2004 Julio

hejmen

Pri Muzikaj Stiloj

ER: Jeremi Gishron

 

Stomp kultura festo

ER: Jonathan Moylan

 

Venu al Pekino!

Ju Jianchao

<<Felietone-feritone>>

Tacuo HUGXIMOTO

 

En miaj knabinaj tagoj

bovistino (5)

 

kondolenco al ...

Yas Kawamura


artikoloj de Eksterlandaj Raportistoj

p2~4  elektita artikolo el ER
Pri Muzikaj Stiloj 
Jeremi Gishron: ISRAELO
Eksterlanda Raportisto
     Israelo estas Azia Lando tute same kiel Japanujo kaj Nepalo. Sed iel ghi estas samtempe ankawu iom Ewuropa kaj iomete Afrika Lando. Geometrie ghi trovighas en la fokuso inter tiuj tri plej gravaj kontinentoj en la historio de la homaro.

      Kaj notu bone, la monda mezopunkto lawu la Juda Torao, la tiel nomata "Tera Umbiliko" - ne trovighas en ia moderna astronomia observatorio sur la Britaj Insuloj, sed jam de la antikveco ghi estis difinita iom oriente de Jemeno. Tiu "tera umbiliko" indikas la precizan punkton kie la Novluno naskighas chiumonate. Oni trovas ghin se oni serchos la mezpunkton inter Japanio, Britujo kaj La Bonespera Kabo de suda Afriko.

      Kaj sur la alia flanko de la Terglobo, en la Pacifika (Paca) Oceano, iom oriente de Peruo, trovighas gxia antipodo la "Mara Umbiliko", loko indikante la chiutagan naskighon de la suno. Shajne ekzistas iu vero en la esprimo ke Japanio estas la Lando de la Naskighanta Suno ankawu lawu la juda Torao, char tiu estas la longitudo jhus okcidente de Kalifornio, kaj la radioj de la naskighanta suno do unue trafas Japanio el inter chiuj aliaj landoj.

      Trovighante en la historia mezpunkto de la antikvaj kontinentoj oni vidas multajn muzikstilojn kiuj harmonias en Israelo. Ghi estas tawuga loko por renkontado inter la orienta kaj la okcidenta muzikoj. Kaj judoj certe havas renoman talenton por muziko. Kiel la germana verkisto Thomas Mann skribis en 1944: Estas mondvaste konata ke la juda popolo estas karakterizitaj per du apartaj talentoj - talento pri medicino kaj talento pri muziko". Karakteriza estas la sherco kiu cirkuladis en Israelo dum la lastatempa juda enmigrado el Rusujo: "Iu homo rigardis la longajn vicojn de homoj malsupreniri de la aviadiloj. Subite li diris. Jen tiu estas pianisto! La apude starantaj homoj tuj surprizitaj demandis: Kiel vi do scias tion? Kaj li respondis: Estas simple, li ja ne kunportas iun vilolonon sub sia brako." Kaj ia vero ekzistas en tiu popola sherco. En Israelo oni bone konstatas la eblon de simbiozo awu ech kombinado lawu novaj reguloj, de la du chefaj mondaj muzikstiloj.

      Sed kion pri la NOVA MONDO? La aventuristo Kristofo Kolombo ja elkovris novan kontinenton. Nu - ankawu ghia muzikstilo atingis Israelon. Jen provas dum la lastaj jaroj amuzigi kaj ghuigi la jerusalemanojn D-ro Ghazo (Jazz) . Mi lin renkontis antawu kelkaj jaroj kiam mi serchis muzikiston kiu povus helpi al mi ripari mian "banghon" (afrikdevena kordludilo uzata por la ghazmuziko). Lastatempe li komencis ludadi iom pli profesie en kelkaj restoracioj ekkomencante en la Jerusalema Popola Muziko Klubo kaj ech aperis granda artikolo pri li en la anglalingva gazeto "Jerusalem Post" (cetere unu el la plej antikvaj gazetoj en nia urbo) en Junio chijare. Jam lia hejmopagho funkcias sur la tut-tera-teksajho, kie li interalie anoncas kursojn por almenawu 30ojn da diversaj instrumentoj. Lia devizo estas "Ni ghojigas chiujn kun nia muziko. Multaj homoj ghojas kiam ni ekludas, kaj la ceteraj ghojos kiam ni chesos la ludadon". La privata nomo de tiu D-ro Ghazo estas Elazar Brandt kaj antawu unu jaro li formigis etan ghazgrupon nomita "La Ministerio de Ghazo kune kun Shimi Gilad kiu ludas la banghon kaj trombonisto Tomer Kriad " (www.israel.net/ministry-of-jazz).
     Kio do estas tia ghazmuziko kiu lastatempe atingis ankawu Jerusalemon? Muzika historiisto mi ne estas sed oni facile konkludas ghiajn afrikajn radikojn kaj ghia posta ekflorado en la sudaj shtatoj de Usono antawu iom pli ol unu jarcento. En la komenco ghi elkreskis chefe el tiu religia kaj popola muzikoj luditaj kaj kantataj de la unsonaj nigruloj sed poste ghi transformighis en dancmuzikon kaj kiel tia ghi iom post iom disvastigis chirkawuen en la mondon. La unua mondmilito multe helpis en tiu disvastigado char la homoj estis lacaj kaj senutopiitaj pro la tagaj terurajhoj kaj aspiris ion pli ghojan kaj malseriozan okupon. Tiu nova ghazo provizis tion. La ghazon karakterizas chefe tiu aparta kordinstrumento bangho kaj diversaj blovinstrumentoj kiel klarneto, saksofono, trombono, trumpeto kaj tubjo. Kune kun iom brua kaj diversritma tamtamado ghi estas funde bazita sur "improvizado" kaj "sinkopado" kaj aliaj specialaj muzikaj "liberecoj". La vere malnova tipo de ghazo eble ne multe plu ekzistas en niaj popularaj amasmedioj.
      Sed ghi transvivas tamen en du apartaj formoj, la popola kaj la simfonia, kaj nun lastatempe ankawu en ghia jerusalema formo (awu chu tiu estas brancho?). Ankawu ni jerusalemanoj povas nuntempe ghui tiun iom "bruan", eble krudetan sed ghojan muzikon, pro la apero de tiu "Muzika Doktoro".

      Pliaj muzikstiloj en Jerusalemo? Chu ankawu ili ekzistas? Antawu du monatoj oni aranghis grandan muzikan simpozion de araba kaj juda "Udo" ludado. Tiu ja estas la centra instrumento por niaj pli orientaj ritmoj. Sed eble tiu temo restos por alia fojo. Ankawu en la orienta muziko oni tre multe uzas la vilonon. Sed oni ne metas ghin sub la mentono sed plantas ghin firme sur la tero antawu la ludanto. Kiel ia eteta violonchelo awu mikroskopa kontrabaso.
ER: Jeremi Gishron

p6~7elektita artikolo el ER
Stomp kultura festo
Jonathan Moylan: Auxstralio
Eksterlanda Raportisto

      Antaux sep jaroj en Novkastelo, industria urbo cx. 160km norde de Sidnejo, organizigxis festo pri kultura diverseco. La festo ne estis hazarda - gxi estis respondo al la vizito de polemika politikisto Pauline Hanson, kiu siatempe penis forpreni rajtojn de indigxenoj kaj cxesi enmigradon de Azio al Auxstralio. La organizantoj ne volis respondi atake: ili volis protesti pozitive per la festo de kultura diverseco. Cxiun jaron post tiu (krom la pasinta jaro), la festo reokazis, provizante oportunon por festi diversecon kaj pridiskuti aliajn aferojn.

      Je la 29a de Majo, cxi tiun jaron, okazis la 7a "Stomp" festo en la centra parko de Novkastelo, kun unu granda malsamo: estis nur unu organizanto kaj manpleno de volontuloj. Tamen, la organizanto, Andrew Spannenberg, estis vigla kaj sukcesis sukcesigi la feston malgraux cxio. Hazarde, li ankaux estas la sekretario de la loka Esperanto-grupo.

      La agado de la tago komencigxis frue en la mateno por la volontuloj. Ili alvenis nur iomete post ol la suno levigxis, je la 7a horo matene. Ili forte kaj rapide laboris por pretigi la festejon antaux ol la komenco je la 12a horo meztage. Felicxe, la tutan tagon estis sunbrile, kaj cxiuj sin amuzis. La festa etoso inkluzivis ventrodancadon, komedion, muzikon klasikan, rokan kaj perkutan. Gxi ankaux inkluzivis forumojn kaj simpoziojn pri sano, mensa sano kaj bonfaristoj. Multaj komunumaj grupoj cxe-estis por montri sian laboron, inkluzive de la Esperanto-grupo. Pro la esperantisteco de la organizanto, la sxildoj estis dulingvaj kaj la programoj estis dulingvaj (la angla lingvo kaj Esperanto).

      En la cxefa ceremonio, la urbestro salutis la cxeestantojn kaj profunde dankis al la organizanto, kaj estis aliaj honoritaj gastoj kiel la estro de la Por-Migrinta Rimedcentro. Cxiu gasto ricevis kopion de la programo, kiu menciis Esperanton. La urbestro ekfajrigis kandelon, kaj la flamo estis dividita inter la cxeestantoj (cx. 2 000).

      Unu simpozio estis la Karma-Joga Simpozio. Gxi ekzpoziciis bonfaristojn kiel reprezentantoj de la Multkreda Asocio, kiu komunikigas diversajn religiajn kredojn, MayCare, komunuma centro en Novkastelo, Mangxoj sur Randoj, kiu distribuas mangxojn al tiuj, kiuj ne povas kuiri pro malsano aux malricxeco, kaj la Rugxa Kruco. Tiu simpozio havis tre varman etoson.

      Ankaux estis forumoj pri sano kaj mensa sano, kiu bedauxrinde ne havis auxskultantaron krom la parolantoj, cxar la forumoj estis iom kasxitaj. Ili parolis pri stigmo kontraux malsanuloj kaj kontraux homoj el diversaj kulturoj kaj nacioj. Cxar Auxstralio estas tre unukultura socio, oni traktas alilingvanecon kiel iaspeca malsano. Kvankam enmigrintoj faris la grandan penon lerni la anglan lingvon kaj tial ili estas multlingvaj, la homoj ne traktas ilin kiel egaluloj cxar ili malperfekte parolas la (akiritan) anglan lingvon.

      Alia forumo enhavis reprezentantojn el la komunumo kaj ankaux de la Asocio pri la Unuigxintaj Nacioj. En tiu forumo partoprenis irakano, kiu parolis pri siaj planoj prezenti la unuecon de la homaro tra teatro kaj aliaj artoj. Homoj, diris cxi tiu inteligenta viro, havas multajn samajn trajtojn. Ni devas gxoji pri kaj nia sameco kaj nia diverseco. La forumo estis bona oportuno por paroli inter homoj kaj egaluloj.

      Tra la parko estis multaj budoj de diversaj grupoj. Unu el cxi tiuj grupoj estas la Sovagxeja Societo, kiu celas savi la cxirkauxajxon de homa detruo. Ili kolektis subsignojn - sed kun speciala formato: la subsignoj estis sur paperaj arbfolioj (tio estas, paperoj en la formo de folioj). Sur cxiu folio oni povis skribi mesagxon pro la savado de la arbaro en la Styx (pron. stiks) Riverbordo en Tasmanio (la suda insuleto de Auxstralio). La historio de la afero estas interesa: iu malsagxa auxstralia firmao nomita Gunns (pron. gans) fortrancxis la plej grandajn malmolajn arbojn en la mondo kaj vendis ilin en Japanio. La malbona traktado de la ekologio pere de la auxstralia registaro estis kondamnita per multaj organizoj cxirkaux la mondo, inkluzive de la brita registaro.

      Ankaux estis budoj de Amnestio Internacia, la Rugxa Kruco kaj, kompreneble, la Esperanto-Societo. La festo estis tre bona okazo diskonigi kaj propagandi la internacian lingvon.
      La festo estis granda sukceso, reklamita en lokaj gazetoj kaj televidstacio, kaj je la fino de la tago la volontuloj lace reordigis cxion kaj iris hejmen, atendante kvazauxdorme gxis la venonta jaro!
ER: Jonathan Moylan

p10~11
Karaj amikoj, venu al Pekino!
Ju Jianchao

      Multaj amikoj diris al mi, ke ili jam vizitis Cxinion, ekzemple vizitis Qingdao, mian hejmlokon, kie oni gastigis la 5-an Azi-Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1992; Chongqing, cxinan municipon oni vizitis dum la Cxina 3-a Tutlanda Kongreso de Esperanto en 1995; Sxanhajon, okazejo de la 1-a Azia Kongerso de Esperanto en 1996; kaj ……, kompreneble, multaj vizitis Pekinon diverscele precipe en 1986, la jaro de 71-a UK .
      Tamen plej profunde impresis min la rakonto de sinjoro Harada Hideki, kiu jam sin preparas por viziti Cxinion per auxskultado de Esperanto-elsendo de CXRI! Sinjoro Harada planas vojagxon tra Cxinio laux la spuro de la Mondaj Naturaj Heredajxoj en Cxinio, kiujn nia elsendo kontinue konigadas! Mi tamen ne povas konigi cxi-tie la mondajn heredajxojn unu aliajn, sed mi tre volontas skize prezenti al miaj amikoj la nunan Pekinon.
    Kiel mondfama antikva cxefurbo kaj moderna internacia metropolo, Pekino vekas grandan atenton de la mondo per sia evoluigxo kaj pli kaj pli kompakta ligigxo kun la internaciaj aferoj. Kiel 3000-jara urbo, Pekino konservas kelkcent historiajn objektojn, antikvajn restajxojn kun granda valoro historia, kultura kaj arta: la Granda Muro, la Cxiela Altaro, la Imperiestra Palaco, la Somera Palaco, Beihai-parko, la religiaj konstruajxoj… cxio cxi forte fascinas la spektantojn. Kiel simbolo de brilaj historio kaj kulturo de Cxinio, ili estas sensxangxaj kaj bone konservataj.
      Kompreneble, tradicio restas ankaux en la vivmaniero de pekinanoj de generacio al generacio. Kiam kolomboj flugas tra la matenkrepusko, la promenantoj kunportas birdojn, la jangge-dancantoj kaj la taj qj chuan-ludantoj formas la plej carman pejzagxon sur la pekina strato; kiam la itala Pizza, la usona Mckdonaldo kaj la moskva Euxrop-mangxejo allogas pli kaj pli multajn mangxantojn, ankaux prosperas restoracioj de rostita anaso kaj sxafajxo, kaj Sichuan- Guangdong- kaj Shanhai-restoracioj; kiam jxus lumis lampoj cxe la fama “bufedeja strato” en la ambasadoreja distrikto, en la promenejoj jam kantis al amantoj de pekina opero… Jen la nuna Pekino, ke historio kaj moderno, antikvo kaj modo, nacieco kaj internacieco harmonie kunestas.
      Vizitu Pekinon! Ni havas multajn kialojn inviti vin al Pekino, tamen la plej rekta kialo estas, ke Pekino gastigos la 89-an UK. En Pekino trovigxas la stabejoj de CXEL, redaktejo de EPCX kaj Esperanta-elsendo de Cxina Radio Internacia!
      Cxi-jare, venos la datreveno de la 40-a jarigxo de Esperanta elsendo de CXRI, kaj jam komencigxis la aktivado de artikol-peto kun la titolo: Mi kaj la Esperanta Elsendo de Cxina Radio Internacia ekde la 19-a de decembro pasintjare, kiam la elsendo 39 jarigxis. Jam dekoj da auxskultantoj diversmaniere sendis siajn gratulojn aux artikolojn por montri la entuziasmecon al nia elsendo. Ni preparas premiajxojn kaj memorajxojn por la ceremonio al la datreveno dum la 89-a UK, mi tamen ne malkasxe diru la preparajn detalojn, dezirante, ke auxskultantoj kaj amikoj bonsxance kaptu surprizajxojn se partoprenonta en nia aktivado!
Venu al Pekino! estas multaj kialoj por veni al Pekino, kaj la plej cefa estas, ke amikoj renkontigxos, samideanoj kunvenos kaj Esperantistoj kongresos!
Pekino bonvenigas vin!      
Ju Jianchao
( redaktorino de Esperanta elsendo de Cxina Radio Internacia)

p12~13
Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>
"S-ro Micuisxi Kijosxi"
      S-ro Micuisxi estas jam 91jara, vivas sola en la urbo Nagoja, kiel tio okazis al li dum jardekoj. Antaux pli ol dudek, ecx tridek jaroj, ni estis pli ofte en korespondaj kaj telefonaj kontaktoj; bedauxrinde en tiuj cxi jaroj ekzistas inter ni apenauxa kontakto, pro ambauxflankaj pliagxigxoj, mi kredas.

     Unuan fojon post jaroj mi jxus telefonis al li (la 2an de marto 2004), kaj kun li ne tro klare interkomprenigxis; tamen, al mia demando, kiom da jaroj li havas, li klare respondis, ke li estas nun 91jara. En la komenco sxajnis al li, ke li ne scias, kiu al li telefonas, tamen baldaux li rekonis min kaj nomis min per mia nomo. Kiam li estis en solida agxo kaj tre vigla, ni renkontigxis pli ofte en diversaj okazoj.
    Por iom malnova generacio, s-ro Micuisxi estis priteminda personeco kaj ofte priparolata efektive. S-ro Mijamoto-Masao famigis sian dirajxon: se mankas temoj priparoli, oni ektemu pri Micuisxi-Kijosxi! Ambaux veteranoj estis naskitaj en la jaro 1913; s-ro Mijamoto forpasas jam antauxe en la jaro 1989, do antaux 15 jaroj. Ili estis kamaradoj en la ortodoksa senco de la vorto.
    S-ro Micuisxi komencis sian karieron kiel “knabo” dungita en kontoro de Fervoja Ministerio, kie dejxoris esperantistoj, kies reprezentanto estis ingx. Kenjxi Ossaka, la patro de japana Esperantujo. Tie la knabo Micuisxi estis dorlotata pro sia knaba esperantisteco.
Jam pli poste, kiam s-ro Micuisxi estis junulo, li havis societon ankaux kun frauxlino, kiun li nomis tiam Ajanjo, kiu en la postmilitaj jaroj famigxis relative frue kiel redaktorino de la vojagxrevuo “ Tabi” kaj vojagxeseisto, nome s-ino Tocuka-Ajako. sxajnas, ke siatempe ili estis en kolegaj rilatoj en vojagxa kampo.
      Alia epizodo: en la 26a de februaro 1936 okazis en la metropolo de Japanujo ribelo fare de patriotaj oficiroj kaj soldatoj; tiutage s-ro Micuisxi mem kontrolis biletojn cxe la stacidomo de Sxinano-no-macxi.
      Dum la milito, li estis soldato en Nov-Gvineo, sed laux lia konfeso, li ne estis bona soldato, pafante nur cxielen.
      Post la milito, li sxajnis resti unue en Tokio, poste komencis vagi aliregionen, ekz. en Hokajdo, Nagoja. Tial li havis cxie amikojn, sed sxajnas, ke antaux jardekoj li eklogxis en Nagojo.
      Foje okazis, ke li estis vespere cxe s-ro Kawamura-Seiziro, kies edzino afable invitis s-ron Micuisxi gastigxi au¨ tranokti; li dankas , sed ne konsentis. Matene, kiam la sinjorino malfermis la eksterajn glitpordojn kontraux pluvo, sxi rimarkis iun movigxi en la gxardeno aux korto. Montrigxis, ke s-ro Micuisxi tendumis tie. Kaj s-ino Kawamura koleris, opiniante, ke oni kredus, ke cxe sxi oni ne akceptas gaston, do tiu cxi tende dormis... Tre micuisxieska epizodo!
     En la urbo li longe okupigxis ankaux kiel taglaboristo. Dum ripozoj, li okupis sin per legado de Esperanta literaturo. Iusence, li estis originala laboristo, kiu pasigis la tempon per esperanta legado.
      Krome, li skribis al amikoj serion da kartoj el 2 aux 3 kartoj, cxiam poste korektitaj kaj aldonitaj. Jen tia estas s-ro Micuisxi, almenaux iaparte: al li bonan farton!!
Tacuo Hugximoto


p14~17 ( kun originala japan-lingvo sur la gazeto)
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki

Bovistino(5)

      Sur la vilagxa vojo, blindige brila de la matena suno, la bovoj, kiuj aperis el domoj, tiu kaj cxi tiu, vice pasxas pelate en la direkto al montoj -- ja estis granda spektaklo. Cxar Kisaicxi estis loko, kie trovigxis malmulta monta regiono, oni pasxtis bovojn sur tiu malvasta monta tereno. Apenaux oni atingis la monton, antaux cxio oni lasis bovojn. La bovoj konkure supreniris sur la monto kaj ili mangxis montajn herbojn kun agrabla sono "musxi, musxi". Dum oni pasxtis bovojn, oni falcxis fojnon por bovoj. Ecx mallongajn herbojn oni lerte forfalcxis. Oni falcxis ecx tiom mallongajn, kiom kreskis nur unu sunnon (3.3 centimetroj). Spertaj homoj falcxadis mallongajn herbojn tute senrezerve, sedcxe mi ne facile kolektigxis herboj, cxar mi falcxadis tiel ke mi vagis tie kaj cxi tie, pensante "cxu ne trovigxas ie plibona loko".

      Kiam mi finis la falcxadon de unu sxargxo da herboj, mi vokis bovojn, "be, be, be --". El diversaj direktoj komencis reveni bovoj, auxskultantaj la vocxojn de vokantoj. Tamen, koncerne la bovon de mia mastro, nur gxi male forkuris pli kaj pli supren sur la monto cxe mia voko "be... bee". Se mi proksimigxis al gxi, gxi kuris pliforen. Cxi tiun bovon cxiuj nomis "Man'uemon-usxi" kaj estis fama kiel malbonkaraktera bovo.

      Kisaicxi estis dividita en du partoj, nome, Kami'kisaicxi kaj Sxmo'kisaicxi; por gardi malmultajn herbojn oni dividis la monton en du partojn, intermetinte limon, kaj malpermesis ke la logxantoj de ambaux vilagxoj ne enpenetru trans la limon. Kaj ambaux vilagxoj havis siajn montgardantojn respektive, kaj igis ilin patroli sencxese. La bovo Man'uemon transiris la limon kaj rapide forkuris. Se mi ccxam gardus gxin apude, mi ne povus falcxi herbojn. Sed tamen, gxi ne estis obeema bovo, malsame ol aliaj: se mi falcxis herbojn, gxi lauxplacxe promenis ie ajn. Por ke gxi ne transiru la limon, mi devis gardi la bovon kaj samtempe mi devis rapide falcxi herbojn gxis vesperigxo. Tiumomente mi estis tiel embarasata, ke ecx mi volis plori. Eble trovigxas homo, kiu pensas ke mi ligu la bovon al io, sed, se mi farus tion, kiam mi hejmenrevenis, mi estus riprocxita, " Ja ventro de bovo estas malgranda! Kiel vi pasigis la tempon?". (dauxrigota)
MAEDA Sxigeki


p36
Kondolenco al cxies bonkora frato:
Epizodo, kiun mi ne verkis en mia libro “ Metodo de spertulo”
Yas Kawamura

(p174 de la libro Metodo de spertulo)
     Poste mi kunigxis al la karavano por la 85a UK en Tampere, per luksa auxtobuso veturis al la kongresa urbo. Je la mezo de la veturo, mi, kiel unu el karavananoj: tiun vorton fakte unuafoje mi rajtas uzi en tiu vojagxo, tagmangxis kun aliaj karavananoj en la restoracio.

      Salutis al cxiuj aliaj karavananoj, denove, reciproke, cxar li prezentis min al ili. Kaj, fine, mi sidis sur mola segxo tuj najbare de li. “ Fakte kia estis la kurso en Usono? Cu vi ekemis paroli Esperante, apenaux?”. Mi respondis al li, ke mi nun povas paroli pli, ol kiam mi vidis lin en Japanio. Plie, li demandis min pri la nuna stato de Usona esperantujo kaj mia impreso pri Usona Kongreso. Mi respondis al li, ke multe da agxuloj estas, sed apenaux estas kelkaj junuloj, kaj mi renkontis instruistinon de Joel, dum la kongreso en Novjorko, ktp. Kaj, denove, ne lasante min diri ion al li, li demandis pli, kaj pli. Respondante, ridante mi bone tagmangxis, kiel kutime dum tiu cxi vojagxo.

      Atinginte la hotelon, cxiuj gajnis ripozon. Trovinte la numeron de mia cxambro, mi iom trankviligxis kaj sentis, ke mi vere atingis kongresan urbon. Post kelkaj minutoj, mi vizitis ( aux estis vizitita; ne rekonas) lian cxambron. Tie kelkaj aliaj karavananoj ja estis, kaj la cxambro bruis plena de vocxo kun rido. Kaj poste, ili eliris de la cxambro; iuj por marsxi kaj aliaj por dusxi en sia cxambro. En la silenta cxambro neniu alia krom mi kaj li, sidis segxon unu kontraux alia.
“ Nu, eble, iom estis malgxoja tempo en via vojagxo, cxu?”
       Lia milda, malalta vocxo tute tusxis mian koron, kiun mi preskaux cxiam antauxenpusxis malgraux maldolcxo, sentimentaleco, ktp. Mi diris nenion, sed ploris kaj ploris kun vocxo, sentante sur mia dorso lian varman manon. Li, eble per unua rigardo je mi, travidis mian koron sentimentalan, kiam li atingis flughavenon kaj vidis min. En tiu nokto mi rimarkis pri tio, ke li intence demandis multe, kaj prezentis al multaj aliaj karavananoj, por ke mi ne malkasxu mian malfortan punkton tiaman. Tiela persono li estis.
1995 en Tampere: kun Yas (dekstra)
s-ro Majumi Degucxi (1941.3.12~2004.6.9)
delegito de EPA/ ricevinto de EPA-Merituloj 93~03/ eksgxenerala sekretario de EPA

Yas Kawamura

tiuj cxi monataj artikoloj de Eksterlandaj Raportistoj

Jeremi Gihron Nguyen Thanh Nga Luko
Princo Henriko Micutaka INUI Barbara Pietrzak



La Evoluo de la Flago

Jeremi Gishron: ISRAELO
Eksterlanda Raportisto


      Israelo apartenas al la Novaj Shtatoj kiuj naskighis post la fino de la koloniala tempo kaj la retroirado de la britaj trupoj el de chiuj iliaj antawuaj postenoj chirkawuen sur la terglobo. Unu jaro post Bharato kaj unu jaro antawu Chinujo, Israelo farighis sendependa.

      Ekestis nova shtato, kaj chia nova shtato bezonas flagon (kaj himnon: nia himno estas preskawu esperANTeca "La Espero", Ha-Tikva en la hebrea). La nuntempa flago havas la samajn kolorojn kiel la Greka, Finlanda, Argentina, Urugvaja, Gvatemala, Nikaragva Hondurasa kaj San-Marina flagoj kaj ankawu tiu de Salvadoro. Bluaj kun nur iomete blanka estas la flagoj de Somalia kaj Mikronezia. La blanka signifas la purecon kaj la bluo, estas tian de la chielo, simbolante la tronon de la Regho de la Regharo de la Reghoj (tiel oni nomas Dion en hebrea lingvo), nia prapatra Dio.

      Sed kiel evoluighis la nuntempa flago? Antawu nelonge la Israela Poshto eldonis novan serion de poshtmarkoj montranta kelkajn diversajn flagojn uzitaj de la judoj dum la iom moderna tempo. Chi tie mi ne volas rakonti pri chiuj tiuj sed nur pri la unua kiu fakte estas la origino de la nuntempa juda simbolo, la sespinta stelo. Tio estas la tiel nomata "Reghoflago" awu eble oni awudacus nomi ghin la "Tel-Avivo Flago".

      Kiel klarigi longan historian evoluon per nur kelkaj vortoj? Tiu nuntempa juda simbolo nomita "Magen Davido" - Shildo de Davido - estis origine ne juda sed islama simbolo. Oni nomis ghin "La Sigelo de Salomono" kaj ghi estis kelkfoje sespinta stelo kaj kelkfoje kvinpinta kiel tiu de la esperantistoj. En ghia kvinpinta formo ghi trovighas hodiawu sur la flago de Maroko kaj ech ghia sespinta varianto estis iam uzata sur la flago de Hispana Maroko kiu havis ian memstarecon dum la komenca parto de la pacinta jarcento (Bela verda flago kun sespinta flava stelego, apartenanta al la Sultano de tiu regiono).

      Kiel ghi do farighis "juda simbolo", tiu sespinta stelo? Kurte rakontita - kune kun la islamanoj ankawu la judoj uzis tiun Sigelon de Salomono por iliaj "sekretaj sciencoj" (Mistikoj). Kaj jam de antikva tempo ekzistis alia ideo "Magen Davido", la shildo de Davido. Tiuj du ideoj estis fine kombinita far de la juda komunumo en Prago. Memorajho pri tio ankorawu ekzistas en la antikva Praga sinagogo "Alt-Noj Shul", vorto kiu signifas Antikva-Nova Ejo", fakte la plej antikva sinagogo en Europo ankorawu ekzistanta. Estas tiu vorto "Alt-Noj", uzita ankawu de Theodor Herzl en sia romano "Alt-Noj Lando", kiu estis tradukita kiel "Tel-Avivo" en la hebrea lingvo. Tiu Praga flago oni do povus nomi la "Alt-Noj Flago" awu hebreastile la "Tel-Avivo Flago".

      Sed tiu flago ne estis blanka kaj blua kiel la nuntempa Israela, sed rugha kaj flava kiel tiu uzata en Maroko. Kial la nuntempan ricevis tiujn novajn kolorojn? Simple dirite - char neniu havis sufiche bonan ideon! Kiam la shtato estis tute fresha oni malfermis konkurson pri Nova Flago. Nenia propono tamen estis sufiche bona, kaj la 28-an de Oktobro oni publike proklamis ke oni dawurigos uzi la tiatempan flagon de la Sionista Movado ankawu kiel flago de la Shtato.

      Kial tiu uzado de diversaj flagoj che la diversaj nacioj? Eble la ideo devenas de la Biblio char dum la vagado en la dezerto chiu aparta tribo estis ordonita marshi malantawu sia propra standardo. La graveco de tiuj flagoj en la Torao (la unua parto de la Biblio) shajnas esti samnivela ech kun tio de la Sankta Cheejo (la pli konata greka termino estas:
tabernaklo) char nur en tiuj du okazoj, pri la Flagoj kaj pri la Cheejo, oni uzas la vortumadon "precize" kiam oni komparis la finan rezultaton kun la plej unua skizita plano.

      Israelo (la moderna varianto) naskighis unu jaro post Bharato kaj unu jaro antawu Chinujo. Tamen historie, niaj popolaj fono kaj civilizo estas iom, ech multe, alispeca ol tio de la du aliaj novaj aziaj landoj. Cetere, inter tiuj veraj gigantoj kun pli ol miliardo da loghantoj Israelo estas vere eta etulo en la monda perspektivo. Ankawu nia historio vere estas plurmiljara sed ne chia tiu evoluo tamen okazis sur nia propra tereno, dum multaj jarmiloj oni trovis la judojn loghantaj ie ajn sur la tuta tersurfaco de nia kara hejmoplanedo.

La Nova Poshtmarko
Uzita ekde la pasinta junio
Designisto: Ad Vanooljen
Grandeco: 40 mm x 25,7 mm

Por la Ehxujo niku: www.postil.com/PostBoolaee.nsf/HanpakotViewEng/
Kaj tiu speciala poshtmarko:
5A69EF02F3B2892942256D5000445463?opendocument


Majstro Altega
Saghon donu donace al mi
Kaj meritigu min
Inter paculoj

Inspiru en mi
Lingvon amikan
Ghustan parolon
Pri homa estonto

Kaj metu min fine
Inter la filoj
Heredontaj
Bongustan Ghardenon

ER: Jeremi Gishron


Eksmoda streko - malnova citadelo


Nguyen Thanh Nga
Eksterlanda Raportisto

      Hanojo - la plej longdauxra kaj olda cxefurbo de Vjetnamio - jam delonge kasxgardas en si historian sekreton − la Imperiestra palaco TU KAM TANJ. Trovigxas en la centro de Hanojo, nun TU KAM TANJ estas unu el historiaj vizit-lokoj nur antaux kelkaj monatoj.

      Revenante historion, sur la terparcelo de la malnova citadelo DAJ LA, Hanojo estis elektita kaj establita de la Regxo LI TAJ TO en la jaro 1010 kaj la tiutempa Hanojo estis portanta la baptonomon THANG LONG (ekfluganta drako).

La Regxado de LI (1009-1225) kun sia proksimume 200 jara historia ekzistado postlasis originalan kaj modelan arkitekturon, en kiu TU KAM TANJ origine estis centro de la feuxdaj regadoj.

      En la TRAN dinastio (1225-1400) estis centoj da regxaj palacoj, temploj, pagodoj kaj paradluksaj domkonstruajxoj. Dum la milito kontraux la invadintoj de Mongoloj, la civito estis gravege ruinigxinta. La Regxado de TRAN pene restauxris gxin sed poste, gxi denove estis preskaux tute detruita de la invado kaj okupado fare de feuxdaj Mingoj.
     
      Nur post la triumfo de la nacia liberiga milito kontraux la Mingoj kondukita de LE TAJ TO kaj NGUYEN TRAI, la LE-dinastio (1427-1789) rekonstruis kaj baptonomis la cxefurbon DONG KINH (orienta cxefurbo). Dum la 17a kaj 18a jarcentoj, gxi estis tre prospera kaj vivplena. Kaj en 1831, gxi estis oficiale nomata Hanojo (de la Regxo MINH MANG). La vorto HANOJ-(HA = rivero, NOJ: en aux maltranse) signifas civito maltranse de la Rugxa rivero.
      En 1802, kiam GIA LONG, kiu komencis la NGUYEN-dinastio (lasta regxado), surtronigxis Imperiestro, li ordonis detrui malnovan citadelon de la LE-dinastio kaj tiun konstrui nove sed pli malgrandige. Sur la terspaco de 1000 kvadrat-metra surfac-ampleks, la citadelo Hanojo estas kvadrata kun zigzag-lateroj cxirkauxata je 5.142 metroj, alta je 4.6 metroj, dika je 16 metroj, la citadelo estis konstruita el brikoj kiel trapez-sekco, por ke de tiuj oni povas facile observi kaj pafi ie ajn.
      Sur tiuj estas entrancxajxoj por preni antauxardajn rimedojn. Ekstere estas trancxeoj largxaj je 15-16 metroj. La citadelo havis 5 pordegoj: Orienta, Okcidenta, Suda, Norda, Sud-orienta kaj Sud-Okcidenta. La gravaj arkitekturoj estis cxefe establitaj laux la akso Nord-sudo. La regxaj palacoj sin turnis al Sudo. Tial la cxefa pordego de TU KAM TANJ, kiu devis malfermi rigardante suden, nomigxis DOAN MON (Suda pordego). Gxi havis du malcxefajn nomitajn Oriente kaj Okcidente TRANG AN. Nuntempe la partoj, kiuj jam multe perdas sian uzvaloron, estas restauxrataj kaj plibonigataj el tradiciaj materialoj. La flagomasto kun ses-angula turo estis konstruita en 1912. Interne estas sxtuparo kondukanta al la supro. Tia turmasto estas lokita sur granda kvadrat-piedestablo laux piramid-formo kun trisxtupoj.
      Estas unu el precizaj kaj plenplenaj restajxoj de Hanojo mem, TU KAM TANJ havas gravan historian valoron por Hanojanoj.

norda pordego

DOAN MON

Flag-turo

renovitita parto de la citadelo


ER: Nguyen Thanh Nga



La lasta kordo de Paganini

Luko
Eksterlanda Raportisto

      Iam estis granda violonisto, kiu nomigxis Paganini.

      Iuj diris, ke li estis tre stranga; aliaj, ke li estis supernatura. La magiaj notoj kiuj eliris el lia violono havis tre malsimilan sonon, tial neniu volis perdi la oportunon cxeesti lian prezentadon.
Iun nokton, la podio de auxditorio plena je admirantoj estis preparita por ricevi tiun faman homon. La orkestro eniris kaj estis varme aplauxdita. La orkestestro eniris tuj poste kaj estis ovaciita. Sed kiam ekaperis la figuro de Paganini, triumfe, la publiko tondris.
     
    Paganini metis sian violonon sur la sxultron, kaj tio, kion oni spektis kaj auxdis, estis nerakontebla. Plennotoj kaj duonnotoj, okonnotoj kaj deksesonnotoj, tridekduonnotoj kaj sesdekkvaronnotoj... sxajnis ke cxiuj notoj havis flugilojn kaj ecx flugis laux la movoj de tiuj sorcxintaj fingroj.

      SUBITE, stranga sono cxesigis la revadon de la auxdantaro. Unu el la kordo de la violono de Paganini rompigxis. La orkestestro haltis. La muzikistoj haltis. La publiko haltis. Sed Paganini ne haltis. Firme rigardante sian partituron, li komencis produkti mirindajn sonojn el violono kun problemoj. La orkestestro kaj la muzikistoj, poseditaj de granda felicxo, rekomencis ludi la muzikon. Sed la publiko, ne havante tempon por sin komplete trankviligxi, SUBITE auxdis alian maltrankviligan sonon, kiu faligis la atenton de la auxdantaro.
    Alia kordo de la violono de Paganini rompigxis. Denove la orkestestro haltis. Denove la muzikistoj haltis. Sed ne Paganini. Kvazaux nenio okazis, li forgesis la malfacilajxojn kaj sekvis, produktante sonojn el la neebleco. La orkestestro kaj la muzikistoj, kortusxitaj, rekomencis ludi. La publiko, gape, ekkriis HOOO!, kiu ehxis tra la tuta auxditorio. Tamen, ili apenaux povis imagi tion, kio estus okazonta.
    Tria kordo de la violono de Paganini rompigxis. Cxi-foje, la orkestestro, la muzikistoj kaj la publiko haltis kaj haltigis siajn spiradojn, siaj koroj preska? saltante for de la brustoj. Sed Paganini ne haltis!
    Kvazaux muzika tordulo, li eltiris cxiujn sonojn el la sola kordo, kiu restis en tiu detruita violono. Li forgesis neniun noton. La sxvitanta orkestestro kuragxigxis. La mirplenaj muzikistoj kuragxigxis. La publiko iris el la silento al la euxforio, el inerteco al tondro.
    Paganini atingis la gloron. Lia nomo pretervivas tra la jaroj. Li ne estas nur genia violonisto; li estas ankaux la simbolo de la profesiulo, kiu sekvas sian laboron antaux la neebleco. Mi ne scias, cxu vi havas problemojn, aux, se vi ilin havas, kiajn problemojn vi havas. Mi sincere esperas, ke vi bonege fartas nun. Sed la vero estas, ke ne cxiam la vivo estas tiel felicxa kaj “rozplena”.
     La problemoj aperas kiam oni ne atendas ilin. Ili estas parto de nia ekzisto sur la planedo kaj fojfoje ecx helpas nian progreson cxiasence. Ili povas esti personaj, profesiaj, geedzaj, aux familiaj, kaj okazigas sxangxojn en nia memestimo kaj plenumado.
    Pri iu afero tamen mi ja scias: ne cxio estas perdita!
Unu kordo ankoraux ekzistas, kaj estas sur gxi, ke ni praktikos nian talenton. Ludante gxin ni vibros. Do, ni akceptu, ke la vivo cxiam donos al ni la lastan kordon.
    Kiam vi estos elrevigxinta, neniam rezignu. Ankoraux ekzistos la lasta kordo de la inteligenta persistemo, de “provi unu foje plu”, por fari novan pa?on kun nova vidpunkto.
    Ni do veku la Paganinon kiu estas en ni, kaj ni antauxeniru por venki. Venko estas la arto sekvi, kiam la aliaj decidis halti.
ER: Luko




Tutafrika futbala pokalo

Princo Henriko

Eksterlanda Raportisto

La 24-a tutafrika futbala /piedpilka pokalo komencigxis en Tuniso Tunizio. La konkurso estis simbola. Gxi estis la 24-a kaj komencigxis je la 24-a de januaro kaj finigxis je valentena tago 14-a de februaro. Krom tio, tri landoj partoprenis por la unua fojo ekde la konkurso komencigxis en 1956 en Egiptio. Nome Ruandio kiu ecx nun kuracas la cikatrojn de la 1994a genocido./milito en kiu la gento/tribo hutu murdis pli ol milionon de tutsi etno, due, Benino-respubliko kaj fine Zimbabwe kiu sendependigxis en 1981.


Dum la tri semajnoj de ludoj, la tuta mondo gluigxis al la televidoj por sperti la plejbonon de afrika piedpilko kies piedpilkistoj ja ludas por diversaj mondkonataj teamoj en Euxropo precipe. oni do atendis la plejbonan kaj multaj euxropaj kluboj venis por malkovri novajn talentojn por inviti/acxeti ktp.


      Du landoj volis fari/krei historion nome Kamerunio kaj Egiptio. Ambaux jam gajnis la pokalon kvarfoje. Egiptio en 1956 , 1957 kaj 1998 kaj Kamerunio en 1984, 1988, 2000 kaj 2002. Se iu el ili gajnus, tiam estus la unua foje iu lando faris tion kvinfoje. Krom la menciitaj landoj estis Kongo dr,Sudafriko, Algxerio, Maroko, Gineio, Kenjo, Nigxerio, Malio, Tunizio la gastiganto, Burkina Faso,
Senegalio.

Kiu interesis homojn ankaux estas la nomoj de la landaj teamoj. Nigxerio estas la superaglo, Kamerunio ne konkereblaj leonoj, Senegalio teranga leono, Algxerio dezertkonkerantoj, Maroko atlas leonoj, Egiptio sendube faronoj, ktp.

    Do post tri semajnoj de afrika piedpilko, ni konfirmis ke la teamoj ne agis kiel la karesnomoj kiujn oni nomas ilin . Kameruniaj ne konkereblaj leonoj estis konkeritaj de nigxeriaj superagloj en la kvaronfinalo, same kiel la terangaj leonoj de Senagalio fare de la agloj de malio, la dezertbatalantoj de algxerio perdis aux malvenkis je la manoj de atlas leonoj de Maroko ktp. La duonfinalo estis inter Nigxerio kaj Tunizio la gastiganto kaj post 120 minutoj la goloj estis egala 1: 1 kaj oni devis apartigi ilin per la avantagxa kiko kaj fineTunizio venkis je 5:3. La alia duonfinalo estis inter malio kaj maroko kaj je la fino de 90 minutoj, la atlas leonoj bategis maliajn aglojn je 4:0.

    Do je valentena tago, la finalo estis inter du nordafrikaj landoj Tunizio kaj Maroko kaj je la fino la rezulto estis 2:1 favore al la gastiganto. do post la tri semajnoj de bona piedpilka konkurso, oni devis adiauxigxi por renkonti denove en 2006 en Egiptio. Gxis tiam sukceson kaj vivu la afrika versio de piedpilka mondpokalo.

ER: Princo Henriko

 




Pri Japana kulturo en Novjorko

Micutaka INUI
Eksterlanda Raportisto
Mi nomig^as Micutaka INUI, mi estas S^into-Pastro, laborante en Novjorko.
Mi volas prezenti mian laboron kaj impreson en Novjorko dum 1 jaro kiel raporist de NV.
 
En 24a de Majo, mi havis Shinto Purig^inta Rito por "Malferma g^oja kunveno por ekspozio de MATAROO-PUPO" c^e "NIPPON CLUB". "NIPPON CLUB" situas en Novjorko. Tuj poste tiun c^i ekspozio, japana aktorio Norika HUJ^IU^ARA havis foton ekspozion pri Afuganio c^i tie.

Unue, mi devas klarigi pri "MATAROO-PUPO".

"MATAROO-PUPO"---Antau^ 260 jaroj, farig^is tiu^n c^i pupo c^e Kamigamo-j^inj^a sanktejo kie trovig^as en urbo Kioto. Unu el la S^intoisto s-ro Tadas^ige TAKAHAS^I, laborante Kamigamo-j^inja sanktejo, li kreis unuan pupon uzante resto de S^intoaj ritiloj kaj vestaj^o de S^into-pastro.
      Ili nomig^is tion kiel "Kamo-pupo". Poste, pri kaj pri s^ang^ig^is tion. Finfine, unua s-ro Mataro KANABAJAS^I kreis Mataro-pupo. Nun multe da lernantoj lernas tion c^i pupo sur tuta mondo. Kompreneble ankau^ Novjorko. Tial posto la 260 jaroj nun, tra la maro, Mataro-pupo vivas ec^ en Novjorko.

   Tiu tage, mi prezentis S^into purig^inta ceremonio por c^iuj pupoj kaj c^iuj homoj. Tiam, mi ricevis demandon el unu el la ne japano. "Vi havas arbilon per via maldekstra mano. Kio estas tio? Ankau^ pupo havas tion."


      Tiun c^i arbilo ili nomig^as sceptro(japana lingve:S^ja-ku). C^iu S^into-pastro havas sceptron por sin rektigi dum la rito. Kaj antau^e, en la HEIAN periodo (c^irkau^ 8C-12C), burokratoj havis tion kaj skribis ordon de oficiala ceremonio sur malantau^e.

     Mi havas tian laboron por ne-japanoj en Novjorko.

Mi prezentos multe pri g^i.

ER: Micutaka INUI

 

 




Pri japanaj vagantaj farmaciistoj en Varsovio
Barbara Pietrzak
Eksterlanda Raportisto

      Inter multaj varsoviaj muzeoj trovigxas kelkaj pri kiuj, ecx varsovianoj ne multe scias. Al tiuj cxi en la pola cxefurbo apartenas la Muzeo de Farmacio, kies patronino estas Antonina Lesniewska. Anna Lesniewska, vivinta en la jaroj 1866-1937, estis unu el la unuaj diplomitaj farmaciistinoj en la mondo. Sxi establis la "Unuan Virinan Apotekon" kaj "Farmcian Lernejon por Virinoj" en Sankt Peterburgo (Rusujo) kun tre ambicia kaj novenca instruprogramo. La muzeo posedas la unusolan ekzempleron de sxiaj rememoroj (el la 1901-a jaro), kiu trovigxas en Pollando.
     La konstantan ekspozicion en la varsovia Muzeo de Farmacio konsistigas la originala ekipajxaro de apoteko el la komenco de la 20-a jarcento. Trovigxas en gxi ankaux valoraj apotekaj akcesorajxoj kaj laboratoria aparataro. Al la plej interesaj apartenas la 19-jarcentaj kristalaj kaj porcelanaj apotekaj skatoloj kaj ujoj, kobaltaj boteloj por teni konjakojn kaj aromigitajn akvojn kaj la 18-jarcenta trancxilo por kuracherboj. Krome oni prezentas ricxan kolekton de pakumoj, medikamentoj kaj reklamoj de la antauxmilitaj farmaciaj firmaoj. Aparta interesajxo estas lake fermitaj boteloj kun kuracherbaj alkoholajxoj el la 1903-a kaj 1914-a jaroj.
     La muzeo enhavas ankaux interesan farmacian bibliotekon, inter kies volumoj trovigxas la apotekaj libroj el la limejo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, receptoj, farmaciaj kalendaroj, universitataj lernolibroj kaj farmaciaj periodajxoj. La kolekton interese kompletigas fotografajxoj kaj universitataj diplomoj kaj desegnajxoj kun farmacia temaro.
      Krom konstanta ekspozicio, foje aperas tie ankaux ekspozicioj portempaj.
      Inter cxi-lastaj ni nepre menciu tiun, kiu sub la titolo ?Medikamentujoj kaj kuraciloj de japanaj vagantaj apotekistoj” proksimigis la nekonatan en Pollando sistemon de la distribuado de tradiciaj kuraciloj, kaj atentigis pri tio, ke la nun praktikata en Japanio medicino radikas en la tradicio kaj kulturo de cxi tiu lando.
      Kaj tiel la pola vizitanto de la ekspozicio povis ekscii, ke la silueto de la vaganta vendisto de kuraciloj firme radikigxis en la pejzagxo de Japonio. La vagantaj vendistoj de kuraciloj aliradis ecx plej malgrandajn vilagxojn, homojn ofte tre malricxajn, do uzadis vestajxojn simplajn kaj samtempe komfortajn por longa veturo. Tutcerte por ni estas tre interese ekscii, ke ili surdorse portis korbojn el salikbrancxetoj, kiuj povis enteni po 10 kilogramojn da kuraciloj. Krom kuraciloj cxiu el ili portis kun si la kalkullibrojn kaj krome cxiu vaganta apotekisto havis liston de cxirkaux 1200 hejmaj mastrumejoj, cxar tiom da ili - kiel ni informigxis - povis priservi unu vaganta farmaciisto. Tiuj japanaj specialistoj notis ne sole la nomojn de la vizitataj personoj, sed ankaux informojn pri la membroj de cxiu el la familioj, raportojn pri ilia sansato, datojn de unuopaj vizitoj, registron de lasitaj medikamentoj, notojn pri interesoj kaj kuriarataj preferoj de vizitataj familioj. Tio ege gravis, cxar de la medicinaj konoj, la kapablo analizi la informojn pri la sanstato de la familio kaj intuicio dependis la financa sukceso de la vaganta farmaciisto. Kiam Japanio eniris la eraon Meiji la vagabondaj farmaciistoj frontis malfacilan periodon, cxar tiam la euxropan medicinon oni rekonis en Japanio kiel la oficialan. Tamen malfacilajxoj ligitaj kun tiu periodo estis supervenkitaj. Post la 2-a mondmilito la japana registaro permesis al la vagantaj farmaciistoj dauxre distribui medikamentojn, sed sole tiujn produktatajn de farmaciaj fabrikoj. Tio spronis kreigxon de specializaj establoj, produktantaj volonte aplikatajn de japanoj hejmajn kuracilojn. La vagantaj apotekistoj nun estas jam diplomitoj de la farmaciaj fakultatoj. Unu el la plej konataj en Japanio produktocentro kaj dustribuocentro de hejmaj medikamentoj estis kaj dauxre estas Toyama. Pri la valoro de hejmaj medikamentoj onidire la japanaj familioj estas certaj, kredante ke oni elektis por ili la plej tauxgan kuracilkomplekson, kiu certigas ke sendepende de tio, kiun malsanon suferos la familimembro cxiam li tuj disponos pri kuracilo de la unua helpo. Tiu fido menifestata al la apotekistoj kaj korligigxo al la tradiciaj kuracilaj certigis konstantan evoluon de la fabrikoj.

      Cxu fakte multaj japanoj mem scias pri la historio de sia farmacio, kaj pri tio, ke onidire ankoraux nun 20 mil farmaciistoj praktikas kiel distribuantoj de hejmaj medikamentoj? Ne gravas! Mian imagon aparte alparolis la figuro de la antikva japana apotekisto, kiu devs porti surdorse sian kuracilprovizon, sed aliflanke la eksponajxo: trancxilo por kuracherboj tuj sufloris − ke la bazo de medicio − la kuracherboj − estas komuna sendepende de la kulturoj. Ankaux en Pollando la kuracherbo estis la bazo por produkti medikamentojn, prepari infuza?on ka. Kaj multaj el ni en Pollando − malgraux enorma evoluo de farmacia industrio - dauxre uzas kuracilojn kun la marko >Herbopol<, kiu rekte sufloras ke temas pri kuraciloj baze de la naturaj herbaj ingrediencoj. Kompreneble tiel mi nun ?transsaltis la tutan periodon” de la evoluo de la pola farmacia industrio − kiu jen servas por provizi nin per naturbazaj medikamentoj, jen per plibeligiloj, kiuj bazigxas sur kuracaj proprecoj de la uzataj ingrediencoj, sed certe al tiu temo cxeokaze mi sxatos referenci. Cetere valoras scii, ke same kiel iam ankaux nun oni povas tute facile ?produkti” hejme necesan medikamenton por tuja uzo − baze de facile disponeblaj fruktoj kaj legomoj. Ekzemple iuj personoj suferas pro brunaj makuletoj de la manplatoj. Onidire oni facile povas ilin forigi uzante la verdajn foliojn de petroselo. Manprenon de tiuj folietoj necesas pecigi kaj boligi dum cxirkaux 20 minutoj en du glasoj da akvo. Per tiel akirita malvarmigita akvo necesas sekve dum cxirkaux du semajnoj kelkfoje tage froti la manplatojn por akiri atendatan sukceson.

ER: Barbara Pietrzak