| aktuala temo: Agnieszka Barbara Pietrzak | el Pollando kun amo | Felietone-feritone |
| En miaj knabinaj tagoj | La 1-a Transnokta Esperanta Kurskunveno
de Junularo en Kioto |
aktuala temo
Al Hirosximo

Agnieszka Barbara Pietrzak
Preskaux ekzakte 59 jarojn kaj 6 monatojn
post la eksplodo de la unua atombombo super Hirosximo mi trovigxas en la urbo,
kiu dum jardekoj simbolas la apogeon de la homa orgojlo kaj krueleco. Hirosximo
bonvenigas sunplene, sed samtempe per ioma malvarmo kaj delikataj negxoflokoj.
Densa konstruajxaro diversstila kaj hastanta homamaso kvazaux kontestas la imagon
pri gxi, kiun mi havas laux fotoj, filmitaj dokumentoj, priskriboj. Kvankam
la difinojn pri la atombomba minaco oni deklinacias de jardekoj laux diversaj
vidpunktoj - militara, ekologia, pacminaca - Hirosximo kaj Nagasaki dauxre rolas
kiel simbolo, eble simbolo iom paligxinta?!
Atendante la tramon numero 2 kondukontan al la
Pacmuzeo mi rigardas la preterpasantojn kaj ne povas rezisti la trudigxantan
demandon: al kiom da ili akompanas la konscio pri Hirosximo-ekstermita, Hirosximo-simbolo?
Nu, mi certe malpravas allasante cxi tiun demandon - la vivo observas la proprajn
regulojn - sed mi ne povas liberigxi de tiuj pensoj. Nur la lastan nokton mi
finlegis la esperantigitajn rememorojn de postvivintoj. Tra la tramfenestro
videbligxas la granda bulo de basbala stadiono. Ankoraux momento. La tramo haltas.
Kaj jen maldekstre spirhaltigas la reala, tusxproksima simbolo de la katastrofo
de antaux 60 jaroj, la skeleta kupolo de la Atombomba Domo videbligxanta tra
la arbobrancxoj kaj folioj. Kun la sento de ioma nekredemo, hezitemo, respekto,
mi malrapide proksimigxas, fotas; la rigardo registras cxiun detalon de la nuna
realo, de la etendigxanta vaste ne surkonstruita spaco de la Paco-Parko. Tien
ni celas kun YANO Hiromi, kiu akompanas min en la nomo de EPA. En la Pacmuzeo
atendas nin jam OSIOKA Moritaka kaj HARADA Hideki, kaj gxuste samideano OSIOKA,
hirosximaano ekrolas kiel la cxicxerono. Skize venas informoj tiom konataj,
sed nun perceptataj ankaux kun tiu aparta prilumo venanta el la fresxlegitaj
travivajxoj.
Niaj unuaj pasxoj direktigxas ankaux al la rememoroj
de la postvivintoj - cxi-foje en la grafika formo. Jen desegnajxo de antaux
la atako, sed tuj en la apuda mi rekonas la flavan lumon, pri kiu mi legis tiom
fresxe. Rekte fizike kauxzas la doloron la aliaj - virino pendanta, kvazaux
"gluigxinta" per la haroj al la elektra tramdrato, akvobaseno plena
de kadavroj jen en gxi drontintaj, jen senvive klinigxintaj por almenaux per
akvoguto mildigi la suferojn. Fakte la desegnajxoj ne multas, sed vomas la rememorsxargxon
de la transvivintoj. Nur nun ni transiras al la Pacmuzeo. El inter kelkaj lingvoversioj
- en kiu mankas Esperanto - mi elektas la italan. La songvidadon akompanas la
kromefektoj. Dokumentaj filmscenoj pri la atombomba eksplodo, materialaj restajxoj
de la viktimoj, maketo de Hirosximo antaux- kaj post la atombomba atako ebligas
cxiusense profundigxi en la tragedion. Kaj subite venas la rememoroj pri scenoj
de terure ekstermata dum 6 jaroj Pollando, Varsovio... Sed denove mi estas en
Hirosximo, por kies ekstermo suficxas sekundoj, por ke la gxis tiam nekonata
detruforto de la atombombo forvaporigu, neniigu neniam kalkuleblajn viktimojn!
Bonsxanculojn? Kun skuita koro mi rigardas fotojn de aliaj, kiuj memorigas milojn
da aliaj, kiuj spertis la pluvivon: blindaj, kripligitaj, kun krevanta kaj degelanta
hauxto, kaj pensas pri tiuj - kiujn la morto falcxis jam jarojn post la eksplodo,
kiel la revantan pri la pluvivo Sadako, kaj pri la orfoj de Hirosximo...
Filmscenoj pri la subskribo de dokumentoj malpermesantaj
la testadon de la nuklea armilaro... Tergloba maketo elmontranta kiom da sxtatoj
jam nun disponas pri la nukleaj obusoj. Edifaj vortoj de la mondgravuloj, kiuj
antaux� mi vizitis Hirosxima, inkluzive de Johano Pauxro la 2-a. El la memorprofundo
elaperas miaj lernejanaj ekzercoj pri la protesto kontraux la atombomba atako.
Pasis tiom da jaroj!! La memoro paligxas, sxajnas ke tiu pri Hirosxima ankaux.
Veninte tien mi ne havas dubojn: gxi dauxre avertas! Gxi ne sole avertas. Unu
el la lastaj fotoj - tiun pri la burgxonanta floro sur nehomece ekstermita tero
mi "elportas" metafore el Hirosximo kiel la simbolon de espero, kiel
la mesagxon de paco - dauxre bezonata, ankaux komence de la 21-a jarcento.
Sed estas iu kroma mesagxo, kiu nunepoke meritas
tute klare atentigon, lige kun la lancxo de la unua atombombo kontraux Hirosximon.
La pardono! Cxu eblas pardoni aux cxu nur forgesi? Sed la forgeso kauxzas, ke
ni facile allasas la riskon de la pacminaco - konservita kun tioma peno en la
dauxro de la postmilitaj jaroj. Se ecx pri tio forgesas unuopaj sxtatoj kaj
registaroj - la maltrankvilo pri endangxerigita paco en la socioj viglas - kvankam
motivas gxin aliaj skuintaj la mondon eventoj. La rankorreago sxajnas komprenebla,
sed cxu disfloras el gxi la pacespero?
el Pollando kun amo
( kun japana traduko de Hiromi T. Yano)
n-ro 4

Barbara Pietrzak
(historio 2)
Dum Pollando respektis la fundamentajn principojn
de demokrato gxi farigxis kiel la unua lando en Euxropo la atakcelo de la hitlerana
3-a Regno. 17 tagojn pli poste gxi estis atakita de Sovetunio en oriento. Ambaux
agresintoj dividis la teritorion de Pollando dekumante gxiajn politikajn, ekonomiajn
kaj intelektulajn elitojn. En la hitlera koncentrejo en Oswiecim, origine kreita
kiel la mortotendaro por polaj patriotoj, kaj sekve transformita en unu el la
plej grandaj tombejoj de la mondo pereis cxirkaux unu kaj duona milionoj da
personoj el diversaj landoj, grandkvante juddevenaj.
Sur la teritorioj okupaciitaj de Sovetunio centoj da miloj da poloj estis translogxigitaj
kaj deportitaj al ekzilejoj en la profundon de Rusujo. Miloj da polaj soldatoj
kaj policistoj estis murditaj en sovetaj militkaptitejoj, ekzemple en Katyn'.
Malgraux la fakto, ke Pollando ekde la komenco estis membro de la kontrauxhitlerana
koalicio la traktatoj de Churchil, Roosvelt kaj Stalin en Jalto decidis, ke
anstataux farigxi post la milito suverena sxtato Pollando por jarcentduono ektrovigxis
en la soveta influsfero. Tamen malgraux enkonduko de cenzuro, politika kontrolo
super la kultura kaj artaux vivo, reprezalioj rilate al la ekleziaj strukturoj
kaj gxiaj opoziciaj agadoj, en la sxtatbloko kontrolata de Sovetunio Pollando
gxuis relativan liberecon. Tamen ekonomiaj krizoj de subpova centre planata
mastrumado plurfoje kauxzis laboristajn protestojn.
En junio 1956 eksplodis laboristaj protestoj
en Poznano, en la 1968-a jaro protestis polaj studentoj kaj intelektuloj. En
la 1970-a eksplodis - sangoversxe strangolita laborista protesto en la Marbordo.
La morala faktoro, subtenanta la reziston de la socio kaj de gxiaj opinikreaj
elitoj rilate la komunitajn auxtoritatojn estis la elekto en la 1978-a de kardinalo
Karol Wojtya la Papo kaj lia unua vizito en Pollando, kiel la estro de la Katolika
Eklezio.
En auxgusto 1980 pro intensigxantaj ekonomiaj malfacilajxoj eksplodis strikoj
en la Marborda Regiono. La 37-jaragxa tiam Lech Walessa el la Gdanska Sxipfarejo
aligxis al la strikantaj laboristoj, farigxante ilia gvidanto. Akompanis lin
multaj intelektuloj. Tio signifis finon de la erao de komunismo en la Centra
kaj Orienta Euxropo. En septembro 1980 kreigxis "Solidareco" - la
unua en la landoj de la sovet-influa bloko - suverena socia movado, kiu havis
la formon de la sindikato. Gxi unuigis sub la devizo de la pacaj transformigxoj
reprezentantojn de cxiuj sociaj tavoloj. "Solidareco" farigxis movado
amasa, gxiajn vicojn eniris cxirkaux 10 milionoj da personoj, alie cxiu tria
plenkreska polo. La maltrankviligxinta, pri la evoluo de la eventoj, la komunista
partigvidantaro proklamis en decembro 1981 la militan staton. Avanaj opoziciaj
agantoj, inkluzive de Lech Walessa estis internigitaj. Tamen la kreskanta socia
malkontento devigis la auxtoritatojn al cedoj.
En la 1988 sekve de la internacia situacio (ia.
la reformoj de Gorbaczow) kaj interna (la ekonomia falo kaj strikoj) la auxtoritatoj
decidis ekdialogi kun la opozicio. En februaro 1989 la unuan fojon en la postmilita
historio de Pollando kaj la unuan fojon en la historio de la sxtatoj de la soveta
bloko - cxe la ronda tablo eksidis reprezentantoj de la registaro kaj de la
demokrata opozicio. En junio 1989 okazis la historiaj balotoj kun la partopreno
de la opozicio. Malgraux garantio de la parlamenta plimulto al la komunista
flanko la roloj inversigxis. La establo de la unua demokrata registaro de Tadeusz
Mazowiecki inauxguris rapidajn politikajn transformigxojn en la Centra Euxropo
kaj falon de sovetmodela regximo. Tiam, sekve de cxiuj cxi eventoj- falis la
berlina murego, falis Sovetunio, finigxis la malvarma milito, kaj Pollando revenis
al la grupo de demokrataj landoj. Mazowiecki registaro inauxguris vastajn ekonomiajn
reformojn, rapide malkomponigxis la gxistiama, politika sistemo.
En januaro 1990 estis malfondita pola komunista
partio. Kreigxis la plurpartia sistemo, estis enkondukitaj civitanaj liberoj.
En decembro '90 la prezidentajn balotojn venkis Lech Walessa.
Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>
Tacuo Hugximoto
1: Ehxe al mia felietono
En la januara n-ro de la Nova Vojo s-ro Sergio
Anikeev kun intereso legis mian felietonon, kaj li diras jene: Frapis miajn
okulojn lia esprimo "filogino" kaj aparte la vorto "gin-ekologio"=ekologio
de virinoj. Ecx se li bonhumore intence kripligis la vorton, tamen gxi devenas
de kombinado el du grekaj vortoj: gineka (virino)+logos(vorto).
Se dauxrigi samhumore, mi proponus trakti la
esprimon "filogino" kiel "fi-e"+"log-i"+"in-o".
Unue, mi tre kore dankas s-ron Anikeev, cxar li estis, tre versxajne, la unua
persono, kiu tiel konkrete reagis entute al tiu cxi serio; due, pro la enhavo
de lia ehxo. Mi ne scias grekan lingvon, nek latinon. Mi, sendepende de tia
etimo kiel "gineka", nur interpretis la vorton ginekologio per ekologio
de virinoj, cxar oni nun tiom ofte renkontigxas kun la vorto ekologio.
Cetere, mi iom cerbumas super lia propono: "fi-e"+"log-i"+"in-o";
cxu temas pri tio, ke "fie oni logas inon"? aux "fie iun logas
ino"?
Cxiuokaze, ecx en PIV mankas la vorto "filogino",
dum tie trovigxas la vorto mizogino kaj, signife, filogino estas malmizogino.
Provizore tiom pri la ehxo.
Aldone mi rememoras el mia juneco: kiam mi spektis
usonan filmon, heroo, forkurante la� hospitala koridoro, subite, por sin kasxi,
malfermis la pordon kun surskribo: "Ginekologio kaj Obstetriko"(angle),
cxe tio mi devis ekridi, cxar mi, esperante, jam sciis ties signifojn.
2: Resti
Farigxi kaj esti esperantisto ne estas tro malfacila
afero, sed resti tio dum longa tempo jam estas suficxe malfacile. Sed mirinde,
ekzistas tre multaj, kiuj restas longe en Esperantujo kaj pagadas kotizojn,
cxar ili kutime apartenas al pli ol unu societo, asocio aux instituto, kaj tiel
subtenadas gxenerale la esperanto-movadon.
Oni povus demandi sin, kio bona okazas al tiuj,
se ili restas membroj de tiaj organizajxoj? Nenion grandioze bonan oni ricevas
de sia membreco. Kaj tiel estas ja bone, se neniu atendas ion tian.
Sxajnas, ke oni igxas kaj restas en Esperantujo
pro sia esperantisteco mem, sed ne pro io alia. Se jes, kia esperantisteco estas
necesa por longe vivi en esperantujo? Multaj sin prezentas, kiam estas okazoj
por tio cxe renkontigxoj: "mi estas (eterna) komencanto." Do, unu
maniero estas resti "komencanto". En la komenco cxiu estis komencanto,
kaj per si mem tio prezentas ninion malbonan.
Aliflanke, se iu multe iras antauxen en sia lernado
kaj praktikado kaj igxus progresinto, nu, ecx tiam oni ne povas sin gratuli
pro la mirinda diligenteco. Kial? Cxar en Esperantujo regas ia samideanisimo;
la� mi, gxi estas, por tiel diri, absoluta egalismo, kiun devas observi cxiuj
samideanoj. Pli konkrete, tio signifas, ke ne gravas, cxu iu esperantisto estas
socie aux iuronde eminenta; li aux sxi estas traktata, kvaza� tiu estas nenio
en sia fako aux ia rondo de specialistoj. Ni do estas iom ekster la ordinarujo.
Ordinare, en la socio oni gxojas, se proksimuloj
ricevas ordenon aux similan honordistingon, kaj havas ecx festenon por prigxoji
tion; tamen, sxajnas, ke en nia esperantujo preska� neniam okazas simila prifesto,
kvankam ecx esperantistoj estas foje ordenitaj de la sxtata instanco.
p16~19(
kun originala japan-lingvo)
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI� Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki
Bovistino (2)
Fondintino bonvolis
acxeti kukon al mi. De post la vivo de Oojxi, por mi farigxis plezuro stari
antaux tia cxefvoja vendejo de malkaraj dolcxajxoj kaj rigardi la vojagxantojn,
ripozantajn en la vendejo. Sed, cxar gxis tiam mi ne havis la sxancon mangxi
dolcxajxojn, vendatajn cxe l' antauxvendejo, tio estis granda gxojo, ke tiam
Fondintino acxetis por mi unu dolcxajxon. Unu bedauxrinda afero tamen estis
tio ke neniu el najbaraj infanoj rigardis mian figuron, kiu tiel sidante en
teejo mangxis dolcxajxon.
Jeno estas tiumomenta situacio, kiun mi poste auxdis de Fondintino: tiam mi
faris tiom malican rigardon, kvazaux mi gvatis la sxancon sxteli unu amean buleton
en la teejo. La vivo de Oojxi vundis mian koron. Kiam mi pripensas cxi tion,
mi povas scii, ke se homo kreskas en malbonaj cirkonstancoj en la infaneco,
lia sentimento senkonscie farigxas kruda, ecx se lia naturo estas bona. Koncerne
la malkonstruo-rekonstruon, prikriatan de Dio, cxi tio unue temas pri la sxangxo
de koro, tamen, por tio devas akompani la rebonigo de la cirkonstancoj, t.e.
malkonstruo kaj rekonstruo de politiko kaj ekonomio. Cxi tiuj sinsekve realigxas
laux Dia instruo.
Mia laboro en Kisaicxi cxefe estis tiu de bovistino. Cxi tie mi unuafoje sciis
la vivon de kamparano kaj lernis teksadon. Povas esti ke la teksado, al kiu
mi kutimigxis cxi tie, faris al mi la motivon absorbigxi en la plezuro de tinkturado
kaj teksado dum mia tuta vivo.
En Kisaicxi mi restis pli ol du jarojn aux kalendare tri jarojn. Matene, kiam
kokerikis la dua koko, mi sentis timon. Cxar mi devis ellitigxi cxe la kokeriko
de la dua koko. Do, de post kiam mi auxdis la vocxon de la dua koko kaj ellitigxis,
mi sinsekve ricevis ordonojn tiel ke mi havis kapturnon, kaj laboris tra la
tuta tago: mia sufero estis eksterordinare severa.
Sed, en cxi tiu periodo mi posperis proprigi al mi kvin principojn, kiuj estas
gravaj por la efektiva vivo. Tiuj kvin principoj estis: frua vekigxo, rapida
mangxado, rapida ekskreciado, rapida banigxo, kaj frua enlitigxo. Se oni povas
plenumi tiom da aferoj, laux la plenumigxo cxio iras bonorde; la domo kun tia
mastrino ja prosperas per si mem.
(dauxrigota)
La
1-a Transnokta Esperanta Kurskunveno
de Junularo en Kioto

Macumoto Jasuaki
Junulara fako de Kioto-Centro okazigis Esperantan
kurskunvenon kiu nomigxas "La 1-a Transnokta Esperanta Kurskunveno de Junularo"
en Kioto-Centro de la 21-a gxis la 22-a de februaro subtenita de la Kioto-filio
de EPA. La kursgvidanto por komencantoj estis s-ro Yas Kawamura gvidanto de
EPA, kaj por progresintoj la kursgvidanto estis Nakamura Isao kiu apartenas
al la Kioto-filio. Ni ne limigis partoprenon la� agxo, kaj celis, ke komencanto
komencas kompreni la Esperantajn salutojn de la Spirita Gvidantino de Oomoto
sen ia traduko. La kurskunveno nombris 35 partoprenantojn (2 gvidantoj, 24 plenagxuloj,
6 junuloj, 3 infanoj).
La estroj de Kioto-Hon'en, de junulara fako de
Kioto-Centro, kaj la kursgvidantoj salutis en malferma ceremonio. Tiam sur ekrano
ni vidigis programon kaj tradukon de esperantaj salutoj en japana lingvo per
la utiligo de projekciilo. Ni okazigis lecionon 2 fojojn en 1-a tago, kaj 1
fojon en 2a tago, sume 7 horojn.
< Kurso por komencantoj --- 25 kursanoj>
Ni estis gviditaj de s-ro Kawamura bonhumore,
kaj lernis cxiun enhavon de la teksto de 5-a grado en 2 tagoj. Malgraux, ke
preskaux cxiuj partoprenantoj estis komencantoj, ni auxdis multe, ke ili facile
komprenis kaj gxojis lecionon.
< Kurso por infanaj komencantoj --- 3 kursanoj>
Gvidata de s-ro Kawamura. La infanoj lernis aliajn
programojn. Ili trancxis varon montrantan el reklamilo de superbazaro, kaj glui
gxin sur paperon, kaj faris menuon skribatan per la traduko de esperanto. Post
tiam ili vocxlegis esperante varon de memfarita menuo tiel kiel "Mi deziras
***-n." al la demandoj de la gvidanto kiel "Kion vi deziras?",
kaj ili lernis vortojn.
< Kurso por progresintoj --- 5 kursanoj>
Kursanoj mem montris temojn, kaj parolis esperante
pri gxi sub la gvido de s-ro Nakamura. Kiam alia posta kursano venis post la
komenco, ni parolis denove samajn enhavojn, cxar la nova kursano povis kompreni.
Tio farigxis ankaux relernado. Kaj ni lernis kaj komprenis la frazojn de Oomoto-hejmpagxo.
Ni parolis nur esperante, tial ni rekonis nian mankon de kapablo, kaj ni estis
ekscititaj bone.
<aliaj programeroj>
En vespero de la 1a tago, cxiuj partoprenantoj
ludis por memori vortojn, kaj ni estis plivigligitaj tre bone. Post tiam ni
vidis vidbendon de la JK en 2003.
Post leciono de la 2a tago, ni ekzamenigxis je
la EPA-ekzameno por provi nian kapablon.
En ferma ceremonio, anstatauxanto de la estro
de Kioto-Centro, la estro de junulara fako de Kioto-Centro, kaj la kursgvidantoj
salutis, kaj ni uzis projekciilon same kiel en malferma ceremonio. Fine, ni
kantis AIZENKA-kantojn.
En impresaj frazoj de partoprenantoj, ni vidis
multe, ke nepre la 2a kurskunveno okazu pere de junularo. Ni antauxsentis multajn
maltrankvilojn pro okazigo de junularo. Sed dank'al la cxirkauxaj helpantoj
multaj homoj partoprenis kaj gxojis, tial ni pensas ke la kurso estis sukcesa.
Kaj ni gajnis memfidon, ke ecx regiona junularo povas okazigi esperantan kurskunvenon.
Ni volas okazigi ankaux la 2-an kurskunvenon.
