2004 junio

 

hejmen

Renovigado de la malnova Havano   kredu la valoron de nia lingvo!   el Pollando kun amo 

Tacuo Hugximoto:

<<Felietone-feritone>>

  En miaj knabinaj tagoj  

Por ke lingvo estu intertriba,
ne suficxas nomi gxin tia.....


p2~3 elektita artikolo el ER

Renovigado de la malnova Havano

Maritza Gutie´rrez

Eksterlanda Raportisto

      La renovigaj laboroj de la malnova Havano, populara nomo de la historia urboparto de Havano, cxefurbo de Kubo, komencigxis jam de antaux tridek jaroj danke al forta kaj inspira laboro de la urba historiisto, d-ro Eusebio Leal.
      Belaj koloniaj palacetoj kaj hostaloj estas inter la arkitekturaj juveloj renovigitaj kaj rekonkeritaj el la detrua influo de la tempopaso. La hostaloj de la malnova urbo havas apartan signifon en la historio de Havano.
      Laux la historiistoj, jam malfrue en la 19a jarcento aperis en Havano la unuaj hoteloj. Gxis tiam, la personoj de alta rango kiuj vizitis la vilagxon estis gastigataj gxenerale en la palacetoj de la havanaj plej ricxaj familioj, dum la ceteraj, ne tiom bonfartaj ekonomie, estis gastigataj en la diversaj logxejoj aux gastejoj tiam ekzistantaj.
      Tiuj hoteloj au¨ hostaloj de la kolonia periodo renaskigxis nun en la plej malnova parto de la cxefurbo, deklarita de UNESKO Kultura Heredajxo de la Homaro. Gxia cxeesto en la antikvaj kaj sxtonumitaj stratetoj de la malnova urbo obeas al du esencaj prioritatoj. Unu estas konservi la belan arkitekturan bildon de la areo, kiu rompigxus per konstruo de grandaj hoteloj, kaj la dua estas doni alian allogan kaj agrablan eblecon al tiuj kiuj preferas esti pli proksimaj al la kultura trezoro de la historia centro de tiu cxi cxefurbo.
      Tiun celon bone plenumas la hostalo de Tejadillo, nomo signifanta tegoleton. La hostalo ricevis la nomon de Tejadillo pro la sama strato kie gxi situas, tiel nomata, cxar origine unu el gxiaj domoj havis pitoreskan tegmenton el rugxaj tegoloj, kiu elstaris inter la aliaj fabrikitaj el palmofolioj.
      La renovigita hostalo estas formita el tri malnovegaj konstruajxoj, kiuj antauxe estis ege detruitaj. Unu el tiuj domoj estis tiama rezidejo de la havanino sinjorino Regla de Silva, kiu donacis gxin al la religia ordeno de Sankta Koro de Jesuo por monahxejo. Poste gxi havis samajn funkciojn, sed favore al la religio de Mari´a Auxiliadora kaj por publika instruado. Tempopaso kaj uzado lasis detruajn spurojn en la domego kaj najbaraj konstruajxoj, gxis la kompanio Habaguanex, kiu okupigxas pri turismo en malnova Havano, reakiris gxin disde la forgeso kaj transformis gxin en hostalon Tejadilla.
      Dum la zorgema renovigo de la malnovaj domegoj oni respektis la koloniajn elementojn de gxia arkitekturo kaj nun ree brilas la elegantaj vitroj kreitaj de la kuba majstro Jose Maria de la Terga, kaj gxiaj belaj marmoraj sxtuparegoj kaj la artaj trikajxoj el fero.
Por rekrei la etoson de malnovaj tempoj, la telefonoj de la hostalo prezentigxas laux la malnova uzo per orumitaj paroliloj, kvankam en vero estas teknologie tre novaj.
      En la hostalo de Tejadillo oni sukcesis bone kombini elementojn dekoraciajn kaj koloniajn kaj modernajn, kiuj garantias agrablan kaj komfortan restadon de la gastoj. La ampleksaj fenestroj kaj pordegoj, la belaj arkoj kaj intimaj koloniaj kortoj alternas kun skulptajxoj, gravurajxoj kaj ceramikajxoj faritaj de nuntempaj kubaj artistoj. En la agrabla etoso de tiu loko elstaras pro abundo, ornamaj plantoj kaj fontanoj, kiuj donas sentojn de fresxeco kaj naturo.
      Malsame al aliaj hostaloj konstruitaj en la malnova havano, la hostalo de Tejadillo havas ion novan pro tio ke 17 el gxiaj 32 cxambroj havas kuirejon.Tiamaniere, la gasto povas , lauxvole, prepari sian propran mangxajxon , ebleco subtenata de produktoj vendataj en vendejo situanta en la hostalo mem . Tamen, en la hostalo oni havas kafeterion nomatan Katedralo. Tia maniere la hostalo Tejadillo estas bela atesto pri la renoviga etoso de la malnova urboparto kaj bona ebleco por tiuj, kiuj preferas la agrablan kaj fascinan vivon de la malnova havano .

ER: Maritza Gutie´rrez

revenu al komenco de la pagxo


p4~5

aktuala temo ( intervjuo)

kredu la valoron de nia lingvo!


Hans Welling


Kiom longe via vizito en Japanio dauxras?

      Cxifoje mi restas en Japanio preskaux unu monaton, lau la invito de "Mondo de esperanto", kiu estas longjaraj amikoj; speciale kun radioamatoroj. Dank'al S-ro TANAKA Josxikacu, la organizanto, kiu invitas eksterlandanon cxiujare. Nun mi estas en Japanio kiel gasto de radio-amatoroj, kaj mi partoprenos Kjusxu-Kongreson. Tie mi faros prelegon pri euxropa historio. Mi ne rekte kontaktis kun s-ro Kauxacxi, cxicxerono en via loko, sed pere de la rondo de radio-amatoroj en Japanio mi nove amikigxis kun li.

Vi kutime kontaktas kun multaj radio-amatoroj, cxu?
      Jes, mi havas multe da kontaktoj ankaux en Japanio, Cxinio kaj Koreio. Mi estas membro de Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj. Antauxe la fako estis pli avantagxa ol nuna tempo; posxtelefonon multaj homoj havas. Ni povis uzi cxiutage Esperanton, do ni povis havi multe da sxanco por lerni gxin, uzante gxin, pli avantagxa ol aliaj homoj, kiuj ne povis havi eblecon uzi gxin dum longa tempo.

Cxu vi konis pri Oomoto antaux ol vi vizitas tien cxi?

      Jes. En Universala Kongreso mi vizitis vian faka-kunsidon, kaj plie, kiam mi estis en Japanio antaux tridek jaroj, mi partoprenis en Japana Esperanto-Kongreso en Kameoka. Fakte mi spertis vivi en Japanio! Mi ne certas la numeron, sed cxiam en la jaro kun 3, okazas Japana Kongreso en Kameoka, cxu? Do, la 60-an Kongreson mi partoprenis.

Lasta jaro estis t.n. kun 3 jaro. ( prezentante la kongresan libron)

      Mi legis tiun libron, kaj raporton pri gxi. Mi konas prof. Selten, ekde la jaro '35, tiam mi estis studento en Frankfurto, kiam li doktorigxis. Mi fojfoje ricevis konsilon pri Esperanto de la profesoro. Prof. Selten diris dum la intervjuo de la gazeto en Germanio, ke Esperanto estas bona por la cerbo. Mi mem kredas tion. La logiko de Esperanto estas tre granda, kaj ankaux, tial, do, facileco. Sed interne de la movado, ofte oni ne suficxe akcentas tiun punkton. Do, kelkaj Esperantistoj estas tre komplikaj. Ili diskutas pli pri la misuzo de la vortoj, ol pri la idealaj solvoj. Mi ne emas sxati tion. ( mi staras en sama flanko: Yas konsentis). Tiam mi gvidas komencantojn, mi ne emas multe uzi la formon "igxi", ol la formon transitivan. Por komencantoj estas plifacile komprenebla la formo, kun la kompreno de la verboj transitivaj, laux mia sperto mi lernis tiun punkton. Do, mi eldonis lernolibron, en kiu gramatikan klarigon mi komence metis. Oni diras, ke por esti bona parolanto de Esperanto necesas 50 horoj. kiel vi imagas kiom da horoj oni bezonas esti bona parolanto de angla lingvo? Cxirkaux 800 horoj; ja estas kvaloblo de Esperanto. Sed fakte ni ankoraü havas multajn ne-fluaparolantojn de Esperanto. Tio estas fakto, laux mia impreso, ke ne ekzistas lernejo!

Kiam vi komencis lerni Esperanton?

      Mi eksciis pri Esperanto kiam mi estis 12 jaragxa. Mi vidis la junuralan kalendaron, kaj sur gxi mi trovis la afisxon; tiun grandiozan ideon. Tio tute min interesis, kaj mi tuj intencis, ke mi lernu gxin. Sed, bedauxrinde, neniam povis havi sxancon por lerni, aux ecx kontakti kun Esperanto. Dum tiama deko da jaroj mi fojfoje demandis al mia amiko: cxu vi konas Esperanton? Kaj la respondoj estis neaj. Poste, subite venis la sxanco. En la universitato estis afisxo: "Mi fondos esperanto-asocion studentan por Germanio. B.v. sendi tiun posxtkarton al Hamburgo." Kaj mi sendis la posxtkarton. Tuj revenis la respondo: "Hans, bonege! Vi estas la unua studento en Aachen, do tuj faru kurson kaj organizu gxin." Sed, mi tiam nur 1 kaj duonan lecionon mi faris. Do mi respondis al li, ke mi ne havas kapablon. Li denove tuj respondis al mi: "Tute ne gravas! Vidu. Tiu avantagxo estas tre granda kontraux vera komencanto." Do, mi komencis gvidi kurson. Antaux 1 horo de la kurso mi lernis novan lokon, kaj mi instruis la saman al komencantoj!

Mesagxon al la legantoj, mi petas.
      Kredu en la valoro de Esperanto. Esperanto estas tre bona solvo por multaj problemoj en la mondo.

Famekonata kiel radio-amatoro, s-ro Welling el Germanio, vitizis oficejon de EPA laux la gvido de s-ro Kauxacxi Josxinori, direktoro de EPA, en la 11-a de Majo. ( restis tie 11~13)

revenu al komenco de la pagxo


p8~11

el Pollando kun amo
( kun japana traduko de Hiromi T. Yano)

n-ro 6 (fino)


Barbara PIETRZAK

Scienco
      Al la monda scienco la plej signifan kontribuon enportis polaj astronomoj. Unu el la aktuale plej alte taksataj en la mondo sciencistoj estas Aleksander Woloszczan, kiu malkovris la ekster-sunsisteman planedaran sistemon. Tiel li dauxrigas la tradicon de alia pola astronomo Nikolao Kopernik, kiu lancxis la heliocentran teorion pri la konstruo de nia planeda sistemo. La tradicioj de la pola scienco radikas en la mezepoko, sed ankaux en la 19-a jarcento Pollando alportis signifan kontribuon al la evoluo de la teknikaj sciencoj. En la 1883 du poloj Zygmunt Wro´blewski kaj Karol Olszewski kiel la unuaj gutigis la oksigenon kaj azoton el aero. Dufoja Nobel-premiitino Maria Sklodowska-Curie estis la kunauxtorino de la scienco pri la radiado. Sxi malkovris ankaux du elementojn: polonion kaj radiumon. La inventino de naftolampo kaj la pioniro de la petrolindustrio en Euxropo estis Ignacy Lukaszewicz. Ne eblas prisilenti la sukcesojn de polaj arkeologoj, kiu interalie malkovris freskojn en Faras. La polaj matematikistoj kontribuis al la venko de aliancanoj en la 2-a mondmilito per decxifro kaj pero de la cxifrosistemo de Enigmo al aliancanoj en auxgusto 39. Temas pri sistemo utiligata en la armeo de la 3-a Regno.
      Multaj polaj elstaraj sciencistoj vivis en elmigrejo. La mondan famon akiris la filozofia lvova-varsovia skolo de Kazimierz Twardowski. Mondan famon en antropologio akiris Bronislaw Malinowski. Auxstralion esploris Edmund Strzelecki. Benedykt Dybowski priksirbis la fauxnon de Bajkalo, Aleksander Czakanowski okupigxis pri geologio de Siberio kaj Jerzy Czerski esploris la montocxenojn de Transbajakala regiono.

Ekonomio
      La ekonomiaj sukcesoj konsistigas unu el la plej gravaj atingajxoj de Pollando dum la lastaj jaroj. La planata mastrumado el la komunsciata epoko alkondukis al ekonomia falo. La fino de la 80-aj jaroj estis la periodo de malplenaj vendejaj bretoj kaj ekonomia kolapso. Post tiu periodo la pola ekonomio estas konsiderata kiel imitmodelo de sukcesaj transformigxoj. Inauxguris gxin la enkondukita en la 1990 jaro plano de sxoka terapio.
      Polaj relative rapide retorvis sin kadre de la privata ekonomia aktivado. Ankoraux en la epoko de "fera kurteno" ili ricevis epiteton de la plej entreprenema nacio de la Centra Euxropo, okupigxante pri la etskala merkatagado. Komence de la 90-aj jaroj funkciis 1,75 milionoj da privataj firmaoj. Nun temas jam pri pli ol 3 milionoj. La privata sektoro produktas hodiaux preskaux 75 procentojn de la landa produkto brutte, enlaborigante pli ol 70 procentojn de cxiuj profesie aktivaj poloj.
      Tamen la pola mastrumado dauxre trovigxas en transformo-periodo. La plej esenca defio ligita kun nia membrigxo en la Unio estas la reformo de la agrikulturo, en kiu dominas malgrandaj farmoj. Alia defio ligigxas kun malkreskigo de senlaboreco, kiu en la 2001 superis 15 procentojn kaj nun egalas al 17 procentoj.
      Post la reveno al la grupo de mondaj demokratioj Pollando aligxis al la sistemo de la konstruado de la euxropa kaj monda sekureco. 19-jarojn post la historia striko de "Solidareco" en la Gdanska sxipfarejo okazis eksterordinara fakto. Pollando kun Hungaro kaj Cxehxo farigxis NATO-membroj. Nun Pollando kunkreas la internacian ordon estante membro de UNO, Euxropa Konsilio, OECD, CEFTA, WTO, Monda Banko, Internacia Valutfonduso kaj OBWE, Centraeuxropa Iniciato de la Konsilio de la Baltaj Sxtatoj. Polaj pacaj fortoj, organizajxoj kaj societoj engagxigxas en la helpon al viktimoj de militoj, konfliktoj kaj katastrofoj en la tuta mondo.

revenu al komenco de la pagxo


p16~17

Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>

Tradukprovoj - 2


Tacuo Hugximoto

      Se mi rakontus la tutan historion, kio okazis poste, tio postulus vere longan cxapitron, do mi estu konciza: ni geedzigxis la 17an de marto 1963, kun la cxeesto de cx. 30 geesperantistoj en salono de Oomoto-Centro, zorge de s-ro Umeda. Pli antauxe, en la fino de auxgusto 1962, mi fakte translogxigxis al Nagoja kaj eklogxis cxe AMO-Akademio, laux la afabla kaj grandanima invito de s-ro Macubara-Kotohiko. Oni pensis, ke cxe li devus esti pli da sxanco, ol cxe KLEG, atendi ecx iomete da salajro. Mi plenumis tie Esperantajn taskojn de AMO-Akademio, iom partoprenis la esperantistan vivon en Nagoja. S-ro Macubara donis al mi almenaux posxmonon, sed ne salajron. Tiel mi vivis unue sola antaux la edzigxo, kaj ankaux post la edzigxo mi vivis sola aparte de la edzino, cxar ne eblis kune vivi per tiu posxmono.
      Baldaux ni luis malgrandan apartamenton en Fukui, kien mi suficxe ofte vizitis for de Nagoja. De 1963 tia pendola vivo sen trankvilo dauxris ankoraux du jarojn gxis 1965, kiam mi danke al bonaj angxeloj (por ne eniri en alian detalon...) enoficigxis, kiel jam aludite en Oomoto, cxe gxia Internacia Fako.

      Finigxis la someraj eventoj de la jaro 1965, t.e. UK kaj aliaj, inkluzive de Oomoto-Internacia Festivalo en Kameoka; oni tamen diris nenion, nome, ekzemple, ke mia provizora dungtempo estas finita, sekve mi foriru... Certe, krom tiaj eventaj taskoj, dume mi komencis okupigxi ankaux pri aliaj laboretoj, kiel helpado en la redakcia laboro de Oomoto, kies redaktoro estis internacie agnoskita veterano s-ro Nakamura-Tazuo, jam tiam aux baldaux poste akademiano de Esperanto. Krome mi ankaux kontribuis al la cxefe japanlingva Nova Vojo. Ial kaj tial, kredeble oni perdis la bonan okazon maldungi min, tiel ke mia eksteretata dungiteco dauxris gxis la jaro 1995, kiam mi, plene 60-jara, ricevis informon de la koncerna fako, ke necesas intersxangxi kontrakton inter mi kaj la Direktoro de Oomoto-Centro. Tiel, por la unua fojo mi komencis po unu jaro labori laux la kontrakto. Poste, kiam mi igxis plene 66-jara, en 2001, okazis nova sxangxigxo al mi en la kariero. Depost tio mi tamen dejxoras laux tute alia kontrakto. Cxiuokaze, dum tridek kelke da jaroj Oomoto lasis min funkcii cxe gxi, kaj plejparte da tempo mi estis ekskluziva instruisto de Esperanto. Tio estis entute felicxa afero por mi, kiun neniu alia institucio volis dungi pro mia esperantisteco.

      Cxar en tiu cxi eseo ne temas pri unu specifa temo, mi traktas ankaux suficxe privatan temon. Mia edzino, nomata Masumi, eble malhavis almenaux prudenton, kiam sxi konsentis edzinigxi kun mi spite fortan kontrauxon de siaj gepatroj kaj parencoj. Dauxre, sxi devis laboradi, kaj sxia plej granda merito estis tio, ke sxi ne forjxetis min malgraux mia minimuma kontribuo al la familia ekonomio.
Min tamen konsolas iom da fakto, ke ni kune povis kelkfoje vojagxi al Euxropo, por partopreni en UK, en la vivo de Grezijono, Cxauxdefono...

      En Nobejama kaj Hamura, en 1962, kie okazis la dua kunlogxado organizita de JEI, kaj multaj similcelaj okazoj arangxitaj ankaux de EPA kaj studentaj ligoj en la sekvantaj jaroj, mi konatigxis kun pli junaj geamikoj. Kun kelkaj el ili mi precipe amikigxis, kaj ankoraux nun mi sxatas de tempo al tempo renkontigxi kaj babili kun ili. Mi vere dankas la pli junajn geamikojn por ilia societo kun mi.

revenu al komenco de la pagxo


p18~21 ( kun originala japan-lingvo)
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki


Bovistino (4)

     La domo de sinjoro Oosxima estis tiu de granda farmisto en la vilagxo de Kisaicxi; cxar siatempe, la domo trovigxis en pliampleksiga konstruo, oni devis fari certan financan potencon, do, la labormaniero de cxiu domano estis tre energia. La domanoj konsistis el avo, avino, filino, viroj kaj mi. La rizkampo konsistis el unu vasta kaj kelkaj malvastaj, kaj la plugkampo estis vasta inkluzive de la montaj. Farmistoj en malnova tempo kutimis mangxi por sia porcio cxefe frakasitajn rizerojn aux patatojn, kaj normalan rizon ili mangxis nur en specialaj okazoj, kiel festo k.a. Cxi tiun kutimon sekvis mastro kaj ankaux servistoj egale; en sxoon da rizeroj oni metis 6-7 gouxojn da hordeaj grajnoj kaj distrancxitaj rafanoj kaj ilin lerte kirlomiksis kaj kuiris. Post la kuirigxo la plej blankan parton mangxis mastro kaj distribuitaj al ni estis preskaux rafana parto. Krom cxi tiu patatopecoj aux buloj estis distribuitaj kvinfoje en la tago. Kaj tamen, tio ke ne trovigxis akompanaj mangxajxoj kiam ni mangxis rizon, sxajnis stranga gxis kutimigxi.
      Matene, kiam kokerikis la dua koko, oni vekis min, "Nu, Osumi-san ellitigxu!". "Jes," mi respondis kaj tuj levigxis el kusxejo. Mi igis neniun voki min dufoje. La cxiutaga mastrumado de cxi tiu domo estis tre lerta: mi laboris sen ripozi. Estis kutimo plenumi la puriglaboron por la sekva mateno jam en la antauxa nokto; antaux la komenco de vespera laboro oni donis rizkacxon kaj post kiam ni mangxis la rizkacxon, ni tuj komencis cxiuvesperan sxpinadon. Kiam finigxis sxpinado, ni komencis visxpurigadon. Precipe la parto, kiun ni devis visxi per seka tuko, estis tre peniga, cxar necesis forto. En tia kazo - kiam mi eniris monton, neatendite min trafis pluvo kaj miaj hararo kaj kimono farigxis malsekaj, kaj tamen, mi ne volis sxangxi vestajxojn pro tedeco - ja sekigxis mia kimono, dum mi faris visxpurigadon per seka tuko.
      En la nokto gedungitoj dormis en tabulplanka cxambro. En la mateno de sekva tago, kiam kokerikis la dua koko, mi ellitigxis kaj laboris sur plugkampo, kaj poste prenis matenmangxon. Post la matenmangxo cxiu domo en la tuta vilagxo kun siaj bovoj ekiris al la falcxado. "Sxicxcxoj, Sxicxcxoj!" kun korbo surdorse kaj kun rimeno enmane, cxiu iris pelante siajn bovojn.

(dauxrigota)

revenu al komenco de la pagxo


p23

Por ke lingvo estu intertriba,
ne suficxas nomi gxin tia, oni devas ankaux instrui gxin!

Renato Corsetti


      En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la malbonaj sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, strecxitaj rilatoj kaj ecx malferma milito. Ni provas helpi afrikajn landojn, en la kadro de samcelaj klopodoj de Unesko, venki tribismon.
Nia rimedo sxajnas tre bona por permesi rektan interkontaktadon inter anoj de malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj faris multajn viktimojn lastatempe. Nia projekto estas "Lingvo de paco - Ururimi rw'Amahoro". Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aux du jaroj grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan renkontigxon de esperantistoj en Bujxumburo, Burundio.
      Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta vojagxi tien, ne sen personaj riskoj, cxefe por instrui Esperanton pli bone al la instruistoj. Ni devas NUR pagi la flug-bileton kaj la ceterajn kunligitajn kostojn. Ni estas la Fondajxo Espero, konto 'Lingvo de Paco' cxe UEA, kiun vi jam multe subtenis en la pasinteco. Ni esperas, ke vi faros tion ankaux nun por ebligi cxi tiun agadon.
      Se vi sendas monon al UEA por la Fondajxo Espero bonvolu klare mencii sur la pagilo "Fondajxo Espero - Lingvo de Paco". Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p.33. Unu el la pagmanieroj estas:
Posxtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB NL21

(Redaktejo: La artikolo aperas laux la deziro de d-ro R.Corsetti, la prezidanto de UEA)

revenu al komenco de la pagxo