2004 majo

hejmen

 
 

p2~3

aktuala temo (intervjuo)

...verdaj montoj, pinkaj cxerizfloroj...

Daniele Binaghi

Dum via vojagxo en Japanio, kio plej interesas vin?
Cxio tute interesas min. Kaj tion, kio interesis min, mi multe trovis, krom japanoj mem; versxajne por japanoj italoj ja estas ege interesaj, cxu? Nu, ekz. en Kanazauxa mi ege sxatis muzeon pri artefaritajxoj; lokaj kulturaj artajxoj. Cxar ili estis ege bonaj, mi ne kapablis diri, kiuj estas interesaj kaj kiuj estas tedaj; kutime oni faras tiun difinon la? sia prefero, cxu ne?
Mi vizitis ankaux urbon Takamacu en Sxikoku, tie, en la parko "Ricurin-koen", mi unuafoje spertis HANAMI sub la cxerizarboj. Poste unu el cxicxerono, kiu estas instruistino de Teo, invitis min al sia hejmo por regali min la? la maniero; ja ankaux cxi tiu estis tre bela kaj interesa. En la insulo Sxikoku, kiam mi vizitis la unuajn tri templojn de la 88 pilgrimejoj, iu pilgrimanto, kiu suficxe bone parolis angle, klarigis al mi la templon kaj pilgrimadon. Do mi vizitis la duan templon por tranokti, ne nur kiel la simpla vojagxanto, sed mi sxatis sperti la saman vivon, kiun pilgrimanto kutime vivas, do mi tranoktis tie, kaj vekigxis frumatene por matena purigado, same kiel ili faras. Ja estis tre bona sperto por mi en cxifoja vojagxo.
Mi venis de mia lando tra Singapuro kaj Hong-Kongo. Post la travojagxo de Japanio, mi vojagxos al Indonezio, poste Auxstralion. Mi ankoraux ne scias, kiom longe mi povas daurigi mian vojagxon; cxar la bileto, tra-monda, validas dum unu jaro. La bileto ne multe kostis: 2300 euroj. Mi vojagxas per PASPORTA SERVO.

Kiel vi decidis viziti nian landon dum tiom longa tempo?
Mi kutime vojagxas longe, ekz. almenaux 3 aux 4 semajnojn en unu lando por suficxe bone viziti la tutan landon, kaj havi tempon paroli kun homoj, kiuj vivas tie. Cxar mi interesigxas ne nur pri muzeoj aux monumentoj, sed ankaux pri la homoj. Do, por mi, en Japanio, du monatoj estas la plej tauxga longeco laux la interesigxo, kaj samtempe estas maksimumo laux la grandeco de mia monujo.

Klarigu min, kia estas via hejmloko.
Mi logxas en la nord-orienta parto de Italio, en la malgranda kampara vilagxo, kies nomo estas Berararzerra. Tiu vilagxo trvigxas suficxe proksime de 10 kilometrojn de Vicenzo, kiu estas cxefurbo de tiu provinco de Italio. Kaj tiu trovigxas 60 kilometroj okcidente de Venecio, la urbo fame konata en Japanio. Mi ne naskigxis tie, sed mi naskigxis cxela loko, 100 kilometroj fora de tie, kie estas la plej granda lago en Italio. Estas kamparo, estas montetoj, arbaroj; plena de naturo.

Kio tre interesas vin en via kutima vivo en Italio? (escepte de virionoj!)
Nu, mi sxatas legi librojn, speciale sciencajn fikciajn romanojn, sed ankaux aliajn mi sxatas; romanojn, historiojn, vojagxrakontojn ktp. Mi ankaux sxatas fotadon. Kaj, do, mi sxatas komputilumi. Cxar la komputilo estas kutime suficxe logikaj. Fakte mia antaux laboro estis programisto de komputiloj. Mi ankaux havas mian TTT-pagxon.

Vi ja estas unu el helpantoj de la UK-91 en Firenze.
Jes, gxis nun mi interesigxis pri la interpretado dum la kongreso. Cxar en Italio ni jam komencis klopodi pli bonigi la scipovon de Esperanto de tiuj, kiuj pretos traduki dum la kongreso ktp. Do mi nun helpas al la LKK kiel unu el tradukintoj, kaj donas mian ideon kaj sugestojn al la organizantoj. Fakte estas malfacile helpi ilin, cxar mi estas vojagxanta.

Lasu al legantoj la mesagxon, mi petas.
Bv. viziti Italion almenaux dum la 2006 por la Universala Kongreso en Firenze. Kaj, vizitu hodiaux mian TTT-pagxon, kiu nun estas tute Itala lingvo, sed almenaux vi povas vidi interesajn fotojn: alklaku orangxan sxafon.
Gxis baldaux en Italio!

*Daniele Binaghi vizitis redaktejon en la 21-a de aprilo.

Vizitu HP-on de Daniele

revenu al komenco de la pagxo


p6~8

el Pollando kun amo

( kun japana traduko de Hiromi T. Yano)

n-ro 5

Barbara PIETRZAK

Regximo
      Pollando estas lando demokrata - plurpartia respubliko kun ducxambra parlamento. La plej supera jura akto estas la Konstitucio akceptita en la gxeenerala referendumo en la 1997-a. La regosistemo bazigxas sur la tri-regopovo - la legxdona, plenuma kaj jurisdikcio. La 2-cxambra parlamento (La sejmo: 460 deputitoj kaj la Senato: 100-senatanoj) estas elektata en la gxeneralaj balotoj por la 4-a oficperiodo. La plenuma povo trovigxas en la manoj de la prezidento kaj la kabineto. La prezidenta ofico estis restarigita en la 1989-a jaro. Prezidento estas elektata por la 5-jara oficperiodo. Nun kiel prezidento postenas dum la dua oficperiodo la elektita en la 2-mila jaro Aleksander Kwasniewski. En la 1999 estis enkondukita nova administracia reformo, en la strukturo de la sxtato funkcias komunumoj, distriktoj kaj vojevodioj. Malgraux mondkonceptaj direferencoj polaj diplomatoj de la lasta jardeko unuanime subtenis la membrigxon de Pollando en NATO, kiu estas konsiderata kiel defendo-organizo, servanta al grandigo de sekureco sur la kontinento.

Kulturo
      La vivstilo kaj mentalo de poloj kreigxis dum pli ol jarmilo. La nacian kulturon influis la situo de Pollando cxe la euxopa vojkrucigxo kaj influo de diversaj nacioj kaj religioj. Pollando formigxis sub la influo same de la tradicio de la latina mondo, kiel ankaux Bizanco - sekve de dialogo de la logxantaj en Pollando naciaj grupoj. La dialogo kaj traigxado de kulturoj speguligxas dum jarcentoj en la pola tradicio. Morojn, kondutojn, vestojn formis influoj okcidentaj kaj orientaj. Tradiciaj polaj vestoj en la 16/17-a jarcentoj kreigxis sub la influo de ricxa orienta arto, inkluzive de la islama. La frukto de pluraj influoj estas ankaux la pola kuirarto.
      Al la nuntempaj alte taksataj kreantoj apartenas plastikistoj: Roman Opaka, Leon Tarasiewqicz, Jerzy Nowosielski kaj en inter pli junaj artistoj: Michal Baka kaj Katarzyna Kozyra. Renomaj estas la verkoj de polaj skulptistoj ( Xawery Dunikowski, Katarzyna Kobro, Alina Szapocznikow, Magdalena Abakanowicz). En la intermilita periodo firman pozicion en la mondo havis la pola arta kaj dokumenta fotografio. En la postmilitaj jaroj famigxis la pola artafisxa skolo.
      La komencoj de la pollingva literaturo datigxas de la 16-a jarcento. Gravan rolon en la historio de Pollando ludis la kreigxinta, post la perdo de sxtateco en la 19-a jarcento granda romantika literaturo. Adam Mickiewicz, Juliusz Slowacki kaj Zygmunt Krasinski farigxis spiritaj gvidantoj de la nacio sen la sxtata strukturo, auxgurante gxian renaskigxon.
      La tradicion de la pola romantiko kaj gxiajn sekvojn por la pola literaturo ne eblas plene kaj kun cxiuj detaloj kompreni sen almena� ioma kono de la pola historio. Sed gxian kompreneblan por cxiu esencon entenas la - referencanta al la pola folkloro - muziko de Frederiko Chopin, rekonata en la tuta mondo. Ekde la 1927 cxiun 5-an jaron en Varsovio okazas Internacia Chopin-konkurso, unu el la plej prestigxaj pianistaj konkursoj en la mondo. Al la radikoj de la pola muziko referencas ankaux - kree alifarante gxin Karol Szymanowski, Mieczyslaw Karlowicz kaj Witold Lutoslawski kaj la nuntempulo, kreanta ankaux la filman muzikon Wojciech Kilar. Inter la avangardaj komponistoj famigxis Henryk Mikolaj Góecki, Krzysztof Penderecki. En la mondo famas polaj jxazistoj kiel Krzysztod Komeda, Michal Urbaniak kaj Adam Makowicz. Fama estas la filma lernejo en Lodzo, kiu produktis multajn aprecatajn regxisorojn.
      La nuntempa Pollando ofertas ricxajn kulturajn spertojn. Homoj interesigxantaj pri alta kulturo povas gxui plurajn muzikfestivalojn kun internacia renomo, kiel Wratislavia Cantans, varsovia Muzika Auxtuno. Polaj muzeoj prezentas interesajn kolektojn de la iama kaj nuntempa arto. El inter mondfamaj artverkoj en Pollando trovigxas "Damo kun ermeno" de Leonardo da Vinci - kiu jam >gast-vizitis< Japanion, la ligna artajxo de Wit Stwosz en Krakovo, "La Lasta Jugxo" de Memlin en la Nacia Muzeo en Gdansko. Interesaj kolektoj de la artafisxa Muzeo trovigxas en la apudvarsovia Wilanów kaj pluraj aliaj en etnografiaj kaj subcxielaj muzeoj.

(dauxigota)

revenu al komenco de la pagxo


p14~15

Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>

Tradukprovoj - 1

Tacuo Hugximoto

      Venis la jaro 1961. Tiusomere JEI invitis ankaux min al unusemajna kurso, kiu okazis kun preskaux tridek, cxefe, gejunuloj, prepare al la 50a Universala Esperanto-Kongreso. Tie cxi tamen mi ne plu skribas detale pri la kurso, konata kiel "Nobejama", sed transiros al alia temo.
      En la fino de la 50aj, aux en la komenco de la 60aj jaroj, mi komencis ankaux provi tradukojn de al mi placxaj verkoj, kaj tio estis preskaux ekskluzive verkoj de Dazai-Osamu (unu rezulto aperis en la Japana Antologio, JEI, 1965). Tamen al s-ro Mijamoto-Masao ne tiel placxas tio, ke mi sxatas Dazai-Osamu, kaj konsilis al mi traduki iom klasikan auxtoron el Meijxi (1868~1912), Kunikida-Doppo. Mi do obeis almenaux unu fojon al s-ro Mijamoto kaj tradukis: "Onklo Gen" de Doppo. Gxi tamen restis tirkeste, do ne publikigita, car li traleginte la tradukon donis iom da komentoj, sed ne diris al mi sian klaran jugxon: cxu gxi indas je publikigo aux ne. Tial, gxi falis en nebulon kaj gxis nun gxi devus kusxi ie en angulo de mia domo. Ankaux de Dazai, mi faris kelke da tradukprovajxoj, sed ili cxiuj restas ne finitaj, aux ecx se finitaj, ne pretigitaj por publikigo escepte de unu, "Simia Insulo", kiu aperis en iu numero de La Movado; simile, do, ili kusxas en mallumo miadome. Sume, nur malmulto aperis traduke el mia plumo.
      En la jaro 1964 eliris nova gazeto: l'omnibuso, en Kioto fare de s-ro Saito-Eizo kaj aliaj. En la dauxro de kelke da jaroj, en gxi aperis pluraj miaj eseoj; simile, iam ankaux en La Revuo Orienta kelkfoje aperis miaj artikoloj. Cxiukaze, mi vidas ke mi ne estis fekunda auxtoro. Plejmulton el mia vivo mi vivis cxe Oomoto; mi provizore eklaboris en gxi cxe la Internacia Fako, poste transiris al la junulara edukejo de Oomoto (1970-1996, ekskluzive), denove revenis al la Internacia Fako en 1996, kvankam samtempe mi apartenis anka�ux al la edukejo kiel la instruisto de Esperanto. Tamen, la instruisteco estis finita en marto 2002. Nun mi laboras ekskluzive cxe Internacia Fako (kune kun EPA, t.e. Esperanto-Propaganda Asocio), cxefe kiel korektisto de presprovajxoj (plus iom da lingva korektado, kaj tradukado).
      En aprilo 1965 mi havis rilaton ankaux kun la organo de Oomoto kompreneble, ekde la komenco, kaj iom kontribuis originale kaj traduke. Se mi estus diligenta, mi devus kolekti cxiujn miajn kontribuajxojn en diversaj revuoj, por kunmeti unu kolekton, kiu povos fine aperi libroforme... ankoraux nun nur vana revo!
      Nu, mi revenu ankoraux unu fojon al la tempo de Nobejama; kial gxi okazis? Simple, la japanaj esperantistoj komence de la 60aj jaroj ne estis alkutimigitaj bone paroli Esperante, sed oni decidis, ke en la jaro 1965 okazu la Universala Kongreso en Tokio. Oni do devis en la venontaj jaroj rapide elfari parolkapablajn esperantistojn. JEI, fronte kun s-ro Mijake-Sxihej, devis ion fari. Probable, s-ro Mijake inventis la semajnan trejnadon. Krom li mem, s-ro Umeda-Josximi kaj mi, nome tri personoj estis tiel nomataj "kernoj", kaj en unu semajno la tri kernoj devis kreskigi preskaux 30 kernojn, tiel ke tiuj cxi hejmregione ekfunkciu siavice kiel kernoj de la dume lernita parolkapablo.
      En la postaj jaroj oni komencis nomumi tian arangxon simple "kunlogxado", sed miamemore la unua Nobejama ne estis nomata "kunlogxado". Tamen, la semajna "kunlogxado" bone iris, gxoje kaj suficxe fruktodone. Ankaux por mi tiu Nobejama estis vere io grava. El la cx. 30 partoprenantoj estis ses esperantistinoj, kaj dume kun unu junulino el ili mi bone konatigxis. Tiam mi, la� la nuna termino, volontule servis cxe la oficejo de KLEG, sed ne estis ordinara laboristo aux oficisto, nome tuta senlaborulo. Sekve, mi havis nenian ideon, nek esperon pri mia eventuala edzigxo.

revenu al komenco de la pagxo


p16~19 ( kun originala japan-lingvo)

En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki

Bovistino (3)

      Koncerne la fruan ellitigxon, kiel jam de malnova tempo oni diras, "La projekto tra la jaro devas fiksigxi cxe la unua de januaro. La profekto tra la tago devas fiksigxi cxe la mateno de tiu tago", se oni dormas gxis malfrua mateno, oni jam ne povas venki tiun tagon. Kiom ajn oni pretendas feminismon, kiel en la nuna epoko, se dommastrino dormas gxis malfrua mateno, familio perdos strecxon. Kiam mi estis en Kisaicxi, mi ellitigxis plej frue el cxiuj domanoj, por plenumi la devigitan taskon arangxi la matenmangxon; cxi tiu kutimo ecx nun regas min kaj, tial, cxe cxio mi povis cedi al neniu. Kiel servistino de kamparana domo mi preparis rizon kaj supon por mastro kaj mastrino kaj por ceteraj cxirkaux sep homoj, kaj poste, la plej lasta, mi altabligxis. Sed, se mia mangxado estus malrapida, tio donus malhelpon al postaj laboroj; tial mi devis rapide mangxi. Estas grave, ke oni mangxu gustumante cxe cxiu mangxo, sed tio temas pri korpreteco. Se mi uzas longan tempon por mangxado, tio estas nur speciala kazo; kutime, tamen, rapida mangxado estas pli bona anka�ux por la sano. Kiam oni absorbigxas je sia laboro, nature plirapidigxas ankaux la mangxado. Kiel en la mondo trovigxas la vorto "magxado" oni rekomendas suficxan mordadon cxe la mangxo, kaj tamen, laux mi, ambaux estas bonaj. Flankenlasante homojn kun peza malsano, ne rekomendinda estas suficxe mordado de sana homo, cxar stomako perdas sian laboron: ecx la fortika stomako fine igxas malforta kaj perdas sian funkcion. Escepte de tia kazo ke oni trolacigas la stomakon per ekscesaj drinkado kaj mangxado, por tiu homo, kiu kutime modere mangxas, pli bona estas rapida mangxo, cxar tio faras la stomakon ecx fortika. Krome, grava por homa korpo estas ekskreciado; cxi tio nepre devas okazi almenaux unufoje por la tago. Se oni bezonas suficxe longan tempon por sia ekskreciado, tio mem pruvas ke ie en la korpo estas difekto. La ekskreciado de sana homo tuj finigxas agrable, tial ankaux cxi tion oni devas rapide plenumi. Koncerne rapidan banigxon, anka�ux cxi tio estas unu el la sekretoj por longa vivo, do estas grave ankaux ke oni tuj endormigxu post la enlitigxo. Cxi tio cxio nature okazas cxe tiuj homoj, kiuj rektanime plenumas sian cxiutagan laboron, konfidante cxion al Dio.

      Se mi nun rememorigas al mi la aferojn en Kisaicxi, min kortusxas la karmemoroj. Cxe la komenco de mia vivo en Kisaicxi, cxiuj vilagxanoj jugxis min kurioza, kiam ili min vidis:
"Ha, venis cxarma knabino, certe knabino el urbeto, cxu? Ja estas domagxe igi tian knabinon pasxti bovojn."

(dauxigota)

revenu al komenco de la pagxo