N-ro 400
|
Renarto Corsetti |
LEE Chong-yeon |
SIBAYAMA Zyun'iti |
Kyotaro DEGUCHI |
|
ER: Micutaka INUI |
Zhu Mingyi |
Povilas JEGOROVAS |
Tacuo HUGXIMOTO |
|
bovistino (7) |
Zhu Mingyi |
Cxu la mondo bezonas religion? Jes, se gxi helpas por paco kaj felicxo!
De tempo al tempo homoj, almenaux kelkaj homoj, sin demandas cxu la mondo ankoraux bezonas religion? La homoj, kiuj sin demandas tion, versxajne estas tre orgojlaj, cxar ili pensas, ke la mondo ne bezonas religion. Kial ili estas orgojlaj? En la plej bonaj kazoj, temas pri homoj, kiuj mem estas tiel fortaj, ke ili sukcesas elteni la penson pri mondo sen dio kaj sen celoj. Sekve ili ne konsideras la bezonon de la absoluta plejmulto de la homoj.
Mi mem kredas, ke religio foje helpis kaj foje malhelpis la sciencan progreson de la homaro, sed ke tio ne dependis de la religio mem, sed de la maniero laux kiu homoj interpretis gxin en tiu difinita loko en tiu difinita momento. Neniu povas nei, ke precize sub la influo de la sama religio, la islama mondo jen estis en la pinto de la scienca progreso kaj jen estis en la valo. Tute same okazis cxe la katolikoj.
Aliflanke religioj cxie, almenaux en la unua periodo de ekekzisto de difinita religio, helpis igi la kutimojn de la koncernataj homoj pli mildaj kaj pli respektemaj al aliaj homoj. Neniu povas nei ke multaj religioj per sia dauxra rediro de la ordono " Ne mortigu!" klopodis forigi la instinktan emon de homo mortigi malamikon, kiel faras bestoj.
En la kazo de Oomoto, unu el religioj karaj al la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, oni ne povas nei, ke gxi estas parto de pli gxenerala mond-federisma ideo, kiu siavice bazigxas sur la ideo: cxiuj homoj estas egalaj kaj egale indaj. Tio ne sxajnu malgranda progreso je monda skalo. Memoru ke raciaj homoj en cxi tiu momento ne diras ion similan. Multaj ankoraux diras, ke okazas interbatalo inter civilizoj, kaj ke la plej fortaj civilizoj rajtas malaperigi la aliajn. Mi ne inventas, tion. Legu atente viajn jxurnalojn. Se vi devus elekti inter Oomoto kaj tiuj doktrinoj, kion vi elektus?
Cetere, la samaj homoj provas doni la kulpon de la perfortaj agoj okazantaj en la mondo al religioj. Nenio estas pli malvera ol tio. La homoj ne sinmortigas pro malsamaj religioj. Ili sinmortigas pro konkretaj aferoj kaj ajxoj: vi okupas mian landon; vi prenas mian petrolon, ktp. Religio (kaj ankaux demokratio) estas uzata en tiuj kazoj nur kiel simbolo unuflanke kaj aliflanke por kasxi la pli malnoblajn sxtelo-intencojn.
Parolantoj de la internacia lingvo Esperanto bonsxance ne partoprenas tiujn agojn kaj plulaboras, kiel ankaux oomotanoj, por mondo pli paca kaj pli unuigxinta. Pro tio ili festas tre gxoje la 400-an numeron de " Nova Vojo", la revuo, kiu kunigas la plej bonajn tradiciojn de ambaux movadoj.
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
[La Nova Vojo] por la Nova Internacia Lingva Ordo
LEE Chong-Yeong
Honora Prezidanto,
Korea Esperanto-Asocio
Kiam ajn mi vizitas al Oomoto-sidejo en Kameoka, mi sentas min hejme, cxar ni trovas multan similecon inter Oomoto kaj Esperanto. Mi speciale sxatas la sloganon de Oomoto: Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo. Esperanto strebas por nova internacia lingva ordo surbaze de la neuxtrala internacia komuna lingvo.
Kvankam " la interna ideo"entenata en Esperanto implicas homaranismon de Zamenhof, la Esperantujo ankoraux ne adoptis oficiale " homaranismon" kiel la
oficiala difino de " la interna ideo". La baza ideo entenata en " la Universala Homama Asocio" de Oomoto estas la baza ideo de la homaranismo.
En tiu senco, la Esperanto-Propaganda Asocio(EPA) estas parenco de la Universala Esperanto-Asocio(UEA), kaj la Nova Vojo de EPA estas parenco de la Revuo Esperanto de UEA.
Mi tutkore gratulas la kontribuon de la Nova Vojo per gxiaj 400 numeroj por homama mondo. Mi esperas, ke la Nova Vojo dauxre montru al la Esperantujo la novan vojon por krei novan internacian lingvan ordon surbaze de neuxtrala komuna lingvo kiu faciligos atingon al la mondo plena de homamo.
Gratulon al la dauxra eldonado de 400 numeroj da " Nova Vojo", esprimas Sibayama Zyun'iti, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.
Nu, kiel esperantisto, la vorto " Vojo" elvokas al mi la poemon de L.L. Zamenhof kun tiu titolo. En tiu poemo, al mi ne tre alloga estas la 2a strofo, kredeble la plej konata:
Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante
Ni iru la vojon celitan!
--- tiu " rekteco" estas troa. Al mi pli kunsenta estas plej komenca linio;
Tra densa mallumo briletas la celo.
--- Jes, la irita kaj irota vojo estas kurbe kurba, zigzaga aux supren-suben-ira, kiun de tre foro rigardas stelo.
Kredeble piaj religiaj oomotanoj vidas en tiu pozicio vian religian gvidantinon.
Mi, el sekulara mondo tamen trovas en via " Nova Vojo", tiun penon trai kaj transi la mondon kun la nova vojo, kaj kunsentas en tiu vojiro.
Ni kuniru vojon apud vojo, vojon preter vojo, por la celo Esperanto.
Sibayama Zyun'iti
Prezidanto de JEI
La 3a memorceremonio
Micutaka INUI
Saluton, karaj geamikoj. Septembro estas ne forgesebla monato por ni, Novjorkanoj.
Kiel vi jam scias, la 11an de septembro, ni havis la 3an memorceremonion en Novjorko.
Tiam, diversaj organizajxoj havis ceremoniojn, ankaux religiaj organizajxoj.
Unu el la budaista templo " Novjorko-Honganzi" havis interreligian pregxon cxe rivera parko, kiu trovigxas apud " Tutmonda negoca centro (WTC)". Ili havis japanan tradician memorceremonion pri " stilo de flos-lanterno". Antaux floso, kelkaj delegitoj de religioj, pregxis por mondpaco, inkluzive de Oomoto.
Prezidanto de Oomoto s-ro Jasumi HIROSE partoprenis en gxi, kaj pregxis.
S-ro Jasumi HIROSE ankaux partoprenis interreiligian ceremonion por Unigxintaj Nacioj en la14a de septembro cxe Sankta Bartholomew's kristana sanktejo. Tiun cxi ceremonion s-ro Kofi ANNAN, gxenerala sekretario de UN, ankaux partoprenis. Tiun cxi ceremonion oni havas cxiujare. Cxijare estas la 8a ceremonio, cxiam havas antaux gxenerala muntado por UN. Por subteni el religia komunumo, kaj pregxas mondan pacon kun cxiuj homoj. Lastan pregxon faris Oomoto, s-ro Jasumi HIROSE vestis sin per tradicia Sxinto-a vestajxo kaj pregxis. Multe da partoprenantoj kaj religiistoj pregxis kun li.
Mi jam skribis pri septembro de Novjorko, tiam UN havas NGO (ne-registara organizajxo) konferencon, cxiujare. Cxijara temo estas " Miljara evolua golejo (Millennium development goal) por civila societo" tiu cxi konferenco enhavas kelkajn fakkunsidojn. Cxifoje bonsxance mi povis partopreni tre interesan fakkunsidon. Tiu cxi fakkunsida temo estas " konkero de komunikaj barieroj por promocio kaj efektivigo de la Miljara evolua golejo (Overcoming communication barriers to promoting and achieving the millennium development goals)", arangxita de Baha'i-a Internacia komunumo, UEA kaj WFUNA (Tutmonda federacio de Unigxintaj Nacioj-Asocio).
Estas tre interesa diskuto. S-ro Humphry TONKIN, eks-prezidanto de UEA kaj Profesoro diskutis antaux tablo pri utileco de internacia lingvo. Ne uzante tablon, kiel vi jam scias ke ordinara diskuto estas sur la segxo kaj parolis sian opinion unu post alia, tial fakkunsido ne interesa. Tamen, tiu cxi fakkunsido sxangxis multe por sendi mesagxon al cxiuj auxskultantoj por sxangxi tute.
Mi volas, ke Esperantaj organizajxoj partoprenos en ne-esperanta konferenco, kiel gxi.
Dank'al via partopreno en Pekina-UK
Zhu mingyi
Gratulon al Pekina UK pro granda sukceso!
Dankon! Mi opinias, ke mi povas tiel diri, ke la kongreso estas sukcesa. Ne nur la nombro de partoprenantoj, pli ol 2,000, sed ankaux multe da Cxinoj partoprenas tute libere el tuta lando. Tio antauxenpusxas Esperantan movadon, mi do volas diri tiel. Pri la programeroj, LKK-anoj antauxvidis problemojn, kaj tre zorgeme fari kaj fiksi planojn. Pasxo kaj pasxo la programeroj glate iris, do ne-dezirataj malbonaj okazoj ne okazis al ni.
Vi, Cxina Esperanto-movado, gajnis multe da novaj junuloj, cxu ne?
Jes, certe. Cxifoje multaj novaj jxus komencantaj junaj volontuloj bone laboris dum la kongreso. Ne nur mezagxa, kiel mi, sed junaj komencantoj kunlaboris, ecx se ili antauxe ne sciis organizadan movadon, ili tute bone kunlaboris harmonie. Ili estos nova motoro de nia movado, mi kredas. Kvankam ili ne bone parolis dum la kongreso, iliaj entuziasmoj kaj deziroj por paroli Esperante draste multigxis, pro ke ili deziris sukcesigi tiun cxi kongreson, kaj tiu sento bone efikis ne nur ilin sed ankaux al kongresanoj, laux mia impreso.
Kio estas la diferenco inter du kongresoj kiuj okazis en Pekino?
En 1986 mi estis kasisto kiel LKK-ano, kaj cxi-foje mi estas unu el volontuloj. Do, estas malfacile por mi distingi la diferencon. Kaj ankaux la kondicxoj estas tute malsamaj. Mi donos al vi la ekzemplon. En `86 ecx la lokon por bankedo estis tute ne facile trovi. La lokon por kongresejo ankaux estis tute malfacile decidi, cxar ne estis loko akcepti tuton ( pli ol 1000 kongresanoj) en unu loko, do ni devis arangxi dise de kongresejo, loko por bankedo estu tie, loko por solena inauxguro alie, k.t.p. Tion multaj kiuj partoprenis en lasta fojo, bone memoras, cxu ne? Sed cxifoje, vidu. Povis kapti plej tauxgan lokon; estas cxio en tiu konstruajxo.
Do, fakte okazis multe da t.n. internacia konferenco en Pekino, sed ne pli ol 1000. Imagu, nun la kongresanoj nombrigxis pli ol 2000, nur lauxla nombro oni povas diri, ke gxi estas sukcesa. Por mi du kongresoj ambaux estas sukcesaj.
Kian perspektivon vi havas pri Cxina kaj tutmonda E-movado?
Laux mi, prioritato estas edukado, precipe al junuloj. Ili estas dauxrigantoj de nia movado. Se ilia nivelo de la lingvo ne tauxgas por labori, estas necese ke ni, kiuj havas sperton uzu E-ton en laborkampo ( konferenco, kongreso, edukado k.t.p). Kaj nun, multaj instruistoj de E-to en nia lando, do mi havas grandan esperon pri nia landa agado. Ni komencos konsili al kelkaj famaj universitatoj en Pekino havi E-tan kurson, do tio estas la unua laboro por ni post la UK. Ni tuj komencos tion.
Vi tute estis okupita kiel t.n. fajrosoldato dum la semajno!
Multan dankon! Jes. Je la komenco unu post alia demandis min ion ajn, kaj mi fojfoje rekte iris al la loko kie " fajro" trovigxeblos, kaj antaux ol la fajro grandigxos mi bone kunlaboris kun aliaj, nuligis problemon. Mi estas venigita kiel alta konsilanto de LKK, cxar nur mi estas la persono kiu trarigardis antauxan kongreson kaj E-tan movadon en Cxinio kaj en alia lando. Tiuj spertoj bone helpis min labori kiel " informejo".
Mi eklernis E-ton `63. Ek de la komenco mi volis min kontribui al la movado. Mi nun estas tre gxoja kaj kontenta, sed pli mi volas kontribui min al la movado; por posteuloj.
Do, karaj EPA-anoj, elkoran dankon pro via partopreno en Pekina UK!Gxis revido!
BONVENIGAJ VORTOJ
DE PREZIDANTO DE LOKA KONGRESA KOMITATO DE LA 90-a JUBILEA UNIVERSALA KONGRESO
DE ESPERANTO, OKAZONTA LA 23-30-an DE JULIO, 2005 EN VILNIUS
Nome de Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto,
kiu okazos la 23-30-an de Julio, 2005 en cxefurbo de Litovio Vilnius, mi havas
honoron kaj respondecon bonvenigi Vin cxiujn al Litovio por partopreni en tiu
cxefa cxiujara internacia esperantista manifestacio.
Tamen tiu cxi kongreso ne estos vica - gxi estos jubilea, cxar la 90-a, kaj
multe pli grave - ghi okazos post 100 jaroj post la unua Universala Kongreso
de Esperanto, okazinta en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos
100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia
internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj. Gravas ankaux
tio, ke sekvontjara Universala Kongreso okazos en la lando, kiu estas tiel forte
ligita kun vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko ZAMENHOF
kaj kun ekesto de Esperanto gxenerale kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado
. Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kauxzoj
nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj,
al sia hejmo.
Litovio nur antau 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun gxi energie
kaj vigle evoluas kaj kuragxe eniras tutmondan komunumon. Tamen gxi havas longan
historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Gxia cxefurbo
Vilnius estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura Euxropa
urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro nuna impeta kaj rapidega
evoluo, pro toleremo al cxiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj kaj bonvolemaj
homoj. Nian cxefurbon nun ofte oni nomas simbolo de nova Euxropo.
Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros
cxion eblan estonte, ke la Universala Kongreso en Vilnius , kiel jubilea tutmonda
esperantista forumo, estu ankaux eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda
evento por Vi cxuj. Ni kune helpe de Litovia Registaro, urba municipo de Vilnius
kaj aliaj litovaj sxtataj instancoj strebos, ke Vi gxuu la urbon, la landon,
la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn impresojn pri Via
gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras Universalan Kongreson de Esperanto
kiel eventon de nacia graveco kaj dedicxos cxiujn niajn fortojn kaj kapablojn
por sukcesigi gxin.
Ni deziras, ke ankaux laux kvanto de partoprenantoj tiu cxi kongreso estu rekorda.
Por litovaj esperantistoj venonta Universala Kongreso estas kauxzo ankaux por
gxenerale progresigi litovan Esperanto-movadon cxiudirekten.
Do, bonvenon al Vilnius, bonvenon al Litovio. Ni kune fortigu nian
solidarecon, progresigu nian movadon, studu gxiajn problemojn.
Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Tacuo
Hugximoto: <<Felietone-feritone>>
"Okulvitroj"
![]() |
En mia agxo de plenaj 69 jaroj, mi
povas ja nenion legi sen okulvitroj. Por la unua fojo en mia vivo mi ekportis
okulvitrojn en la jaro 1987, kiam estis la centa datreveno de la Unua Libro
de Esperanto. Tiam mi estis plene jam 52jara kaj la oftalmologio diris al mi,
ke je pluraj jaroj mi malfruas je la ekporto de okulvitroj.
Ecx preskaux 50jara, mi fieris pri miaj bonaj okuloj, kiuj bone kaj klare vidis,
kaj sciis distingi eraran vorton cxe presprovajxa legado. Dankaux (= neologismo!!)
tio la serio ludovikito malhavas abunde da preseraroj.
Nun, tamen, mi ecx kun okulvitroj, jam ne havas necesan volforton por legi ecx
jxurnalojn, gazetojn, librojn; ecx esperantajn revuojn kaj librojn. Kun okulvitroj
mi ja povas ilin almenaux legi, sed mankas jam energio tion subteni. Mi versxajne
bezonas konsulti la oftalmologion.
Dum cxe mi malkreskis legemo, iom da kresko de spektemo kaj verkemo mi sentas
lastatempe; spektemo koncerne televidon kaj verkemo je prozo japane kaj esperante,
kaj versajxo forme de tankaoj. Ekzemple, japane mi prozis 160-oble 400-literan
rakonton. Versajxe, mi prezentas po 10 tankaoj monate al monata revuo de societo,
al kiu mi apartenas de septembro 2002.
Rezulton de esperantaj eseoj oni vidas en cxi-felietono, kaj en kelkaj numeroj
de la Revuo Orienta de JEI. Estas pli facile por la okuloj verki ol legadi,
kiom sxajnas al mi.
Mi ne uzas komputilon, tial mi ne scias, cxu por la okuloj estas bona aux ne
la komputilo. Mi havas nur la impreson, ke por la okuloj ne tiel bone efikas
la komputiluzado. Miakaze, ol la okuloj pli la menso estis suferigita pro abundo
da alvenintaj elektronaj posxtajxoj en la jaroj 1999 kaj 2000, kiam mi estis
estrarano de UEA. Pli frue, en 1992 mi igxis komitatano de UEA kaj tuj en 1993
mi igxis ankaux membro de Elekto-komisiono. En la komenco ni uzis faksilon,
kaj tiam estis bone por mi, sed iom post iom aliaj membroj s-roj W.Harmon kaj
R. Corsetti ekuzis komputilon, instigante anka? min transiri al komputilo. Tiel
grade komencigxis mia tragedio. Ne havante je mia dispono komputilon, mi unue
prunte uzis unu el la komputiloj de la internacia fako, poste ankaux hejme mi
dependis de mia edzino, kiu mem uzis komputilon.
Kiam temis pri la tri personoj de la elekto-komisiono, estis ankora? en ordo,
cxar ni estis fermita rondo, sed kiam mi igxis en 1999 estrarano de UEA, venadis
pli da mesagxoj, cxefe de la estraranoj suficxe multe; mi ja povis almenaux
legi alvenantajn mesagxojn rapide, tamen jam ne restis tempo respondi, cxar
tiam mi devis jam eliri al Kameoka, kie mi dejxoris.
Tiel, iom post iom, mi postrestis la laborritmon de la estraro, kaj komencis
min riprocxi ne fartante ankaux ne bone. Mi ne povis gxustatempe respondi jese
aux nee al la internaj demandoj de la estraro. Kvankam mi ne povis resti en
la estraro pro mia malkapablo mem, libere uzi komputilon, tamen mi kredas, ke
mi povus esti bona estrarano, ecx se mi ankoraux ne estis jam tio.
Cxiuokaze, por mi estis bona okazo travivi, ecx dum mallonga tempo, kiel estrarano
de UEA; tiel, interne de nia internacia organizajxo mi pli intime konatigxis
kun gxi. Mi, certe, gxojas, ke post iom da tempo, revenis al gxi Osmo Buller.