2004 Septembro

hejmen

Manc'ura kulturo estas furonarta en Cinio

ER: Wu Guojiang

Pllando - la regxlando de cikonioj

ER: Barbara Pietrzak

<<Felietone-feritone>>

Tacuo HUGXIMOTO

  En miaj knabinaj tagoj

bovistino (6)

"Monato!? nur 1 monato!?"

Harujo HAGITA

impreso de 89UK

Noboru MORITA

impreso de 89UK

Masajuki KOBAJASXI

 

 

artikoloj de Eksterlandaj Raportistoj

 


elektita artikolo el ER

Manc’ura kulturo estas furoranta en C’inio

Wu Guojiang

Eksterlanda Raportisto

 

Manc’uro estas unu el la c’inaj nacimalplimultoj kaj c’efe estas en la tri c’inio-nordorientaj provincoj Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang, precipe en Liaoning.

La historio de la manc’uro estas longa, kaj datig’is de la popolo Shushen antaux pli ol du mil jaroj. La manc’uro fondigis Qing(C’ing)-dinastion, la lasta feuxda dinastio en C’inio kaj unuigis C’inion.

La manc’ura kulturo estas ric’a. La manc’uro havas sian parolan kaj skriban lingvon. La lingvo estis kreita en la fino de la 16-a jarcent o , kies literoj formig’is surbaze de la mongola lingvo. La diversaj sociaj kutimoj sufic’e reflektas la abundecon kaj individuecon de la manc’ura kulturo.

La manc’uro kredas al la religio nomita “Saman”, kiu kredas, ke la mondo estu dividita en tri etag’ojn, t.e. la supera estas “paradizo”, kie log’as diversaj dioj, la meza estas la log’ejo de la homaro, kaj la suba estas “infero”. La dioj, al kiuj omag’as la fruaj manc’uroj atingis pli ol 100, kaj el tiuj la multaj estis diinoj.

Maizo, lolo, sorgo kaj milio estis la c’iutagaj c’efmang’aj’oj de la manc’uroj, sed nun c’efe estas tritiko kaj rizo. Ili s’atas preni viskozaj’ojn kaj dolcaj’ojn. Tamen c’ar dogo savis la vivon al la praulo de la manc’uro, g’i estas tabuita mang’i en la manc’uroj, ec’ dogledo estas malpermesite uzita. En kelkaj gravaj festoj, ekz. Printempa Festo, la manc’uroj kutime prenas Jiauxzi(raviolo).

La manc’uraj kostumoj preskaux samis al tiuj de Han-nacio post la siatempa unuigo de C’inio, tamen la tiama robo (Cipaux) estas postlasita al la nunaj c’inaj virinoj per g’ia unika c’armo, kaj fa rig’as ilia tradicia kostumo.

La manc’uroj treege s’atis filon sed ne filinon. Tion pruvis, ke malgranda pafarko kaj sago estis pendigita sur la maldekstre supra pordoframo se virino naskis filon, sed peceto da rug’a aux blua tolo estis najlita c’e la dekstra se ne.

Estas abunda la literaturaj’oj, kiuj konkrete esprimas la manc’uran kulturon, la romano “ Song’o de Buduaro” estis reprezenteca en ili.

Nun oni plie taksas la manc’uran kulturon kaj evoluigis g’in en diversaj manieroj. En lastaj jaroj aperis centoj da filmo kaj televida teatro. Plimultig’as lernejoj kaj trinkejoj pri la manc’ura teo-prelego. Trovig’as en C’inio muzeoj s’tataj kaj privataj pri la manc’uro, estis konstruita la plej granda kulturo-koridoro en Xinbin, naskig’loko de Qing-dinastio, situante en la oriento de Fushun, mia log’urbo. En nemalmultaj lokoj de C’inio regule okazas kelkaj priaj aktivadoj, ekz. Fushun Turisma Festo de la Manc’uraj Moroj kaj Kutimoj inter auxgusto kaj septembro, Shenyang Manc’ura Kultura Festo en septembro ktp. El ili oni ne nur persone trapasas kaj vidas la supremenciitajn kutimojn sed ankaux g’uas flamig’ajn kantojn kaj dancojn, belajn pentradojn kaj skribadojn, la grandiozan ceremonion pri la imperiestra rondvojag’o kaj tiel plu.

La manc’ura kulturo jam farig’as parto de la monda kulturo, oni facile trovas en la china listo de la mondaj kulturaj heredaj’oj multajn lokojn rilatajn al g’i, ekz. la C’iela Altaro, la Imperiestraj Palacoj en Shenyang kaj Pekino, la Somera Palaco, Qing-Mauxzoleoj (Oriento kaj Okcidento),   Chengde Somerumejo, Yongling-Mauxzoleo, Fuling-Mauxzoleo kaj Zhaoling-Mauxzoleo.

  Nun la kvanto de la manc’ura popolo jam atingis pli ol dek milionon. Ili vivas kaj log’as en c’irkaux 20 landoj kaj regionoj kaj tie ekzistas la koncernaj esploraj organizaj’oj. Sendube la

manc’ura kulturo plie prosperos en la estonteco.

Wu Guojiang

 


elektita artikolo el ER

Pollando - la regxlando de cikonioj

 

Barbara Pietrzak
Eksterlanda Raportisto



Gxis axgusto en la tuta mondo oni nombris blankajn cikoniojn. Temas pri kampanjo okazanta cxiun dekan jaron en la tuta Euxopo kaj la norda Afriko, kie aperas la blanka cikonio, la birdospecio en cxiam pli granda grado minacita de formalapero. La cxefa celo de la registrado estas difini la nombron da cikoniaj paroj en la mondo, esplori ilian dislokigxon kaj difini sxangxojn, kiuj okazis dum la lastaj 10 jaroj. La blanka cikonio nestas preskaux ekskluzive en Euxopo kaj dume tiu kontinento subigxas al rapidaj transformigxoj, ligitaj kun modernigo de la agrikultura mastrumado. Plimulto de tiuj sxangxoj negative speguligxas en la situacio de cxiaj birdoj. Aparte minacitaj estas la cikonioj, kiuj ne povas translokigxi en aliajn mondopartojn por sercxi pli bonajn vivejojn. Samtempe la blanka cikonio estas tre populara kaj sxatata birdo, kiu atestas pri la sana medio, favora por la naturo kaj la homo. Tiu cxi granda, pezanta cx. 3-4 kilogramojn birdo bezonas multe da varia nutrajxo. La nombro kaj multeco de gxiaj idoj strikte ligigxas kun la mediokondicxoj en koncerna regiono. Grandan nombron da cikoniaj paroj kun multnombraj idoj oni renkontas nur tie, kie la medio ne estis damagxita de la industrio kaj intensa agrara mastrumado.


En la pola pejzajxo la blanka cikonio estas birdo tre familiara. Se oni demandus la sxatantojn de birdoj el Nederlando, Britujo kaj Germanujo, kio povus esti la simbolo de Pollando - ili senhezite respondus, ke gxuste tiu gxi beka kaj rugxpieda birdo kun blanka-nigra plumaro, en kiu tamen dominas la blanka koloro. En Pollando nestas la plej granda populacio de la cikonioj en la tuta mondo. Cxiujare nian landon celas cxirkaux 41 mil cikoniaj paroj el inter 160 mil vivantaj en la tuta mondo. Plimuto de ili haltas en la orientaj regionoj de Pollando: Varmio, Mazurio kaj Podlahxio. La tiel nomataj "cikoniaj vilagxoj", alivorte tiaj, en kiuj trovigxas inter dek kaj kelkdek nestoj trovigxas en plimulto en la nordorientaj regionoj de la lando. En la vilagxo Lwowiec - trovigxas ecx 40 iliaj nestoj. Ekzistas lokoj, en kiuj la cikoniaj nestoj estas pli multnombraj ol farmistaj bienoj. Gxis antauxnelonge la rekordo cxi-sfere apartenis al iu vilagxo en Varmio, kie estis 45 cikoniaj nestoj. Kompreneble tia vilagxo evidente ekrolis kiel turisma atrakciajxo. Cxiujare vizitas gxin cxirkaux du mil personoj el la tuta mondo. Tamen aktuale la plej granda cikonia vilagxo en Pollando trovigxas en la situanta proksime al Zielona Gora (la okcidenta Pollando) logxloko Klopot, malgranda vilagxo kun 200 logxantoj. Ecx ornitologoj ne scias, kial cikonioj tiom multnombre elektas cxi tiun vilagxon. Antauxelonge estis tie inauxgurita la unua en Pollando - cetere unu el malmultaj en Euxropo - Muzeo de la Blanka Cikonio. Eblas tie admiri eksponajxojn ligitajn kun la vivo kaj protekto de la cikonioj - bildojn, posxtkartojn, telerojn, botelojn - evidente ornamitajn per la bildo de la cikonio.


Admiri la vivon de cikonioj eblas krome admiri en la Euxopa Cikonia Vilagxo en Tykocin. La titolo de Euxopa Cikonia Vilagxo havas prestigxan karakteron kaj atestas pri apartaj ekologiaj karakterizajxoj de koncerna loko. Tiun titolon al Tykocin kaj proksima logxkolonio Pentowo atribuis la germana ekologia organizajxo >Euronatur< en la 2001 jaro. Konforme al la premisoj de la projekto Euronatur en iu lando povas esti nur unu loko distingita per tiu cxi titolo. La pitoreske situanta Pentowo estis elektita kiam en iu el la tieaj bienoj eklogxis ecx 19 cikoniaj paroj. En la 2003-a jaro logxis kaj genereis tie ecx 23 cikoniaj paroj. Por ilin sekure observi en la vilagxo estis elkonstruita speciala 12-metra cikonia tura observejo.


Sed verdire cikoniojn oni povas renkonti en la tuta Pollando diversloke. Kompreneble ne dum la tuta jaro. En januaro la blanka cikonio vintrumas en Afriko, sed cxiujare inter kelkaj kaj dek kelkaj flugopovaj birdoj restas en Pollando. En februaro komencigxas la printempaj vagadoj dum kiuj la cikonioj direktigxas el Afriko al la nestejoj en Euxopo. Cxiutage ili traflugas cxirkaux 250 kilometrojn haltante nur mallonge por rekapti la fortojn. Komence de marto la cikonioj transflugas la Suezan Kanalon kaj flugas laux la bordo de Mediteranea Maro tra Turkujo, Bosfor-markolo al la nordo de Euxropo. En la lasta tagdeko de marto ili atingas Pollandon. En aprilo ili elektas siajn nestojn kaj kovas la ovojn. El ili post 34 tagoj en majo naskigxas birdidoj, kiujn la gepatroj intense nutras kaj flegas. Dank' al tio malgrandaj idoj rapide kreskas, en junio kapablas jam stari en la nesto kaj sisteme ekzercas la flugilmuskolojn. En julio la grandeco de la cikoniaj infanoj identas kun tiu de la gepatroj, kun kiuj ili komencas viziti nutroterenojn. Dauxre ili ekzercas la arton flugi, cxar jam en auxgusto venas tempo prepari sin al la longa flugo. Ili mangxas multe, kaj kolektigxas grege en tiel nomataj "debatkunvenejoj". En la lastaj tagoj de la monato plimulto da cikonioj elflugas al la sudo. Dum la tuta septembro ili trovigxas flugvoje, kvankam cxiun kelkan tempon ili ripozas dum unu, du tagoj. Nur en Israelo ili haltas por iom longe, cxar 10 tagojn, sed fine de la monato ili jam atingas Egipton. En oktobro iuj haltas en Sudano kaj Etiopujo - sed plimulto dauxre flugas suden. Same estas sekvamonate, kiam parto de birdoj restas por vintrumi en Kenio kaj Zambio. En decembro la plej persistaj birdoj alflugas la Sudafrikan Respublikon, kie finigxas ilia itinero kaj sekvas dumonata vintrumado. En januaro la vivociklo ripetigxos.


Barbara Pietrzak


Tacuo Hugximoto: <<Felietone-feritone>>

"Pasiono"

Tacuo HUGXIMOTO

 

Mi sciis, ke tiu vorto ekzistas en nia lingvo. Krome, estas multe da kristanaj terminoj, dum ekzistas apenaux konataj vortoj el Budhismo krom bonzo.


Titole temas pri la nun mondfama filmo de Mel Gibson. La 8an de majo, sabate, mi vekigxis iom pli frue, kvazaux jam ekscitita antaux la spekto. gxis nun mi jam plurfoje spektis filme kelke da "pasionoj". Sed, cxi filme la pasioneco estis la plej evidenta: en la okuloj de la spektantoj la scenoj el la pasiono montrigxas tre kruelaj, ekz-e: oni vipas aux skurgxas Jesuon litere sur la tuta korpo, tiel ke Jesuo aspektas kvazaux morta tiustate. Evidente, sur la tuta nevestita korpo disfluas sangstrioj.


Nur poste venas la parto de la kalvaria vojo. Cxar la filmo prezentas la lastajn 12 horojn de Jesuo, pli antauxaj scenoj prezentigxas nur revokite. Ekz-e, Judaso, kiu vendis Jesuon kontraux tridek argxentaj moneroj, pentas sian agon, sin pendigas relative frue. Konataj scenoj el la Evangelioj aperas epizode, kvazaux por ilustri la scenejon.


La revokitaj scenoj dauxras kutime nur mallonge, kaj la cxefa linio revenas tuj al pasiono.
Nun, Jesuo devas, preskaux senforta, preni sur sin la krucon, kiu ege pezas al li sur la sxultroj kaj la dorso. Sxnceligxante li falas, li devas sin relevi. Survoje, oni ordonas al preterpasanto helpi Jesuon portadi la krucon. Tiu cxi faras tion gxis sur Golgoto.


Estas notinde, ke en la filmo oni ne sekvis tiun anakronismon, ke oni parolas angle en kiu ajn periodo de la homa historio. Cxi tie en la Pasiono oni parolis latine kaj aramee. Valorus la penon spekti la filmon sole pro la du antikvaj lingvoj. Amuzis min la fakto, ke fojfoje mi havis impreson kompreni, kiam oni parolis latine.


Aspekte, la tuta filmo estis eminente farita, mi tamen ne povas diri, ke mi estis do emociita, tusxita. Mi ja kompatis Jesuon, kiun oni pritraktis tiel turmente, tio okazis pro nia fizika komuneco. Se li estis Filo de Dio, kaj estis krucumita por la homaro, superfluus nia homa kompato. Li mortis sur la kruco, kaj ankaux en la filmo revivigxas aux resurektas sen pluaj detaloj.


Mi demandas min naive, cxu Jesuo prave mortis kaj resurektis por savi la homaron? Se Jes, ni devus, nome la membroj de la homaro, klopodi esti savitaj. Se ni ne farus tiujn klopodojn, rezultus, ke nia Jesuo preskaux vane estis krucumita, pensante pri ni stultaj posteuloj.
Mi rekomendas al cxiuj mem spekti la filmon. Por pensi pri tio kaj cxio. Estas facile diri, ke Sinjoro Jesuo Kristo mortis por la homaro; tiam ankaux la homaro devontigu sin por savigxi. Tiurilate, mankas al ni klopodoj krom la militaj agoj.


Filme, la protagonisto ne perfidas nian imagon pri krist-fizionomio; kvankam temis pri pasiono, estus pli imprese, se aperus evangeliaj scenoj pli detale kaj realtempe.

 


( kun originala japan-lingvo sur la gazeto)
En miaj knabinaj tagoj
verkita de DEGUCXI Sumiko ( la 2-a spirita gvidantino de Oomoto)
tradukita de MAEDA Sxigeki

Bovistino(6)

Se mi restis malatenta ecx iomete, malaperis la figuro de la bovo. Kiam mi apenaux gxin trovis kaj proksimigxis al gxi por ekteni la rimenon, "totto, totto" gxi komencis forkuri kaj malaperis en la arbareto. Tuj mi gxin postkuris kaj, kiam mi strecxis la orelojn, gxi mangxis herbojn kun bruo "musxi, musxi". Mi sxtelpasxis, senbrue proksimigxis, rapidmove kaptis la rimenon kaj revenis kun gxi trankviligxinte. Cxi tiu estis okazajxo cxiutaga: ne trovigxis tiom granda gxeno, kiom pasxtado de bovo. Pri tio ke ankaux tian penon mi faris por la studo de mi mem, poste mi estis sciigita de la rekta vocxo de Dio.


Kaj, la persono nomata Man' uxemon estis fame konata en la vilagxo, se diri en la esprimo cxirkaux Ajabe, kiel tre senkompata homo.
Ecx en somera tago li ne permesis siajn servistojn ecx siesti; li prokrastis la tagmangxon por laborigi ilin. Sekve, se malfruigxis la tagmangxo pro la dauxro de laboro, en la vilagxo iu nature diris, "Ni jam havu la tagmangxon "Man' uxemon".
En pluva tago mi plenumis la laboron en la domo. En la nokto mi laboris turnante la malplenan muelilon.


Pro tiu laboro mia korpo ofte malvarmigxis kaj fine mi havis altan febron pro rena malsano. Tio okazis, kiam mi flegis bombiksojn. Mi havis lakson, kaj najbaro bonvolis diri al mi, ke mi kalkulu, metante legumentojn; tiel mi metis legumentojn po unu kaj, kiam mi provis kalkuli en la mateno, trovigxis 28 legumentoj. Mi do eksciis ke mi iris al necesejo 28 fojojn en unu nokto. Cxar mi havis tian malsanon, oni decidis ke mi min retiru de la laborservo de Kisaicxi, kaj tiel mi revenis al Ajabe.


Sinjorino Fondintino, maltrankviligxinta, pregxis al Dio kaj dekoktis pinpinglojn kaj teron kaj bonvolis igi min trinki la dekoktajxon. Danke al la pregxo de Fondintino mi resanigxis komplete. En cxi tiu momento, Dio alparolis al mi per tia esprimo, "Mi igis vin longe asketi, sed nun mi mildigos dumtempe".


La plej amuza en Kisaicxi estis teksado por mi. Kiel scias tiuj homoj, kiuj plantis kotonujojn en la periodo de milito, ni faris fadenojn el kotonujaj fruktoj. Kvankam la maldikeco de la fadenoj ne egalis kiel tiuj, faritaj per masxino, ankaux en la fadenoj mantiritaj trovigxis bona punkto, propra al ili; gxi estis neesprimeble bongusta. La fadenojn oni tinkturis diverskoloraj per la materialoj el plantoj, nome, Jama-cucujxi, Sojogo, Karijasu, k.a. kaj poste oni komencas teksi. "Ton-kara, tonkara", kiam la glitsono de navedo kaj la frapsono cxe kadro dauxris bontakte, estis tre agrable, kaj , precipe, kiam sxtofo estis teksita kun strioj, al mi placxaj, mi, teksanta, jam ne volis deigxi de la teksilo; mi volis dauxre teksadi, ecx senfine.
dauxrigota

 


Partopreninte en la cerebrkunsido de Seula Esperanto-Kulturcentro

Monato!? nur 1 monato!?


Harujo Hagita


Kiam mi renkontas alilandan esperantiston , cxiam mi surprizigxas pro lia altnivelo de Esperanto. Ordinare oni finis prezenti sin mem , poste ili diras:
“Mi eklernis esperanton antaux...”, kaj demandas; “Kiam vi eklernis esperanton? “. Cxiam la demando sufokigxis min kaj mi devas apologion pro mia malaltniveleco de esperanto. “Mi eklernis esperanton antaux cxirkaux 10 jaroj, sed mia esperanto longe dormis. Tial mi estas ankoraux komencanto de esperanto. “, kaj mi demandis ilin;
“Kiam vi eklernis esperanton ? “
Ili , koreoj respondis; “Antaxu 1 monato mi eklernis esperanton.”
“Monato!? nur 1 monato!?” “Jes.”
Nur 1 monato ! Ho ! ve ! Nur dum 1 monato ili studas esperanton , kaj ili povas kompreni kaj bele parolas en esperanto !! Kio estas diferenco inter mi kaj ili ?
Kiam ili renkontas alilandan esperantiston , ili multe alparolas aktive kaj kuragxe. Kontrauxe, mia maniero estas nur legi libron, skribi frazon kaj studi gramatikon sole .
Antaux la vizito , mi auxskultis kaseton de esperanta interparolo por ekzerco de oreloj dum libera tempo. Sed mi reale sentis, ke mi devas sxangxi studmanieron de esperanto .
Mi devas profiti de miaj spertoj, kaj nepre cxi tiun fojon mi cxesu diri:
“Mi estas komencanto. ” Kaj ankaux mi dauxre lernas esperanton diligente aktive kun kuragxo, cxar Esperanto estas mia granda hobio !!


impresoj el karavananoj de Pekina UK


Noboru MORITA


Je la deka de Julio 25, 2004 mi estis antaux la kongresejo de 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Mi estis tre ekscitita por mia unua partopreno en la kongreso, cxar mi lernas E-ton por lastaj 2 jaroj en Osaka.
Apud kaj cxe la enirejo de la kongresejo estis multaj partoprenantoj. Konforme al raporto cirkaux 2,000 personoj partoprenis en la kongreso. La kongreso dauxris 7 tagojn kaj havis multajn diversajn programojn dum la periodo.
Do, jen estas mia impreso pri la UK en Pekino

Lernado de Esperanto
Mi partoprenis en du lernadoj. La unua estis konversacio 1a, kaj 2a. Gxi estis senpaga. La alia estis Cseh-kurso. La kurso kostis 500 RMB(çirkaux 7,500 enoj) por cxiuj 4 lecionoj (sum. 6horaj). Instruistino instruis E-ton per E-to, sed mi gxuis cxiunjn lecionojn.

La kursoj estis tre interesaj kaj agrablaj. Materialoj uzitaj en la kurso estis bone preparitaj. Ekzemple instruistinoj uzis fotojn, ludilon kaj miniaturojn por fari cxiun lecionon facila kaj agrabla, tial komencantoj povas kompreni kion instruistino diras. Mi rekomendas al vi ricevi la kursojn en via partoprenonta kongreso!

Cxina potenco
Kiam s-roj Sxida,Tobisawa kaj mi trinkis kafon post la kurso, cxina virino venis al ni . Sxi diris “ Saluton” kaj klarigis sin ke sxi estas s-rino Wu, vic-direktoro de la lernejo Akupunkturo en urbo MudanJiang. Sxi diris, ke sxi lernis E-ton en intensiva kurso por du semajnoj, kaj partoprenis en la kongreso. Mi estis impresita de sxia agresiveco, pozitiva sinteno. Sxi ankaux estis komencanto de E-to, sed volis komuniki kun mi esperante.


Mi pensas ke mi bezonas esti pli agresiva, por ke denove kun sxi parolu en Esperanto!
Dum la kongreso multaj Cxinaj junuloj helpis glate la operacion kiel volontulo , ili ankaü parolis E-ton. Mi povis komuniki kun ili en Esperanto, nek en cxina lingvo nek en Angla; estis mia unua sperto. Cxar mi havis problemojn antaüe komuniki kun cxinaj personoj en ne-loka lingvo.

En Bankedo Oni komunikis en Esperanto!
En la 26a vespere nia karavano kunigxis en Bankedo. S-ro Tobisawa kaj mi sidis en sama tablo. La tablo estis por 10 personoj. En tiu tablo sidis du germanaj familioj, nederlanda familio, japana viro de Tokio, s-ro Tobisawa kaj mi. Unue mi prezentis min, mian kongresan numeron, landon kaj ke mi estas komencanto de E-to, tial ili diris ke 4 de ili estis ankaux komencantoj. Mi parolis malrapide kun ilia helpo, cxar ili penis kompreni min. Apud mi nederlanda knabino, Ana, sidis. Sxi estis eble 10 jaragxulo. Sxi parolis anglan lingvon en sia lernejo, kun sia patrino parolas kroatan lingvon, kun sia frato francan lingvon. La germana s-rino sidis kun sia filo. Li estas sxia adoptita filo el Meksikio. Unu germana s-ro estis membro de sennaciismo.
Mi pensis ke cxiuj havas fortan motivon por paroli E-ton. En venonta okazo mi volas kompreni multe, kion ili diras.


impresoj el karavananoj de Pekina UK

Ju pli frue, des pli efike...


Masajuki KOBAJASXI



Mi unuafoje partoprenis en la Universala Kongreso, kiu okazis cxijare en Pekino. Antaux la partopreno mi supozis, ke mi kun multaj esperantistoj, cxefe kun la Cxinaj, renkontigxos, babilos, sed mia intereso prefere estis alie dum la kongreso.
Mi multe interesigxis pri programeroj. Eble cxar mia unua partopreno al la kongreso. Mi spektis, cxeestis diversajn programerojn, TEJO por junuloj, KAEM por azia agado, IKEF por komerco, NITOBE SIMPOZIO, AUXKCIO, Nacia, Junulara, Teatra vespero, ktp. Mi sciis per partopreno en la UK, ke en Esperantujo certe estas multaj kampoj.


Alie mi akiris interesajn spertojn. Aparte unu estis ekzamenigxo de Internacia Ekzameno, kiu okazas cxiujare per kunlaboro de UEA kaj ILEI. Mi ekzamenigxis la elementan, ne la mezan. Tamen ne vidu facile,ekstersupoze ecx la elementa estas malfacila. La meza estas tiel tro malfacila por nuna mi, ke senkompate mi ne povas sukcesi. Konklude mia provoko bone iris, mi ricevis gratulojn de konatoj kaj redonis dankon kun gxojo.


Alia estis kongresa ekskurso, en kiu mi sola partoprenis, cxar aliaj kolegoj de Oomoto partoprenis al oomota ekskurso, kompreneble la kolegoj kontentis, oomotan ekskurson. Sed mi ne bedauxris, cxar ankaux mi estis kontenta. Mi sentis solecon en la komenco de la ekskurso, sed ne timindan. Bonaj renkontigxoj estis kun geedzoj el Svislando kaj junulo el finnlando, kiu jam cxeestis fakkunsidon de Oomoto kaj havis intereson pri spirita afero. Ni kune interparolis pri ideoj de Esperanto, Oomoto kaj iom niaj propraj. Svisaj geedzoj min cxe ili, kiaj gastamaj!


Stimuliga renkontigxo estis kun la auxtoro, kies lernolibron mi nun uzas, dank al la UK. Interese la svisa edzino kaj la auxtoro farigxis poste mia ekzamenanto.

Malvastaj renkontigxoj en la vastega mondo. Mi denove renkontigxis kun konatoj. Unu cxina frauxlino el ili, kun siaj parencoj gvidis min kun mia samcxambrano, en Pekino libertempe. Mi sentis ilin kvazaux parencoj.


Dum la vojagxo ne cxio bone iris, ecx en Esperantujo, la kongresejo, mi trovis muron de la lingvo. Nome en la kongresejo estis multaj helpantoj, kiuj ne povas paroli Esperanton. Ege bedauxrinde, cxar kelkaj el ili certe havis intereson pri mi (laux mi ili estas cxarmaj junulinoj). Fakte mi fotis min kun ili laux ilia volo. Ne estas mia troigo!


Mi instigu al leganto de cxi tiu artikolo: Vi povos paroli kun belaj aliseksaj eksterlandaj, se vi deziras kaj havas kapablon suficxe paroli Esperanton.
Mi kredas, ke ju pli frue diligente eklerni la lingvon des pli efike kapabli kaj multe gxui renkontigxon.
En la solena fermo de la UK estis publikigita, ke en la jaro 2007 en Jokohamo okazos la Universala Kongreso.



tiu cxi monata artikoloj de Eksterlanda Raportisto

Jeremi Gishron Nguyen Thanh Nga Lukacs Aron
Princo Henriko Micutaka INUI Jonathan Moylan

Maso Kriza

Jeremi Gishron: ISRAELO
Eksterlanda Raportisto


Tio okazas unu fojon monate en Jerusalemo ekde la printempo. La lastan vendredon de la monato kolektighas aMASO da biciklistoj por fari siaspecan Publike Rilatan Eventon en la centro de Jerusalemo. Oni povas facile konstati ke temas pri sufiche bunta kolekto de homoj, kaj la kunportitaj bicikloj neniel duerangas en tiu vigla bunteco. Oni nur povas miri pri tiom da multaj diversaj sistemoj, kiuj tawugas por funkciigi radduopulojn (awu pli simple radduopojn kio ja estas - bicikloj).

Kial tiu stranga nomo "Maso Kriza"? Chu oni volas eksplodigi iun novan Hiroshiman bombon en nia sufiche trankvila urbo? (la redaktoro petis min "eviti politikon" en la artikoletoj, kaj do eble oni prefere skribu "atombombon" anstatawu ... tiu chuneterorisman lawu la nova difino: Murdado de Civitanoj!). Tute ne - ne temas pri kernfizikistoj sed pri niaj esperantaj "gekuzoj", pri diversaghaj reprezentantoj de la nova elkreskanta israela verdularo. Kaj iom oportune por tiu nova komuna amasbiciklado, la angla vorto "MASO" signifas en la hebrea ankawu vojagho. Kaj tiu, de mi uzata esperanta vorto, "kriza" awudighas en la hebrea kiel "kritit", tre simile al KRITIKA.


Eble la vorto "trafikplanado" pli klarigas la aferon. Oni luktas diversmaniere por gardi la etoson de Jerusalemo. Gardi nian urbon kontrawu tro da awutomobiloj, tro da asfalto, tro da distancoj inter la hejmo kaj la laborloko. Anstatwue oni devas, minimume paralele kaj apude al la "rapidshoseoj", etendi reton de biciklovojetoj, tial ke oni rajdante sur tiu kompakta kaj delikata mashino, ne devas lukti por spaco kun tiuj, kvazawu mememovantaj, unu awu dutonaj shtalokokonoj, nomitaj awutomobiloj.

Fakte, la etoso de chiu aparta urbo dependas de tiuj kiuj planas kaj konstruas ghin. Pli kaj pli da urboj en la mondo komencas enkonduki promenadstratojn en la centro. Kelkajn el tiuj malnovaj stratoj, kiuj dum la monderna tempo pli kaj pli chesadis funkcii pro la senchese kreskanta abundo de maltrankvilaj automobilistoj kiuj tro rapide volas antingi "malsuprenurbon" (douwn tawun), oni simple fermas por veturado. Veturiloj malpermesitaj! Tio estis modelo eble pruntita de Kopenhago kie la fama "Stroeget" (Strソget) zigzagas tra granda parto de la centro de la dana chefurbo jam por pluraj generacioj. Mi ne povas diri ke ne ekzistus aliaj urboj en la mondo kie trovighas stratoj nur por piedirantoj, kaj ankawu ne ke ili rekte trovighus en la chefa komerca distrikto, sed tamen, MULTAJ el la modernaj urboj iom pruntis tiun ideon de Kopenhago. Iom post iom kreskas elstara ideo.


En Jerusalemo oni unue fermis la straton "Ben Jehuda" por niaj benzinotrinkuloj. Tio estis jam antawu dek jaroj mi pensas. Kiu ne awudis pri Eliezer Ben Jehuda kiu donis sian nomon al tiu chi chefstrato? Li naskighis unu jaron antawu Zamenhof kaj mortis kvin jarojn post la forpaso de nia Majstro. Sed kiam Zamenhof estis akre okupita pri la evoluo de la "internacia" lingvo Eliezer nur klopodis redoni al la hebreoj (= judoj) sian antikvan "nacian" lingvon, kiu tiatempe estis uzata nur dum la diservoj kaj bezonata se oni intencis la studadon de la sanktaj skriboj, sed malmulte ekster tiuj tradiciaj rondoj kaj uzadoj. Pliaj koincidoj - kiam Zamenhof festis sian EKeston de "Lingwe Universala" en 1878, Eliezer Ben Jehuda skribis samtempe sian artikolon "Arda Demando" (uzante por eble la unua fojo sian novan "hebrean" nomon). Kaj kiam Zamenhof eldonis sian "Unuan Kajeron" en 1887 Eliezer kaj kelkaj amikoj starigis "Safa Brura" en Jerusalemo - la KLARA LINGVO grupeto, kiu poste transformighis en la Akademio de la Hebrea Lingvo. Kaj chirkawu Rechov (Strato) Ben Jehuda oni poste aldonis kelkajn pliajn stratetojn al tiu "promenadparadizo". Por Jerusalemo tio estas bonega ideo, ech iom bezonata, char antawue ni Jerusalemanoj ne tiom bone konsciis kie precize trovighis la urbocentro. Jerusalemo ja konsistas el kvanto de diversaj kvartaloj, iom memstaraj, kaj tiu urba pezopunkto, kiun oni povus nomi urbocentro, fakte migris plurfoje dum la evoluo de moderna Jerusalemo, la urboparto konstruita kaj konstruota ekster la muroj de Sulimano. (Turka Sultano kiu konkeris Jerusalemon en 1517 kaj starigis 600 jaran turkan regadon en nia regiono. Oni kromnomas lin "La Grandioza" char poste venis multaj pliaj sultanoj kiuj portis tiun saman nomon),

Nu tio estas stratoj por piedirantoj, kvankam ili ankawu tawugas por malrapida biciklado. Chiu biciklisto ja povas surmeti siajn piedojn sur la firman teron, kaj tuj li estas transformita en piediranton kiu kunportas biciklon. Kaj posedanto de iom da "sana pensado", ja ne provas bicikli se estas tro dense da homoj sur la vojo. Do piedirantoj kaj biciklistoj vivas nature en ia felicha simbiozo. Sed vojoj por iom pli rapida kaj agrabla biciklado, chu tiaj ekzistas? En Jerusalemo, ankorawu malmulte. Eble en aliaj urboj en la mondo iom pli.


Mi memoras ke kiam mi mem atingis Jerusalemon en la komenco de la 70-aj jaroj mi estis iom surprizita trovi tiom malmulte da bicikloj en tiu sufiche granda metropolo. Tiu du-rada mashino estis tiatempe malofta afero. Sed unu "unu-radulo" oni povis vidi sur la stratoj de Jerusalemo. Ghin rajdis japana turisto kiu atingis Israelon dum la sama monato kiel mi. Iom pli bone ol tiuj "normalaj" cirkartistoj li estis - kaj oni intervjuis lin en la televido pri lia unuradula mondvojagho. Chu vi estas sportisto li shatis "moketi" siajn kunhomojn, gajmiene pruntante sian unuopradon por via provado. Sed estis ja TRO malfacile. Li estis bonega rajdanto. Kiam ni loghis en junula gastejo en Ateno, mi memoras kiel li shatis bicikli inter niaj teleroj sur la manghotablo je la aklamado de chiuj cheestantoj.

Nuntempe oni faras grandajn shanghojn en la tuta stratoreto de Jerusalemo. Oni volas baldawu enkonduki "senpezotrajnon" kio anstatawuos almenawu kelkajn el la nuntempaj busolinioj. Tiu "jerusalema metroo" (eble metroo restos la "termino" ghis ni trovas pli tawugan esperantan vorton) iros de la plej norda kvartalo Neve Jakov ghis la plej suda Gilo, kaj nature faros kelkajn, awu ech multajn, haltojn survoje. Oni do petos la awutomobilistojn parki siajn shtalkokonojn iom pli malprokisme de la "dezirata celo" kaj preni la "trajnon" al la centro, awu kial ne la biciklon, argumentas tiu vigla grupo kiu postulas iom pli "profesiajn" vojetojn por la alkutimigitaj chiam pli kreskanta biciklistaro (kaj por la granda infanaro kiu ankorawu ne RAJTAS konduki tiajn kvarop-radulojn). Tiuj verduloj nature ankawu havas retadreson < http://www.green.org.il/cgi-bin/v.cgi> sed ghi estas en la, chu eble por japanoj tro malfacila, hebrea lingvo. Chiuokaze la nikado (neologismo por "klaki") estas lawu la sama jam konata metodo kaj iel eblas atingi la anglajn tavolojn chirkawue. Tamen ia rekta "ligo" al iu esperanta teksto shajne ankorawu ne ekzistas.

Jeremi Gishron


Kultura semajno de ASAL

Nguyen Thanh Nga: Vijetonamio
Eksterlanda Raportisto

 

La 8-an de Auxgusto 2004, okazis la ceremonio memore al la 37-a jaro post fondigxo de ASAL (Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj) kaj la inauxguro de “Kultura Semajno de ASAL” kun cxeftemo “Arto de ASAL − Tradicio kaj moderno” en Hanojo.

ASAL, nome Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, fondita la 8-an de Auxgusto en la jaro 1967 en Bangkoko kun kvin unuaj membroj: Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando. Poste membrigxis Brunejo la 8-an de Januaro en 1984, Vjetnamio la 28-an de Julio, 1995, Laoso kaj Birmo la 23-an de Julio, 1997, kaj Kambogxo la 30-an de Aprilo en la jaro 1999.

Organizi la kulturan semajnon de ASAL estas ideo de vjetnama Cxefministro Phan Van Khai*, aprobita de la supera konferenco de ASAL en la jaro 2000. Gxiaj celoj estas prezenti la distingigxajn kaj diversaspektajn artojn de cxiuj membraj landoj, samtempe peni konservi kaj dauxrigi la kulturan buntecon de cxiuj landoj en la tutmondigxo.

En la inauxguro, cxefministro Phan Van Khai prelegis iomete pri popola kulturo de ASAL: “…Kulturo ludas gravan rolon por plialtigi la figuron de ASAL. Ni ne povas estigi la komunumon en estonto sen konservi kaj plivalorigi karakterizajn kulturojn de ASAL-aj popoloj. Kulturo helpas estigi la ASAL-an spiriton, stimuli cxiujn homojn de cxiuj nacioj pensi kaj agadi super nacieco… ”

La kultura vespero komencigxis per la programero nomata “Anktiva Vjetnamio festigxis komence”, kiu montris la antikvan vjetnamion de la komencaj tagoj kaj popolajn festojn. Poste, artistoj el Kambogxo prezentis “Batado dum nokto” laux la epopeo. Brunejo kun “La lumo de tradicio” − la tradicia danco, kiu montras la varmecon kaj gastamon de popolo en Brunejo. "La gusto de paradizo", kiu temas pri la romantika amo inter princino el paradizo kaj regxo el la homa mondo, estis prezentita de artistoj el Malajzio. Singapur-grupo delikate kaj ritme dancis laux la danco Bharatha Natyam. Tajlando kun la programero “Sankta Oferajxo” estas la integrigxo de la vivo kun naturo de popolanoj el Norda Tajlando. La sugesta kaj distinginda ombrel-danco de Birma grupo lauxdas la belecon de Popa loko, Meza parto de Birmo (kie ekzistas la 2 milionjara vulkano). Filipinoj kun dancoj inspiritaj de adorfestoj de Filipinanoj. Fine estis la programero de Laoso kun gaja danco de Laos-frauxlinoj, kiu montris la multkulturecon de 49 naciecoj de Laos-popolo.

La inauxguro de “Kultura semajno de ASAL” estis fermita en amikeca etoso de ASAL-himno.

Aliaj kulturaj agadoj okazis poste dum unu semajno, ekz. tradiciaj vestajxoj, mangxad-kulturo, art-ekspozicio, ktp.

La Kultura semajno estis fermita vespere de la 11-a   de Auxgusto 2004 en Tuan Chau insulo, Ha Long golfeto, unu el kulturaj heredajxoj de la mondo. La kultura semajno plene sukcesis kaj altigis la amikecon inter popoloj.

 

 

*Cxefministro Phan Van Khai lernis Esperanton dum milit-tempo.

 

Simbolo de ASAL
Vjetnama Cxefministro Phan Van Khai prelegis en la inauxguro-ceremonio
“Antikva Vjetnamio festigxis komence”

Nguyen Thanh Nga


Sxtatfonda festo en Hungario

Lukacs Aron: Hungario

Eksterlanda Raportisto


La Hungaran sxtaton fondis Sankta Stefano - la unua regxo de Hungario - en la jaro 1000. Antauxe li estis landestro en Hungario, sed tiu pozicio ne estis legitima laux kelkaj cxirkauxaj imperioj, landoj - ekzemple germana-romiana imperio - kiuj estis kristanaj, kaj tio estis malsekura por ni. Pro tio nia landestro devis havigi kronon! Sagxe li petis la kronon de la papo - tiel li ne farigxis la feuxdulo de iu imperio!

Cxu jare je la 20-a de auxgusto estas la festo de tiu cxi afero. En nia granda orienta-norda urbo Debrecen tiu cxi festo kunigxs kun alia granda afero: kun la florkarnavalo! Tio estas "festo de nova pano".

 


La milkoloraj auxtoj kun la floroj estas nur la kulmino de la auxgusta program-serio de la civitan-urbo. Apude estas koncertoj kaj metiista foiro.
La radikoj de tiu kutimo trovigxas je 1910, kiam en la cxefstrato de la urbo spektakla flor-korso allogis la vizitantojn. Nun tie trovigxas promena strato.

Tiu cxi festo estas internacie fama kaj sola en orienta-meza euxropo! La kuriozo de la marsxo de la florigitaj auxtoj estas, kiuj enhavas 150-180 mil naturajn florojn per auxto!! La fiksito ankaux estas faritaj kun naturajxoj. Tradicia estas la "gerondium" kurso. "Gerondium" estas ligno kun plilargxigita fino - antauxe tion uzis la fajrobrigadistoj kontraux la fajro - kun tio ili "batis” gxin. Do tion la partoprenantoj devas elteni per unu mano - tio estas suficxe malfacila afero.

De multaj landoj vizitas la karnavalon artistoj - ekzemple de Senegalio, Portugalio, Israelo - kiuj montras siajn naciajn kulturojn.

Nokte en la fino estas neforgesebla fajroludo, kio metas la kronon en tiu organizagxserio.

Lukacs Aron


SOYINKA kaj ACHEBE La speguloj de Nigxerio

Princo Henriko: Nigxerio

Eksterlanda Raportisto

Ofte, homoj demandas inter Chinua Achebe[ CXINUA ACXEBE] kaj Wole Soyinka[VOLE SOJINKA] ambaux famaj nigxeriaj kaj afrikaj verkistoj/novelisoj, kiu estas pli fama aux internacie rekonita.  


Kvankam ambaux  estas konataj nacie kaj internacie,Soyinka  estas la unua  Afrikano por akiri/gajni la nobel-premion en literaturo en 1986 . Li estas la  unua nigxeriano por esti tiel honorita.Tamen Chinua Achebe estas la unua Afrikano  por verki internacian rekonitan novelon en 1956,  sed kritikantoj de afrika literaturo opinias ke Soyinka akiris  la nobel-premion, cxar li skribas aux verkas kiel euxropano por felicxigi kaj kontentigi ilin.


Sendube Chinua Achebe ekde la apero de lia unua verkajxo THINGS FALL APART en 1956 estis la unua afrikano por verki internacian rekonitan verkajxon kiu montris ke afriko ne estis en mallumo antaux la alveno de euxropismo kun  gxia detruo kaj ekspluatado pere de sklaveco kaj koloniismo .


Post la apero de THINGS FALL APART kiu estis tradukita en pli ol 60 lingvojn internacie, ekfloris multaj afrikaj verkistoj i.a aliaj Dennis Brutus de Sudafriko, Soyinka de Nigxerio, Ngugi Wa Thiongo el Kenjio, Ayi kwei Armah el Ganao  ktp. la unuaj afrikaj  verkistoj uzis siajn  verkojn inter aliaj por montri la malbonon de koloniismo, euxropismo, post kolonia Afriko, sendependigxo kaj la dauxra ekspluatado de Afriko . Tion Achebe kaj Soyinka montris kaj dauxre montras en siaj verkajxoj, ecx la problemojn de la mondaj religioj kaj kiel ili detruas la unuecon kaj evoluon de Afriko.


Ambaux verkistoj havas pli ol 60 verkajxojn kaj laux mi estas la speguloj de Afriko kaj Nigxerio precipe. Se vi studis afrikan literaturon sen la studo de la verkajoxj de Soyinka kaj Achebe, vi ankoraux ne komencis. Ambaux reprezentas la du flankojn de afrika literaturo, cxar pere de ili, oni jugxas la sukceson aux malon de afrika literaturo.Ne estis surprizo ke studentoj kiel mi ecx en la magistra nivelo okupigxas pri afrika literaturo kaj gxia kontribuo kaj graveco al la monda literaturo.Ambaux utiligas la kulturojn de siaj tribo/gento,IBO KAJ YORUBA kaj donas al ili internacian respekton .


En Julio ,Soyinka celebris la 70an datrevenon  kaj ne surprizis multon ke kaj la nuna prezidento kaj ecx la eksa kiu malliberigis lin en 1967 dum la Nigxeria Civila Milito estis inter la gastoj dum la celebrado  de tiu datreveno. Interesos la legantojn scii ke la spertoj de Soyinka dum tiuj tri jaroj de malliberigo rezultis en la libro-verko THE MAN DIED[LA VIRO MORTIS] PER KIU LI GAJNIS LA NOBEL-PREMION.

Princo Henriko 


Pri oferada te-ceremonio

Micutaka INUI: NovJorko (USONO)

Eksterlanda Raportisto


Saluton, karaj geamikoj, c^i -foje mi volas prezenti oferadan te-ceremonion al vi.


En la 4a de Au^gusto, mi organizis oferadan te-ceremonion por S^into-altaro
c^e "Interfaith Center of New York". Kiel vi jam scias ke en Japanio estas kelkaj te-ceremoniaj grupoj. Ekzemple, Ura-senke-o, Omote-senke-o kaj Mus^akoj^i-senke-o, tiuj grupoj nomig^as kiel "Tri Sen-familioj".


Unu el la Sen-familioj, Mus^ako^ji-senke-a te-majstro s-ro KIZU Sorjuu vizitis Novjorkon kaj prezentis oferadan te-ceremonion. Tiam multe da partoprenantoj partoprenis en g^i. Ekzemple Urasenke Novjorka direktoro s-ro JAMADA Hisas^i kaj tiel plu. Kompreneble ankau^ multaj ne japanoj partoprenis en g^i.


Ni iru en la historion de oferada te-ceremonio c^e Novjorko. Antau^e, kelkaj grupoj prezentis oferadan te-ceremonion en Novjorko. Antau^ 30 jaroj prezentis oferadan te-ceremonion c^e Katedralo de sankta Johano-preg^ejo per Oomoto kiel unua oferada te-ceremonio en Novjorko. Kompreneble Oomoto prezentis oferadan te-ceremonion kelkfoje en Novjorko de antau^ 30 jaroj gxis nun. En la 50a memorjaro de Unig^intaj Nacioj, granda te-majstro de Urasenke-o s-ro SEN Sos^itu (nuna eks-granda te-majstro de Urasenke-o) prezentis oferadan te-ceremonion c^e Katedralo de sankta Johano-preg^ejo.

Do, ankau^ mi volas prezenti historion de oferada te-ceremonio en Japanio. Depende de historio en Japanio, 1880 estas unua jaro de oferada te-ceremonio. Tiam Omotesenke-a granda te-majstro ROKUROKU-SAI prezentis oferadan te-ceremonion c^e Kitano-tenmangu-a S^into-a Sanktejo. Venontjare, Mus^akojisenke-a granda te-majstro ISSI-SAI prezentis g^in c^e sama loko. Tiutempe, Japanio s^ang^is multajn aferojn. De Edo-a periodo al Meij^i-a periodo, speciale kulturaj grupoj inkluzive de te-ceremoniaj grupoj havis malfacilan financan situacion. Antau^tiutempe, te-prezento de granda te-majstro estis fermita kaj sekreto al publiko. Tamen por travivi al estonto, ili malfermis te-prezenton al publiko speciale c^e oferada te-ceremonio. Tiamaniere te-grupoj venkis malfacilon.

Multe da Novjorkanoj g^ojis atmosferon de oferada te-ceremonio.

Micutaka INUI


Lingvo kaj Kulturo: pli ol la sumo de la eroj

Jonathan Moylan: Auxstralio

Eksterlanda Raportisto



Tra la historio de civilizacio kaj lingvistiko restis unu granda enigmo pri lingvo: Cxu lingvo estas rezulto de kulturo, cxu kulturo estas rezulto de lingvo, cxu ili estas nerilatitaj? Plue, ni devas meti al ni la demandon: kio ja estas kulturo?


Tri grandaj aferoj afekciis mian vivon: lingvo, religio (laux la esenco de la homa spirito), kaj muziko. Ni povas esplori la tri aferojn en simila maniero. Muziko foje interesas min, foje ne interesas min. Nur melodio ne estas interesa. Nur harmonio ne estas interesa. Nur ritmo ne estas interesa. Nur pulso ne estas interesa. Sed kiam la eroj de muziko perfekte kunfandigxas, la rezulto estas pli ol la sumo de la eroj. Mi iom mensogas kiam mi diris ke religio interesas min, cxar la intereso ne venas el la religia sistemo: la dogmo, la reguloj, la bigotismo, la religia strukturo. La esenco de miaj religiaj kredoj restas en la koro de la homa animo: tio estas, la sentimo ke ekzistas pli en la mondo ol tio, kio estas tuj videbla aux science ekscitita. Ekzistas la sama demando kaj enigmo en la koro de cxiu homa animo, kaj tiu spirito estas spirito de amo, paco kaj pardono. La bazo de spiritaj kredoj estas jene: ekzistas multaj eroj en la universaro. Sed kiam oni vidas cxiujn cxi tiujn erojn kune, oni vidas ke la rezulto estas pli ol la sumo de la eroj: la rezulto estas io eterna, io spirita, io ameca.
Kulturo ekzistas laux la sama principo. En kulturo oni havas lingvon, kutimojn, dancojn, kuirajxon, kaj arton.


Kiam oni esploras pli profunde, kaj sin dronas en la kulturo mem, oni trovas aliajn erojn ne tuj videblaj: koncepto de justeco, vizagxesprimoj, aliro al solvado de problemoj, ktp. Cxi tie mi senpermese prunteprenis ideojn de Katja Ignatieva (Interkultura lernado kaj edukado, p.4, Internacia Pedagogia Revuo 04/1). Cxi tiu auxtorino skribis pri la "Glacimonta Teorio", en kiu la malgranda videbla parto de la kulturo estas la parto de la glacimonto super la akvo, kaj la cetera, pli granda parto de kulturo estas tiu granda parto de la glacimonto sub la akvo. Mia ideo estas ke kiam oni kunmetas cxi tiujn erojn, la rezulto estas pli ol la sumo de la eroj.


Ekzistas io, kiun oni ne povas tute difini, kaj tio estas la "vera" kulturo: tia kulturo, kiu estas kvazaux la kremo de la sumo de la eroj. Gxi ne povas ekzisti sen la eroj, sed gxi tamen ne estas parto de la eroj.


Pro mia internacia vidpunkto, mi, kiel multaj aliaj samideanoj, havas kontrauxpatriotisman sentemon. Estas tuj evidenta al tiu, kiu estas parto de la tutmonda komunumo, ke la emocia respondo de homoj, kiu nomigxas "patriotismo", estas sensencajxo. Gxi kondukas al la kredo ke onia lando estas iel pli bona ol la aliaj, kaj cxi tio kondukas siavice al interkultura malharmonio, kaj, de tempo al tempo, al milito. Tiu, kiu logxas en la tutmonda komunumo, parolas la internacian lingvon, intersxangxas ideojn kun homgefratoj, tuj ekscias, ke cxiuj homoj estas egalaj, kaj milito estas nenecesa.


Tamen, tio ne neprigas, ke ne ekzistas loko por t.n. "patriotaj" sentemoj. Ni ne povas diri, ke ili ne ekzistas.


Multaj miaj konatoj naskigxis en aliaj landoj aux estas idoj de aliaj landoj. Ecx tiuj, kiuj neniam vizitis tiun prapatran landon, povas de tempo al tempo senti la nostalgian sentemon de la alia lando. Tiu nostalgio estas precipe tiu "vera" kulturo, kiu estas pli ol la sumo de la eroj. Ekzemple, mia patrino naskigxis en Belgujo, kaj mi kelkfoje vojagxis al Belgujo. Ni nur iris en Belgujon dum somero, kaj pro tio mi neniam spertis nordhemisferan, negxan vintron. Mia sentemo de tio, kio estas Belgujo estas brilaj, sunaj, komfortaj tagoj, kiam ne estas zorgoj,
kaj oni parolas pri milde gravaj aferoj. Vi komprenas ke mia priskribo estas iom nekonkreta, iom venteca, cxar ne eblas priskribi precize la sentemon de tio, kio estas Belgujo al mi. Gxi ne nur estas la klimato, sed ankaux ideoj kiujn mi mense ligas kun Belgujo. Do, mi ne kredas ke Belgujo estas iumaniere speciala, aux ke gxi estas pli bona ol aliaj landoj, sed mi havas tiun sentemon, kiu estas tiu "vera" kulturo, pli ol la sumo de la eroj.


Antauxnelonge mi malfermis pordon kaj ekmomente flaris Belgujon, kvankam mi estis en la mezo de sudhemisfera vintro! Tiu sentemo ne estas neordinara, cxar mia amiko, kies geavoj logxas en Finnlando, havas tiun saman sentemon, ecx kvankam li neniam iris al Finnlando!
Do, nun mi jam konfuzigis vin, cxar kvankam ni havas pli klaran mensan imagon pri kulturo, nia difino estas ke gxi estas nedifinebla! Gxi estas tiu ekstra parto de muziko, tiu spirita parto de la universaro, tiu parto kiu estas pli ol la sumo de la eroj.


Nun ni revenas al la malnova enigmo: cxu lingvo venas de kulturo, cxu kulturo venas de lingvo? La popola kredo estas ke lingvo venas de kulturo, cxar oni alte estimas la valoron de kulturo. Lingvo ankaux estas kara, sed gxi estas nur ero de kulturo, kaj tial povas nur kreski el kulturo. Jen ni venas al la projekto de la internacia lingvo: Esperanto.


Esperanto montras, ke kulturo vere venas el lingvo. Jean-Jacques Aillagon, kulturministro de Francujo, diris pasintan marton, dum la Euxropparlamenta diskuto pri Esperanto, ke Esperanto ne havas kulturon. "Mi fundamente pensas, ke lingvo ne povas esti dekretita artefarite. Lingvo estas historio, estas sperto de nombraj generacioj, estas ellaborado tre subtila kaj tre kompleksa de gramatiko, vortaro, kaj de sintakso.


[Esperanto] estas speco de flikado de pecoj de lingvoj prenitaj de chie." Sed ni ne povas jugxi cxi tiun ministron, cxar li neniam spertis Esperanton mem kiel parolanto de la lingvo. La uzantoj de Esperanto scias ke Esperanto havas kulturon, cxar gxi havas historion, komunan sentemon, kaj gxi estas dauxre evoluanta lingvo.


Tamen, estas ofte malfacile priskribi cxi tiun ekzaktan sentemon al neesperantistoj, cxar la "vera" kulturo de Esperanto estas tiu parto kiu estas pli ol la sumo de la eroj. Kiu esperantisto, forirante de Esperanto-kongreso, ne sentis kortusxan nostalgion pro la foriro?
Sed tiu sentemo ne ekzistis antaux ol la ekekzisto de Esperanto. Estas tial evidente, ke lingvo ne naskigxas el kulturo, sed kulturo naskigxis el lingvo, kiam la lingvo estas konforma al la homa animo. (Mi skribas cxi tiun lastan frazon cxar ekzistas multaj planitaj lingvoj kiuj evidente ne havas kulturon. La muzika lingvo Solresol, kvankam genia, ne havas kulturon, kaj la lingvo de Ogden Nash kiu nomigxas la Baza Angla lingvo ne videble havas kulturon). Kaj kiu kulturo estas la kulturo de Esperanto: de kie gxi venas? Kiam oni diras, ke Esperanto estas kulture neuxtrala, tio ne signifas, ke Esperanto ne havas kulturon. Sed gxi signifas ke neniu kulturo povas trudi homojn per cxi tiu lingvo. La kulturo de Esperanto estas la rezulto de la kontribuo de cxiuj gxiaj parolantoj: cxu konscie, cxu ne.


Kion ni diru pri Esperanto, en tiu kazo? Ni povas diri la jenon: se cxiuj homoj kaj kulturoj, gardante siajn proprajn kulturojn, havus ankaux internacian lingvon kiel Esperanto, la rezulto estos pli ol la sumo de la eroj.

Jonathan Moylan