simile estis bruligitaj.
Religiaj kaj etnaj militoj farigxis konstanta okazajxo en Nigxerio ekde la
alveno de la moka demokratia regximo de nuna prezidento Gxeneralo Olusegun
Obasanjo.(olusxegun obasangxo)
Estas diversaj kialoj por la nunaj krizoj en Platu kaj aliaj sxtatoj de
Nigxerio. Unue estis la enkonduko de Sxaria aux Islama legxo fare la
sxtatoj en la nordo de la lando.Nigxerio estas sekulara sxtato kiel ekz.
Turkio kaj la konstitucio, malpermesas la uzon de religio aux agnoskon de
iu ajn el la du cxefaj religioj en Nigxerio, Kristanismo kaj islamismo, sed la
Federacia registaro en Nigxerio eble pro timo de la armeo, kies konsisto
estas 90% el la Norda parto, permesis la uzon kaj adopton de Sxaria de tiuj
Sxtatoj.Ironie, gxis nun, oni uzas tion por viktimigi la kristanajn
minoritatojn en norda Nigxerio.
La dua kauzxo estas ke Nigxerio suferis pli ol 25 jarojn de Armea
diktatoreco, kiu nur cxesigxis en 1999, kiam Obasangxo eksa armea gxeneralo
estis elektita kiel prezidenton en demokratia vocxdono, kiun la armeo organizis
post loka kaj internacia premo revenigi la landon al demokratio. La nuna
demokratio donis al multaj etnaj grupoj la liberecon publike esprimigxi male,
al kio kutime okazas dum la diktatoraj regximoj.
Cxie en Nigxerio estas etna kaj religia konfliktoj, en kiuj miloj da homoj
mortis kaj posedajxoj, kies valoroj en milionoj estis detruitaj.
Laux GXeneral kris Ali, pli ol 18000 infanoj mortis en platu en tri jaroj
ekde 2001, pli ol 18 000 virinoj ankaux mortis kaj la restantaj estis
viroj.
Obasangxo estis devigita en Februaro transpreni la regadon aux federacian
kontrolon de Platux sxtato post la lasta religia konfliktoj inter kristanoj
kaj islamanoj. Miloj estis mortigitaj kaj pli ol 250000 homoj ekde kvin
monatoj estas rifugxintoj en diversaj partoj de Nigxerio. La Nigxeria
parlamento aprobis la agon de la prezidento por 6 monatoj, kaj gxis nun
multaj politikaj komentantoj estas kontraux la reveno de la demokratio
elektita sxtatestro de Platu en Novembro kiam la kriza stato finigxos.
Ni vidos cxu paco jam revenis al platux sxtatoj post 6 monatoj de federacia
interveno kaj kontrolo.
Nigxerio uzas la federacian sistemon de regado kaj havas 36 sxtatojn
rekonitajn de la konstitucio kaj la federacia cxefurbo en ABUJA.

Princo Henriko 


Geedzig^a ceremonio

Micutaka INUI: NovJorko (USONO)

Eksterlanda Raportisto





Saluton, karaj geamikoj, tiun c^i monaton, mi volas skribi pri geedzig^a
ceremonio.
Ankau^ c^i tie, Novjorko, kelkfoje mi faris s^into-an geedzig^an ceremonion.
En la 14a de Oktobro, mi faris ceremonion c^e “Interfaith Center of New
York”.

Ambau^, fianc^o kaj fianc^ino estas ne-japanoj. Fianc^a patrino estas japano.
Tial fianc^o deziris fari japanan ceremonion. Dum la ceremonio, lia patrino
g^ojkrietis. Tio estis bela ceremonio.
Mi almetis kelkajn fotojn c^e tiu c^i raporto. Bonvolu rigardi ilin.
Mi volas prezenti mendon de geedzig^a ceremonio. Pastro eniris sanktan lokon
kaj faris ceremonion. Unue, li purigis oferaj^on al Dio kaj
partoprenantojn. Due, oferis oferaj^on al Dio. Kaj Pastro recitis Norito-n
(Sanktajn vortojn) al Dio. Sekve Miko (diservantinoj por ceremonio) faris
Sanktan Sake-an ceremonion, ni nomas g^in kiel 3-3-9do(foja), inters^ang^is la
geedzig^ajn ringojn. Ili preg^is al Dio kaj oferis Etern-verdan branc^on.
Sekve atestantoj oferis Etern-verdan branc^on al Dio.
Finfine, C^iuj partoprenantoj trinkis sanktan sakeon kiel komunio.

Mi volas prezenti al vi kelkajn signifojn.

3-3-9do signifas ke atau^e japanoj supozas ke malparaj nombroj estas bonaj
nombroj. Tial novaj geedzoj trinkis sanktan sakeon, malparajn fojojn. Kaj pri
etern-verda branc^o, kio signifas sian sinceran koron al Dio.

Sekvante, mi volas prezenti al vi, historion de s^into-a geedzig^a ceremonio.
Tio estas nova, certe en la s^intoa mito oni skribis pri geedzoj, tamen nove
oni faris ceremonion antau^ Dio. Antau^ multaj jaroj en Japanio, ili havis
geedzig^an ceremonion, antau^ homoj. Sed, en la jaro 1900, princo kaj princino
geedzig^is c^e sanktejo de imperia palaco. Poste tiun c^i novaj^on
sekvis tuta Japanio. Tial s^intoa sanktejo farig^is s^into-a geedzig^a
ceremonio c^e s^intoa sankejo. Unua loko estis “Hibija Daij^inguu”, nun g^i
nomig^as kiel “Tokio Daij^inguu”.

Multe da japanaj junuloj elektas kristanan ceremonion, tamen pli kaj pli
multig^as s^into-a geedzig^a ceremonio.

Micutaka INUI


Lingvo kaj Kulturo: pli ol la sumo de la eroj

Jonathan Moylan: Auxstralio

Eksterlanda Raportisto



Je Sabato, Septembro 4a okazis en Novkastelo seminario pri la enkonduko
de Esperanto en la
eduka sistemo. La seminario organizigxis cxefe pro la vizito al Novkastelo
de eks-Novkastelano kiu nun logxas
en Germanujo, Janet Rawling. La evento estis kunordigata de la
Esperanto-Societo, la Multkreda Asocio kaj
la Asocio pri la Unuigxintaj Nacioj, kaj cxeestis membroj de la kampoj
politikaj, edukaj, komunumaj kaj
esperantaj, inkluzive de la loka parlamentano, la prezidanto de la
Auxstralia Esperanto-Asocio, reprezentantoj
de aliaj Esperanto-organizoj kaj kelkaj instruistoj kaj lernejestroj. Cxiuj
invititoj konvinkigxis pri la tauxgeco de
Esperanto kiel lernejo-temo kaj ecx lernilo.
Sed kiel cxi tiu sukceso okazis? La respondo interesos al cxiuj
Esperanto-propagandistoj cxar la
seminario sekvis formulon imitindan en cxiuj Esperanto-organizoj. En cxi tiu
artikolo mi priskribos tiun formulon
por doni konsilon al propagandistoj pri tio, kio sukcesis kaj tio, kio ne
sukcesis.
Unue, Esperanto devas esti reprezentata per pluraj organizoj
esperantistaj kaj neesperantistaj. La
organizoj plej tauxge havu similajn celojn, ekzemple homa interkomprenigxo,
paco, multkulturismo,
multlingvismo, kaj internaciaj rilatoj. Unue ne petu la helpon al tiuj aliaj
organizoj, sed mem donu helpon kaj
kreu rilaton inter la organizoj. Tiel vi povas inviti ilin al estontaj
eventoj, kaj montri ke partopreno helpos
reklami la grupon al aliaj homoj. Tiuj aliaj organizoj probable havos
rilatojn kun homoj kaj aliaj organizoj kiujn
vi ne havas, kaj tial vi amasigos pli da homoj ol vi povus amasigi sole.
Ekzemple, ni sukcesis allogi nian
parlamentanon - kvankam la afero probable plifaciligxis pro tio ke la
seminario okazis dum balotelekta
kampanjo!
Due, cxiuj ekspozicioj pri Esperanto devas forpeli la mitologiecajn
miskomprenojn kaj malverojn en
socio pri Esperanto. Tio estu la kerno de cxiu Esperanto-aktivado. Cxiuj,
kiuj ecx hazarde videtas vian budon
aux restas kelkajn minutojn cxe via kunveno, devas havi neniun miskomprenon
pri Esperanto aux ties celoj.
La mitologiajxojn kiujn mi vidas (eble ili estas malsamaj en
neangleparolantaj/pli kulturaj landoj) mi citas cxi
tie, laux la vico de ofteco:
1) Esperanto estas neparolata/morta/malmulteparolata/estinta/mortigxonta
lingvo. Tio estas la plej ofta
miskompreno pri Esperanto - Etnologie mencias du milionojn da parolantoj de
Esperanto.
2) Esperantistoj celas anstatauxi cxiujn lingvojn per unu. Tio estas ankaux
ofta malvero. Post pluraj monatoj
de varbado pri Esperanto, miaj konatoj komencis diri al mi: Via ideo estas
bona, sed mi certas ke homoj ne
volas anstatauxi lingvojn per Esperanto. Mi estas pro multkulturismo kaj
multlingvismo. Homoj ofte ne
komprenas, sen diri, ke la celo de Esperantistoj estas monda dulingvismo: la
savado de malgrandaj lingvoj
malgraux lingvaj kaj ekonomiaj fortoj, kaj la kunigo de homoj kun komuna DUA
lingvo.
3) Esperanto ne havas kulturon. Tio ankaux estas miskompreno, kaj
bedauxrinde oni ne povas facile
konvinki homojn ke Esperanto ja havas kulturon se ili ne kontrolas mem.
Ankaux, homoj kredas ke la lingvo
estas limigita, sensxangxa kaj neuzebla en kelkaj cirkonstancoj. Oni devas
aserti tre frue ke Esperanto havas
kulturon, kaj estas uzata en multaj kampoj, sciencaj, amikaj, amaj, kaj ecx
domaj. Atentu ke kiam vi diras ke
Esperanto havas denaskajn parolantojn, homoj recitos la mitologiajxon (2).
4) Esperanto estas bona ideo, ecx idealo, sed gxi ne estas realigebla kaj
gxi ne estas ekonomie sagxa solvo
al la lingvo-problemo. Vi devas sciigi ke Esperanto NE estas hipotezo aux
estonta solvo al la lingva problemo,
sed gxi estas AKTUALE UZATA solvo al la lingvo-problemo, kaj gxi funkcias
tre bone. Gxi estas ecx pli
ekonomie sagxa ol la nuna lingvo-instrua sistemo: universitataj studoj (ekz.
Paderborn, Monash [en Melburno])
montras ne nur ke Esperanto estas multoble pli facila lerni, sed gxi ecx
plifaciligas estontan lingvo-lernadon.
Anstatauxo de unu jaro de nacia lingvo-studo per Esperanta lingvo-studo
plibonigos la rezultojn en la nacia
lingvo, aldonos scion de Esperanto, kaj longdauxre kostos malpli ol la nuna
sistemo.
Ekzistas ankaux multaj aliaj malveroj, kiujn mi ne priskribos cxi tie, sed
legeblas ekz. cxe la FAQ de
esperanto.org. Se homoj komprenas Esperanton entute, malgraux la kontrauxaj
komunikoj de la amasmedio, ili
eble ne lernos Esperanton, sed ili akceptos gxian tauxgecon en
lingvo-politiko. Ni arangxis cxi tiujn faktojn en
dosiero kiun ni disdonis kaj kiu legeblas cxe
www.esperanto.org.au/sumind.htm.
Ankaux estas tre grave ke vi adaptu vian propagandon al via lingvo kaj al
via lando laux la kutimoj. Ekzemple
en Auxstralio oni devas eviti vortojn kiel esperantisto favore al
Esperanto speaker (esperanto-parolanto)
kaj forigi cxiun mencion de homaranismo kaj la interna ideo. Se
Auxstralianoj povas raciigi ke Esperanto estas
iu sekto aux religia movado, ili tute evitas la tutan aferon. Ankaux oni ne
uzu en Auxstralio vortojn kiel
propagando kaj oni ne devas prezenti tro da mirigaj faktoj, aux homoj
igxos suspektemaj. Tiuj ekzemploj ne
estas samaj por cxiuj landoj, do adaptu la proponon al viaj cirkonstancoj.
Pli agxaj kaj spertaj esperantistoj kaj
ecx neesperantistaj aktivistoj povas informi vin pri tio.
La evento ne devas cxesi je la fino de la seminario/ekspozicio. Vi povas
dissendi resumon (tion ni faris tre
sukcese) al cxiuj cxeestintoj kaj invititoj, kaj ne cxesu dauxrigi la
rilatojn kiujn vi faris kun la aliaj homoj.
Do: kio estis la rezulto de nia seminario? Multaj eminentaj homoj nun havas
pli bonan ideon pri Esperanto kaj
ni antauxvidas la eblecon enkonduki Esperanton en lernejoj kaj
universitatoj, almenaux en nia regiono. Kaj
venontan jaron, mi esperas povi arangxi kun la junularo similan seminarion
en Adelajdo dum la
Esperanto-kongreso tie. Mi povos pli facile kontakti la parlamentanon en
Adelajdo helpe de nia loka
nove-Esperanto-subtenanta sampartia parlamentano.
Bonan sxancon al viaj estontaj eventoj!

Jonathan Moylan


Kubo trahistorie (unua parto)


Maritza Gutierrez:KUBO

Eksterlanda Raportisto




Ravite de la abundega kaj virga naturo ekzistanta, antaux preskaux
duonjarmilo, la naviganto Kristoforo Kolumbo albordigxis en la kubaj plagxoj
kaj ekklamis: "jen la plej bela tero, kiun homaj okuloj iam vidis."

Tio okazis la 27an de oktobro de la jaro 1492 cxe la orienta marbordo de la
insulo kaj tiel komencigxis la historio de Kubo; tamen, multe pli frue ol la
Granda Admiralo alvenis en amerikajn terojn, aliaj popoloj, devenintaj el
orienta Azio kaj tra la Beringa markolo, Aleuxta insularo kaj Alasko,
eklogxis tiun cxi hemisferon kaj setlis sur gxiaj kontinentoj kaj insulo,
kulturaj kompleksoj de pralogxantoj kiuj vivis per komunumaj sistemoj
malgrau tio ke ili havis klare difinitajn kaj bone diferencigitajn
evolunivelojn.



Por la dua lando ekvidita de Kolumbo, same kiel por la ceteraj, kiuj fine
kunformis la amerikan mapon, la malkovro-dato iniciatas la renkontigxon
inter du civilizacioj ekonomie kaj socie tre malsamnivelaj, kaj postan
periodon de submetigxo kaj ekspluatado.

Magraj indicoj pri la ekzisto de tentaj kvantoj da oro en Kubo iom
prokrastis la hispanajn planojn pri konkero. Proksimume en la jaro 1509,
sepmonata cxirkauxnavigado permesis konstati ke cxi tiu teritorio estas
insulo kaj ne kontinento, kiel supozis la Granda Admiralo.

Lia filo Diego Kolumbo, logxante en la apuda insulo Hispaniolo, ricevis
instrukciojn de la hispana krono esplori pri la ekzisto de oro en Kubo, kaj
tial li estis investita per la titolo prokuroro por komandi la insulan
okupacion kape de 300 homoj.

En la jaro 1511 la ekspedicianoj elsxipigxis en la orienta ekstremo de la
insulo kie la tiamaj logxantoj konstatis tuj la potencon de tiuj
novalvenintoj kovritaj per brilaj kirasoj.

La malfortan kaj efemeran aborigenan reziston gvidis haitia tribestro nomata
Hatuey, kiu pli frue alvenis al Kubo fugxante el la hispana krueleco en la
najbara insulo. Fine, Hatuey estis kaptita kaj mortigita , tamen, li estas
konsiderata la unua kreditoro de la kuba solidareca sxuldo al multaj
eksterlandanoj, kiuj lauxlonge de la posta historio forpasis dum bataloj
cele al libereco kaj sendependo.

Reginte la orientan parton de la insulo, Diego Vela´squez tacxmentis grupon
de siaj homoj al okcidento, por dauxrigi la "pacigxon" kaj konvertadon al
kristanismo. Inter la jaroj 1512 kaj 1514 la hispanoj fondis la unuajn
vilagxojn kaj starigis la fundamenton de regximo senfine pli kruela ol la
tiama malaperanta feuxdalisma regximo en Hispanio, tiel ke ili subigis la
aborigenojn al plej malpia ekspluatado kaj iompostioma ekstermado.

Maritza Gutie`rrez


Liaoning gravigas la rolon de la sociaj sciencoj

Wu Guojiang

Eksterlanda Raportisto

 

Inter la 11-a kaj 17-a de septembro, 2004, okazis la 2-a Liaoning-provinca Populariga Semajno de la Socisciencoj en la strato Zhongjie, la plej prospera komerco-strato de Shenyang, chefurbo de la provinco. Samtempe samagado estis aranghita en chiu urbo de la provinco. Dekmiloj da popoloj direktis sin al la servaj stabloj. Refoje formighis varma tajdo de popularigo de la socisciencoj en Liaoning.

Liaoning estas provinco kun longa historio, apartenis al Yan-regno dum la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K − 221 a.K), kaj al la gubernioj de Liao-Dong (Liao-oriento) kaj Liao-Xi (Liao-okcidento) dum Qin-dinastio ( 221 a.K − 206 a.K), kaj al You-subprovinco dum la Han-dinastio (la Okcidenta Han-dinastio en 206 a.K- 24 p.K, la Orienta Han-dinastio en 25 − 220). Tie fondighis la provinco Xingzhongshu en Yuan-dinastio (1206- 1368), kaj la provinco Fengtian en la fino de Qing-dinastio (1644-1911), kaj en 1926 la provinco Liaoning kaj la nomo estis uzata ghis nun. Nun Liaoning jam farighas unu el la grandaj provincoj de Chinio, kun 4057 dekmil homoj kaj 14.6 dekmil kvadrataj kilometroj da areo, kaj kun 14 municipoj inkl. Shenyang, Dalian, Anshan, Fushun, Dandong, Jinzhou, Benxi, Liaoyang ktp.

Longa historio kaj brila kulturo donacis al la provinco firman fundamenton de Sociaj Sciencoj. Respekti, disvolvi kaj apliki la socisciencojn chiam estas unu el chefaj taskoj de la provinca komitato de la Partio kaj registaro en diversaj periodoj. En la jaro 1964 estis fondita la Liaoning-provinca Federacio de Socisciencaj Asocioj, ghi efike unuighigis la vastajn laborantojn de la socisciencoj de la tuta provinco. Depost la pordo-malfermo kaj reformado la provinco kaptis la centran temon “ekonomio- konstruo” kaj kuraghigis la laborantojn de la soci-sciencaj rondoj aktive doni siajn konsilojn al la evoluo de la provinco per diversaj metodoj, ekz. regule okazigi la glorigan kongreson. Indas mencii, ke ekde 1985 Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), kiel unu el la membroj de la federacio, multfoje estis honorigita kaj gajnis la premiojn en la kongreso.

Liaoning-provinco, kiel unu el la gravaj industrio-bazoj, faris gravan kontribuon al la konstruo kaj evoluo de Chinio, tamen kun progreso de scienca tekniko kaj diferencaj bezonoj de homoj, kompare kun la enlandaj disvolvighintaj lokoj la strukturoj de la ekonomio kaj la viva nivelo de popolo de la provinco klare postighis. Reprosperigi la nordoriente malnovan industrio-bazon farighas grave politika decido de la china registaro, ankaux estas centra tasko de Liaoning. Oni plie sentas gravecon de la socisciencoj, char ilin bezonas diskonigo de ajna valora koncepto de socia agado, profundigo de la pord-malfermo kaj reformado, kaj transformigho de la socio. La provinca registaro alte atentis rolon de la socisciencojn en plenumado de la tasko kaj akcelis tion pere de populariga semajno, serva tago, starigo de la registaraj premioj de atingoj, forumo (kurso kaj raportkunveno), prelego, konkurso de scio pri Liaoning kaj ekspozicio pri la p l iaj legajhoj. Inter tiuj aktivecoj Liaoning-provinca Populariga Semajno de Socisciencoj devas esti profita formo pruvita de la praktikado diskonigi sciojn de la socisciencoj. Ghi komencighis ekde 2003 kaj jam dufoje sukcese okazis. En la semajno centoj da specialistoj kaj instruituloj el diversaj sciencoj rekte servis al la homoj vid-al-vide, respondis kaj solvis diversajn demandojn faritajn de homoj, el tio oni vere sentas, ke la socisciencoj ja estas che ni. La chefaj estroj de la komitato kaj la registaro aperis antaux la stabloj, serioze auxskultis opiniojn kaj/aux proponojn el la homoj, kaj konis staton de la diversaj sciencoj.

Ghuste pro la alta takso de la provinca komitato kaj registaro, la socisciencoj estas en la stabila evoluo. Nuntempe ekzistas 214 socisciencaj asocioj (inkl. LEA) je la provinca nivelo, pli ol 800 je la urba nivelo, la membroj entute atingis 300000. Sendube la socisciencoj ludos gravan rolon por altigi la kvaliton de popolo kaj reprosperigi Liaoning.

 

 

Foto: la autoro kaj membroj de LEA en la 2-a Populariga Semajno de la Socisciencoj.

Wu Guojiang


Tero ektremis en Pollando

 

Barbara Pietrzak

Eksterlanda Raportisto



Unu el la plej firmaj impresoj, kiujn mi rikoltis dum mia unua vizito en
Japanio estis la bildo de la supermodernaj auuxtovojoj kaj dense levig
xantaj konstruajxoj. Multaj el ili - laux la rakonto de miaj afablaj c
xicxeronoj − rapide, kiel fungoj post la pluvo aperis en la lokoj,
ankoraux relative antauxnelonge plagitaj de la tertremoj.

Iam pri ili ni sole legis en la gazetaro aux auxdis en la radio, cetere
konsciante, ke ili okazas en lokoj tiom foraj kiel ekzemple la suda Euxropo
aux Azio. Nu, la distancoj iam sxajnis multe pli foraj ol nun. Kaj nun?
Nun, ni jam delonge kvazaux rektaj atestantoj korskue rigardas rektajn
televidajn relajsojn pri ili. Kompreneble oni kompatas al la viktimoj, sed
neniel − ekzemple en Pollando − imagas, ke io simila povus okazi en nia
lando. Pri la malversxajno de tia plago atestas ekzemple donitajxoj de la
Geofizika Instituto de la Pola Sciencakademio. Laux ili inter la 1000-a
kaj la 2000-a jaroj oni notis en Pollando 76 tertremojn, kvankam sesfoje
ili atingis la nivelon de cц. 6 gradoj laux Richter-skalo. Dume nur en la
dauxro de unu jaro en la tuta mondo oni notas cxirkaux unu milionon da
tertremoj. 8 mil de ili estas sentataj ankaux de la homoj.

Sed en Pollando la tertrema minaco praktike ne ekzistas. Tamen 10 sekundoj,
kiuj skuis la nordan Pollandon la 21-an de septembro dubigis la gцeneralan
konvinkon, ke nia lando trovigxas ekster la sisma strefo. La 21-an de
septembro 2004 la polaj informagentejoj sciigis: Marde en la norda kaj
nordokcidenta Pollando oni notis neatendite tertremon. La unua skuo havis la
forton de cx. 5 gradoj laux Richter-skalo, la alia estis pli forta je tri
dekonoj de procento. La tertremo estis sentebla en pluraj lokoj de la
nordorienta Pollando”. En la hejmoj de tieaj logxantoj spontane movig
xis mebloj kaj aliaj pezaj objektoj. En la loko Olsztyn oni evakuis la
laborantojn de la 6-etagxa vardomo. En Suwa?ki sur la muro de iu log
xdomo aperis kelkmetraj fendoj, bonsxance ne necesis evakui la log
xantojn. En Gdansko sentigxis la plankoskuoj.

La terskuo, kiu elvokis la tertreman estis registrita 40 kilometrojn
sudokcidene for de la rusa Kaliningrado, proksime al la pola limo. En
Pollando notis ilin ses sismaj observejoj. Kiel taksis ekspertoj la plej
versxajna kauxzo de la registrita tertremo estis la procezo de la altig
xado de Skandinavio, kiu komencigxis jam kiam retirigxis la glacio, kiu
kovris antaux miloj da jaroj la nordan parton de Euxropo. Sciencistoj
memorigis cxeokaze, ke de Danlando tra la polaj urboj Szczecin, Varsovio g
xis Ukrainio etendigxas la tiel nomata linio de Teiseyer-Torquist, laux
la nomo de franca sciencisto, kiu gxin malkovris. Temas pri la linio, kiu
kiel kudrajxo ligas du tektonajn platojn kaj povas farigxi virtuala fonto
de tertremoj. Sed la sisma aktiveco en Euxropo estas ankaux ligita kun la
geologia procezo de la sxovigxado de la afrika kontinenta terplato, kiu
premas la sudon de Euxropo. Tial la plej aktivaj laux la sisma vidpunkto
estas la sudaj regionoj de Euxropo. La nordo de Euxropo − escepte de
Islando estas relative trankvila. En Pollando gxis nun oni notis tre
malofte tertremojn, cetere gxis nun nur sude de la lando. Tiuj plej fortaj,
historie dokumentitaj okazis en la 1259, 1443, 1774, 1786, 1840, 1935 kaj
1992 jaroj.

Do, la septembra tertremo en la nordo de Pollando surprizis sciencistojn,
aparte gxiaj loko kaj forto. La materialaj perdoj ne estis tre grandaj, sed
polaj logxantoj en la nordorienta Pollando bedauxrinde perdis sian firman
konvinkon, ke ili vivas en tre trankvila angulo de la mondo.


Barbara Pietrzak